HILELISTO
Esperanto-revueto por la etika kulturo
Numero: 17 Dato: 01.06.2001
NEŬTRALECO?
el la letero de André Caubel (10.11.1935)
De 19 jaroj mi estas esperantisto. Mi partoprenis en la movado, ankaŭ kiel instruisto kaj gvidanto, sufiĉe por pretendi ioman sperton. Pli kaj pli mi konvinkiĝas, ke la t.n. neŭtraleco mallarĝigas la koncepton de Esperanto, sekigas, malvigligas kaj malvivigas la movadon…
La neŭtraleco estas nur hipokrita oportunisma vualo… Kiel Zamenhof ofte montris, la flanko ideala estas multe pli grava. Laŭ liaj difinoj, la "interna ideo" de Esperanto estas "frateco kaj JUSTECO inter ĉiuj popoloj" (Geneve 1906), celas "forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton" (Krakow 1912).
Alivorte, la celo de Esperanto estas paco kaj tolero: ni forigos tion, kio disigas la spiritojn kaj konservos tion, kio kunigas la korojn.
Tiun doktrinon ni alte levu, kiel ni levas ĝian simbolon, la verdan standardon. Ne estas ni kulpaj, ke ĝi aspektas revolucia en nia maljusta kaj maljustema mondo…
Por konfirmi tiun revolucian econ, sufiĉas aldoni ke niaj kontraŭuloj ĝin bone rimarkis…
La neŭtraleco permesis ke la lasta kongreso okazu preskaŭ en la mezo de militpreparoj, ke kongresoj fariĝu simplaj turismaj ekskursoj, ke en ili oni pli kaj pli forlasu la internacian lingvon…
Estingiĝas la interna ideo (plu nur vorto, fuŝe uzata), nun tremanta lumeto, anstataŭ la hela arda flamo kiu devus varmigi kaj vigligi!
Konkludante mi atentigas, ke mi apartenas al neniu politika partio, al neniu dogma religio…
Sed mi volas libere pensi...
(Publikigata kun la permeso de la filino de Andre Caubel - R. C.)
LA IDEALA ŜTATO LAŬ TOMASO MORUSO
Tomaso Moruso (1478-1535)
estis unu el la plej eminentaj reprezentantoj de la (angla)
renesanca humanismo. Laŭ historiaj fontoj Moruso estis escepte
nobla homo: forte homama, verema, principema… Estinte dum la reĝo
Henriko la VIII-a lordo-kanceliero, li preferis perdi prestiĝan
ŝtatoficon (kiun li konsentis akcepti nur post persista insisto
de la reĝo) kaj eĉ la vivon, ol rezigni de sia prefero de la
katolika eklezio kiel internacia kaj sendependa de sekularaj aŭtoritatuloj,
kompare kun - laŭ volo de Henriko la VIII-a - tiam en Britio
fondiĝanta nacia eklezio subigita al la reganto. Pro tio li
estis enkarcerigita kaj ekzekutita. La ĉefverko de Tomaso Moruso
estas priskribo de imaginara ideala ŝtato - Utopio.
Utopio de Tomaso Moruso estas organizita laŭ la demokratia
principo. Ĉiu funkciulo estas reelektata, krom la reganto - kiu,
foje elektita, plenumas sian funkcion ĝisvive, krom se li estiĝos
suspektita pro tiranemo. Ŝtataparato de Utopio estas kiel eble
malpli granda. En la ŝtato ne estas konstanta propra armeo ĉar
ĉiuj civitanoj estas edukataj por partopreni en la
defendomilito. En Utopio ne estas privata posedaĵo. La ĉefa
celo en la ŝtato estas feliĉa vivo plena de kontento por ĉiu
(unuopa) homo.
Laboro principe estas deviga por ĉiuj. La plej malpezajn kaj
malagrablajn laborojn plenumas - interalie - homoj kiuj estas
korektcele punigitaj pro ilia socie neakceptebla sinkonduto. La
laboro estas maksimume racionaligita, por ke homoj havu kiel eble
pli da libera tempo por la kultura kreado. Deviga taga laboro daŭras
nur 6 horojn kaj tio tutsufiĉas ĉar celo de la produktado ne
estas kiel eble pli granda privata profito, sed produktado de
elementaj vivrimedoj por ĉiuj civitanoj laŭ iliaj realaj
bezonoj.
Edukado estas akirebla por ĉiuj kaj ĝi ne estas monopoligita.
Ĉiu edukiĝas laŭ propraj emoj kaj ecoj de sia karaktero. Ĉiu
unuopa homo mem decidas pri sia familia vivo, pri pasigado de sia
libera tempo.
Religio estas apartigita de la ŝtato. Ĝi baziĝas sur la
prudento. Ĝi konsistas el nur kelkaj ĝeneralaj principoj. En la
ŝtato estas libere praktikataj diversaj kultoj.
Moruso malŝategis kulton de ŝtatperforto, ekspansiismo, kulton
de la reganto kaj absolutecon de lia volo, amoralajn politikajn
rimedojn. Li malŝategis plej diversajn brutajn kaj rafinitajn
metodojn de la ekonomia rabado de homamasoj.
(laŭ: Tomas Mor UTOPIJA, "Kultura", Beograd 1964;
preparis Mato Špekuljak)
(el: Tomas Mor UTOPIJA, "Kultura", Beograd 1964; elektis kaj esperantigis Mato Špekuljak)
Hilelismo
kaj Esperanto
Se eĉ ciuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus - nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne!… Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj.
Mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t.e. sen kreo de neŭtrala popolo.
Tiel same kiel la hilelismo ne povos ekzisti sen lingvo neŭtrala, tiel same la ideo de lingvo neŭtrala neniam povos vere efektiviĝi sen hilelismo!
L. L. Zamenhof en la
letero al A. A. Kofman de la 15.5.1901 (laŭ la “Literatura
Foiro” No 190)
Grava sciigo al ĉiuj
rondanoj de Hilelista rondo
Kiel aldonaĵo al ĉi-numero de "Hilelisto" estas publikigitaj
lastaj proponoj de membroj kaj simpatiantoj de Hilelista rondo
koncerne planitan transformiĝon de Hilelista rondo en Esperanto-Societon aŭ
Esperanto-Asocion. Pri la proponoj membroj de Hilelista rondo
decidos per la voĉdonado dum la Hilelista renkontiĝo okazonta en Zagrebo
(Kroatio) de la 23-a ĝis la 26-a de julio 2001. La transformiĝo mem (pro
malhelpo flanke de LKK de samsemajna kaj samloka UK), depende de
la prefero de plimulto da membroj, ne okazos, kiel komence estis
planite, kadre de la Renkontiĝo, sed, dank' al bonvolemo de KCE el La Chaux-de-Fonds,
povus okazi la 16-an de decembro 2001 en La Chaux-de-Fonds
(Svisio), samtempe kaj samloke kun la Zamenhofologia semajnfino
dediĉita
al la centjariĝo de hilelismo de L. L. Zamenhof.
La pormomenta kunordiganto
Forumo
Jerzy el Pollando:
Bovolu sendi al mi provnumeron de la bulteno “Hilelisto”. Mi
estus tre dankema, se vi sendus al mi esperantaĵojn, kiuj
estos eldonitaj okaze de la Kongreso. Bedaŭrinde pro multe da
laboro mi ne povas partopreni la Kongreson.
Zhang el Ĉinio:
Mi interesas pri via revuo "Hilelisto". Ĉu vi povus
sendi provnumeron al mi? Antaudankon.
Vladimir el Slovakio
(aldonklarigante siajn pensojn publikigitajn en No16 de
HILELISTO):
Mi ne postulis, ke la societo restu nur sur bazo, kiu estus
kreita nur el la morala instruo de nun ekzistantaj religioj. Mi
atentigis, ke eĉ tiam necesus krei certan doktrinon,
difinantan etikajn kaj moralajn principojn. Mi estas homo ekumene
orientita, mi estas malfermita al interreligia dialogo kun
nekristanaj religioj, mi havas geamikojn, kiuj ne estas
kredantoj, sed kiuj respektas altajn moralajn principojn. Ili
fariĝis miaj geamikoj pro siaj altaj moralaj principoj.
Surbaze de la kreota Principaro mi decidiĝos, ĉu alighi
aŭ ne (rim. de la redaktoro: al Hilelista rondo). Se la
Principaro estos diskutata rete, mi pretas partopreni en la
diskuto.
Mi decidis ankoraŭ ne aliĝi, surbaze de la nur aliĝdeklaracio,
en kiu mi trovis ununuran moralan principon: "Kio ne estas
agrabla al vi, tion ne faru al homo alia." Tio vere estas
tro malmulte. Imagu, ke vi vicigus ĉiujn etikajn kaj moralajn
principojn sur la akso de iksoj. Vi difinus nulan punkton sur tiu
ĉi akso. Sed se vi komparus vian akson kun akso de iu alia homo,
vi konstatus, ke li havas nulan punkton ŝovitan al pli altaj
plusaj au minusaj valoroj. Do, tion, kion li rigardas morala, vi
jam povus rigardi nemorala aŭ malmorala aŭ male. Tial devas
esti difinita certa "doktrino" kiu difinos ĝenerale
respektatan akson de etikaj kaj moralaj principoj. Krei
"doktrinon" - "Principaron" - estos tre
pretenda laboro, ĉar devas esti kreita tia doktrino, kiu ne
estos en troa kontraŭdiro kun morala instruo de diversaj
religioj. Ĉiu doktrino devas esti viva organismo, ĝi ne povas
fariĝi rigida dogmo, ĝi devas respeguli signojn de la tempo.
Dmitri reage al opinio de
Vladmir (No16 de HILELISTO):
Jes, la "doktrino" de ĝenerala etiko estu
difinita. Ĝuste por tio ja estis kreita la rondo. Ŝajnas, ke
unu el niaj unuaj agoj post nia oficiala fondiĝo devus esti iu
"Deklaracio pri universala etiko", kiun ni zorgeme
kreu, pridiskutu kaj aprobu kaj kiu estu publikigota. En tiu
deklaracio estu difinita nocio "universala etiko" kaj
reguloj por ĝia aplikado. Kompreneble, la nocion kaj regulojn ni
difinu sur bazo de hilelismo/homaranismo. Sed en la deklaracio
neniu religio aŭ mondkoncepto estu menciita, por ke la
Deklaracio estu taŭga por ĉiuj homoj.
Gary (simpatianto el
Germanio):
Efektive, mi vidas neniun malhelpon konsideri min simpatianto,
do mi petas vin alkalkuli min al tiu kategorio. Mi ne aliĝas
kiel membro, ĉar mi ne kredas, ke mi povus kunlabori laŭ
maniero, kiun la membroj rajtas atendi unu de la alia. Estas ja
ankau tiel, ke mia intereso por la rondo estas iom unuflanka: min
interesas pli ol ĉio alia la kontraunaciismaj trajtoj en la
pensado de Zamenhof, kiuj estas des pli imponaj, ĉar ili
prezentas fruan formon de tio, kion ni hodiaŭ nomus
"multkulturismo", kaj ĉar Zamenhof eldiris ilin en
tiel frua epoko. Eĉ hodiau okazas, ke esperantistoj apogas la
reakcian koncepton, laŭ kiu unuopa etno povas kolektive kaj
ekskluzive proprieti "sian teron", je kiu ili havas
"historian rajton". Plaĉis al mi, ke vi citis en la
lasta numero 16 de "Hilelisto" la eldirojn de Zamenhof
pri tio. Multaj el la malfeliĉoj de la 20-a jarcento fontas el
tio, ke oni aplikis ne ĉi tiujn principojn, sed tiun de la t.n.
rajto de (etne difinitaj) popoloj je memdetermino, aŭ tiun de
"etnokratio", kie bezonata estus demokratio. Cetere, mi
nun verkas longan tekston pri la pretendata potenciala rolo de
Esperanto kiel savanto de etnaj lingvoj, kaj la rilato de
tiu ideo kun etna diferencismo kaj naciismo.
Benoit:
Ni, membroj de Hilelista rondo, devus almenaŭ ne ignori la
diversajn signifajn tendencojn de la vortoj “hilelisto” kaj “homarano” en la
lingvo-uzo de Zamenhof kaj de nuntempaj elstaraj
Esperanto-parolantoj.
Eva F. T. el Hungario:
Min multe interesas la profundaj ideoj de Zamenhof. (Ili rim.
de la redaktoro) estas tre proksimaj al mia koro.
Alcino:
Kun granda atento mi akompanas la organizadon de nia Rondo.
Kontaktinte aliajn rondanojn mi konstatis la mirindan kunsenton
pri la ĉefaj principoj, kio lasas antaŭvidi solidan kaj
fruktodonan estontan organizon.
Dmitri:
Ĉu eblas (aŭ eblos estonte) kelkobligi nombron de la paĝoj
de "Hilelisto", ekzemple ĝis 10-12, por ke estu
eble publikigi pli ampleksajn materialojn pri diversaj
instruoj/konceptoj? Ne, mi ne diras, ke ni tuj faru tion, sed
estonte...
Respondo de la redaktoro al
la supra propono de Dmitri:
Estas natura deziro de ĉiu rondano kaj alia leganto de "Hilelisto"
(momente "Hileliston" legas iom pli ol 40
esperantistoj) ke la bulteno-revueto estiĝu almenaŭ
duoble-trioble pli ampleksa revuo por la etika kulturo. Laŭ nuna
stato de aferoj "Hilelisto" povus estiĝi tia ek de
ĉi-julio, estiĝonte la monata revuo. Monata aperado de
"Hilelisto" malplialtigus dissendokostojn kaj ebligus
pli kvalitan preparadon de la bulteno-revuo, eĉ kun la sama
(pormomenta) redaktoro.
Respondo el Sennacieca Asocio
Tutmonda koncerne eblan kunlaboron inter SAT kaj HILELISTA RONDO:
Elkoran dankon pro via afabla propono kiun la Plenum-Komitato
de SAT traktis en sia kunveno de la 30-a de majo. Pri via
propono ni informos la kongreson de SAT en Nagykanizsa, kaj ni
estus kontentaj se iu el vi povus partopreni ĝin. La kongreso
decidos. Iu el ni kiu partoprenos la U.K. en Zagrebo partoprenos
vian kunvenon. Ni jam akceptas vian proponon pri interŝanĝo de
niaj gazetoj.
Kun sinceraj salutoj,
Por la Plenum-Komitato de SAT
Krešimir Barković
Decidu la renkontiĝo (06)
Memkandidatiĝo de Mato por la tasko de la kunordiganto (prezidanto)
Mi kandidatiĝas por la tasko de la kunordiganto, sed nur se kandidatiĝos neniu alia. Mi preferus ke iu alia kandidatiĝu, aŭ, ankoraŭ pli bone - ke kandidatiĝu kelkaj rondanoj.
Memkandidatiĝo por la tasko de la anstataŭiganto de la kunordiganto (vicprezidanto), ricevita de Dmitri la 22-an de majo 2001
Mi proponas min por la tasko de la anstatauiganto de la kunordiganto. Pli volonte mi prenus la taskon de la eldonisto, sed la obstakloj de mia vivo ne permesas al mi tion. Povas esti iam poste...
Memkandidatiĝo por la tasko de la kasisto, ricevita de Jeremi la 23-an de majo 2001
Mi oficiale proponas min por la tasko de la kasisto se tiu estus bezonata aŭ/kaj dezirata.
Propono de Mato pri la Aliĝdeklaracio
ALIĜDEKLARACIO DE LA MEMBRO DE
.............................................................................
-------------------------------------------------------------------------------
E n k o n d u k o
.................................................. (mallongige: ..........) estas .......... por la universala etika kulturo. Ĝi estas fondita la .................... en .....................
D e k l a r a c i o
01. Kiel la fundamentan universaletikan principon mi akceptas jenon: "Kio ne estas agrabla al vi, tion ne faru al homo alia".
02. Morale bonaj aŭ malbonaj agoj de homoj dependas ne de iliaj rasaj, kulturaj, religiaj, naciaj, profesiaj kaj aliaj sociaj apartenecoj, sed de ĉiu konkreta homo mem.
03. Mi aliĝas al ..................................................... por kune kun aliaj membroj de ..................................................... partopreni en la interna praktikado kaj ekstera popularigado de la universala etika kulturo.
-------------------------------------------------------------------------------
Persona nomo:
Familia nomo:
Naskiĝjaro:
Profesio:
Poŝta adreso:
Retadreso:
Persona TTT-ejo:
Dato:
Subskribo:
-------------------------------------------------------------------------------
Miaj proponoj kaj deziroj:
Propono de Mato pri la Statuto
STATUTO DE
.............................................................................
-------------------------------------------------------------------------------
A. Ĝeneralaj principoj
1. Titolo kaj daŭro.
La nomo de ………. estas .................................................. (poste en ĉi tiu Statuto: "..........").
2. Inspiro.
La inspiro por fondi ………. estis projektoj hilelismo kaj homaranismo de Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917).
3. Konsisto.
.......... konsistas el individuaj membroj - personoj en aĝeco ne malpli ol 18 jaroj, civitanoj de iu ajn lando de la mondo.
4. Celo.
La celo de .......... estas interna praktikado kaj ekstera popularigado de la universala etika kulturo.
5. Rimedoj.
Por atingi siajn celojn ..........:
a) eldonas monatan revuon por la etika kulturo "……….";
b) eldonas librojn, broŝurojn kaj aliajn eldonaĵojn;
c) organizas kongresojn, seminariojn kaj aliajn aranĝojn;
ĉ) tenas sian retpaĝejon kaj retforumon;
d) kunlaboras kun aliaj organizaĵoj kies agado enhavas universaletikajn idealojn.
6. Lingvo.
La oficiala lingvo de .......... estas Esperanto
7. Sidejo.
La sidejo de .......... estas en (urbo), (lando).
8. Administra jaro.
La administra jaro estas unujara periodo inter du sinsekvaj Kongresoj.
B. Membroj
9. Membriĝo.
Oni estiĝas membro de .......... akceptinte la Aliĝdeklaracion, en ĝia esperantilingva versio, kaj enmaniginte aŭ alsendinte (per kutima poŝto, faksilo au retpoŝto) plenigitan aliĝilon al la prezidanto.
Ĉiun novan membron de .......... la prezidanto envicigas en konstante aktualigatan Liston de membroj, akireblan de ĉiu membro de .......... rete senpage kaj per la kutima poŝto kontraŭ rekompencado de sendokostoj.
10. Eksiĝo.
Membro kiu skribe petas la prezidanton eksigi lin el .......... estas konisiderata kiel eksiĝinta.
11. Eksigo.
Membro kiu kontraŭlaboras la celojn de .......... kaj/aŭ morale aŭ materie damaĝas .......... povas esti de la Kongreso eksigita el ...........
Post unujara nemembreco eksigita membro rajtas peti de la Kongreso permeson denove aliĝi.
C. Oficohavantoj
12. Oficohavantoj.
Ĉiuj oficohavantoj de .......... estas ĉiujare reelektataj per la dumkongresa voĉdonado, surbaze de skribaj memkandidatiĝoj de la membroj.
La oficoj estas sensalajraj kaj ĉiu oficohavanto elspezas proprajn rimedojn por plenumi sian oficon.
13. Prezidanto.
La prezidanto:
a) prezentas .......... en juraj aferoj kaj subskribas ĝiajn dokumentojn;
b) gvidas la agadon de .......... inter du sinsekvaj Kongresoj;
c) kunvokas kaj prezidas la Kongreson kaj aliajn aranĝojn de ..........;
ĉ) prezentas al Kongreso raporton pri la agado de .......... inter du sinsekvaj Kongresoj.
d) redaktas kaj distribuas la organon kaj aliajn eldonaĵojn de ..........;
e) prizorgas retpaĝejon de .........;
f) prizorgas Liston de membroj.
14. Vicprezidanto.
La vicprezidanto laŭbezone helpas al la prezidanto kaj anstataŭas lin.
La vicprezidanto estras la retforumon de ..........
15. Kasisto.
La kasisto prizorgas financajn aferojn de ..........
La kasisto estas deviga prezenti al la Kongreso raporton pri la financaj aferoj de .......... inter du sinsekvaj Kongresoj
Ĉ. Kongreso de ..........
16. Celoj.
La Kongreso de .......... (aliloke en Statuto: "la Kongreso") kiel ĉiujara asembleo de membroj de ..........:
a) aprobas aŭ malaprobas jarraportojn de la prezidanto kaj kasisto;
b) elektas oficohavantojn por la nova periodo inter du sinsekvaj kongresoj;
c) difinas/redifinas Aliĝdeklaracion;
ĉ) decidas pri regularoj ordigantaj tiun aŭ alian agadkampon de ……….;
d) decidas pri la kunlaboro kun aliaj organizaĵoj;
e) decidas pri la eksigo de membroj;
f) decidas pri la dato kaj loko de la sekvonta Kongreso.
D. Dumkongresa voĉdonado
17. Povoj.
Ĉiujn siajn decidojn .......... validigas per la dumkongresa voĉdonado.
18. Voĉdonantoj.
En la dumkongresa voĉdonado ĉiu membro havas unu voĉon.
19. Proceduro.
Oni voĉdonas pere de voĉdoniloj preparitaj de la prezidanto de ...........
Voĉdoni eblas ankaŭ per la faksilo kaj elektronika poŝto.
La voĉdonadon prizorgas kaj kontrolas tri membroj tiutaske elektitaj de la Kongreso.
20. Decido.
En dumkongresa voĉdonado decidas pli ol duono da esprimitaj voĉoj.
E. Organo
21. Organo.
La oficiala organo de .......... estas la revuo por la etika kulturo "..........".
Jarabono je la retpoŝta versio de .......... estas senpaga, kaj jarabono je la surpaperigata versio de .........., distribuata per la kutima poŝto, eblas kontraŭ 12 IRK (aŭ la kontraŭvaloro en iu ajn internacie ŝanĝebla valuto).
F. Financoj
22. Financaj aferoj.
Financaj aferoj administrantaj de .......... ampleksas enspezojn kaj elspezojn ligitaj kun:
a) organizado de Kongresoj kaj aliaj aranĝoj de ..........;
b) presado kaj vendado de libroj kaj broŝuroj eldonataj de ..........;
c) presado kaj distribuado de la surpaperigata versio de la organo de ..........;
ĉ) permonaj donacoj al ..........
G. Ŝanĝo de la Statuto kaj malfondo de ..........
23. Ŝanĝo de la Statuto.
La Statuton povas ŝanĝi nur decido de la Kongreso.
24. Malfondo de la Societo.
Pri la malfondo de .......... decidas la Kongreso.
--------------------------------------------------------------------------------
La Statuto de .......... estas akceptita dum la 1-a Kongreso de .......... la .................... en .................... Por membroj de .......... validas la esperantlingva teksto. La .......lingva teksto estas tiu registrita per notaria akto kaj valida laŭ la ........ juro.
Propono de la Regularo pri la retforumo, ricevita de Dmitri la 22-an de majo 2001
ESTOS PUBLIKIGITA VERŜAJNE EN LA VENONTA NUMERO DE "HILELISTO" POST KIAM LA PROPONANTO, LAŬ PROPRA PREFERO, LA PROPONON SIMPLIKIGOS KAJ MALPLIGRANDIGOS
Propono de Mato pri la Regularo pri retforumo
LA REGULARO DE RETFORUMO DE ..................................................
-------------------------------------------------------------------------------
1. Retforumo de .................................................. (malsupre: la Retforumo) estas reta forumo lanĉita kaj prizorgata de ...................................................
2. Celo de la Retforumo estas ebligo de la reta pridiskutado de etikaj demandoj en la plej vasta senco de tiu vorto.
3. Al la Retforumo oni aliĝas kaj eksiĝas pere de la estro de la Retforumo.
4. La Retforumon estras vicprezidanto de ..................................................
5. Aliĝo al la retforumo ne signifas aŭtomatan membriĝon en .................................................. nek mebroj de .................................................. aŭtomate estiĝas retforumanoj.
6. Ĉiu retforumano estas deviga respekti la Regularon.
7. Estro de la Retforumo:
- teknike prizorgas la Retforumon;
- zorgas pri tio ke diskutoj en la Retforumo fluu kongrue kun la celo de la Retforumo;
- zorgas pri tio ke en la Retforumo regu reciprokaj afableco, tolero, respekto inter retforumanoj;
- avertas retforumanoj okaze de trompado de la Regularo;
- ekskludas el la Retforumo retforumanojn kiuj persiste ignoras aŭ malrespektas la Regularon;
- informas anojn de la retforumo pri ŝanĝoj koncerne regulojn.
8. Lingvo de la Retforumo estas Esperanto.
9. La revuo de .................................................. (malsupre la Revuo) rajtas libere (sen peti aŭtoran antaŭkonsenton) transprenadi kaj en sia rubriko "Diskutejo" publikigadi partojn de diskutoj el la Retforumo.
10. Ĉe la publikigado de partoj de diskutoj el la Retforumo la Revuo, sen antaŭkonsento kun la konkreta retforumano, rajtas ŝanĝadi originajn vortojn nur ortografie.
11. La Regularon aprobas la Kongreso de ..................................................
Propono de Mato pri la Universaletika Principaro
UNIVERSALETIKA PRINCIPARO
(Rimarko: citaĵoj estas ne laŭvortaj sed laŭsencaj)
Beleco
La bono estas bela kaj la malbono malbela.
(Aŭrelio I, 2.1)
Bonfaroj
Korpaj bonfaroj estas: ne mortigi, ne ŝteli, ne praktiki maldignajn seksajn rilatojn.
(Siddharta I)
Parolaj bonfaroj estas: ne mensogi, ne paroli vulgare, ne paroli vente.
(Siddharta I)
Spiritaj bonfaroj estas: ne envii, ne teni malbonhumoron, ĝuste kompreni la aferojn.
(Siddharta 1)
Dio
La plej altan Forton ĉiu rajtas prezenti al si laŭ sia prudento kaj koro.
(Zamenhof I)
Dungitoj
Dungantoj devas esti justaj rilate dungitojn.
(Moseo V, 24.15)
Edukado
Estiĝi pli bonaj al homoj helpas pensoj de saĝaj virtuloj.
(Sokrato I, 4.2)
Egoismo
Pro la propra plezuro detruante alies bonon, oni agas maljuste.
(Moruso I)
Eterneco
Nenio malaperas en nenion.
(Aŭrelio I, 5.13)
Etiko
Sen la etika kulturo homaro ne havas estontecon.
(Einstein I)
Feliĉo
Feliĉe vivas kiu pensas kaj faras bonon.
(Aŭrelio I, 5.34)
Funkciuloj
Tasko de funkciuloj estas servi al homoj.
(Jesuo M, 20.25-26)
Ĝuo
Nur la prudenta kaj digna ĝuo donas feliĉon.
(Moruso I)
Kulpo
La kulpo estas individua.
(Moseo V, 24.16)
Homaro
La tuta homaro estas unu organismo.
(Aŭrelio I, 4.4)
Homo
Valoro de ĉiu homo dependas de lia persona agado.
(Zamenhof I)
Honoro
La honoro de la alia homo meritas la respekton same kiel la proprapersona.
(Eliezer P, 2.10)
Juĝado
Juĝado devas esti justa.
(Moseo III, 19.15)
Juĝo
Nur juĝo rajtas kondamnadi.
(Moseo V, 25.1)
Justeco
Justeco konsistas en traktado de ĉiu laŭ la merito.
(Aristotelo I)
Karaktero
Neniu povas esti lasita al si mem por fari kion li ekvolas.
(Ŝopenhaŭero I)
Kulturo
La kulturo plibeligas vivon de bonaj homoj.
(Aristotelo I)
Lando
Ĉiu lando apartenas egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj.
(Zamenhof I)
Malbono
Proprapersona malbonfarado ne povas esti pravigita per sekvado de amasoj farantaj malbonon
(Moseo II, 23.2)
Malriĉuloj
Malriĉuloj estas helpindaj.
(Moseo V, 15.7)
Moralo
La esenco de moralo kuŝas en la homa koro en formo de konscienco.
(Zamenhof I)
Naturo
Nenio kion faras la naturo estas nebezona.
(Aristotelo I)
Nobleco
Nobleco estas grandanimeco kaj toleremo rilate la aliajn homojn.
(Konfuceo I)
Ora regulo
Kion ni ne volas ke aliaj homoj faru al ni, nek ni faru al aliaj homoj.
(Hilelo II)
Paco
Antaŭkondiĉo por paco estas justeco.
(Hilelo P, 2.7)
Religieco
Religieco estas afero de la persona kredo.
(Zamenhof I)
Ritoj
Ritoj sen homeco estas senutilaj.
(Konfuceo I)
Sinkonduto
Bona sinkonduto malatentigas nek etajn aferojn.
(Ŝopenhaŭero I)
Vero
Personan dekliniĝon de la vero ne pravigas malvera opinio de la plimulto.
(Moseo II, 23.2)
Vivo
Ĝusta vojo de la vivo estas tiu, kiu konvenas al homo mem kaj decas rilate la aliajn homojn.
(Jehuda P, 2.1)
(sekvas referencoj)
Propono de Mato pri la nova nomo por la bulteno/revueto
Ĉar en la proponita de mi Statuto en 2-a paragrafo estas menciita inspiriĝo de la projekto per la hilelismo/homaranismo de L. L. Zamenhof, mi ne plu konsideras necesa konservi la nomon "Hilelisto" por la bulteno de novfonidĝonta societo/asocio. Mi proponas preni la nomon "Lumturo".
Propono de Mato pri la simbolo/emblemo
Kiel la simbolon/emblemon por la societo/asocio en kiun tranformiĝos Hilelista rondo mi proponas lumturon.
Revueto HILELISTO estas
bulteno de Hilelista rondo.
Ciuj materialoj de Hilelista rondo estas disponeblaj sur la
interreta hejmpago de Hilelista rondo: http://www.oocities.org/hilelistarondo
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta
kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio;
retadreso: hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj
rekompenci sendokostojn.