Zambankanzonaro kun midiaj melodioj

Ho Zamenhof!

(melodio: O Tannenbaum! / Abio, Vi)

Teksto: DoKo Jordan
Muziko: Germana popolmelodio
  1. Ho Zamenhof, ho Zamenhof! Hodiaŭ vi naskiĝis.
    Ho Zamenhof, ho Zamenhof! Hodiaŭ vi naskiĝis.
    Vin kiel majstron sekvas ni
    Kaj verdajn pensojn pensas ni.
    Ho Zamenhof de nia kor' vi certe estas reĝo!
  2. Ho Zamenhof, ho Zamenhof! Ni amas Esperanton!
    Ho Zamenhof, ho Zamenhof! Ni amas Esperanton!
    Ne nur paroli ĝuas ni,
    Legadon amas ankaŭ ni.
    Ni skribas kaj aŭskultas ja — Kaj krokodilas ankaŭ!
  3. Vin, verdan lingvon, amas mi, (Sed ne akuzativon).
    Vin, verdan lingvon, amas mi, (Sed ne akuzativon).
    Nur kiam mankas vort' al mi
    Entuziasmas mi malpli.
    Sed amas mi, vin amas mi, Se ĉio fluas glate!
  4. Atendas, atend-ad-as ni La Verdan Venkon Finan!
    Atendas, atend-ad-as ni La Verdan Venkon Finan!
    Malnovaj zorgoj for de ni!
    La vintro pasos; restos ni,
    Fortegaj ni, verdegaj ni, Simile al abioj.

    Reiru al la Enirejo de «Zambankanzonaro kun midiaj melodioj»
    (parto de "La Lilandejo"),
    aŭ al la Esperantisma Ludejo de DoKo Jordan,
    aŭ al la tradicia teksto "Abio Vi"
    en TTT-Himnaro Cigneta, kiu disponigis la midion.