HILELISTO
Duonmonata bulteno de Hilelista rondo
Numero: 10 Dato: 15.02.2001
EL PAROLADO DE L. L. ZAMENHOF ANTAU LA 1-a KONGRESO ESPERANTISTA
Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu chiujn nin ligas…
En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elvishighis el la memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio konservis al ni ech la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disighis kaj ghiaj membroj chesis kompreni unu la alian. Fratoj kreitaj chiuj lau unu modelo, fratoj, kiuj havis chiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la felicho kaj la gloro de sia familio, - tiuj fratoj farighis tute fremdaj unuj al aliaj, disighis shajne por chiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komencighis eterna milito. En la dauro de multaj miljaroj, en ladauro de la tuta tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj fratoj nur eterne bataladis inter si, kaj chia interkomprenighado inter ili estis absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kunighos en unu familion: sed tio chi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolcha fantazio, sed neniu penis ghin serioze, neniu kredis pri ghi.
Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realighi…
En la nuna momento staras inter miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro chiu homo, kaj al tiu chi nekonata Forto mi turnas min kun mia pregho: Al Vi, ho potenca senkorpa mistero…
La parolado de L. L.
Zamenhof antau la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer
en la 5a de augusto 1905
registrita de Hirotaka Masaaki (1991-07-05)
(elektis: Mato Spekuljak)
EL LA INSTRUO DE
JESUO*
(La Sankta Biblio, Londono-Edinburgo, la Nova Testamento tradukita de Brita Biblia Komitato; elektis: Mato Spekuljak)
*JESUO (5 a.K.? - 30 p.K.?) estis juda
profeto, kiu predikis baldauan alvenon de la Regno de Dio, kaj
estis ekzekutita de la Romia prokuratoro per krucumado. Liaj
dischiploj kredis lin la Mesio (savanto). Super lia instruo
(priskribita - post lia morto - en t.n. evangelioj, kunmetitaj de
liaj dischiploj Mateo, Marko, Luko kaj Johano), kaj super kredo
ke Jesuo estas la dua persono de la sankta Triunuo (kunigho de
tri personoj - Patro, Filo kaj Spirito - en unu Dion), estas
fondighinta la kristanismo kiel religio. Lau kristanismo, Jesuo
enkarnighis por la elacheto de la peka homaro, li devis esti
krucumita en Jerusalemo kaj la trian tagon post sia morto li
revivighis. Revivigho kaj starigo antau la Dia jugho, eterna
premio au puno, atendas chiun homon.
(lau PLENA ILUSTRITA VORTARO DE ESPERANTO, Sennacieca Asocio
Tutmonda, Paris 1987)
NOVAJ MEMBROJ
Dmitrij B. (RU)
Gerhard H. (DE)
Hilelista diskutejo
Roberto (simpatianto el
Argentino):
Mi ne estas certa chu oni devus starigi specialan asocion au
grupon au sekton homaranan (hilelistan)... ene de la Movado
(E-movado rim. de la redaktoro). Ankorau malpli kun specialaj
domoj, principoj ktp. Char la "interna ideo" ne povas
esti separa de la Lingvo. La lingvo kaj la movado jam entenas
homaranismon. Alie estus nek motivo nek kialo por ke ni estu
volontuloj de la Movado.
Krome, plejparto de lernantoj de nia lingvo, kaj ech 90% de
esperantistoj mi pensas, nenion scias pri Hilel kaj hilelismo.
Pri tiuj aferoj interesighas nur specialistoj au fanatikuloj de
Zamenhof. Plejparto da esperantistoj apenau iom konas la
biografion de Zamenhof, au apenau legis liajn prelegojn dum la
unuaj UK-oj. Nek la gravan "Esencon kaj estontecon..."
konas la esperantistaro. (Mi ghojus se mi eraras...) Do la Rondo
povus havi gravegan rolon unuavice en nia kulturigo, eble
proksime de IEI-ILEJ...
Joe (el Brazilo):
Mi deziras al chiuj partoprenontoj (de la kongreso rim. de la
redaktoro) bonan kongreson! Bedaurinde mi ne povos
partopreni, char nia lando estas tre malproksime, kaj ankau pro
la manko da mono. Sed mi restos chi tie sendanta bonajn vibrojn
al vi chiuj. Amikeme kaj Espereme!
Gerhard (simpatianto el
Germanio):
Mi volas aldoni kelkajn rimarkojn (koncerne hilelistan
rondon/asocion rim. de la redaktoro) kiel mian propran opinion:
(1) Novajn ekleziojn ni ne bezonas, ni havas sufice, tro multe.
(2) La celo estu la universala etiko, lau Zamenhof, lau Bahaismo,
lau Oomoto- movado ktp., inkludante ateistojn lau la principoj de
Bruno Vogelmann (la nova realismo). (3) Ni ne bezonas novajn
katedralojn, kiu bezonas tion, uzu la templojn, trovigheblajn en
chiuj landoj de la mondo. Au oni uzu la naturon en silento por
fortigi sian opinion pri la universa etiko. Sed tamen ni bezonas
novan, universalan bazon kaj rimedon por la shangho de opinioj,
por fortigo de la konvinko, ke nur nova pensado, klerigado,
edukado portas la solvon. Nia universala templo estu la
interreto, jam hodiau por multe da homoj, ankau Esperantistoj en
multaj anguloj de la mondo nerezignebla. La interreto estas la
pli efektiva bazo de la estonteco por la gardado de la
civilizacio, kultura kaj lingva diverseco. (4) Ni estimu kaj
gardu la popolajn lingvojn, nenia devu malaperi de sur nia globo,
tio estu nia prefera zorgo. Kaj la tasko estas solvebla, sen
diskriminado, sen imperia forto de iu ajn nacia "internacia
lingvo" kiel mondlingvo (hodiau - la angla), se oni uzus la
bone ordigitan, la ege bone funkciantan, la facile lerneblan, kaj
la bone sonatan lingvon ESPERANTO. (4) Ni preferu la titolon
homaranismo, kaj forlasu la titolon hilelismo. Kiel siatempe jam
Zamenhof ekkonis, homaranismo trafas plej bone la celon de la
nova movado.
Mi ege ghojas pri la iniciativo de la fondintoj, kaj mi deziras
sukceson; nun, mi estas konvinkita pri la ebleco, char: ghuste
hodiau la mondo bezonas novan, mondvastan, modernan etikon. Kaj
Zamenhof havis ne nur la lingvan solvon, sed ankau eterne
modernan filozofion por la HOMARO, kaj pro tio: HOMARANISMO!
Dmitri:
Mi vizitis retpaghejon de Hilelista rondo kaj zorgeme
legis informojn pri la rondo, Deklaracion kaj proponatan Statuto
de THA. Mi konatighis ankau kun informo pri la 1-a Hilelista
renkontigho kaj kun listo de ligiloj… Do, mi havas kelkajn
demandojn.
(1) Kial vi elektis la nomo "hilelismo", sed ne
"homaranismo". Ja Zamenhof mem transiris de la unua al
la dua, kaj, lau mia opinio, la nomo "homaranismo"
estas pli ghusta kaj preciza por tiu chi instruo.
(2) En la Statuto vi konstatis, ke "THA administras neniujn financajn
aferojn", kaj chiu oficisto kaj membroj elspezu siajn
proprajn rimedojn. Kompreneble, ke vizitontoj de la Kongresoj
devos pagi por si mem. Do, el kiaj rimedoj vi intencas aranghi
kongresojn? Kiu luos ejon por la Kongreso, kiu pagos por
sidejloko de THA? Al mi ne estas sufiche klare kiamaniere vi
intencas solvi financajn problemojn de THA. Chu estos kotizpagoj?
(3) Se membro de THA ne povas partopreni Kongreson, chu li/shi
dum kongrestagoj ghustatempe ricevos kongresajn materialojn kaj
povos vochdonadi per elektronika poshto?…
Respondo de Mato al Dmitri:
Respondojn (ech relative detalajn) je viaj demandoj parte oni
povas trovi en ghisnunajn 9 numerojn de nia bulteno HILELISTO,
parte je ili respondos nia 1-a kongreso… Mi, aldone, diros al
vi nur jenon:
Partoprenontoj de nia 1-kongreso ne estos multaj, kaj mi kredas
ke mi senprobleme trovos senpagan ejon por la kongresejo...
Koncerne sidlokejon de THA ni decidos dum la kongreso...
Lau mi THA devus evitadi iun ajn membrokotizon, estas
propono de unu samrondano ke la asocio vivu de libervolaj donacoj…
Sed, ni vidos... Chiukaze, ni absolute devus ebligi ke chiu -
tion deziranta - homo povu esti membro de THA. Daure, chion kion
ni povos fari por ke necheestontoj de la kongreso ghin almenau
virtuale partoprenu, kaj precipe por ke ili vochdonadu, ni devige
faros. Kompreneble ke grandanimaj homoj estas en chiuj
popoloj, kaj ke ne nur L. L. Zamenhof montris al la homaro bonan
direkton por ghia etika pliperfektighado. Cetere, en
religietikaj, t.e. universaletikaj demandoj li rekomendis apogi
ne je li, L. L. Zamenhof, sed je la plej eminentaj religietikaj,
t.e. universaletikaj instruintoj de la homaro (tuta homaro!)...
Tamen, Zamenhof sukcese lanchis ankau universalan, neutralan
lingvon akcepteblan por la tuta homaro, taugan por simple
traponti chiam ankorau terurajn lingvajn barilojn inter
diverslingvanoj. Generalakceptebla kaj komuna por la tuta homaro
lingvo, estas antaukondicho por sukcesa trapondato de
kulturaj, mondkonceptaj, religiaj, ideologiaj bariloj inter
diversaj homaj grupoj... Tiu songho de la plej noblaj
terglobanoj, se iam ajn realighos!, certe ne realighos baldau.
Por komenco oni estu kontentaj per iompostioma realigado de tiu
songho en tutmondaj grupetoj, kiel, ekzemple, nia
hilelista rondo. Plena realigo de la menciita songho eble estas
afero de ankorau jarcentoj... Pro tio ni ne devas esti
disrevighitaj, char sukcesa funkciado de tutmondaj grupetoj (kiel
nia) donas realan grandan plezuron al la membroj, kaj povas
estighi interesa kaj ech alloga ekzemplo por aliaj homoj.
Neil:
Hierau, de sur nia ttt-ejo, mi legis la Esperantan tradukon de la
ruslingva origina propono de Zamenhof pri "Gillelizm".
Ghi estas tre leginda, kvankam iom tro longa. Estas evidente ke
Zamenhof ja intencis krei novan universalan religion, sed
religion en kiu eksplicite ankau bonvenus ateistoj. Mi kopias
kelkajn alineojn el la teksto de Zamenhof:
La tuta esenco de religio de
hilelistoj enestas en sekvantaj tri punktoj:
1. Ni sentas kaj agnoskas ekziston de la plej alta Forto, reganta
la mondon, kaj tiun chi Forton ni nomas Dio.
2. Siajn leghojn Dio enmetis en la koron de chiu homo en formo de
konscienco; tial obeu chiam la vochon de via konscienco, char tio
chi estas neniam eksilentanta vocho de Dio.
3. Esenco de chiuj leghoj, donitaj al ni de Dio, esprimas sin per
la formulo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi volus, ke aliaj agu
kun vi, kaj faru nek videble, nek kashite tiajn agojn, pri kiuj
via interna vocho diras al vi, ke ili ne plachas al Dio. Chiuj
ceteraj religiaj instruoj, kiujn vi iam ajn ekaudos de viaj
instruistoj kaj gvidantoj kaj kiuj ne enestas en la chefaj tri
religiaj punktoj, faras nur homajn komentariojn, kiuj en religia
rilato estas devigaj al vi nur en tiu okazo, se vocho de via koro
diras al vi, ke tiuj komentarioj estas veraj.
Por esti hilelisto, sufichas konfesi la menciitajn tri punktojn,
ampleksantajn la tutan hilelistan kredon.
Sufiche koncize, chu ne ? Kvankam mi preferus la terminon "universalismo/isto", tamen mi volonte konfesus tiujn tri punktojn. Almenau en Okcidenta Europo, la plimulto da homoj ne plu scias kion kredi, ne konfesas iun ajn religion sed tamen sopiras al ia spirita vivo kaj religia certeco. Scienco respondas al demandoj pri la materia universo sed ankorau ech ne frontas al la spirita vivo de la homo. Scienco provas respondi al chiu demando krom la demando "kial?". Mi kredas ke la mondo bezonas novan tian universalan religion. Sed kiel ghin nomi? Chu religio, eklezio, komunumo, asocio, amikaro, klubo, societo, rondo? Chu universalisma, homaranisma, Hilelisma, Zamenhofisma? Chu religia, filozofia, socia, etika?
"Yenovk Lazian" (el
nekonata lando kaj post la finpreparo de chi-numero!):
Estas ploreginda afero okupighi pri hilelismo. Vi serchas
sekvindan Rabenon? Jen Jesuo! Li ne nur i_n_s_t_r_u_i_s_,
Li donis Sian vivon pro ni kaj Dio restarigis Lin el la
mortintoj. Liaj vortoj estas ne nur saghaj, sed ankau
p_o_t_e_n_c_a_j_.
Dmitri:
Mia poshtservilo ne permesas sendi pli ol 10 leterojn dum unu
horo. Tiel oni faris kontrau la spamo. Do, kiam mi volas sendi
leteron al chiuj rondanoj, mi devas dividi adresatojn je du
partoj kaj sendi la duan kopion de letero post unu horo. Eble,
aliaj rondanoj havas tion malagreblajhon. Sed ekzistas bona vojo
- dissendolistojn, ekzemple chee egroups.com. Chu nia rondo
bezonas sian privatan liston?
Decidu la fondkongreso (02)
Proponoj pri la nomo de la Asocio kaj formoj de la agado, ricevita de Boerje (el Finlando) la 29-an de januaro 2001
Mi proponas ke la nomo de la asocio estu Universaletika Amikaro" au "Universaletikamikoj" (kial ne mallonge "Uniko"?). La asocio ne estu "ismo", sed "universaletiko" estu la celo de ghia serchado. La simpatiantoj de UA (au "Uniko") rajtu nomi sin "amikoj de universaletiko", la membroj rajtu nomi sin "membroj de Universaletika Amikaro" Esti amiko de universaletiko signifu ke oni pensas ke universaletiko estas io ebla, inda, bona, bela, vera kaj nobla, kvankam ghin chiuj malsame prezentas... Eble nur la membroj estos pretaj ankau subskribi chiujn dogmojn kaj organizaciajn principojn. Chi-rilate mi shatas flekseblecon kaj ankorau volas vidi kion la vivo montros... Ni ja estas bildoj de unu universala Forto, chiuj estas universalaj (el unikaj, individuaj aspektoj). Kune ni estas unu tuteco, la dia homaro...
Pri la formoj de la agado: Estas ege grave ke universaletiko ne restu nur bela vorto. Ankau nur rete komunikighi ne sufichas, chiuj vere ne havas eblecon partopreni. Ankau nur kongresoj ne sufichas. La plej grave estu ke chiu "unikano" pripensu sian situacion kaj laueble sintenu al sia chirkauajo kaj siaj proksimuloj lau la regulo "Kio estas agrabla al vi, ja tion faru al homo alia". Kaj vere, tion oni povas fari al chiu homo, ne nur al "unikano"! Chi tie oni bezonas moralan fantazion. Gvidu nin la stelo de l' Espero!
Propono pri la nomo de la Asocio, ricevita de Dmitri la 6-an de februaro 2001
Ankorau unu propono de la nomo por la rondo/asocio! (Chu chiu nova membro proponas novan nomon?) Mi peferus la vorton "homarano", sed (1) al iuj el la membroj ghi ne plachas, kaj (2) chi-vorton, eble, estas malfacile traduki alilingven precize. Se ni konfesas nin starantaj super (au ekster) lingvaj, naciaj kaj religiaj limoj, do chu ni sentas nin, antau chio, anoj de la tuta Tero? Kion vi dirus pri la nomo "Teranoj"? Ghi estas tute klara, facile tradulebla, kaj konforma. Kaj ghi aludas neniun religion, nacion ktp.
Proponoj de la simbolo de la Asocio, ricevita de Neil, la 7-an de februaro 2001
Hodiau (la 7-an de februaro rim. de la redaktoro) mi decidis formale proponi al nia fondkunveno ke nia sola oficiala simbolo kaj emblemo estu, kiel sugestis la desegno de Jeremi, simple LA SUNO. La suno estas universale amata de chiu popolo, estas la fonto de nia vivenergio, montras la belecon de nia mondo, kaj estas la gravita kerno chirkau kio ni chiuj iradas. La suno estas facile desegnebla de chiu sesjaragha infaneto, kaj ech mi povas ghin desegnachi. Lau mia scio ghi ne estas uzata, kiel emblemo, de iu ajn alia religio au filozofio, kvankam ghi ja estis adorata de antikvaj egiptoj (la sundio Ra). Do, mi proponas dek-du-pintan (au dek-du-flaman) sunon kiel nian emblemon.
Propono de malplilogigita Deklaracio kaj la unuavica okupo de Hilelista rondo, ricevita de Dmitri, la 10-an de februaro 2001
Mi proponas mallongigi nian Deklaracion ghis iom shanghita principaro citita de Neil. Jen la teksto:
1. Ni sentas kaj agnoskas ekziston de la plej alta Forto, reganta la mondon. La plej kutima kaj oportuna nomo de tiu Forto estas Dio.
2. Siajn leghojn Dio enmetis en la koron de chiu homo en formo de konscienco; tial obeu chiam la vochon de via konscienco, char tio chi estas neniam eksilentanta vocho de Dio.
3. Esenco de chiuj leghoj, donitaj al ni de Dio, esprimas sin per la formulo: Agu kun aliaj tiel, kiel vi volus, ke aliaj agu kun vi, kaj faru nek videble, nek kashite tiajn agojn, pri kiuj via interna vocho diras al vi, ke ili ne plachas al Dio. Chiuj ceteraj religiaj instruoj, kiujn vi iam ajn ekaudos de viaj instruistoj kaj gvidantoj kaj kiuj ne enestas en la chefaj tri religiaj punktoj, faras nur homajn komentariojn, kiuj en religia rilato estas devigaj al vi nur en tiu okazo, se vocho de via koro diras al
vi, ke tiuj komentarioj estas veraj.
4. Estimu chiam alian homon, lian kredon, char chiu homo havas la saman konsciencon de Dio kaj rajtas agi lau ghia vocho.
Pri kio ni okupu nin? Unuavice, mi opinias, ni devas paroli pri netolereno.
Klarigo: Netoleremo inter konfesantoj de diversaj religioj kaj ankau inter ili kaj ateistoj estas ech pli danghera ol netoleremo inter diverslingvanoj. Ech kristanoj de la chefaj eklezioj ne amikighas. La plej proksimaj eklezioj, kvankam ili havas pli-malpli egalan doktrinaron, ne volas kompreni unu la alian. Kial? Char preskau en chiuj eklezioj nun regas fanatikuloj. Se ni kreos novan religion, tiam chiuj aliaj tuj atakos nin, malbenos nin… En Ruslando dum kelkaj jarcentoj kunekzistis kristanoj, mahometanoj, judoj, ech budhistoj kaj diversaj paganoj. Jes, tiu kutekzistado ne chiam estis paca. Sed ordinaraj homoj kunvivis pace, kiam ilin ne provokis politikuloj kaj fanatikuloj. Chiu konservis sian kredon, tolereme kaj estime rilatante al aliaj. Mi konas fraulinon, kiu estas kristanino, kies patro estas persista ateisto kaj patrino estas muzulmanino. Do, ili vivas kune pli-malpli amike kaj pace. Kial? Char ili amas kaj estimas unu la alian. Sekve, por eviti netoleremon kaj interreligiajn kverelojn ni propogandu kaj praktiku estimon, respekton al chiuj aliaj homoj. Tial mi proponas, ke ni aldonu al nia Deklaracio apartan artikolon pri respekto.
Reagoj je la proponoj de Neil (el "Hilelisto" n-ro 9):
David:
Kun intereso mi legis la bone kaj prudente pripensitajn novajn proponojn de Neil pri la nomo de nia rondo kaj al mi imponas la nomo Universala Amikaro kaj por la adeptoj, universalistoj. Kompreneble, oni devas tion cirkuligi inter ni kaj nia fondkongreso devos vochdoni. Same la tre vastasenca difino por la koncepto/nocio Dio/dio shajnas al mi adekvata. Ni pripensu tion. Vere, mi devas atentigi ke en la Jarlibro de UEA 2000, jam aperas sur pagho 79 sub Universalismo, la faka asocio Alianco Universala. Ni prenu tion en konsideron.
Carmel:
Pri kelkaj punktoj de Neil.
1. "Homaranisto" estas
pleonasmo: an+ist estas tro. Oni devas obei la regulon de la
zamenhofa suficheco. Se sufichas unu afikso, oni ne aldonu alian.
Ju pli la vorto estas mallonga, des pli ghi estas klara.
"Homarano" sufichas.
2. La vortoj "universaletika" lau mi pli taugas.
3. Pri la angla "Universalist": la angla
"ist" ne kunportas la distingan signifon de la E-afikso
"ist". Plue, por mi, "universalisto" havas
neniun sencon: specialisto pri la universo? Kion signifas tio?
4. Pri la Pregho sub la Verda ..., mi kredas, kaj mi jam aludis
tion antau monatoj, ke ghi estas tro longa kiel himno. Tamen, ni
povas alpreni ghin kiel kvazau duan deklaracion. Dankon al Neil
pro liaj komentoj, kiuj servas kiel instigiloj por ni chiuj.
Aldone pri la nomo de la rondo: mi kredas, kiel mi kredis ekde la komenco, ke "Homaranismo" estas pli bona ol "Hilelismo". Bonvolu ne miksi "homaranismo" kaj "homaranisto". La unua priparolas la doktrinon pri membroj de la homaro, morale kompreneble; la dua signifas "specialiston pri homaranoj?" Pri la noto:"homa rano": chi tiu portas klaran signifon en du vortoj; homarano proponas sin kiel unu vorto; do oni ne povas intershanghi ilin.
Reago je la propono de Jeremi (el "Hilelisto" n-ro 9)
Neil:
Jes, ni bezonos taugan simbolon. Proponita de vi 12-pinta stelo estas tre bela - mi tre shatas ghian aspekton. Sed por ke ghi estu universala ni bezonas simbolon ne ligitan al iu ajn jam ekzistanta religio au filozofio. Mi ne certas sed mi pensas ke tiu stelo ankau estas uzata en astrologio. Sed mi ne skribas nur por kritiki. Per krajono kaj papero (jes oni ankorau uzas tian teknologion) mi elprovis unu du ideojn. Lauaspekte eble la plej sukcesa el ili estas 12-pinta stelo simila al la via sed havanta anstatau kvar tiangulojn - tri kvadratojn. Provu ghin. Kion vi pensas? PS Hodiau ni rememoras la vivon kaj murdon de ses milionoj da judoj en Europo, inkluzive de la familio Zamenhof. Prosperu la lando Israelo, en paco kaj harmonio kun siaj najbaroj.
Mi mem vivis en suda Negev ses monatojn dum 86/87. Grimpis sur Har Shlomo, naghis en rugha maro. Laboris en oazo. Manghis oranghojn de la arbo kaj melonojn de la grundo. Mi vizitis al Sinai kaj grimpis la monton Sinai vespere - mi kushis surdorse kaj rigardis la stelojn plurajn horojn. Efektive, estis tie kaj tiam ke mi konstatis ke la angla ne taugas kiel internacia lingvo kaj mi promesis al mi esplori pri la lingvo Esperanto post mia reveno al Britio...
Revueto
HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta
kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak,
Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso: hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj
rekompenci sendokostojn.