HILELISTO
Duonmonata bulteno de Hilelista rondo
Numero: 07 Dato: 01.01.2001
PRI HILELISMO KAJ GHIA RADIKUJO, PRI HILELISTA HIMNO
Kun granda intereso mi legas intershanghadon de opinioj sur la paghoj de HILELISTO. Char jam delonge mi havas propran opinion pri kelkaj ghis nun pritraktitaj aferoj, mi decidis ilin iom komenti.
PRI HILELISMO KAJ GHIA RADIKUJO
Miaopinie ni devas unue klarigi al ni - de kie do venas hilelismo? La simpla "nuda" vero estas ke la vorton hilelismo unua uzis la fondinto de esperantismo. La "nuda" vero ankau estas ke Ludoviko Eliezer (origina jida varianto de la nomo Lazaro) Zamenhof estis judo, sendepende de tio chu iu pro siaj aliaj radikoj volus pro tio protesti. Judajn radikojn, cetere, havis ankau Jesuo, Markso, Freudo, Einstein... Ege multe el nia civilizacio staras sur la "hilelista bazo".
Ankau Muhammed cherpis el similaj fontoj, char la Korano rekte mencias Mosheon kaj la judan popolon, Abrahamon kaj Jeshuon, kaj preskau chiujn aliajn bibliajn personecoj, kvankam sub iomete shanghitaj nomoj.
Chu ne estas nia forto, kaj ne malforto, ke ni staras rekte sur la fundamento de la (okcidenta) civilizacio, same kiel kristanismo, islamismo, bahaismo kaj socialismo? Ja Zamenhof volis ke oni mamsuchu rekte el la plej antikvaj fontoj, kaj ne nur el iliaj diversaj jarmilaj elkreskoj.
Jes, Dio certe estas unu! Kaj Dio certe estas nek nur juda, nek nur kristana, nek nur islama, nek nur bahaja. Dio - eble plej precize dirite - estas hilelista, ampleksanta chiujn menciitajn religiojn.
Fakte oni povas konstati tri apartajn evolushtupojn en la disvastigo de Hilelismo. Unue ekestis "rusa hilelismo", kiun Zamenhof destinis chefe al siaj (judaj) samgentanoj, loghantaj en la Rusa Regno. Poste li faris radikalan shanghon esperantigante sian hilelismon, kiu tiel farighis tutmonda, adresita al chiuj nacioj sur nia planedo (kvankam, eble plej precipe al la "esperanta nacio"). La tria shtupo estis shangho de la nomo "hilelismo" al al nomo "homaransimo". Tiun shanghon Zamenhof faris per la eldono de la konata homaranisma broshuro en Hispanujo, kaj ne plu sub iu ajn pseudonomo, sed sub sia propra nomo.
Kiu atente legis la leterojn, skribojn kaj broshurojn de Zamenhof povas rimarki ke li transiris al la fina shtupo kvazau kontrauvole, nur pro la "achaj" cirkonstancoj de la tiatempa mondo (centrita chirkau la europaj imperioj), pro entute mankanta internacia etoso, kaj pro iom malfavora sinteno de la mondo rilate judojn... Miaopinie, nek la "rusa hilelismo", nek la homaranismo – estinta la lasta desperata provo de Zamenhof – sed nur bone pripensita kaj matura "esperanta hilelismo" povas esti tiu "eliksiro" al kiu ni devas strebi.
Mi mem jam pli ol dudek jarojn okupighas pri hilelismo kaj pri studado de tiu fenomeno en la esperantismo. Ghi chiukaze estas ne nur etikedo algluita al iu pozitiva homsento. La nomo taugas, la ideo taugas, ech la historiaj fundamentoj taugas. Ni nur devas iom modernigi tion, kio naskighis dum la infaneco de Esperanto...
PRI HILELISTA HIMNO
Kiam Zamenhof skribis "La Preghon sub la Verda Standardo" oni multege debatis pri ghia enhavo. Hodiau neniu plu trovas ghin ofenda rilate iun ajn. Oni nun konsentas ke ghi estas kaj profunda kaj belega. Sed, ghi sendube estas unuavice pregho en poema formo, autentika pregho al la Kreanto de la mondo.
Legante la leterojn de Zamenhof antau, dum kaj post la 1-a Kongreso en Bulonjo sur Maro, tiu epokfara kaj gravega kongreso por la posta evoluo de la E-movado, oni trovas ke Zamenhof mem ne estis speciale kontenta pri "sia versajho". Fakte li volis skribi ian "viglan entuziasmigan marshon", sed li - malsukcesis.
Miaopinie, ni zorge devas gardi chion Zamenhofan en la hilelista tradicio - ja tio estas ghia unua kerno. Tamen, tio ne signifas ke ni devas resti starantaj senmove. Nia tasko estu trovi multe pli modernajn formojn kaj aspektojn por la eniranta duan jarcenton de sia ekzistado fresha kaj vigla hilelismo. Anstatau amege zorgi pri la nuntempa eta ghermajho, kiu ekembriis sur la kroata tero, ni celu ke ghi elkresku ghis, se ne la libana cedro, almenau - ghis la belverda arbo au arbeto.
Chu ni bezonas himnon? Mi ne scias. Kelkajn sufiche viglajn, origine esperantajn, marshojn mi mem verkis... Ankau kelkajn belajn utopijan kantojn... Ekzistas ankau kromaj versoj, al kiuj ja elbus aldoni "himnan muzikon" se ni sentos tiun bezonon...
d-ro Hilelo*
Chiuj
ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la
homaro, havas chiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas,
la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina
malkonfido, sed ech kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj
de tiuj chi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni
rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane alsaghajn, au fine
ech rekte kiel homojn tre malutilajn...
L. L. Zamenhof (el ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA LINGVO INTERNACIA)
Unu kristnaska retmesagho kaj respondo de la pormomenta
kunordiganto
Date: Mon, 25
Dec 2000 00:38:23 +0200
From: Borje Eriksson <esperarto@dlc.fi>
To: hilelistarondo@yahoo.com
Subject: Demandoj kaj pensoj
Saluton kaj
bonan tempon de shangho el malluma tempo al luma!! Tamen tio
validas nur sur norda hemisfero, do, por diri tuthomare oni certe
devas diri: Bonan tempon de grandaj shanghoj en kosma
perspektivo! (mi pensas ke la naskigho de Kristo havas sian
korelativon en chiuj religioj kaj por la tuta nuna homaro estas
la plej granda historia okazo) Chu ghi do bezonas esti
neutraligita?
Kiel simpatianto mi volas ankau demandi: Chu chi tiu Konfucea
sentenco estas ghuste tradukita?: <Reagante per bono je boneco
- vi instigas homojn al la bono; reagaante per malbono je la
malbono - vi admonas homojn por ke ili ne faru malbonon.> Mi
komprenas ke... reagante per malbono je la malbono vi admonas
homojn al la malbono??? Chu mi false komprenas?
Cetere mi pensas ke la vorto homaranismo pli bone au almenau pli
facile ol hilelismo esprimas pri kio temas. Se ni volas esti
fermita rondo ni uzu hilelismon, se ni volas ke
"normalaj" homoj sciu pri la ideo ni uzu homaranismon.
Char Zamenhof sciis ke chiuj ne povus akcepti lian ideon li eble
tial unue donis sekretan nomon...? Tamen vere mi preferus alian
nomon ol -ismo. Mi pensas ke eblas trovi iun tute novan nomon...
Zamenhof certe ne kontraus tion. Bedaurinde la vorto antropo
estas malfacile uzebla. Au kiel estus antrop-aro, kaj tutmonda
antrop-arana rondo? Studrondo de antropoj?. Mi mem estas
antroposofo, tamen chi tiu vorto jam signifas certa grupo de
homoj. La vorto Esperantropoj shajnas unue iomete konstruita kaj
amuza tamen fakte ghi chion diras kiaj la hilelistoj estas; homoj
esperantaj, obstinaj kaj paciencaj... kaj mi pensas ke antau
chio ni devas havi emon al sercho de la vero. Do ni ne tro rapide
faru novajn fundamentalemajn dogmojn. Kaj novan religion ni ne
faru! Prefere ol tio ni serchu kio estas la komuna bazo de chiuj
religioj. Tio ne signifas reiron al pasinteco sed pliprofundan
scion de la homa animo dum tempo de la evoluo, do ankau scio pri
estonta homa animo.
Amike Boerje E. (FI)
Kara Boerje,
dankon por via
retmesagho. Via mesagho kaj mia suba respondo estos publikigitaj
en la 7-a numero de HILELISTO, por ke ankau aliaj rondanoj havu
eblecon laudezire esprimadi siajn opiniojn koncerne viajn
demandojn (vere, tio parte jam estas farita en antauaj numeroj de
la bulteno). Kio min koncernas, mi volas diri jenon:
Perfekta traduko ne eblas, precipe kiam temas pri la traduko el
esence diversaj lingvoj, kaj - nerekta traduko (tra la tria
lingvo!). Tamen, bonsenco ankau tiukaze estas kaptebla (se oni
penas kompreni kaj ne serchi "eraran opinion"). Se oni
ne reagus negative al negativa sinkonduto, negativa sinkonduto
plivastigadus tra chiuj limoj de la socia akceptebleco. Junaj
kulturoj tiusence ne estis tro cedemaj (alie ili neniam atingus
civilizan kaj kulturan florkreskon). Evangelia etika idealo,
cetere ankau etika idealo de L. Tolstoj, de sur iom pli alta
nivelo ol praktika, prave iom relativigas etikan rigorismon (des
pli ghi estas relativiginda, se oni ne kredas je la libera volo,
tre delikata kategorio, principe neakceptebla por ankau A.
Einstein), sed en praktiko nek Jesuo, nek Tolstoj, nek Einstein
estis trankvilanimaj rilate neakcepteblan por ili sinkonduton.
Des malpli tiaj povis (kaj devis) esti ne nur religietikaj
instruintoj sed ankau sociaj reformatoroj kiel Konfuceo, kaj
precipe – homoj respondecaj pri la ghenerala stato en tiu au
alia socio, chefaj sociaj institucioj (inkluzive la religajn
instituciojn, do ankau kristanaj eklezioj)...
Tio estas mia persona opinio, ne la opinio de Hilelista rondo!
Estas samrondanoj kiuj tiusence kun mi ne konsentas. Kaj
Hilelistan religietikan principaron eniros nur tiuj religietikaj
principoj, kiuj estos akcepteblaj por almenau du trionoj da
samrondanoj (dezirinde por absolute chiun samrondanon!).
Simile estas kun demando chu hilelismo, chu homaranismo au - ni
preferu la trian nomon? Rilate tion oni en la rondo, kompreneble,
neniam atingos 100-procentan konsenton, do ni decidos per du
trionoj da vochoj... Ja, iun nomon ni devas preni. Kaj, cetere,
por kiu la nomo pli gravas ol la enhavo (per tio mi ne volas tute
relativigi gravecon de la nomo) au rezignos de nia rondo, au
iniciatos la novan... Kial ne? Lau mi nek la nomo, nek la
ideologio de la rondo, sed unuavice ghia interna organizo, ghia
agado, sinkonduto de rondanoj, etoso en la rondo - estas la plej
gravaj. Kaj tiusencan kritikon ni chiam pretas kaj pretos
seriozege pritraktadi.
Novan religion ni ne celas fari. Sed, ankau komuna bazo de chiuj
religioj (kaj lautradicie nereligiaj noblegaj etikaj instruoj)
povas esti traktata kiel nova religio, precipe se oni ne pretas
nin kompreni bonintence.
Ni ghojas ke vi konsideras vin simpatianto de Hilelista rondo. Se
vi volas tion ankau iusence formaligi, vi povas eniri mondmapon
kaj liston de simpatiantoj
http://www.oocities.org/hilelistarondo/simpatiantoj.htm , nur sciigu nin pri la urbo en kiu vi vivas. Tio, interalie, ebligos al vi aktive partopreni niajn kongresojn http://www.oocities.org/hilelistarondo/hr1.htm . Kompreneble, vi ankau povas estighi nur retabonanto de HILELISTO, au ech nek tio – vi povas nur de tempo al tempo kun scivolemo vizitadi nian TTT-ejon ( la hejmpagho: http://www.oocities.org/hilelistarondo ).
Ni restas je via kaj je dispono de chiu alia sincere noblema homo el iu ajn parteto de la mondo, invitata de ni je lauprefera kunlaboro por progresigi Veron, Bonon kaj Belon sur nia komuna terglobo.
Mato Spekuljak
NOVAJ MEMBROJ
Benoit P. (DE)
Valentina R. (RU)
Hilelista diskutejo
Kimon (el Grekio):
Finfine la bona revo de nia Majstro kompletas. Hilelismon mi
studis de l'jaroj, de 1953... Mi klopodis fondi la Unuan
Hilelistan Templon... Mi ege interesas pri tiu chi nova
klopodo...
Benoit:
Mi interesighas pri difino de tiel nomataj grandaj instruintoj
de la homaro kaj pri simileco kaj malsimileco inter hilelismo
kaj framasonismo, kiu sekvas la samajn principojn kiel tiuj
listigitaj en la Deklaracio de hilelisto, escepte de la naua,
kiun sekvas nur Universala Framasona Ligo.
Jeremi:
Mi ne uzas komputeran interreton, sed legas nur la presitajn
numerojn de HILELISTO. Tial miaj reagoj preskau monate
malfruas kaj malfruos (ghis mia alligho al la teksajho). Sed chu
tio tiom gravas en jam 100-jara afero? Vere, la jaro 2001 ankau
signifas la 100-jaran jubileon de la hilelismo. La unua
Libro pri hilelismo aperis precize en la jaro 1901! Sed ni ne
forgesu ke tiuj unuaj provoj estis "iom limigita"
hilelismo, adresita unuavice al la rusaj samgentanoj de Zamenhof
(loghantaj en la Rusa Regno). Koran jubileon al chiuj
samrondanoj!
Carmel:
Gratulojn por la TTT-pagho. Ghi estas certe la unua pagho
tiurilate, kaj ne la lasta.
Nikolai:
La retpagho estas bela, agrabla. Al mi plachas. Bone, ke
oni povas elshuti chiujn numerojn de "Hilelisto" sen
peti la eldoniston.
Mi opinias, ke oni ne devus dissendadi paperajn variantojn de
"Hilelisto". Tio estas tro malfacila kaj tro
multekosta afero. kompreneble, tio estas nur mia privata opinio.
Neil (simpatianto el Britio):
Mi vizitis vian ttt-ejon. Ghi estas tute bona. Aparte
plachis al mi la mapo de la mondo kun la Hilelistoj montrataj sur
ghi. Metu tien ankau la simpatiantojn, mi petas.
Lau mi, Hilelista Rondo/THA devas decidi chu ghi volas esti
malgranda, ekskluziva filozofi-societo, au iom pli granda
kaj inkluziva spirita komunumo. Mi timas ke, per la
proponitaj titolo, regularo kaj deklaracio, ghi nenecese elbaros
potencialajn membrojn.
Pinuccia:
Kompreneble ke mi konsentas akcepti kategorion de simpatianto
de Hilelista rondo.
Lubomir:
La lasta HILELISTO estis interesa por mi en chiuj partoj,
kaj restas nur silente admiri kaj danki por chiuj noblaj, saghaj
vortoj kaj ideoj. Restas preskau nenio aldoni, restas nur obstine
pashi al
nia celo. Ni certe sukcesos.
Nikolaj:
Lasta HILELISTO estas bonega, kaj la membrokarto
(prezentia per retposhtaj mesaghoj rim. de la redaktoro)
estas tre bela.
Aleksandras:
Mi konsentas kun tiuj, kiuj opinias ke estus bone nomi hilelismon
ETIKA. Ja religio, kiu pretendas solvadi preskau samajn
problemojn, jam estas - bahaismo.
... Se alighos Andreo kaj ni estos jam triopo (hilelista triopo
en la sama urbo rim. de la redaktoro), tio povus esti la unua
loka hilelista rondeto.
Revueto
HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta
kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak,
Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso: hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj
rekompenci sendokostojn.