HILELISTO
Esperanto-revueto por la etika kulturo
Numero: 18 Dato: 15.06.2001
BONVENON
AL LA HILELISTA RENKONTIĜO
(ZAGREB, 23-26.07.2001)
lundo, la 23-an de julio
15.45 Ariĝado de partoprenantoj en renkontiĝejo*, persona interkonatiĝado
16.00
- 17.30 Prelego kun diskuto: ESPERANTO, INTERNA IDEO, HILELISMO,
HOMARANISMO
(prelegas
Mato Špekuljak)
17.30
- 19.00 Raporto kun diskuto: HILELISTA RRONDO DE SIA NASKIĜO ĜIS
LA HILELISTA RENKONTIĜO
(raportas
la pormomenta kunordiganto)
Paŭzo por vespermanĝo
21.00 - 23.00 Komuna vespera promenado tra la historia kerno de Zagrebo
mardo, la 24-an de julio
10.00 - 20.00 Tuttaga ekskurso al Plitvicaj laagoj
(Aŭtobusa bileto tien kaj reen kaj la enirbileto en la parkon kostos entute ĉirkau 23 EUR; partopreno en la ekskurso estos laŭvola - nepartoprenontoj en la ekskurso havos liberan tagon, kiun ili povos uzi, ekzemple, por detala konatiĝo kun la urbo, por ekskurso al la pinto de Zagreba monto - Sljeme, por sunumado kaj naĝado en Jaruna lago, por renkontiĝado kun geamikoj ĉeestantaj UK-on...)
merkredo, la 25-an de julio
10.00 Antaŭdecidado pri la nomo, emblemo, aliĝdeklaracio, statuto, retforuma regularo, oficohavantoj de la societo/asocio en kiun Hilelista rondo tranformiĝos; aprobado de seminarioj kaj eldonaĵoj**
Paŭzo por tagmanĝo
16.00 Sinprezentado de Esperanto-organizaĵoj kiuj gvidas sin laŭ altetikaj idealoj, pritraktado de eblaj formoj de la kunlaboro
21.00
Komuna vespermanĝo kaj amuzvespero
(Antaŭviditaj
elspezoj: ĉirkau 20 EUR por unu persono)
Gastoj bonvenaj samkondiĉe!
ĵaŭdo, la 26-an de julio
10.00
"La ronda tablo"
(Pridiskutado
de la venonta agado de Hilelista rondo kaj la E-societo/asocio en
kiun Hilelista rondo preparas elkreskiĝi)
12.00 Fermo de la Renkontiĝo
*Pri renkontiĝejo estos decidite unu monaton antaŭ la Renkontiĝo, depende de la nombro de antaŭanoncitaj sian alvenon partoprenontoj (limdato por antaŭanonci partoprenon estas 31.06).
**Ĉeestontaj la Renkontiĝon membroj decidados per dumrenkontiĝa voĉdonado kaj - neĉeestontaj - per paperpoŝta aŭ retpoŝta alsendo ĝis la 23-a de julio 2001 de plenigitaj voĉdoniloj al la promomenta kunordiganto. La voĉdoniloj estos dissenditaj al la membroj la 23-an de junio 2001.
Se ni,
batalantoj por Esperanto, propravole donis al la vasta mondo
plenan rajton rigardi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj
uzadi ĝin nur por la utilo, tio ĉi kompreneble al neniu donas
la rajton postuli, ke ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon
praktikan. Bedaŭrinde en la lasta tempo inter la esperantistoj
aperis tiaj voĉoj, kiuj diras: "Esperanto estas nur lingvo;
evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia ideo, ĉar
alie oni pensos ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni malplaĉos
al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon!" Ho kiaj
vortoj! El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj
mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni
devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la Esperantismo,
kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la
ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam
gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam!
Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon.
El la parolado
de L. L. Zamenhof antaŭ la 2-a Kongreso Esperantista en Geneve,
la 28-an de aŭgusto 1906. Registrita de Hirotaka Masaaki
(1991-08-25)
EN NOVA MILJARO -
NOVA HOMARO
Komencis nova miljaro kaj la mondo ne estas pli sekura. Lokalaj militoj, terorismo, vetarmado... ĉio plue daŭras. La UN-sekretario Kofi Annan fine de la pasinta jarcento avertis: "La vivigita esplorado de neniigaj teknologioj povas ebligi - eĉ al tute etaj ŝtatoj - ekfuriozon de nehaltebla infero sur la Tero, kapabla ĝin ne nur senhomigi, sed totale senvivigi..." Kaj li instigis: " Necesas transformi la nunan internacian ekvilibron de timo kaj forto en ekvilibron de fido, bonvolo kaj kunlaboro".
Realigon de tiu-ĉi instigo kapablus helpi la nova mondkoncepto HOMEKOLOGIO, kiu povus fariĝi universala spirita kaj lingva bazo por la ĝenerala, prospera kunlaboro de ĉiuj kun ĉiuj kaj konsekvence disponigi la enormajn, tutmondajn aramadelspezojn por ĉiuflanka plibonigo de vivo sur la planedo Tero. Homekologio ekestis en jaro 1992 en la MEM*-studo: LA VOJO AL HARMONIO, kompilita okaze de la 400-jara naskiĝjubileo de la instruisto de nacioj - J. A. Komenio (1592-1670), kaj la 75-a datreveno de forpaso de la kreinto de Esperanto - L. L. Zamenhof (1859-1917), kiel nuntempe realigebla sintezo de iliaj ĉefaj ideoj kaj verkoj por la tuthomara harmonio.
Komenio - en sia verko LA VOJO DE LA LUMO - rekomendis tuthomare unuecan instruadon de la universala etiko, per la universala lingvo, kreota tiel, ke ĉiu homo kapablu ellerni ĝin apud sia lingvo gepatra.... Zamenhof... tian lingvon... en jaro 1887 donacis al la homaro. En jaro 1906 li publikigis sian verkon HOMARANISMO, kies esenco estas... sintezo de la universla etiko kaj universala lingvo.
Homekologio estas destinita por ĉiuj homoj, sed precipe por novmaniera edukado de la tutmonda junularo, kiu - ne ŝarĝita per diversaj antaŭjuĝoj - povus pli efike utiligi ĝin, precipe post sia maturiĝo, transprenonte gvidadon de la aferoj publikaj. Tial - enkadre de aranĝoj de la Internacia jaro de toleremo 1995 - estis sendita al UNESKO la mesagho, proponanta envicigi homeokologion en la internacian edukan UNESKO-programon, rekomendotan al ĉiuj membroŝtatoj.
Inter la tutmonda junularo evoluigas lastatempe danĝeraj fenomenoj: iuj ofte ne rekonas bonon de la malbono, en vicoj de junularo kreskas kriminaleco kaj malkreskas aĝo de deliktuloj... iuj akceptas ekstremajn ideologiojn, kiuj en pasinteco kaŭzis kruelajn militojn... Tial danĝero de analoga evoluo, kun tragikaj konsekvencoj, daŭras.
La mondampleksa instruado de homekologio en elementaj lernojoj povus - post certa tempo - elimini tiun ĉi danĝeron. Ĝi ja povus ebligi ke frekventintoj de lernejoj en la tuta mondo kapablus... facile interkompreniĝadi sur neŭtrala lingva fundamento, sentante sin plene egalrajtaj, harmonie vivi kaj konstrue agi laŭ unueca, baza mondetoso**...
Homekologio, celante realigi novan, harmonian homarepokon, SINTEZAS universalajn fundamentojn: etikan kaj lingvan, kiuj AKORDIGAS ĉies agadon laŭ principoj de la kosma ordo, EBLIGAS facilan lingvan interkompreniĝon de ĉiuj kun ĉiuj, REALIGAS unuecon en plue kulturata, ĉiasfera diverseco, DONAS al ĉiu homo senton de egalrajta, tuthomara aneco, FORIGAS antaujuĝojn kaj perforton inter ĉiuj komunumoj, EVOLUIGAS fidon, amikecon kaj kunlaboron inter ĉiuj nacioj, KREAS kondiĉojn por transformi ĉiujn detruilojn en vivon por la tuta homaro... ENTUZIASMIGAS ĉiun homon vivi homekologie... (Zamenhof-tago 14.4.2001)
* Mondpaca Esperantista Movado
(Belgio)
** Por krei tiun mondetoson Internacia Homekologia Iniciato (IHI)
proponas, interalie, kreadon de instrucelaj antologioj,
enhavantaj universale validajn filozofijan, religiajn, etikajn...
saĝaĵojn. Lingvo de la instruado estu Esperanto.
Kontaktadreso: Jaroslav Karhan, Erenburga 7, CZ-77900 OLOMOUC, Ĉeĥio
11.
Vivo:
nenies imperativo.
Morto:
ĉies sorto.
78.
Batalu, frat',
ne per la pugn' aŭ kugloj
sed per la konvink' kaj klarigad'.
Per la ridet elama
simplikiĝas cio drama.
El: C. Mallia 100
KAPRICAJ RAKETOJ, Malto 2000
Forumo
La hejmpaĝo de ĉi-monate lanĉita Retforumo de HILELISTA RONDO: http://groups.yahoo.com/group/hilelista_rondo
Jeremi:
Ĉu la propono pri transformiĝo de Hilelista rondo en Esperato-Societon
por Etika Kulturo (kurte ESEK) ne tro limigas la celojn de la
rondo? Hilelismo Zamenhofstila estis multe pli ampleksa kaj havis
pli altajn celojn.
Ankaŭ vorto ESEK havas hebrean signifon. En moderna
hebrea tio estas proksimume "BUSINESS" kaj
"AFERO". Tian signifon oni trovas ekzemple en la
Miŝnao Avot (Patroj) 4:10.
La radiko havas pliajn signifojn. Ĝi troviĝas en la Biblio en
Genezo 26:20 ("Li nomis la puton INTERKVERELO").
La saman radikon oni havas ankaŭ en Talmud Berahot 56a kaj Baba
Mecia 52a kaj 74a, en signifo "MULTEKOSTA".
Kvina signifo estas "GRANDA POMPO (AFERO)", ekzemple en
Miŝnao Menaĥot 10:3.
Kiel mallongigo, ESE"K signifas Erev Ŝabat Kodeŝ, kio
signifas "VESPERO DE LA SANKTA SABATO".
Laŭ unu midraŝo tri putoj kiujn fosis Jicĥak signifas la tri
Templojn. "Esek" estas la unua Templo - detruita.
"Sitna" estis la dua templo - ankaŭ detruita.
"Rehavia" estis la tria templo - kiu restos.
Mi pensas ke HURA aŭ eble kun la klarigo ESEK - HURAESEK - povus
esti taŭga nomo.
Mi volas prepari profesian simbolon kiu aspektas iom pli
bone ol la nuna skizo. (Cetere, oni preskaŭ ne vidas la
mondmapon sur la retpaĝa imago.) Sed, ĉar la finpretigo prenas
labortempon mi atendas opiniojn de aliaj rondanoj ĉu valoras la
eklaboro.
Mi preferas ke la fondkunveno okazu dum la Renkontiĝo. Se
oni ĝin ne aranĝus en Zagrebo mi proponas Malton, se Carmel
akceptus helpi.
Respondo de Jeremi al Raymond
(Decidu la kongreso No 5):
Ankaŭ mi pensas ke HOMA aŭ HAI (Hilelista Asocio Internacia)
estas taŭgaj nomoj.
Krome, laŭ mi, taŭgas HUT, HUR kaj plej bone HURA. Fine oni
faros elekton inter ili. Certe Homaranismo estas pli
ampleksa ol Hilelismo. Tio similas la eternan okciliadon inter la
KVANTO kaj KVALITO.
Jaroslav Karhan el Ĉeĥio
nome de Internacia Homekologia Iniciato (IHI):
IHI ne estas organizaĵo, nek celas tia esti kaj varbi anojn.
Temas nur pri kelkaj samideanoj, kiuj strebas praktike realigi
esencon de Zamenhofa hilelismo kaj posta homaranismo, en nova
formo nomita homekologio - kiel la universala fundamento etika
kaj lingva. Do, principe akorde kun via agado.
Ekde jaro 1992 IHI eldonadis diversajn informilojn kaj mesaĝojn
pri homekologio, cele trovi fakulojn por kreo de ĝia
universaletika parto kaj por atingi ĝian envicigon en la
internacian edukan UNESKO-programon.
La plej grava tasko de IHI estas ellaboro de la universala
religietiko. Tiusence estis proponataj diversaj organizaĵoj:
Mondkonsilio por unueco en religia diverseco, Parlamento de
mondreligioj (IARF), Unuiĝinta religiaro... Bedaŭrinde, ĝis
nun iniciatoj ne donis rezultojn.
Mi deziras plenan sukceson al via strebado pri realigo de la
Zamenhofa vizio pri tuthomara harmonio.
Revueto HILELISTO estas
bulteno de Hilelista rondo.
Ciuj materialoj de Hilelista rondo estas disponeblaj sur la
interreta hejmpago de Hilelista rondo: http://www.oocities.org/hilelistarondo
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta
kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio;
retadreso: hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj
rekompenci sendokostojn.