sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: VI Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: IV

V

(5.1)La fromagxfilmo komencas malvolvi sin antaux mi. Hornstra enoficigis min kiel gxeneralan reprezentanton por Belgujo kaj la Grandduklando Luksemburgio. `Oficiala reprezentanto,' diras li, ecx se mi ne bone komprenas tion. Tiun Grandduklandon li nenial kundonis kvazaux io mankas al la graveco. Gxi vere estas malproksima de Antverpeno, sed tiam mi ankaux do foje vidos tiun montaran landon. Kaj je la unua okazo mi nun, je mia vico, prezentos al tiuj viregoj de Van Schoonbeke iujn restoraciojn en Echternach, Diekirch kaj Vianden.

(5.2)Estis agrabla vojagxo. Cxar Hornstra do estis kompensonta la kostojn, mi vojagxis duaklase anstataux triaklase. Poste al mi evidentigxis ke ili atendis ke mi vojagxis unuaklase. Ankaux mi elpensis nur tro malfrue ke mi povus elekti la trian kaj havi la prezdiferencon. Sed tio ne estus korekta, nepre ne je la unua interkonatigxo.

(5.3)Mi estis tiel entuziasma ke mi ne povas resti sur mia loko dum kvin minutoj kaj kiam la dogano demandis al mi cxu mi havas nenion por deklari, mi diris elkore `Jes, tute ne!' Post tio tamen la limgardisto diris ke `Jes, tute ne' ne estas respondo kaj ke mi devas diri jes aux ne. Mi do rimarkis jam tuj ke oni atentu tiujn holandanojn. Kaj cxe Hornstra tio pravigxis, cxar tiu tro multe diris neniun vorton kaj en duonhora tempospaco, mi estis inspektita kaj pagita kaj reestis sur la strato kun mia kontrakto en mia posxo. La letero de mia amiko Van Schoonbeke decidis la aferon, cxar kiel ajn mi rakontis pri miaj denaskaj kvalitoj, Hornstra ecx ne auxskultis, sed formetinte la leteron, li demandis kiom da tunoj mi atendas povi debiti.

(5.4)Tio estis malfacila demando. Po kiom da Holanda fromagxo formangxegigxas en Belgujo cxiujare kaj sur kiun elcenton de tiu tuto mi povus meti la ungegon? Mi ecx ne havis la plej etan supozon. Cxu tiu `debitado' kiel li nomas tion, rapidas?

(5.5)Mia multjara servisteco cxe la General Marine and Shipbuilding ne havigis respondon al mi. Mi sentis ke mencii ciferon ne estas konsilinde.

(5.6)`Komenci malgrande estas singarde,' subite diris Hornstra kiu certe opiniis ke mi pripensis suficxe longe. `En la sekva semajno, mi sendos al vi dudek tunojn da krema Edama fromagxo en nia nova patentita pakumo. Kaj lauxmezure de via kvitigado de tiuj, mi kompletigos vian stokon.'

(5.7)Post tio li antauxmetis al mi kontrakton por subskribi, kiu resumigxas jene: mi estas lia reprezentanto kontraux kvin procentoj sur la vendoprezo, fiksa salajro de tricent guldenoj kaj pagataj vojagxkostoj.

(5.8)Kiam mi estis subskribinta, li tintigis, ekstaris, manprenis min kaj ecx antaux mi estas tute ekster lia kontoro jam alia vizitanto sidis en mia segxo.

(5.9)Venante eksteren mi estis kvazaux freneza kaj devis uzi cxiujn fortojn por ne, kiel Fauxsto, kanti `à moi les désirs, à moi les ma^tresses'.

(5.10)Po tricent guldenoj monate, tio estis pli ol duobla mia salajro cxe la General Marine and Shipbuilding kaj tie mi delonge atingis mian maksimumon, tiel ke mi jam dum kelkaj jaroj atendis mian unuan malplialtigon de la salajro. Cxar sur nia sxipkonstruejo oni iras de nul gxis cent kaj tiam denove returnas al nul.

(5.11)Kaj krome tiuj pagataj vojagxkostoj! Mi ne jam estis ekster la strato, kiam mi komprenis ke estonte nia feria vojagxo estos por konto de Hornstra. En Dinant aux La Roche vespere mi do rapide eniros fromagxbutikon.

(5.12)Pri Amsterdamo mi memoras preskaux nenion, cxar la nuron, kiun mi vidis, mi vidis kvazaux en ebrieco. Poste mi devis auxdi de nekoncernuloj ke tie estas tiel multe da biciklantoj kaj tiel multe da cigarbutikoj kaj ke la Kalverstrato estas tiel longa, mallargxa kaj homplena. Mi apenaux prenis la tempon por tagmangxi surloke kaj prenis la unuan trajnon al Belgujo, tiel mi hastis por konfidi mian prosperon al sinjoro Van Schoonbeke kaj al mia edzino.

(5.13)La hejmenvojagxo sxajnis senfina. Inter miaj kunvojagxantoj evidente estis ankaux kelkaj aferistoj, cxar du el ili sidis enprofundigxante en dosieroj. Unu ecx komentis en la margxeno, per ora fontoplumo. Tian fontoplumon mi nun ankaux havu, cxar cxiufoje peti plumon kaj inkon el siaj acxetantoj, tio ne eblas.

(5.14)Ne estis neeble ke tiu viro ankaux komercas pri fromagxo. Mi momente rigardis liajn valizojn, super en la rako, sed tio ne utilis.

(5.15)Estis bele vestita viro, neta pri tolo, kun silkaj sxtrumpoj kaj ora nazumo. Cxu fromagxo aux ne fromagxo?

(5.16)Silenti gxis Antverpeno, tio estas neeble por mi. Mi estus krevinta. Mi devis paroli, aux kanti. Kaj pro tio ke kanti ne eblas en trajno, mi uzis la haltadon en Roterdamo por diri ke la ekonomia situacio en Belgujo sxajnas iom plibonigxi.

(5.17)Li fikse rigardis min, kvazaux li profitis mian vizagxon por multipliki ion sur gxi kaj eligis mallongan sonon en nekonata lingvo. Tiuj aferistoj do!

(5.18)Hazarde, estis merkredo kaj mi alvenis cxirkaux la kvina horo. Kaj pro tio ke la cxiusemajna klacxfesto cxe Van Schoonbeke komencigxis merkrede cxirkaux la kvina kaj duono, mi venis al lia domo por doni al li la okazon informi siajn amikojn pri mia sociala promocio.

(5.19)Kiel domagxe ke mia patrino ne atendis gxis sxi ankoraux spertis tion cxi.

(5.20)Van Schoonbeke nepre senpezigxus ke tiu skribisto cxe la General Marine and Shipbuilding apertenas al la pasinteco.

(5.21)Dumvoje mi haltis antaux fromagxbutiko kaj admiris la montrofenestron. En la hela lumo de svarmo da elektraj ampoloj tie fromagxoj kaj fromagxetoj kusxis, cxiuspece formaj kaj de cxiuj originoj, unu apud kaj unu sur la alia. El cxiuj niaj najbarsxtatoj ili cxi tie amasigxis.

(5.22)Gigantaj grujeroj, kiel muelsxtonoj, servis kiel fundamento kaj sur tio kusxis Cxesteraj, Gauxdaj, Edamaj kaj granda nombro da fromagxspecoj, kiujn mi tute ne konis, kelkaj el la plej grandaj kun malfermegita ventro kaj nekovritaj intestoj. La Rokfortoj kaj Gorgonzoloj dibocxe paradis sian verdan sximon kaj eskadrono da Kamembertoj libere fluigis sian puson.

(5.23)El la butiko putra spiro venis, kiu tamen malpliigxis kiam mi staris tie iomtempe.

(5.24)Mi volis ne cedi pro tiu malbonodoro kaj nur forirus se mi opinius ke estas tempo. Aferisto estu hardita kiel polusvojagxisto.

(5.25)`Fetoru do!' diris mi provoke.

(5.26)Se mi havus vipon, mi atakus ilin. `Jes, sinjoro, ne eblas elteni,' respondis sinjorino kiu staris apud mi kaj kiun mi ne vidis veni.

(5.27)Tiun lauxtvocxan pensadon sur publika vojo mi iel malkutimigxu, cxar mi jam pli ofte teruris homojn. Tio ne gravas por anonima skribisto, sed por aferisto estas io alia.

(5.28)Mi nun rapidis al mia amiko Van Schoonbeke, kiu gratulis min pro mia sukceso kaj denove prezentis min al siaj amikoj kvazaux ili vidis min unuafoje.

(5.29)`Sinjoro Laarmans, pograndisto pri nutraj varoj.' Kaj post tio li plenigis la glasojn.

(5.30)Kial li diris `nutraj varoj' anstataux fromagxo? Ankaux do li sxajnis iom senti nauxzon pro fromagxo, kiel mi mem.

(5.31)Koncerne min, mi plejeble rapide forgesu pri tio, cxar aferisto bone konu sian artiklon kaj estu kunigxinta kun gxi. Li kunvivu kun gxi. Li penegadu en gxi. Li odoru kiel gxi. Tio lasta ne estus malfacile kun fromagxo, sed mi celas pli metafore.

(5.32)Bone konsiderante cxion, fromagxo estas, escepte efektive la odoron, nobla artiklo, cxu ne? Gxi estas produktata jarcentojn kaj gxi estas unu el la plej gravaj ricxecrimedoj de la Holandanoj, kiuj estas fratpopolo de ni. Gxi servas kiel nutrajxo de granduloj kaj malgranduloj, de junuloj kaj maljunuloj. Io mangxata de homoj, per si mem akiras iun noblecon. Mi kredas ke la Judoj benas ilian mangxajxon kaj cxu ne Kristano devas pregxi antaux mangxo de fromagxo?

(5.33)Kontrauxe, miaj kolegoj en la sterkmaterioj havas multe pli da motivoj por plendi. Kaj restajxo de fisxo, intestoj de mamuloj, kadavroj kaj tiaj plu. Ankaux tiuj estas vendataj gxis ili venas sur la lokon kie ili faras sian lastan servon al la homaro.

(5.34)Inter la regulaj mangxogastoj de Van Schoonbeke estis kelkaj komercistoj, anticipe du pri grenoj, cxar pri tio ili jam parolis. Kial fromagxo estu malpreferata al greno? Mi forsorcxos de ili tiun antauxjugxon. Tiu, kiu perlaboras plejmulte, ja estras, la estonteco alireblas por mi kaj mi firme decidis meti mian tutan animon en tiun fromagxon.

(5.35)`Jen bona loko, sinjoro Laarmans,' diris la vizitanto kies konduto cxiam pleje malplacxis al mi. Ne tiu kun siaj dentoj, sed sxika kalva ulo, kiu parolis bone kaj povis esti sprita, ecx dum la `journal parlé', kiu jam tiel staris al mi en la gorgxo.

(5.36)Kaj tuj li cedis lokon, tiel ke cxifoje mi, unuafoje, vere sidis en la rondo. Antauxe, mi cxiam okupis angulon, al fino de la longa tablo, tiel ke ili ne povis rigardi min sen preskaux tute turne sin, cxar pro gxentileco ili sidis oblikve, turnigxinte al la gastiganto.

(5.37)Ankaux unuafoje mi enigis miajn poleksojn en mian vestan posxeton kaj frapetis per miaj fingroj marsxrapidon sur mia ventro, kiel iu, kiu silente scias pli. Van Schoonbeke vidis tion kaj ridis agrable al mi.

(5.38)Ke ili tuj direktis la konversacion al la kampo de aferoj pruvis ke ili ekkonsideris min.

(5.39)Mi ne diris multe, sed nun tamen diris ion, interalie `nutraj varoj cxiam marsxas', kaj ili cxiuj pravigis min.

(5.40)Ripetfoje, mi estis rigardata, kvazaux iu petis mian aprobon, kiun mi cxiufoje tuj donis, per cedema kapsigno. Oni estu konsentema al la homoj, precipe se oni estas komercisto. Sed por ne cxiufoje aprobi ilian klacxon, mi do diris unufoje `Tio estas ankoraux necerta'. Post kio la koncerna virego, iu kiu alimaniere ne povas suferi kontrauxdiron, respondis tre cedeme `kompreneble', gxoje ke li savigxis cxi tiel.

(5.41)Tiam, kiam mi opiniis ke mia sukceso suficxas por unu tago, mi subite diris: `Kaj la restoracioj, sinjoroj? Kiajn frandajxojn oni mangxis cxi semajnon?'

(5.42)Tio estis la kulmino. La tuta kunularo danke rigardis min, tiom ili gxojis ke mi sendis ilin per vere regxa gesto al ilia preferata kampo.

(5.43)Gxis nun mi cxiam foriris laste cxar mi neniam kuragxis entrepreni unue ekstari kaj tiel rompi la harmonion de tiu sidanta kunularo. Se ili cxiuj forestis mi plue havis okazon por malsxargxi mian koron kaj al Van Schoonbeke, duope, ekskuzi min kaj pro la malmulto, kiun mi faris aux diris en la dauxro de la vespero, kaj pro cxio, kion mi preterlasis fari aux diri. Sed cxifoje mi rigardis mian brakhorlogxon, lauxte diris: `Diable, la sepa kaj kvarono. Adiaux, sinjoroj, kaj krome multan plezuron,' saltetis cxirkaux la tablo kiel iu kiu estas tre okupata, ankoraux manprenetis ilin kaj lasis ilin sidantaj, kio estas suficxe bona por ili.

(5.44)Van Schoonbeke elakompanis min, malsevere frapis mian dorson kaj diris ke belegis.

(5.45)`Vi imponegis,' certigis li. `Kaj multan sukceson pri via fromagxo.'

(5.46)Nun ni sole estis en la koridoro, li nomis fromagxon simple fromagxo. Supere, gxi estis nutraj varoj.

(5.47)Nu jes, fromagxo estas fromagxo. Kaj se mi estus kavaliro, mi portus tri rugxajn fromagxojn sur nigra kampo.


sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: VI Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: IV
Michiel Meeuwissen <mihxil@esperanto.nu>

Cxu vi trovis erarojn? Sciigu min! (Kaj ne forgesu retadreson se vi volas ke mi povu reagi):