sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XIII Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: XI

XII

(12.1)Mi la tutan semajnon okupite sercxis brokantan skribotablon kaj saman skribmasxinon. Kaj mi vin asertas ke irado de brokantejo al brokantejo en la malnova urbo ne estas plezura laboro.

(12.2)Ordinare estas tiel plena ke mi de sur la strato tute ne povas distingi cxu ili havas en stoko tion kion mi sercxas kaj mi do estas devigata eniri por demandi. Mi ne timetas tiun malgrandan penon, sed mi ne kuragxas forlasi butikon sen esti acxetinta ion, kaj ne kafejon sen esti trinkinta ion.

(12.3)Tiel mi acxetis en la komenco karafon, posxtrancxilon kaj gipsan Sanktan Jozefon. La trancxilo utilas al mi, kvankam mi iomete sentas nauxzon pro gxi, kaj la karafon mi kunportis al hejmo, kie gxi kauxzis sensacion. La Sankt-Jozefan statuon mi metis kelkajn stratojn poste, kiam neniu spektis, sur fenestrobreton kaj post tio mi forkuris. Cxar post tiu karafo mi jxuris ke mi nenion kunportos al hejmo kaj mi ja ne povis resti sencele promenanta kun tiu gipsa statuo.

(12.4)Nun tamen mi restas staranta en la butika pordo kaj demandas de el tie cxu ili havas acxeteblajn skribotablon kaj skribmasxinon. Tiel longe kiel mi tenas la pordanson mi gxustedire ne staras en la butiko kaj do havas neniun moralan devon, cxar min tedas tiu acxetado. Sed se la pordo ne estas ferma, la sonorilo tintadas kaj se tio dauxras tro longe, oni staras tie simile al sxtelisto kiu pripensas cxu li profitos la okazon aux ne.

(12.5)Cxe tio aldonigxis ke mi neniam tute trankvile iras tra la urbo. Hamer ja havas mian ateston, sed iu kiu estas grave malsana restas hejme kaj ne iras de butiko al butiko. Mi cxiam timas renkonti homojn de la General Marine, cxar mi ne scias kiel vera nervomalsanulo agas. Se mi faligus min tiam ili ekakvumus mian vizagxon, igus min snufi volatilajxon aux kondukus min al kuracisto aux apotekisto, kiu deklarus ke mi hipokritas. Ne, tion mi rifuzas. Estus pli bone ke ili min ne vidu. Do mi bone cxirkauxrigardas kaj tenas min preta por subite returni aux eniri brancxostraton. Konsiderante cxion, estas dezirinde ke mia tuta foresto estu findecidita sen tro multe da pribabilado.

(12.6)Mi cetere ja volus scii kiel marsxis la aliaj sur la Sxipkonstruejo.

(12.7)Estas nun kvarono post la nauxa. Mi scias ke miaj kvar kunkorespondistoj nun staras kun siaj suraj kontraux la tubo de la hejtado, cxiu antaux sia tajpmasxino, kiel kanonistoj antaux sia artilerio. Unu el la kvar rakontas sxercajxon. Jes, tiu unua duona horo estis plezuriga. Hamer malfermis sian cxeflibron sen unue varmigi sin kaj la frauxlino de la telefono delikate tusxetas siajn blondajn harojn, kiuj jxus antaux mia foriro estis ondoformigitaj. La knarado de la pneuxmatikaj nitmarteloj penetras de sur la sxipkonstruejo gxis en nia cxambrego kaj ekstere antaux la fenestroj nia multokupita nana lokomotivo preterveturas. Ni turnas po kapon kaj tra la fenestro ni salutas la maljunan Piet kun lia blua kitelo kaj naztuko cxirkaux la kolo, kiu gxin kondukas tiel trankvile kiel fiakristo sian maljunan cxevalacxon. Kiel retrosaluton li momenton funkciigas la vaporfajfilegon. Kaj tie malproksimume nia alta fumtubo flugetigadas sian nigran rubandon.

(12.8)Tiel ili tie nun staras, tiuj stultuloj, dum mi estas faranta trabati al mi vojon tra la praarbaro de la biznismondo.

(12.9)Kiu sercxas, tiu trovas, tion mi spertis jxus.

(12.10)Cxar fine mi malkovris tauxgan skribotablon, kun nur kelkaj malgrandaj tinetruoj en la verda tapisxo. Gxi kostas tricent frankojn kaj kvankam gxi ne estas nova, tamen gxi servos same bone kiel iu de dumil. Mia edzino do pravis. Sed per tio denove unu tuta semajno perdigxis kaj mia fromagxo senpacience atendas la malfermon de la kelo.

(12.11)La problemo pri la skribmasxino ankaux estas findecidita. Mi malkovris ke oni tiujn povas lui kaj morgaux unu staros hejme kiun mi bone konas, nome gxemela masxino de la Underwood per kiu mi gajnis mian vivpanon dum tridek jaroj.

(12.12)Je la antauxa merkredo la vendociklo komencigxas, estante cxe Van Schoonbeke, kiu mem sxatas, ke marsxas tiel bone.

(12.13)Kiam cxiuj liaj amikoj sidis sur sia loko li malfermis sxrankon kaj metis la restajxon de la duona Edama sur la tablon. Mi vidis ke li mem jam estis mangxinta grandan parton.

(12.14)`Unu el la specialajxoj de nia amiko Laarmans,' prezentis li.

(12.15)`Pardonu, de la Gafpa,' diris tiu maljuna advokato. `Cxu gustumado estas permesata?'

(12.16)Kaj tuj li detrancxis pecon kaj transdonis la teleron.

(12.17)Mi opiniis ke estas afabla de tiu viro ke li ne toleras mankojn pri la Gafpa. Kiam cxio marsxas, li donace ricevos Edaman.

(12.18)Iom post tio la tuta orkestro estis macxanta kaj mi certe kredas ke neniam ia fromagxspeco estis honorata per tiom da entuziasmo kiel cxi tiu krema Edama fromagxo. De el cxiuj flankoj estis kriata bongustega, belega, kolosa kaj tiu sxikulo demandis al Van Schoonbeke kie tiu fromagxo estas havebla.

(12.19)Do tiel granda mia prestigxo jam estis ke ili ecx ne plu al mi kuragxas demandi.

(12.20)`La parolon havas sinjoro Laarmans,' deklaris mia amiko, dum li denove enbusxigis pecon.

(12.21)`Kompreneble,' diris alia, `Nur sinjoro Laarmans mem povas informi nin.'

(12.22)`Cxu vi vere pensas ke sinjoro Laarmans persone sin okupas pri tiaj bagatelajxoj,' diris la maljuna sinjoro. `Tion oni povas kompreni. Se mi volas havi tiun fromagxon, mi do ja telefonos la Gafpa-n.'

(12.23)`Kaj vi diros ke ili liveru kvindek gramojn cxe vi hejme,' kompletigis lia najbaro.

(12.24)Mi nun deklaris preterfluge ke la Gafpa nur vendas po dek du kestoj de dudek sep buloj, sed ke mi malgraux tio komplezas liveri detale al ili cxi tiun kreman por la prezo de la pogranda komerco.

(12.25)`Trioblan sorcxinfluon por nia amiko Laarmans,' kriis la maljuna. Kaj li malplenigis sian glason jam denove.

(12.26)Ili nun mian nomon ja konas.

(12.27)Mi tiam prenis mian novan fontoplumon kaj notis la mendojn. Cxiu havos bulon de du kiloj. Tiu maljuna sinjoro demandis, dum la forirado, kiam ni kune surmetis nian palton, cxu esceptokaze li povas ekhavi duonan bulon, cxar li logxas sola kun lia fratino kaj servistino. Kaj tion mi do promesis, por tio ke li estis la unua kiu pensis pri la Gafpa.

(12.28)Unu demandis kiuj estas la aliaj specialajxoj de la Gafpa.

(12.29)`Cxu vi certe ne volas kredigi ke la Gafpa vendas nenion escepte fromagxon? Nu, nu, ne sxercu.'

(12.30)Mi konfesis ke fromagxo estas nur flankafero, sed diris ke la aliaj artikloj nun nur povas esti liverataj al butikoj.


sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XIII Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: XI
Michiel Meeuwissen <mihxil@esperanto.nu>

Cxu vi trovis erarojn? Sciigu min! (Kaj ne forgesu retadreson se vi volas ke mi povu reagi):