HILELISTO

Esperanto-revueto por la etika kulturo

Numero: 15 Dato: 01.05.2001


RONDO POR LA ETIKA KULTURO

Laŭ prefero de plimulto da membroj de Hilelista rondo, kiuj apogis proponon de la pormomenta kunordiganto pri jam antaŭkongresa parta reformiĝo de la rondo, Hilelista rondo de nun difinas sin kiel Esperanto-rondo por la etika kulturo.

Demandoj pri morale ĝusta, korekta, saĝa kaj malĝusta, malkorekta, malsaĝa sinkonduto de unuopaj homoj kaj homaj grupoj: gentaj, religiaj, profesiaj… estas same malnova kiel la kulturo kaj civilizo de la homaro.

En la moderna epoko oni emas radikale relativigadi preskaŭ ĉiujn ĝisnunajn jarcentajn kaj jarmilajn principojn de la ĝusta, korekta, saĝa vivo (sinkonduto rilate sin mem, rilate la aliajn homojn kaj homajn grupojn, rilate Dion). Tamen, oni tute ne devas esti saĝulo por ke oni rimarku sakstratecon de tro radikala morala relativismo.

Sekvoj de la radikala etika relativismo, naskiĝinta en 19-a jarcento, kies elstaran intelektan reprezentaton oni kutime konsideras Niĉeon, alportis nemalmultajn malbonaĵojn. Senskrupula persona kaj grupa egoismo kaj avidemo komencis serioze detrui homan medion (aeron, teron, akvon), la homan psikon (rapide kreskas nombro de psike malsanaj kaj sin memortigantaj homoj) kaj la homan korpon (ĉiam pli kaj pli vastigis malsanoj kaŭzitaj de neorganike malpura kaj organike malsana homnutraĵo)…

Niaj socioj kvazaŭ kaosiĝas, multobligas perversaj kaj krimaj agoj, homoj estiĝas ĉiam pli kaj pli malfeliĉaj (spite al daŭre kreskantaj individuaj liberecoj, nemalofte ĝuataj sen reciprokaj devigoj rilate aliuloj, kaj spite al ĉiam pli kaj pli altnivela materia bonstato), nia junularo kvazaŭ perdas volon por lerni, labori, eĉ por vivi… De loko al loko rebruligadas, kaj en la Biblia lando dum jam jardekoj furiozas, barbara intergenta militaĉo…

Ĉu vere ĉiuj etikaj konkludoj kaj rekomendoj de Moŝeo, Budhao, Konfuceo, Sokrato, Aristotelo, Hilelo, Jesuo, Marko Aŭrelio, Komenio, Ŝopenhaŭero… perdis valoron por la moderna homo? Se oni iom pli atenteme, kaj sen antaŭjuĝoj, legas pensojn de menciitaj kaj aliaj eminentaj etikaj granduloj, kaj se oni plimulton da iliaj konkludoj kaj rekomendoj valorigas de sur vidpunkto de eĉ la plej modesta proprapersona vivsperto, oni ne pova ne konvinkiĝi pri ilia universala valoreco. Ja plimulto da ili nek dependas de konkretaj regionoj kaj epokoj, nek de konkretmomente dominanta mondkoncepto, nek de konkreta sociordo en kiu ili aperis…

Hilelista rondo kaj ĝia revueto, sen eĉ eteta intenco profiti de sia agado, celas ebligi al ĉiuj sincere idealismemaj kaj noblemaj homoj de la bona volo komunan etikan memklerigadon kaj koregan interamikadon sur neŭtrala lingva fundamento kaj en spirito de hilelismo - homaranismo iniciatitaj de L. L. Zamenhof.

Neevitebla etika plibonigado de regionaj kaj la ĝeneralhoma situacio (se la homaro volos travivi) postulos ankoraŭ multege da tempo, multege da engaĝiĝo de plej noblemaj homoj, multege da socia energio… Sed intertempe niaj unuopaj vivoj pasas.

Kial do ni, sur la neŭtrallingva kaj hilelisma - homaranisma fundamento de L. L. Zamenhof, pliriĉigata per etikaj perloj de la plej eminentaj etikaj instruintoj de la homaro, ne komencu, ek de ni mem, iom post iom kuraĝe konstruadi pli justan, pli bonan, pli belan, pli noblan mondon ol tia estas ĉirkaŭanta nin mondo?

Sendube, ankoraŭ longe ni estos eta grupo da entuziasmuloj, sed eble iom post iom al nia komunumo, rimarkadinte ĝiajn avantaĝojn, alighados ĉiam novaj kaj novaj sopirantoj pri pli bona kaj bela mondo. Ni nur ne starigadu al ili troajn aliĝkondiĉojn: sufiĉu sincera honestemo, noblemo, sufiĉu akcepto de nia nun esence simplikigita alighdeklaracio.

Dank' al modernaj komunikiloj oni hodiaŭ povas fulmorapide kaj nemultekoste komuniki. Tamen, ni nepre bezonas ankaŭ ĉiujarajn kongresojn kaj detempaltempajn seminariojn. Ili estu neanstataŭigeblaj okazoj por persone interkonatiĝadi. Se ni estus nur interreta rondo eblus ruza trompado, eĉ malhonesta misuzado, de forta bonvolemo de plimulto da rondanoj kaj simpatiantoj de nia rondo flanke de malhonestuloj (de kiuj nek Esperantujo estas tutlibera).

Ege gravas nia memklerigagado (pere de nia bulteno, pere de niaj broŝuroj, pere de niaj kongresaj prelegoj kaj eksterkongresaj seminarioj), sed plej gravas nia proprapersona atestado ke homoj unu kun la alia, trans iuj ajn rasaj, naciaj, religiaj, lingvaj, porofesiaj kaj aliaj bariloj, povas ne nur detempaltempe komunikadi kaj renkontiĝadi (kion, same uzante Esperanton, pli-malpli sukcese realigas UEA), sed ke oni sukcesas ankaŭ intense, laŭ altetikaj principoj, amikadi kaj kunlaboradi surkampe de la plibonigado, plibeligado de la mondo.

(Mato Špekuljak)

 

EL ETIKA INSTRUO DE SOKRATO*

(el: Ksenofont USPOMENE O SOKRATU, "BIGZ", Beograd 1980; elektis kaj esperantigis Mato Špekuljak)

*Sokrato (470 a.K. - 399 a.K.) estis helena filozofo, etika reformatoro, laŭ historiaj fontoj escepte pia, justa, modera kaj prudenta instruinto de la virto. Same kiel Pitagoro, Budho kaj Jesuo li nenion mem skribis, preferante vivan interparoladon ol skribadon, sed en la historio de etiko li estas absolute nepreterirebla. Posta evoluo de etiko estas grandparte nur daurigado kaj plievoluigado de la etika pensado de Sokarto (parte konservita en verkoj de Platono kaj Ksenofono - liaj disĉiploj). Sokrato estis akuzita pro "nekredo en dioj en kiuj kredas la ŝtato", kaj pro tio ke li - onidire - "malbonigas junularon". Tamen, laŭ Ksenofono, neniu neniam aŭdis Sokraton diri, aŭ vidis Sokraton fari, ion ajn malpia aŭ malhonesta. Por li estis neprudente demandadi diojn pri tio, kio estas atingebla per la homa prudento, same kiel, laŭ li, estis neprudente serĉadi respondojn je demandoj je kiuj respondi povas nur Dio. Persone li vivis tre modeste. Por sia instruado pri la virto li ne prenadis la monon. Li estis kondamnita je la morto per cikuto. Li nenien forkuradis, li elparolis antaŭ juĝistoj sian faman defendoparolon - kaj post tio li trankvile eltrinkis venenon.

(lau: HRVATSKI OPĆI LEKSIKON, Leksikografski zavod "Miroslav Krleža", Zagreb 1996, kaj Ksenofont USPOMENE O SOKRATU, "BIGZ", Beograd 1980; preparis Mato Špekuljak)


Diskutejo

Lubomir:
Mi konsentas kun proponitaj ŝanghoj en la Deklaracio. Ĝia simpligo povus esti utila.

Andrej (nome de ankaŭ Valentina kaj Aleksandras):
Ni pridiskutis lastajn proponojn pri la nova nomo de nia rondo kaj pri ŝanghoj en Deklaracio. Ni entute konsentas kun ili. Nova nomo (E-rondo por la etika kulturo) ne nur nomas nian rondon, sed ankau prezentas karakteron, enhavon de niaj okupoj. Kvankam, ni ne rezignu de ankaŭ nia tradicia nomo Hilelista rondo. Vere hilelismo estas unu el "ismoj", tamen "ism" ĉi-okaze estas specifika sufikso de nia lingvo Esperanto kaj nomo hilelismo estis enkondukota de Zamenhof mem. Ni deziras, ke ambaŭ variantoj estu uzataj samtempe.
Koncerne ellasadon de la 1-a principo ni povas rimarki, ke plenigi nocion "Dio" ĉiu devas per propra imago kaj senco. La ellasado vere iom defendos kontrau konflikto ĉe traktado de "Dio" inter membro-hilelisto (inklude ankaŭ ateistoj) kaj vidpunkto de Hilelista Rondo."
(Rimarkindas ke "nekredanto" kaj "ateisto" tute ne estas egalaĵoj.) Tamen, ĉar la nocio "Dio" (aŭ "Supermensa Forto") ekzistas - tre gravas ke ni hilelistoj inter si formulu ian komunan rilaton al ĝi (ne nepre en Deklaracio, eble en "Hilelisto", ekzemple en la formo de rubriko).

Benoit:
Ideoj svermas en nia rondo… Tamen, mi plu dubas ke estis bone rezigni pri sindifino de nia rondo kiel religietika rondo… Supozeble nia rondo nuntempe konsistas el nereligiemaj homoj plejparte edukitaj en sukcese ateismigaj ŝtatoj aŭ medioj.
La (rim. de la redaktanto: cirkulan) leteron de la pormomenta kunordiganto mi trovas bona. Nun ni nur devas nepre sentime demandi nin, kion la esprimoj "etiko", "universala etiko" kaj "etika kulturo" signifu por ni, kaj kion ili signifis por Zamenhof.
Mi plene aprobas proponon ke nia bulteno plu nomiĝu "Hilelisto", kaj ke ni nomu nin de nun simple membroj aŭ simpatiantoj de "Hilelista rondo" kaj ne plu hilelistoj.
Ĉu samrondanoj, kiuj ne povos partopreni la kunvenon en Zagrebo, havos eblecon partopreni la gravajn decidojn kiuj estos tie diskutataj?

Respondo de la promomenta kunordiganto al Benoit:
Kompreneble ke ankaŭ neĉeestontaj la kongreson membroj de Hilelista rondo havos eblecon partopreni ĉiujn gravajn kongresdecidojn. Ja voĉdoniloj pri ĉiuj proponoj estos dissenditaj al ĉiuj membroj de la rondo ĝustatempe por ke ĉiu povu ilin alsendi al la kongreso antaŭ ĝia komenco. Limdatoj estas fiksitaj en la Programo de la 1-a Hilelista renkontiĝo, kiun ĉio rondano kaj simpatianto jam ricevis.

Pinuccia:
Mi aprobas la Proponon de la Statuto (rimarko de la redaktanto: de Esperanto-Societo por la Etika Kulturo) kaj sendas aparte la tradukojn de novaj italaj versioj de deklaracio kaj de hejmpaĝo.

Andrej:
Mi povas por klarigo aldoni iomete da miaj pensoj pri ĉeesto de la (rim. de la redaktanto: laŭ prefero de plimulto da anoncitaj sin membroj - jam iama) 1-a principo. Kun ĝi nia rondo similas al organizaĵo religia, sen ĝi - al la kultur-etika.
La 1-a principo (kiel dogmo) povis limigi liberon de komprenado de Dio. Ĉiu membro de Hilelista rondo rajtu rilati al Dio laŭ sia propra religia kulturo au eĉ tute ne kredi je Dio. Tamen, kiel montras praktiko, se necesos iel esprimi la rilaton al Dio flanke de Hilelista rondo, estos pli preferinde difini Dion ne kiel konkretan ian hom-similan (aŭ ian alian) personon, sed per Liaj ecoj: kreemo, supermenseco, amo al homoj, fonto de etikaj principoj...
Ŝajnas, ke homa menso kaj konscio nature ne kapablas konkrete kompreni, esplori Dion (samkiel, ekz., senlimecon), respondi demandon: "Kial, por kio Dio ekzistas?". Nocio "Dio" bazas sur nocio "kredi". Dio, je kiu oni ne KREDAS, sed lin SCIAS (ekz., post kiam scienco malfermos Lian ekziston, se ĉi tio imageblas), jam ne estos Dio.


Revueto HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Ciuj materialoj de Hilelista rondo estas disponeblaj sur la interreta hejmpago de Hilelista rondo:
http://www.oocities.org/hilelistarondo
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso:
hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj rekompenci sendokostojn.