HILELISTO

Duonmonata bulteno de Hilelista rondo

Numero: 03 Dato: 01.11.2000


PREGHO SUB LA VERDA STANDARDO

(proponita de rondano David kiel himno por Tutmonda Hilelista Asocio)

Al Vi, ho Potenca Senkorpa Mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun chiuj malsame prezentas,
Sed chiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reghas,
Hodiau mi preghas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro:
Silentas nun chiu disput' religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ghi, kiu estas che chiuj egala,
Kun ghi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
Che Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ghi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas shakale,
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Auskultu la vochon de l' pregho sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l' granda homaro!

Ni jhuris labori, ni jhuris batali,
Por reunuigi l' homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke chiam ni kontrau atakoj sovaghaj
Nin tenu kuraghaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos:
Ghi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l' mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos,
Kaj falos por chiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.

(L. L. Zamenhof)


KUNIGHU LA FRATOJ

Kunighu la fratoj, plektighu la manoj,
Antauen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj -
Ni chiuj de Di' estas filoj.
Ni chiam memoru pri bon' de l' homaro,
Kaj malgrau malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antauen, senfine!


(L. L. Zamenhof)

 

Kial hilelismo?

Ni okupighu unue per ghia nomo. Oni povas noti, kie oftas interreligiaj dialogoj, la provon trovi rubrikan nomon por la tri chefaj monoteistaj religioj. Tiam oni ekuzas la anglosaksan terminon "Abrahamic" (abrahamecaj) religioj. Char lau la juda doktrino Abraham estis la patro de Jichak kaj Jishmael. De Jichak devenas la judoj kaj de Jishmael la araboj. Kaj Jichak havis du filojn - Jaakov kaj Esav, kaj de Jaakov devenas la 12 judaj triboj. De Esav devenas la Romkatolika (Kristana) eklezio. Tia estas la teorio. Sed la nomo "Abrahamic" estas iom lama, char islamanoj ja diras "Ibrahim" - do pli korekta termino eble devus esti "Ibrahimic" religioj. La tempodauro ekde Abraham ghis la apero de krista-nismo, rabena judismo kaj islamo estas impona - ja temas pri kelkaj jarmiloj! Kaj multe okazis dumtempe.

Se oni pro tiu grandega tempo-distanco ekserchus iun alian elirpunkton iom pli proksiman en la tempo, por la tri monoteistaj religioj, tiu povus ege konvene esti Hilelo. Unue, char Hilelo estis la fondinto de la dinastio kiu regis en chiuj religiaj aferoj ghis la finskribado de la Talmudo. Due, char Paulo lernis en la talmuda lernejo de la nepo de Hilelo. Raban Gamliel la Maljuna, t.e. Paulo, farighis poste la apostolo por la "popoloj en la tuta mondo", kaj liaj leteroj konsistigas la plej antikvan parton de la Nova Testamento. Trie, char Halel en la araba fakte signifas "novlunon", kaj tiu do jam estas ilia chefa simbolo.

Cetere oni povas diri ke multe el Korano estas bazita sur judaj legendoj, t.n. AGGADA kaj MIDRASHIM, kiuj estis finskribitaj nur en la 5-a jarcento. Tio estas gravega parto tute aparta de la "Legho"/"Instruo" pri kiu tiom diskutis Shaul/Paul, kaj ghi estas malmulte konata en la kristana mondo. "Hilel" en la hebrea estas precize la sama radiko kiel "Halel", kiu signifas "laudi" kaj "ghojkanti". Oni trovas la saman radikon en la esprimo "Haleluja", kaj kun aldonita supersigno la vorto farighas Halal, kio signifas la kosmoson.

Hilel do povus farighi komuna punkto por la tri (au kvar kun Bahaismo) monoteistaj religioj. Por ligigi tion kun la bharataj, chinaj kaj japanaj religioj, kaj kun budhismo, oni aldone devas demandi iun sanskritologon - kion mi nepre faros. Sed mi havas antausent(et)on ke ia tia ligo eble ekzistas.

(Jeremi Gishron)


La lastaj vortoj de Zamenhof

La 14-an de aprilo 1916 Zamenhof mortis. Sur lia skribotablo kushis kvarpagha papero, kun la lastaj notoj kiujn li skribis per krajono, skizante artikolon:

"Chio, kion mi nun skribas, naskighis en mia kapo ne nun, sed antau kvardek jaroj, kiam mi havis la aghon de 16 ghis 18 jaroj; malgrau ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio kaj pri senmorteco preskau tute ne shanghighis. Dum en la mondo scienca mi perdos chian estimon, mi samtempe en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation, vershajne nur atakon, char MIA kredo estas tute alispeca ol ILIA kredo... Estus pli prudente, se mi silentus, sed mi ne povas.

"Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l'animo en tiu formo, en kiu instruas mia denaska religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis chirkau la agho de 15-16 jaroj. Tio estis ankau la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj chian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreighis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldau forputros por chiam, kaj dum chiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ghi neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Char estas ja tiel sensenca, tiel ridinda... Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero...; ke ekzistas iaj leghoj en la naturo...; ke io min gardas al alta celo..."

(ZAMENHOF de M.Boulton)
<citajho lau revuo "Kosmos" 3/1995>


HILELISMO
(d-ro Carmel Mallia)

Mi estas vi, nek parto nek portreto,
nek kontaűulo, nek senlanda flag';
alvoku min, kaj jen mi en la reto
fratrilatante sen la vidva blag'.

Ref.   Jen man-en-mane kavalir-miene,
vojaghu ni marshante senkverele;
floron galantan, frate, lingve, cele,
proponu ni al chiu hom' festene.

L'edena pomo nun shanghighas rave
en mielan pokalon da viski',
dum nia menso baraktadas brave
al kunekzisto malgraű nia mi'.

           Ref.

Muzikistaro ni, idaro sana,
charmega chielarko, vochagord',
koruso zamenhofa, homarana,
vivante for de la serpenta mord'.

          Ref.


Nia rondo iom post iom pligrandighas kaj plifortighas

Nia rondo iom post iom pligrandighas kaj plifortighas. Ni jam estas 12 rondanoj el 11 landoj de sur 4 kontinentoj. Ni principe interkonsentis pri nia unua renkontigho/kongreso - ke ghi okazu la 25 - 26 de julio 2001 en Zagrebo, en semajno dum kiu en la sama urbo okazados 86. Universala Kongreso, la plej grava chiujara arangho en Esperantujo. Por la 23-a de julio 2001 estas interkonsentita nia antaurenkontigho/antaurenkongreso.

De chi-numero nia bulteno HILELISTO ekaperados dufoje monate, kaj ne plu sur 2 sed sur 4 paghoj. Nian chiam pli kaj pli belaspektan kaj enhavrichan bultenon abonas ankau esperantistoj kiuj ne estas membroj de nia rondo, sed kiuj nian celon kaj agadon simpatias kaj apogas. Nia ghuas simpatiojn de jam pli ol dek da esperantistoj, ne estantaj niaj samrondanoj. Baldau ni ekokupos per ankau eldonado de esperantlingvaj broshuroj kun religietika enhavo, en spirito de niaj hilelismaj idealoj.

Kelkaj rondanoj preferus ke ni rezignu de la nomo "hilelista rondo", kaj ke ni prenu la nomon "homaranista rondo", kiel la pli neutralan. Vere nomo de nia rondo havas judan radikon (vidu supran artikolon de J. Gishron "Kial hilelismo?"). L. L. Zamenhof naskighis kaj estis edukita en la juda familio, t.e. en juda nacia etoso. Sed, se iun tio ghenas, tiu certe ne estas matura por esti "homaranisto". Ja L. L. Zamenhof, kiel vera hilelisto/homaranisto, ne estighis sklavo de sia nacia aparteneco. Li havis absolute neniujn naciajn antaujughojn rilate alianacianoj (kaj alireligianoj), kaj li konsideris sin unuavice ano de la homaro. Chu kaj kiam ni eble tamen shanghos nian nomon - decidu niaj kongresoj. Ni estu kiel ebble pli demokratie funkcianta rondo (asocio).

Cetere, tiu nia intenco estas videbla ankau el jhus dissendata al vi unua propono de la Statuto de nia baldau fondighonta Tutmonda Hilelista Asocio (se la plimulto da membroj preferos ke ghi estu la homarnista - mallogigo ne shanghos!). La propono nun estas en vasta demokratia ronda pridiskutado. Nia Asocio havas shancojn estighi unike demokratia kaj unike idealisma. Ni ne preterlasu tiun shancon.

(Mato Spekuljak)


NOVAJ MEMBROJ

Carmel M. (MT)
David P. S. (IL)
Hiroshi M. (JP)
Jung-kee L. (KR)
Koffi G. (TG)

Pensoj kaj proponoj de novaj rondanoj kaj aliaj legantoj de la bulteno

Davorin (el Slovenio):
Hilelistaj idejoj
estas bonegaj, kaj ili shajnas al mi kiel solvo por mondpaco kaj plu afabla vivo sur nia planedo.

David:
La religietika idearo de Zamenhof kaptis mian menson kaj koron tuj kiam mi konatighis kun la koncernaj verkoj de L. L. Zamenhof. Min chiam fascinis la tiom mokitaj ideoj de Zamenhof pri pontoreligio. Dum jaroj mi cerbumadis, chu mi estas sola fiidealisto kiu pretas brakumi tiujn noblajn idealojn.

Carmel:
Por mi, hilelismo egalas al "homaranismo plus la religia aludo". Hilelismo entenas en si mem la religian vidpunkton. Tamen, mi tute akceptas ghin, ech se mi brakumas ghin el la pure "homaranisma" vidpunkto.

Jung-kee:
Lau mi, la idealo de Zamenhof estas plene respektinda kaj alte taksinda. Mi volonte envicighos al via iniciato.

Koffi:
Mi ege interesighas pri la interne ideo de Esperanto, pri homaranismo, do ankau pri hilelismo. Mi shatus disponigi tiun chi instruon al homoj en nia lando, kaj chefe al infanoj. Tial  mi nun havas planon pri starigo de lernejo, en kiu estu instruata Esperanto kiel doktrino kaj lingvo.

Jeremi:
Hilelismo certe meritas revigligon. Mi entuziasme aprobas vian ideon, kaj mi pensas ke ghi havos ian sukceson. Vian alighilon, mi fotokopiis kaj sendis al kelkaj miaj amikoj.

Milan (el Kroatio):
Mi gratulas pro via tre bela bulteno. Plibonigi la homaron estas vere necesa. Militoj, teroro, krimoj estas chiutaga legajho en la jhurnaloj.

Hiroshi:
Mi opinias ke hilelismo kaj homaranismo estas idealo en E-mondo. La ideo estas bona por mi.

Karaj samrodnanoj kaj aliaj legantoj, sendu al la kunordiganto viajn studiojn, reagojn, proponojn... Chio kio estos skribita en la spirito de nia Deklaracio estos publikigita. "


Revueto HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato
Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso: hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj rekompenci sendokostojn.