Anoncetoj Forumo
ICQ
Intime Kulturo Malkovre Retligoj

Kontakto

Gejpaĝoj



Tom Cruise persekutas gejan pornostelulon
130 murditaj gesamseksamuloj en unu jaro
Pli fruaj novaĵoj



3an de majo 2001

Tom Cruise persekutas gejan pornostelulon

Ni ne certas, kio nuntempe estas permesata en juĝejoj, sed Tom Cruise pretas "pruvi en la juĝejo", ke li ne estas geja.

En klare plej rekta klopodo ekstermi onidirojn pri sia seksa orientiĝo, Cruise merkredon metis plendon pri misfamigo kontraŭ geja pornostelulo, kiu laŭdire asertis en skandalfrandaj gazetoj, ke li havis rilaton kun la aktoro.

 

Tom Cruise

La plendo metita ĉe losanĝelesa kortumo asertas, ke Chad Slater ( "erotika luktisto," kiu estas konata ankau kiel Kyle Bradford) "elpensis kaj disvastigis la komplete falsan rakonton, ke li havis daŭran rilaton kun Tom Cruise, kaj, ke tiu ĉi rilato estis malkovrita de la edzino de Cruise, kio kondukis al ilia malgeedziĝo."

Laŭ la metita plendo, Cruise "havis nenian rilaton kun Kyle Bradford kaj eĉ ne konas lin." Sed ŝajne Bradford rakontis al la internacia revuo Actustar, ke li havis daŭran rilaton kun Cruise, kaj, ke Nicole Kidman malkovris ilin dum "romantika renkontiĝo," kio kaŭzis la disiĝon de la paro. La rakonto estis tradukita kaj poste ripetita en la hispanlingva revuo TVyNovelas.

"La onidiroj estas centelcente falsaj," diras la advokato de Cruise, Berts Fields. "Cruise alte respektas la rajtojn de gejoj, sed li ne estas geja, kaj li pretas pruvi tion en la juĝejo. Tom ne plu volas elteni la onidirojn, kaj ili dolorigas liajn infanojn."

Bradford, kies filmaro interalie enkludas The Cockpit Club kaj Forced to Submit, estas konata en Usono "pro liaj pornofilmoj en kiuj li ŝatas eniri la luktejan ringon kaj havi renkontiĝojn kun siaj partneroj," laŭ la Actustar-a artikolo. La pornostelulo asertis al Actustar, ke kiam li estis en Parizo, li ricevis telefonaĵon "de iu Tom Finigham, kiu proponis privatan renkontiĝon... en lukteja ringo." Bradford ŝajne asertis en la artikolo, ke temis pri Tom Cruise, kaj, ke ili havis daŭran rilaton.

Tamen, Bradford neas la kulpigojn. En deklaro, li diras, ke "koncerne la novaĵojn, kiujn ĉiuj legis... Mi neniam estis en Francio, mi neniam parolis kun la revuo Actustar, kaj mi neniam faris la eldirojn, kiujn oni atribuas al mi. La aferoj internacie disvastigitaj estas plene malveraj kaj estas tre dolorigaj al ĉiuj partioj."

Dume, Fields diras, ke Actustar publikigis reprenon de la artikolo. Sed Cruise nun pretas ataki ĉiujn ajn aliajn publicaĵojn usonajn aŭ eksterlandajn, kiuj represos la artikolon.

"Li persekutos ĉiujn, kiuj ripetos ĉi tiun rakonton, eĉ se nur kiel onidiron," Fields diris. Li aldonis, ke Cruise pretas daŭrigi la kazon ĝis la plej alta instanco. "Ni estas tre scivolaj pri tio, kion sub ĵuro deklaros tiu ĉi pornostelulo pri tiu ĉi aĉa rakonto, kiun li disvastigis."

Merkredon matene, la persona TTT-ejo de Bradford estis malŝaltita. "Pro neregeblaj cirkonstancoj, kylebradford.com estos neatingebla dum iom da tempo," diras la paĝo.

 

Tom Cruise kaj Nicole Kidman en pli feliĉaj tempoj

Dum la pasintaj jaroj, la dormoĉambraj kutimoj de Cruise estis granda klaĉtemo de la skandalfranda gazetaro. Sed la 38-jara stelulo fariĝis pli kaj pli atentema pri disvastigantoj de onidiroj. En 1997, Kidman rakontis al Ladies' Home Journal, ke ŝi kaj ŝia edzo sin defendos kontraŭ onidiroj, ke ilia geedzeco estas nura preteksto. "Ni ekpersekutos pri tio," ŝi diris. "La afero venas al tia punkto, ke ni devas protekti niajn infanojn."

En 1999, la paro sukcese persekutis la skandalfrandan gazeton Star, post kiam ĝi publikigis rakonton asertantan, ke Cruise kaj Kidman bezonis trejniston pri seksumado por iliaj erotikaj scenoj en la filmo de Stanley Kubrick, Eyes Wide Shut. La persekuto finiĝis, kiam Star publikigis plenan reprenon de sia antaŭa artikolo, kaj faris nedetalitan mondonacon al bonfara fonduso, kiun Cruise kaj Kidman elektis.

Cruise kaj Kidman disiĝis en decembro de la pasinta jaro. Cruise en februaro ekigis la malgeedzigan proceduron, pro "neakordigeblaj diferencoj." La paro havas 2 adoptitajn infanojn, Isabella Jane, 8-jara, kaj Connor Anthony, ses-jara.

130 murditaj gesamseksamuloj en unu jaro

Pasintan jaron almenaŭ 130 gejoj estis murditaj en Brazilo. "Nia lando restas ĉampiono pri krimoj kontraŭ gesamseksamuloj," diras la estro de Grupo Geja de Bahia (GGB) kadre de ĝia jarraporto. "Dum karnavalo ĉiuj aplaŭdas por ili, sed dum la cetero de la jaro ili spertas nur perforton, humiligon kaj krimon," laŭ Marcelo Cerqueira. El la 130 murditoj, 69% estis viro, 29% transvestitoj kaj 2% estis virino. La plej multaj viktimoj estis inter 18 kaj 30-jara. "Eĉ en islamaj kaj afrikaj landoj, kie samseksamo pro leĝo estas krimo, ne estas tiom da mortintoj inter gesamseksamuloj pro perforto, kiel en Brazilo," diris Cerqueira.


Pli fruaj novaĵoj

Pastro kulpigas gejojn pri aftozo
Knabskoltoj elĵetitaj el Juda Festivalo
Kuracilrezista HIV plioftiĝas
Spielberg forlasas Knabskoltan konsilantaron pro malpermeso al gejoj
Post-elmeta profilaktaĵo efika kontrau HIV
Gejoj ne permesataj eniri Namibion
Nederlando ebligas gejan edziĝon kiel unua lando en la mondo

| supren |


Anoncetoj | Forumo | ICQ | Intime |
Kulturo | Malkovre | Retligoj |


Restu informita!
Tajpu vian retpoŝtan adreson en la griza spaco kaj klaku sur la butono "Join now!" por aliĝi al la dissendolisto "Gejpaghoj". Pere de tiu listo vi ricevos novaĵojn pri ĉi tiu retpaĝaro. Vian retpoŝtan adreson ekscios nur la administranto de la listo.

Lasu mesaĝon en la gastlibro




© Leon H. Roijen 2001