La 12 Tradicioj de Alkoholuloj Anonimaj

  1. Nia komuna bonfarto devas rangi unua; la persona resaniĝo dependas de la unueco de A.A.
  2. Por nia grupa celo ekzistas nur unu fina aŭtoritato: amanta Dio tia, kiel sin Dio povas esprimi en nia grupa konscienco. Niaj gvidantoj estas nur fidataj servantoj; ili ne regas.
  3. La sola postulo por AA-membreco estas deziro ĉesi drinki.
  4. Ĉiu grupo estu aŭtonoma, krom en aferoj tuŝantaj aliajn grupojn aŭ AA kiel tuton.
  5. Ĉiu grupo havas nur unu unuarangan celon—porti sian mesaĝon al la alkoholulo ankoraŭ suferanta.
  6. AA-grupo neniam aŭspiciu, financu, nek pruntedonu la nomon de AA al iu ajn parenca instalaĵo aŭ ekstera entrepreno, por ke problemoj de mono, propraĵoj aŭ prestiĝo ne deturnu nin de nia unuaranga celo.
  7. Ĉiu A.A.-grupo estu plene sinsubtenanta, malakceptante eksterajn kontribuaĵojn.
  8. Alkoholuloj Anonimaj restu por ĉiam neprofesia, sed niaj servaj centroj rajtas dungi specialajn oficistojn.
  9. A.A., en si mem, neniam fariĝu organizita; sed ni rajtas krei servajn komisiojn aŭ komitatojn rekte respondecajn al tiuj, kiujn ili servas.
  10. Alkoholuloj Anonimaj havas neniun opinion pri eksteraj demandoj; ĉi tial la nomo de A.A. neniam estu tirita en publikan polemikadon.
  11. Nia politiko pri publikaj rilatoj baziĝas sur allogado anstataŭ reklamado; ni devas ĉiam konservi la personan anonimecon je la nivelo de gazetaro, radiofonio, kaj kinofilmoj.
  12. La anonimeco estas la spirita fundamento de ĉiuj niaj Tradicioj, ĉiam memorigante nin, meti principojn antaŭ personecojn.

Provizora teksto afiŝita je 2001.04.08
De Li R. por la grupo Virtuala Sobreco


Al mia ĉefa AA-paĝo returne

Tiu ĉi paĝo estas parto de

La Lilandejo