Zambankanzonaro kun midiaj melodioj

Ho, Zamenhof Vi Foras Nun!

(melodio: O Little Town of Bethlehem / Ho Eta Urbo Betlehem)

(La nomo de tiu melodio, kiun DoKo verŝajne aludas, estas "St. Louis")

Teksto: DoKo Jordan
Muziko: Lewis Redner, ĉ. 1868
  1. Ho Zamenhof vi foras nun,
    Ripozas en trankvil'
    En paco de senzorga dorm'
    Sub milda stela bril'.

    Kelkfoje ni scivolas
    Ĉu bone fartas vi?
    Ĉu eĉ anĝel' parolas
    Kaj skribas en l'L.I.?

  2. Ĉe vi en la ĉieloj
    Ĉu nun troviĝas PIV?
    Ĉu kantas la anĝeloj
    Pri -ig kaj -iĝ kaj -iv?

    Ĉu laŭ la Eternulo
    (korekta ĉiam li)
    La landon tie nomu ni
    Ĉjeluj' aŭ Ĉieli'?

    Reiru al la Enirejo de «Zambankanzonaro kun midiaj melodioj»
    (parto de "La Lilandejo"),
    aŭ al la Esperantisma Ludejo de DoKo Jordan,
    aŭ al la tradicia teksto "Ho eta urbo Betlehem’"
    en TTT-Himnaro Cigneta, kiu disponigis la midion.