Kio do estas (kaj kio ne estas) AA ?

© The A.A. Grapevine, Inc.;
represita laŭ ties permeso

A.A. — Kio ĝi estas

(ofte laŭtlegata komence de A.A.-kunsidoj)

ALKOHOLULOJ ANONIMAJ® estas kunularo de viroj kaj virinoj kiuj reciproke dividas inter si siajn spertaron, forton kaj esperon, por ke ili povu solvi sian komunan problemon kaj helpu aliajn resaniĝi el alkoholismo.
La sola postulo por membriĝi estas deziro ĉesi drinki. Ne pagendas kotizoj nek taksoj por A.A.-membreco; ni subtenas nin mem per la propraj kontribuoj.

A.A. ne alianciĝas kun iu ajn sekto, konfesio, politiko, organizo aŭ institucio; ne deziras partopreni iun ajn polemikon; nek subtenas nek oponas iun ajn aferon.

Nia unuaranga celo estas resti sobraj kaj helpi aliajn alkoholulojn ke ili atingu sobrecon.
AA estas tutmonda "kunularo" kies celo estas reciproka helpado, cele al sobreco, inter homoj (t.n. "alkoholuloj") kiuj trovis ke alkohola drinkado difektas iliajn vivojn, kaj ke pli facilas sobriĝi kaj resti sobra per la spiritaj kaj sociaj rimedoj de AA ol per soleca penado; iuj eĉ trovis, ke sen AA tute ne eblas sobriĝi, kvankam la alternativo estis mizero kaj morto.

AA fondiĝis en Usono, en angla lingvo, en 1935, sed nun havas membrojn kaj grupojn en pli ol 150 landoj kaj ili helpas unu la aliajn en multaj lingvoj. Tre frue (eld. 1939) la anoj de la nova kunularo kompilis libron neoficiale nomatan "La Granda Libro" aŭ "La Librego" — la oficiala titolo estis Alcoholics Anonymous, kio baldaŭ fariĝis la nomo ankaŭ de la kunularo mem. Tiu libro restas kerna aspekto de AA, ĉar ĝi prezentas la nun vaste konatan "12-Paŝan Programon".

AA ne estas io ajn alia krom kunularo por reciproka konsilado kaj instigado pri sobreco. Por iom detala listo de la neoj, legu la finan alineon de la folio Ekrigarde al AA.


Al mia ĉefa AA-paĝo returne

Tiu ĉi paĝo estas parto de
La Lilandejo