sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: VII Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: V

VI

(6.1)Mia edzino ne tuj akiris la novajxon kvazaux surtabligata, sed sxi devis pacienci gxis mi estis supeinta. Cxar ekde nun mi ne plu mangxas, sed luncxas, varmtagmangxas aux supeas. Mi cetere havas karan edzinon, kiu krom tio estas imitinda patrino. Sed mi opinias ke cxi tiaj aferoj ne apertenas al sxia auxtoritato. Mi ankaux devas konfesi ke de tempo al tempo mi ne povas rezisti la tenton inciti sxin gxis mi ekvidas larmojn. Tiuj larmoj tiam bonigas min. Mi uzis sxin por lasi liberan kuron al miaj furiozaj atakoj pri mia sociala malaltvaloreco. Kaj mi profitas miajn lastajn horojn de servisteco cxe la General Marine and Shipbuilding por ankoraux unufoje kolere riprocxi sxin.

(6.2)Tial mi mangxis silentante gxis finfine sxi maldelikatigxis, ne al mi, sed al la kuirilaro. Kaj post lasta pauxzo mi vidis ke larmoj nebuligas sxian okulojn, post kio sxi foriris al la kuirejo. De tempo al tempo tian dramecan animstaton en la domo mi opinias io rava.

(6.3)Mi nun ankaux promenis en la kuirejon, kiel virkoko malantaux kokino, kaj sercxante miajn pantoflojn mi subite diris: `Vi sciu ke estas arangxita pri tiu fromagxo.'

(6.4)Nome, mi opinias ke sxi devis scii tion.

(6.5)Sxi ne respondis, sed komencis lavpurigi la mangxilaron, muzikante per teleraro kaj feraj potoj, dum mi finfine, plenigante mian pipon, raportis pri miaj travivajxoj en Amsterdamo.

(6.6)Mi ecx mensogete plibonigis, dirante ke mi ruztrompis Hornstra-n pri tiu kontrakto.

(6.7)`Legu, jen estas la akto,' finis mi mian rakonton.

(6.8)Kaj mi metis gxin en sxian manon, antauxsciante ke sxi nur duone komprenos tiun formalan nederlandan kaj ke cxiuj tiuj komercaj terminoj dancos antaux sxiaj okuloj.

(6.9)Sxi sekigis siajn manojn, ricevis la paperon kaj kun gxi iris por sidi en la logxocxambro.

(6.10)Por mi, kiu tajpis milojn da leteroj cxe la General Marine and Shipbuilding, la tuta ajxo kompreneble estas bagatelo. Sed mi intence diversnegocadis en la kuirejo, cxar sxi devis nu do unufoje sperti je sia malprofito ke redakti tian kontrakton estas io tre alia ol granda dompurigado.

(6.11)`Cxu mi bele faris?' demandis mi post kelkaj minutoj el la kuirejo.

(6.12)Kaj cxar mi ne ricevis respondon, mi kasxobservis en la logxocxambron, por vidi cxu eble sxi ne ekdormis sur mia kontrakto.

(6.13)Sed sxi ne dormis. Mi vidis ke sxi sidas strecxe legante, sxia nazo ne malproksima de l' papero kaj sekvante per montra fingro por ne transsalti liniojn. Nun sxi haltis ie.

(6.14)Ne tiom rimarkinda la akto estis, ke sxi enprofundigxu en gxin kvazaux en la traktaton de Versajlo. Fromagxo, kvin procentoj, tricent guldenoj kaj jen cxio.

(6.15)Mi pasxis al la radio, sxaltis kaj trafis Belgan popolkanton. Estis kvazaux gxi ludigxis por honori min.

(6.16)`Momenton ja cxesigu tion, alie mi tute ne plu komprenas ion ajn,' diris mia edzino.

(6.17)Kaj momenton post tio sxi demandis, kial mi metis en la kontrakto ke ili cxiutempe `povas eljxeti min'.

(6.18)Mia edzino kutimas tiel. Tiu nomas fromagxon almenaux fromagxo.

(6.19)`Kial, eljxeti,' demandis mi ofendetite.

(6.20)Sxi metis sian fingron sur paragrafon la nauxan, kiu estas la lasta kaj mi legis: `Se estos ke la okupoj de sinjoro Laarmans, por konto de sinjoro Hornstra, finigxas, cxu laux deziro de sinjoro Laarmans mem, cxu iniciate de sinjoro Hornstra, tiuokaze la unuemenciito ne havos rajton je ia kompensajxo, nek je pliaj pomonataj pagoj, cxar cxi tiuj lastaj ne kiel salajro, sed ja kiel antauxpago de la eventuela kurtagxo, kun kiu ili regulos la kontojn, intencigxas.'

(6.21)Diable, tio ne estis tiom facila. Kaj mi nun komprenis kial sxi haltis tie tiom longtempe.

(6.22)En Amsterdamo, kaj poste en la trajno, mi ja legis tiun klauxzon sed mi ne estis, en mia entuziasmo, enprofundigxinta en la gxustan signifon.

(6.23)`Kion signifas ``iniciate de sinjoro Hornstra'',' demandis sxi nun, ankoraux kun tiu fingro sur la vundo.

(6.24)Iniciate estas unu el tiuj vortoj kiujn mia edzino ne komprenas. Iniciate, plagiate, kaj kalumniate estas por sxi la preciza samo. Kaj nun ekspliku kion tia vorto signifas.

(6.25)Mi do ja diris `nu, iniciate signifas iniciate,' kaj dume mi ankoraux unufoje lauxvorte tralegis la paragrafon, tiel de super sxia sxultro, kaj mi devis konfesi ke sxi pravas. Ankaux Hornstra cetere pravas, cxar tiu ne povas ligi sin gxis la jaro dumil, se mi dume ne povas liberigi min de tiu fromagxo. Tamen mi hontis.

(6.26)`Iniciate signifas komenci ion, Panjo,' kriis Jan, ne levante la okulojn de siaj lernolibroj. Cxu ne estas skandalo ke tia dek-kvinjara nazmukulo kuragxas uzi sian busxegon kiam temas pri tiaj seriozaj aferoj?

(6.27)`Vi ja komprenas ke mi ne dum nelimigita tempo povas akcepti tian altan salajron, sen devo por vendi la konsignitajn varojn en normala tempo,' deklaris mi. `Tio estus malmorala'.

(6.28)Konsignita kaj malmorala sxi ne komprenas, tion mi certe scias. Superblufos mi sxin.

(6.29)`Cetere,' diris mi, `nenio estas por timi. Se la vendo marsxas, tiam Hornstra ne pli demandas ol ke tiel restu gxis la eterneco. Kaj reciprokeco pri la eljxetado ankaux por mi havas profitodonan flankon, cxar oni neniam povas scii cxu unu el la konkurantoj de Hornstra ne venos sonorigi cxi tie kun ecx multe pli belaj kondicxoj, tuj kiam ili ekrimarkos min en la merkato.

(6.30)Nun tiu simia knabo ja klarigu, kion signifas konsignita, malmorala kaj reciprokeco.

(6.31)Mia edzino nun redonis al mi la paperon.

(6.32)`Kompreneble ne estas iu kialo kial gxi ne marsxus,' konsolis sxi. `Vi ja laboru senlace. Sed tamen mi estus singarda. Cxe la sxipkonstruejo vi estas trankvila, kun certa salajro.'

(6.33)Tion mi nomas banalajxo.


sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: VII Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: V
Michiel Meeuwissen <mihxil@esperanto.nu>

Cxu vi trovis erarojn? Sciigu min! (Kaj ne forgesu retadreson se vi volas ke mi povu reagi):