HILELISTO
Duonmonata bulteno de Hilelista rondo
Numero: 14 Dato: 15.04.2001
CHU HILELISTA RONDO BEZONAS NOVAN REFORMIGHON?
Ke nia rondo celas estighi neniu
nova religio au religia sekto, estas evidente: ja tion esence nek
Zamenhof celis. Ke nia rondo ne celas estighi iu nova progresema
socipolitka E-movado ankau estas sendube: lasu ni tiun rolon al
SAT.
Ke nia rondo celas estighi neniu nova UEA estas ankorau pli klare
(UEA ja estas poresperanta asocio, cetere pli-malpli bonege
funkcianta, ek de la naskigho de E-movado).
Kio nin, dudekon da membroj kaj dekon da simpatiantoj de
Hilelista rondo, arighas kaj tenas kune - estas unuavice sincera,
profundkora ETIKA idealismo, sincera entuziasmigho pri etika
kulturo.
Amaskomunikiloj en la moderna mondo 24-hore bruas pri politikaj
temoj, pri ekonomiaj temoj, pri sporto kaj sekso, pri murdoj kaj
krimado... Tamen, sen alta etika kulturo ne eblas honesta
politiko, homeca ekonomio, sana sporto kaj sekso, malplialtigo de
nombro de krimaj agoj...
Estas sendube ke oni povas rimarki noblajn homojn same inter
kredantoj, kiel inter nekredantoj... Tre bone ni faris rezigninte
komence de chi-jaro de nia memdifinigho kiel religietika rondo.
Dum pasinta pli ol duono da jaro de nia ekzisto ni sukcese
travivis kelkajn "infanajn" malsanojn.
Sed chu ni nun, por chiuj kiuj unauafoje audas (au legas) pri ni,
estas DE LA UNUA VIDO klare rekoneblaj kiel E-rondo kiu unuavice
celas popularigadi etikan kulturon, kiel nepran antaukondichon
por pli justa, pli agrabla, pli sana kaj pli bela mondo?
Kiel "hilelismo" au "homaranismo" - ni por
multegaj homoj estas de la unua vido perceptataj kiel ankorau unu
(pli-malpli superflua) "ismo". Kaj rilate iujn ajn
"ismojn" homoj estighas chiam pli kaj pli indiferentaj.
(Terura) kulmino de naciaj "ismoj" estis mezo de la 20a
jarcento. Dum lasta jardeko terure fiaskis grandioza
"ismo", deklaranta kiel sian celon - felichigon de la
tuta homaro!
Chu, do, ne estus preferinde ke ni kuraghe rezignu de iu ajn
ismeco de nia projekto, kaj de iu ajn (dekomenca) pretendado je
la solvo de tutmondaj problemoj?
Mi proponas ke ni eble ankorau
antau nia 1-a kongreso:
(1) ne rezignante de nia nuna nomo, tamen redifinu nin kiel
"E-rondo por popularigado de la etika kulturo", au
ankorau pli modeste kiel "E-rondo por la etika
kulturo";
(2) ke nia Deklaracio de hilelisto estu transnomita je
"Alighdeklaracio de la membro de Hilelista rondo.";
(3) ke la unuan alinenon en nia Deklaracio (en Enkonduko) ni
anstatauigu per la frazo: "Hilelista rondo, uzante neutralan
internacian lingvon Esperanto, celas interne praktiki kaj ekstere
popularigadi etikan kulturon.";
(4) ke la duan alinenon en nia Deklaracio (en Enkonduko) ni
anstatauigu per la frazo: "Hilelismo estis nomata religia,
etika kaj socia projekto, unuafoje proponita en jaro 1901 de L.
L. Zamenhof (1859-1917), iniciatinto de Esperanto.";
(5) ke el inter principoj en nia nuna Deklaracio ni ellasu:
- la 1-an principon (lasante kredon auu nekredon je Dio al la
privata konscio de chiu homo, kvankam daure sincere respektante
chies religiecajn sentojn, kaj mem ne ghenante menicadi Dion en
niaj tekstoj kaj paroloj);
- la 4-an, la 6-an, la 7-an, la 8-an, la 9-an principojn (ili
restu memkompreneblaj);
- la 10-an principon (kiu fakte ne esttas principo, kaj per kies
komenca parto povas komencighi alighparto de la Deklaracio:
"Mi volas alighi al Hilelista rondo kaj tiucele mi donas
jenajn informojn pri mi: Preferata statuso (membro au
simpatianto)... Persona nomo... Familia nomo... Naskighjaro...
Profesio... Poshta adreso... Reta adreso... Dato...
Subskribo...";
(6) ke ghisnuna 2-a principo en nia Deklaracio estighu la 1-a;
(7) ke la 2-a principo en nia Deklaracio (ghis nun la 3-a) estu
formulita jene: "Mi konscias, ke plimulto da homoj vivas lau
tiu au alia kultura tradicio ne tial, char tiu au alia kultura
tradicio plej multe respondas al iliaj profundkoraj konvinkoj,
sed unuavice tial, char ili en tiu au alia kutura tradicio estis
edukitaj";
(8) ke la 3-a principo en nia Deklaracio estu jena principo:
"Mi volas partopreni en popularigado de la universala etika
kulturo en la mondo."
Kompreneble, al tia Deklaracio
estus automate akomodigitaj ankau la propono de nia Statuto kaj
niaj retpaghoj.
Nia bulteno, almenau ghis ebla alia decido dum nia 1-a kongreso,
daure nomighu HILELISTO. Diskuto pri la nomo de la societo (por
la etika kulturo) kiun ni chi-julie fondigus, normale daurigu.
Senshanghe daurigu ankau la diskuto pri niaj Statuto, emblemo kaj
agadkampoj.
Proponitaj shanghojn estu
aplikitaj en niaj dokumentoj se kaj kiam ilin apogos:
- pli ol duono da membroj de la rondo (do, tuj post kiam mi eble
ricevos 11-an konsenton)
- plimulto da anocitaj sin ghis la 22--a de aprilo rondanoj.
Se la propono por la plimulto da rondanoj ne estas akceptebla, mi
pardonpetas pro la maltrankviligo, kaj petas forgesi pri
chi-propono (almenau ghis nia 1-a kongreso).
Mato Spekuljak, la pormomenta
kunordiganto
NOBLA ROMANA
IMPERIESTRO MARKO AURELIO*
El la taglibro de Marko Aurelio:
(el: Marko Aurelije SAMOMU
SEBI, "CID", Zagreb 1996; elektis kaj esperantigis Mato
Spekuljak)
*Marko Aurelio (121 - 180) estis romana
imperiestro kaj filozofo, fervora dischiplo de la virto. Siajn
(stoikajn) etikajn principojn li penis ankau realigadi en sia
vivo. Kiel imperiestro li zorgis pri tio ke en imperio kiun li
estris regu justeco (kompreneble, lau tiamaj kaj tieaj
kriterioj). Historiaj fontoj atestas ke li en tio sukcesadis. Li
havis bonajn rilatojn kun Senato, li reduktis shtatajn elspezojn
ghis la minimumo, li ech disvendis propran havajhon por helpi al
la shtata kaso, kiam la lando okazis en malfacilajhoj pro
konstantaj defendobataloj che la nordaj limoj kaj pro ekrego de
la pesto en la lando. Lastajn jarojn de sia vivo li pasigis en
armeaj fortikajhoj che la norda landlimo, libertempe
pripensadinte la vivon lau haromonio kun la naturo, kaj Dio. Tiel
ekestis lia konata taglibro.
(lau: Marko Aurelije SAMOMU SEBI, "CID", Zagreb
1996; esperantigis Mato Spekuljak)
NOVAJ MEMBROJ
Renata C. (FR)
Hilelista diskutejo
Pinuccia:
Koncerne la propono (rim. de la redaktanto: jam disendata al
chiuj rondanoj kaj simpatiantoj, pri la daura refromigho de
Hilelista rondo en direkto de la E-rondo/societo por la etika
kulturo) mi konsentas kun ghi!
Jeremi:
Kun granda ghojo mi notis la aperon de informo pri la Hilelista
rondo sub la rubriko Fake en la februara numero de Esperanto.
Mi aranghas la aferojn por esti preta ekvojaghi al Kroatio
dum la somero, se ia ebleco montrighos. Tamen, nenio estas certa…
La mondo estas tiom grandega. Ni homoj ne estas multe pli ol
kvazau mikroboj sur ghia surfaco. Bonaj utilaj mikroboj,
sed ankau malutilaj kaj ech dangheraj. Chiam kiam mi iom cerbumas
(ekzemple legante iajn pacjhurnalojn) pri la ACHA STATO de la
mondo, mi optimismo estas skutata. Sed ie EKZISTAS ia spirito
nemezurebla, enplektita en nia homa estado.
Demetro:
Ni povas nomighi: E-rondo "Hilelisto" por
progresigado de la universala etiko. Tiel ni konservus nian
antauan nomon en la nova.
Ni memoru, ke Hilelismo estas nur nia elirpunkto. Kaj ni
memoru, ke Zamenhof unuafoje proponis Hilelismon kiel novan
RELIGION, sed ni tion ne devas fari, kaj NIA Hilelismo NE POVAS
esti religio. Tio estas ja grava diferenco! Tio ankau koncernas
proponon de Raymond el la lasta numero de Hilelisto.
Aleksandras:
Ni en Murmansk kunvenas chiusabate
kaj havas eblon vidalvide pridiskutadi problemojn…
Okaze de la granda kristana festotago - Pasko - gratulojn
al chiuj hilelistoj!
Jurij (el Rusio):
Mi ghenerale simpatias al homaranismo-hilelismo, tamen mi ne
povas tute konsenti kun ghi, char:
1) mi estas "shtonfirma" ateisto kaj materiisto;
2) lastatempe mi sentas profundan pesimismon rilate ideojn de
"amikeco de popoloj" ktp. Kvankam ili plu restas
parto de miaj idealoj, tamen mi jam ne plu kredas, ke tiuj
idealoj estos iam praktike realigeblaj.
Andrzej (el Pollando):
Mi legis pri via rondo en la revuo Esperanto. Mi volas
aboni vian elektronikan bultenon kaj ricevi la projekton de la
Statuto.
Christian Cimpa (el
Österreichische National-bibliothek, Austrio):
Mi jhus ricevis ilin (rim. de la redaktanto: 13 ghisnunajn
numerojn de la surpaperigata versio de "Hilelisto")
kaj mi tre ghojas pri ilia alveno. Mi ankau gratulas pro la
aspekto. Antau dek jaroj estus neeble fari tiel plachajn
presajhojn (je agrabla prezo), kaj ankau nun per bonaj komputiloj
kaj printiloj oni devas tre zorge kaj lerte labori por atingi
tian rezulton. Ankau enhave, se mi rajtas prijughi vian laboron,
mi tute aplaudas. Ghi kombinas vivan viglecon kaj aktualajn
komunikojn kun historia klerigado, lau mi tre shatinde.
Renata:
Mia esperantista frato el Tuluzo promesis sendi al mi, perposhte,
tekston pri hilelismo: chu en la franca? mi ne scias, nur
ke li estas ghin ricevinta de nia frato el Rennes, ne vigla
esperantisto sed kiu "trovis" la diritan tekston
interrete.
Revueto
HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Ciuj materialoj de Hilelista rondo estas disponeblaj sur la
interreta hejmpago de Hilelista rondo: http://www.oocities.org/hilelistarondo
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta
kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak,
Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso: hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj
rekompenci sendokostojn.