HILELISTO

 

Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.org/hilelista_komunumo)

 

Numero: 33

Dato: 2003 08 29


Allan Kardec

Laŭ Iŝmael Gomes Bragala, la tradukinto esperanten-a de la franca originalo de La Evangelio laŭ Spiritismo de Allan Kardec [kardek], ĉi tiu librego temas pri: "la principoj de la spiritisma doktrino pri la senmorteco de la animo, la naturo de la spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro, laŭ la instruado de la superaj spiritoj pere de pluraj mediumoj". Tiu ĉi libro eldonita en 1867, la tria pri spiritismo far Allan Kardec (pseŭdonimo de Hippolyte Léon Denizard Rivail) konfirme ekspozicias la moralon de spiritismo pere de la moralo instruita de Jesuo Kristo laŭ la Evangelioj de la Malnova Testamento.

Naskita la 3-an de Oktobro 1804, Allan Kardec laboris kiel edukisto kaj famiĝis tra Francio kaj Eŭropo pro siaj novaj teorioj kaj praktikoj priedukaj. De post 1855, li ekstudadis proksime la fenomenon de spiritaj manifestiĝoj kaj tre baldaŭ poste (1857) eldonis La Libro de la Spiritoj-n, vastan kolekton de respondoj far spiritoj pere de mediumoj al demandoj moraltemaj. Eĉ partoj de La Evangelioj laŭ Spiritismo enhavas respondojn de la spiritoj, registritaj per manskribumo aŭ aliaj manieroj tra la mediumoj.

Kio ajn la vidpunkto de la leganto je la spiritisma doktrino, oni nur malfacile povas ekargumenti kontraŭ la vastecon de la morala justeco tiudoktrina.

Laŭ la doktrino de Spiritismo, kiel prezentita de Allan Kardec en sia verkaro, la certeco de la nocio de estonta vivo homa ŝajnas pli kredeble ol laŭ nur la Evangelioj de la Malnova Testamento kaj ĉi ties komprenata doktrino. Ekzemplo de la skribstilo de Kardec temas pri merito kaj devo per la jena facile komprenata parabolo:

La ekagnosko de la vereroj meĥanismaj de la spiritismo ŝajnas alveni al homoj malsimile -- ĉiu komprenas ĉi aŭ tiun veraĵon pere sia propra maniero, per siaj propraj rilatoj, memoroj, imagoj ...

(Vidu la citaĵo el paĝoj 153-154 sube)

La kardekaj verkoj, kvankam longaj kaj foje tre pezaj dum ekskplikado de la spiritisma doktrino tamen estas inspiraj kaj esperigaj. Ĉar, je la fino, Spiritismo montras, kiel ĉefkonsidero, ke la agoj de homoj, ĉar tute liberaj (per dono de Dio), ne povas do esti "antaŭdestinataj" de Tiu sama. Dio, super ĉio amas homojn kaj, la administrado de tia divina justeco eskplikita far Spiritismo plene subtenas tiun nocion de tuta libereco (kaj sur la flanko de Dio kaj de homoj) por ke homoj kapablas, laŭpropravole, Lin reiri. Plue, tiu libereco estas pli ĥaose aranĝita ol per simpla, linia antaŭdestina programo. Ĉar kian liberecon homo havus, se li esence vane estus strebanta al bonon? Ĉu la libereco donita de Dio estus, do, ia "flankeniro" aŭ devojiĝo intertempa?

Pli pri Allan Kardec haveblas ĉe:

(La Evangelio laŭ Spiritismo kaj La Libroj de la Spiritoj estas haveble, elektronike, en .pdf-formato en la "Files" sekcio de la HEK-a Dissendolisto) aŭ per la jenaj ligoj en .pdf-formato:

La Evangelio laŭ Spiritismo
La Libro de la Spiritoj -- (klaku sur la ligilon "Religiaj Libroj" kaj poste sur la celata titolo)

Kaj, por pli da informo esperantlingva:

Brazila Spiritisma Federacio / Federação Espírita Brasileira

Pluraj titoloj pri spiritismo haveblas en la lingvoj portugala, angla, franca, hispana kaj esperanto ĉe:

Federação Espírita Brasileira, SGAN 603 Conjunto "F", Av. L-2 Norte - Brasilia, DF, BRASIL


(CITAĴOJ el "La evangelio laŭ spiritismo")

"la eksplikadon de la moralaj maksimoj de la Kristo, ilian konformecon kun Spiritismo kaj ilian aplikadon al la diversaj situacioj de la vivo" (la subtitolo de la verko mem)

"Neskuebla fido estas nur tiu, kiu povas rekte rigardi la racion en ĉiuj ĉioj de la homaro." (citaĵo aperanta sur la titolpaĝo sub la subtitolo)

"Oni povas dividi la enhavaĵon de l'Evangelioj en kvin partojn: I. La ordinaraj agoj de la vivo de la Kristo; II. La mirakloj; III. La antaŭdiroj; IV. La paroloj, prenitaj de la Eklezio por fundamento de ĝiaj dogmoj; V. La morala instruado. Se la kvar unuaj partoj estis temoj de kontraŭdiroj, la lasta restis neskuebla. Antaŭ tiu dia kodo eĉ la nekredanto kliniĝas; ĝi estas la kampo, kie ĉiaj kultoj povas kolektiĝi, standardo, sub kiu ĉiuj povas stari, kiaj ajn estas iliaj kredoj, ĉar ĝi neniam estis temo por la religiaj disputoj, ĉiam kaj ĉie naskitaj el demandoj pri dogmoj. Se la sektoj estus diskutintaj la moralan instruadon de l' Evangelioj, ili tie trovus sian propran kondamnon, ĉar ili alligiĝas pli al la mistika ol al la morala parto, kiu postulas de ĉiu homo la reformon de si mem. Por la homoj individue, ĝi estas regularo de konduto, ampleksanta ĉiujn cirkonstancojn de la privata aŭ de la publika vivo, la principon de ĉiuj sociaj interrilatoj, fonditaj sur la plej severa justeco; ĝi estas, fine, kaj super ĉio, la sekura gvidilo al la estonta feliĉo, angulo de la vualo levita de sur la estonta vivo. Tiu parto estas la ekskluziva objekto de tiu ĉi verko."

(el la Enkonduko, pĝ 27)

"La sola serioza garantio de l'instruado de la Spiritoj estas la akordo, ekzistanta inter la malkaŝoj spontanee faritaj, pere de granda nombro da mediumoj fremdaj inter si, kaj en diversaj landoj."

(Enk. pĝ 33)

"La grandaj ideoj neniam eksplodas subite; la ideoj, kiuj kuŝas sur la vero, ĉiam havas pionirojn, kiuj parte preparas la vojojn; poste, kiam la tempo alvenas, Dio sendas iun kun la misio resumi, kunordigi kaj kompletigi tiujn disajn elementojn, kaj formi el ili korpon. Tiamaniere, ne alvenante abrupte, la ideo trovas ĉe sia apero spiritojn tute pretajn por ĝin akcepti. Tiel fariĝis kun la kristana ideo, kiu estis antaŭsentata plurajn jarcentojn antaŭ Jesuo kaj la Esenianoj, kaj kies ĉefaj pioniroj estis Sokrato kaj Platono (*).

Sokrato, same kiel la Kristo, nenion skribis, aŭ almenaŭ lasis neniun skribaĵon; same kiel Jesuo, li ankaŭ spertis la morton de la krimuloj, viktimo de la fanatikeco, ĉar li atakis la tradiciajn kredojn kaj starigis la virton super la hipokriteco kaj la ŝajnigo de la formoj, unuvorte, ĉar li kontraŭbatalis la religiajn antaŭjuĝojn. Same kiel Jesuo estis akuzita de la Fariseoj kiel koruptanto de la popolo per siaj instruoj, tiel ankaŭ Sokrato estis akuzita de la Fariseoj de sia tempo (ĉar Fariseoj ekzistis en ĉiuj epokoj) kiel koruptanto de la junularo, proklamante la dogmon de l'unueco de Dio, de la senmorteco de l'animo kaj de l'estonta vivo. Same kiel la doktrinon de Jesuo ni konas nur per skribaĵoj de liaj disĉiploj, ni konas la doktrinon de Sokrato nur per la skribaĵoj de lia disĉiplo Platono. Ni opinias utile resumi tie ĉi la punktojn plej elstarajn de tiu doktrino, por montri ĝian akordon kun la principoj de Kristanismo. Al tiuj, kiuj vidos en tiu komparo ian profanadon kaj pretendos, ke ne povas esti egaleco inter la doktrino de idolano kaj la doktrino de la Kristo, ni respondos, ke la doktrino de Sokrato ne estis idolana, ĉar ĝia celo estis kontraŭbatali idolanismon; ke la doktrino de Jesuo, pli kompleta kaj pli purigita, ol la doktrino de Sokrato, nenion povas perdi el la komparo; ke la dia misio de la Kristo ne povus el tio esti malplivalorigita; cetere, ke ili apartenas al la historio kaj ne povas esti forviŝitaj. La homo venis al punkto, kiam la lumo eliras per si mem de sub la grenmezurilo; li estas matura por ĝin rigardi en la vizaĝon; des pli malbone por tiuj, kiuj ne kuraĝas malfermi la okulojn. La tempo venis, por ke oni rigardu la aferojn grandamplekse kaj de alte, kaj ne plu el la malvasta, malgrandioza vidpunkto de l'interesoj de sektoj kaj de kastoj.

(Enk. pĝ 45-47)

(*) Ni, esperantistoj, konas tiun principon en la mondlingva ideo. Dum tri jarcentoj aperis pioniroj ĝis Johano Martin Schleyer, kiu estis nia Johano, la Baptisto, kaj fine junulo solvis la problemon. La morala supereco de Zamenhof pruvis lian altan Mision. Nun la ideo venkis la mondon kaj ne gravas, ĉu la fina formo de la lingvo estas la nuna aŭ alia, iam aperonta. (La Tradukinto)

(Enk., piednoto sur pĝ 46)

La virto ne povas esti instruata; ĝi venas kiel donaco de Dio al tiuj, kiuj ĝin posedas."

"Tio estas proksimume la kristana doktrino pri la graco; sed, se la virto estas donaco de Dio, ĝi estas favoro, kaj do oni povas demandi, kial ĝi ne estas donacita al ĉiuj; aliflanke, se ĝi estas donaco, ĝi estas sen merito por tiu, kiu ŝin posedas. Spiritismo estas pli klara; ĝi diras, ke tiu, kiu posedas la virton, akiris ĝin per siaj klopodoj en sinsekvaj ekzistadoj, liberigante sin iom post iom de siaj malperfektaĵoj. La graco estas la forto, per kiu Dio favoras la bonvoleman homon, por ke ĉi tiu senigu sin je la malbono kaj faru la bonon".

(Enk. pĝ 54)

La Kristo estis la iniciatinto de la plej pura, de la plej sublima moralo; de l'evangelia kristana moralo, kiu devas renovigi la mondon, realproksimigi inter si la homojn kaj ilin interfratigi; kiu devas ŝprucigi el ĉiuj koroj la kariton kaj la amon al la proksimulo, kaj krei inter ĉiuj homoj komunan solidarecon; fine, kiu devas transformi la teron kaj ĝin fari loĝejo por Spiritoj pli altaj ol tiuj, kiuj nun loĝas sur ĝi. Tia estas la leĝo de la progreso, al kiu la naturo estas submetita kaj kiu plenumiĝas, kaj Spiritismo estas la levilo, kiun Dio uzas por progresigi la homaron.

(pĝj 63-64)

Per ĉi tiuj paroloj [Johano, 18:33, 36, 37], Jesuo klare aludas la estontan vivon, kiun li en ĉiuj cirkonstancoj prezentas kiel la celon, kiun la homaro estas trafonta, kaj kiu devas esti la objekto de la precipaj zorgoj de la homo sur la tero; ĉiuj liaj maksimoj rilatas al tiu granda principo. Sen la estonta vivo, efektive, la plimulto el liaj instruoj pri moralo havus nenian pravon de ekzisto; tial, kiuj ne kredas je l'estonta vivo kaj opinias, ke li nur parolis pri la nuna vivo, tiuj ne komprenas liajn maksimojn aŭ ilin trovas infanecaj. Tiu dogmo povas do esti konsiderata kiel la akso de l'instruado de la Kristo; tial ĝi estas lokita kiel unu el la unuaj en la kapon de tiu ĝi verko, ĉar ĝi devas esti la cela punkto de ĉiuj homoj; nur ĝi povas pravigi la anomaliojn de la surtera vivo kaj ilin akordigi kun la justeco de Dio.

(pĝ. 69)

Jesuo, konformigante sian instruadon al la stato de la homoj de sia epoko, ne opiniis sia devo doni al ili plenan lumon, kiu konfuzus, anstataŭ prilumi ilin, ĉar ili ĝin ne komprenus; li limigis sin je tio, ke li iamaniere prezentis la estontan vivon kiel principon, kiel leĝon de la naturo, kiun neniu povas eviti. Ĉiu kristano do nepre kredas je la estonta vivo; sed la ideo, kiun multaj faras pri ĝi, estas malpreciza, nekompleta kaj, tial, falsa pri pluraj punktoj; por multaj, tio estas nur kredo sen absoluta certeco; el tio venas la duboj kaj eĉ la nekredemo.

Spiritismo venis, por kompletigi pri tiu punkto, kiel pri multaj aliaj, la instruadon de la Kristo, nun, kiam la homoj estas maturaj, por kompreni la veron. Kun Spiritismo, la estonta vivo ne plu estas nur kredinda dogmo, hipotezo; ĝi estas materia realaĵo, pruvita per la faktoj, ĉar la vidatestantoj venas priskribi ĝin en ĉiuj ĝiaj fazoj; tiamaniere, ne nur dubo ne plu estas ebla, sed la plej simpla intelekto povas prezenti ĝin al si sub ĝia vera aspekto, kiel oni prezentas al si landon, pri kiu oni legas detalan priskribon; nu, tiu priskribo de l'estonta vivo estas tiel detala, la kondiĉoj de ekzistado feliĉa aŭ malfeliĉa de tiuj, kiuj tie troviĝas, estas tiel raciaj, ke oni estas devigita konfesi, ke ne povas esti alie, kaj tiel evidentiĝas la vera justeco de Dio.

(pĝ 70)

Tiu, kiu identiĝas kun la estonta vivo, estas simila al riĉa homo, kiu perdas malgrandan sumon kaj ne maltrankviliĝas pro tio; tiu, kiu ligas ĉiujn siajn pensojn nur al la surtera vivo, estas kiel malriĉulo, kiu perdas ĉiujn siajn havaĵojn kaj falas en malesperon.

Spiritismo larĝigas la penson kaj malfermas al ĝi novajn horizontojn; anstataŭ tiu limigita kaj bagatelema vidado, kiu koncentrigas la penson sur la nunan vivon, kiu faras el la momento, pasigata sur la tero, la solan kaj malfortan akson de l'eterna estonteco, Spiritismo montras, ke tiu ĉi vivo estas nur ĉenero de la harmonia kaj grandioza tutaĵo de la verko de la Kreanto; ĝi montras la solidarecon, kiu interligas ĉiujn ekzistadojn de la sama estulo, ĉiujn estulojn de la sama mondo kaj la estulojn de ĉiuj mondoj; tiel ĝi donas bazon kaj pravon de ekzisto al la universala frateco, dum la doktrino pri la kreado de l'animo en la momento de naskiĝo de ĉiu korpo faras ĉiujn estulojn fremdaj unuj al aliaj. Tiu solidareco de la partoj de unu sama tuto klarigas tion, kio estas neklarigebla, se oni konsideras unu solan punkton. Tiun tutaĵon en la tempo de la Kristo la homoj ne povus kompreni, kaj tial li difinis tiun instruon por alia tempo.

(pĝ 74)

Resume, kvar alternativoj prezentiĝas al la homo pri lia posttomba estonteco: 1-e, la neniiĝo, laŭ la materialisma doktrino; 2-e, la ensorbiĝo en la universalan tutaĵon, laŭ la panteisma doktrino; 3-e, la individueco kun definitiva fikseco de la sorto, laŭ la doktrino de la Kristanaj Eklezioj; 4-e, la individueco kun senlima progresado, laŭ la spiritisma doktrino. Laŭ la du unuaj, la ligiloj de familio estas rompataj ĉe la morto, kaj al la animoj restas nenia espero retrovi unuj aliajn; laŭ la tria, la animoj havas la eblon de reciproka revido, kondiĉe, ke ili iru en la saman medion, kaj tiu medio povas esti tiel la infero, kiel la paradizo; laŭ la plureco de l' ekzistadoj, kiu estas nedisigebla de l'iom-post-ioma progresado, estas certeco pri la kontinueco de la rilatoj inter homoj, kiuj amis unuj aliajn, kaj ĝuste tio formas la veran familion.

(pĝ 99)

Ĉu la enkarniĝo estas puno, kaj nur kulpaj Spiritoj estas submetataj al ĝi?

La paso de la Spiritoj tra la enkorpa vivo estas necesa, por ke ili povu plenumi, per helpo de materia agado, la planojn, kies plenumon Dio konfidis al ili. Ĝi estas necesa al ili mem, ĉar la aktiveco, al kiu ili estas devigataj, helpas la elvolviĝadon de l'intelekto. Estante suverene justa, Dio donas egalan taskon al ĉiuj Siaj infanoj; tial Li donas al ĉiuj la saman deirpunkton, la saman kapablecon, la samajn devojn kaj la saman liberecon de agado; ĉiu privilegio estus prefero, kaj ĉiu prefero estus maljustaĵo. Sed la enkarniĝo estas por ĉiuj Spiritoj nur provizora stato; ĝi estas tasko, kiun Dio trudas al ili ĉe la komenco de ilia vivo, kiel unua provo de l'uzado, kiun ili faros el sia libera volo. Kiuj plenumas tiun taskon kun fervoro, tiuj venkas rapide kaj malpli pene la unuajn gradojn de sia inicado kaj pli frue ĝuas la frukton de siaj klopodoj. Kontraŭe, kiuj faras malbonuzon de la libereco, kiun Dio donas al ili, tiuj malfruigas sian progresadon; kaj laŭ sia obstineco, ili povas senlime bezoni reenkarniĝon; tiam la enkarniĝo estas puno.

(pĝ 101)

La suferoj pro antaŭaj kaŭzoj estas ofte, kiel la suferoj pro nunaj kulpoj, la natura sekvo de eraro farita; tio estas, obeante rigoran justecon, laŭmerite disdonatan, la homo suferas tion, kion li igis aliajn suferi; se li estis malmolkora kaj nehumana, li povos esti siavice traktata severege kaj senkompate; se li estis malhumila, li povos naskiĝi en la plej humiliga kondiĉo; se li estis avara, aŭ egoista, aŭ se li misuzis sian riĉecon, li povos esti senigita je la vivrimedoj; se li estis malbona filo, li povos suferi pro la konduto de siaj infanoj, ktp. Tiel, per la plureco de l'ekzistadoj kaj per la destino de la tero kiel kulpelaĉeta mondo, estas klarigitaj la anomalioj, kiujn prezentas la disdivido de la feliĉo kaj de la malfeliĉo inter la bonuloj kaj la malbonuloj sur la tero. Tiu anomalio ŝajnas ekzisti nur tial, ke oni havas sian vidpunkton nur el la nuna vivo; sed, se oni leviĝas per la penso, tiel, ke oni ampleksas tutan serion da ekzistadoj, oni vidas, ke ĉiu ricevas laŭ sia merito, sen elkalkulo de tio, kio estas farata al li en la mondo de la Spiritoj, kaj ke la justeco de Dio neniam estas interrompata.

La homo neniam devas forgesi, ke li troviĝas en malsupera mondo, al kiu li estas tenata nur de siaj malperfektaĵoj. Ĉe ĉiu bato de la sorto, li devas diri al si, ke, se li apartenus al mondo pli progresinta, tio ne okazus al li, kaj ke dependas de li ne plu reveni ĉi tien, se li laboros por sia pliboniĝo.

(pxgj 108-109)

Per jenaj vortoj: Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj, Jesuo montras samtempe la kompenson, kiu atendas tiujn, kiuj suferas, kaj la rezignacion, kiu igas beni la suferon kiel komencon de resaniĝo. Tiuj vortoj povas ankaŭ esti tradukataj jene: Vi devas konsideri vin feliĉaj pro la sufero, ĉar viaj doloroj en tiu ĉi mondo estas pago de la ŝuldo de viaj pasintaj kulpoj, kaj tiuj doloroj, se elportataj pacience sur la tero, ŝparas al vi jarcentojn da sufero en la estonta vivo. Vi devas do esti kontentaj, ke Dio malgrandigas vian ŝuldon, permesante al vi kvitiĝi nun, kio certigas al vi trankvilecon en la estonteco.

La homo suferanta estas simila al ŝuldanto, kiu devas pagi grandan sumon kaj al kiu la kreditoro diras: "Se vi pagos ankoraŭ hodiaŭ centonon de via ŝuldo, mi kvitigos vin ankaŭ de la restaĵo, kaj vi estos libera; se vi ne faros tion, mi persekutos vin, ĝis vi estos paginta la lastan kodranton". Ĉu la ŝuldanto ne estus feliĉa suferi ĉiuspecajn bezonojn por liberigi sin, pagante nur centonon de sia ŝuldo? ĉu anstataŭ plendi pri sia kreditoro, li ne restos al li tre danka?

Tia estas la senco de ĉi tiuj vortoj: Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj"; ili estas feliĉaj, ĉar ili pagas, kaj post la pago ili estos liberaj. Sed se, tute pagante unuflanke, aliflanke oni faras novan ŝuldon, oni neniam alvenos al liberiĝo. Nu, ĉiu nova kulpo pligrandigas la ŝuldon, ĉar ĉia kulpo kuntrenas nepran, neeviteblan punon; se tio ne estas hodiaŭ, ĝi estos morgaŭ; se ne en la nuna vivo, certe en alia. Inter tiuj kulpoj, estas necese meti en la unuan rangon la malsubmetiĝon al la volo de Dio; do, se en la afliktoj oni murmuras, se oni ilin ne akceptas kun rezignacio kaj kiel ion, kion oni meritas, se oni akuzas Dion pri maljusteco, oni faras novan ŝuldon, kiu perdigas la profiton, kiun oni povus ricevi el la sufero; tial estos necese rekomenci tute same, kiel se al kreditoro, kiu nin turmentas, ni parte pagus, sed al kiu ĉe ĉiu partopago ni denove prun- teprenus.

Ĉe sia eniro en la mondon de la Spiritoj, la homo estas ankaŭ kiel laboristo, kiu prezentas sin en la tago de la pago. Al unuj la mastro diros: "Jen la pago por viaj labortagoj"; al aliaj, al la feliĉuloj de sur la tero, al tiuj, kiuj vivis en senfareco, kiuj igis sian feliĉon konsisti en la kontentigoj de sia memamo kaj en la mondaj ĝuoj, li diros: "Nenio estas al vi asignita, ĉar vi jam ricevis via salajron sur la tero. Reiru kaj rekomencu vian taskon."

La homo povas mildigi aŭ pligrandigi la amarecon de siaj provoj laŭ la maniero, kiel li rigardas la surteran vivon. Des pli multe li suferas, ju pli longa li vidas la daŭron de la sufero; nu, kiu lokas sin en la vidpunkto de la spirita vivo, tiu ampleksas per unu rigardo la enkorpan vivon; li vidas ĝin kiel punkton en la senlimo, komprenas ĝian mallongecon kaj rekonas, ke tiu dolora momento tre rapide forpasos; la certeco pri proksima estonteco pli feliĉa lin subtenas kaj kuraĝigas, kaj, anstataŭ plendi, li dankas le ĉielon pri la doloroj, kiuj lin progresigas. Kontraŭe, al tiu, kiu vidas nur la enkorpan vivon, ĉi tiu ŝajnas senfina, kaj la doloro pezas sur li per sia tuta pezo. La rezultato de tiu unua maniero rigardi la vivon estas malpliigi la gravecon de la suferoj ĉimondaj, admoni la homon moderigi siajn dezirojn kaj kontentiĝi per sia pozicio, ne enviante la pozicion de aliaj, malpliakrigi la moralan impreson de la malsukcesoj kaj elreviĝoj, kiujn li trapasas; el ĝi li ĉerpas trankvilon kaj rezignacion utilajn al la sano tiel de la korpo, kiel de l' animo, dum per la envio, la ĵaluzo kaj la ambicio, li memvole kondamnas sin al turmento kaj pliigas la afliktojn kaj la ĉagrenojn de sia mallonga ekzistado.

(pĝj 112-114)

Feliĉaj la afliktitoj povas do esti komprenata jene: Feliĉaj tiuj, kiuj havas la okazon pruvi sian fidon, sian persistemon kaj sian submetiĝon al la volo de Dio, ĉar ili havos la centoblon de la ĝojo, kiu al ili mankas sur la tero, kaj post la laboro venos la ripozo.

(pĝ 118)

Helpu do ĉiam unu alian en viaj respektivaj provoj, kaj neniam rigardu vin mem kiel turmentilojn; kontraŭ tiu penso vigle staru ĉiu sentema homo, precipe ĉiu spiritisto; ĉar spiritisto, pli bone ol aliaj, devas kompreni la senliman bonecon de Dio. La spiritisto estu ĉiam konvinkita, ke lia tuta vivo devas esti praktikado de amo kaj de sindonemo; ke, kion ajn li faros, por kontraŭi la decidojn de la Sinjoro, tiuj decidoj plenumiĝos. Li povas do sentime fari ĉiujn klopodojn, por mildigi la amarecon de la kulpelaĉeto, sed li estu certa, ke nur Dio povas ĝin haltigi aŭ ĝin plilongigi, laŭ tio, kiel Dio mem juĝas oportune. Ĉu la homo ne montrus treegan fieron, se li pretendus havi la rajton, por tiel diri, turni la armilon en la vundo? pligrandigi la dozon da veneno en la internaĵo de la suferanto, sub preteksto, ke tia estas lia kulpelaĉeto? Ho! rigardu vin mem ĉiam kiel instrumenton, elektitan por ĝin ĉesigi. Ni resumu tie ĉi: vi estas sur la tero por elavceti kulpojn; sed vi ĉiuj, senescepte, devas fari ĉiajn klopodojn, por mildigi la kulpelaĉeton de viaj fratoj, laŭ la leĝo de amo kaj karito.

(pĝj 131-132)

28. Homo estas en agonio, potencata de kruelaj suferoj; oni scias, ke lia stato estas senesperiga; ĉu estas permesate ŝpari al li kelkajn momentojn da angoro, plirapidigante lian finon?

Kiu donus al vi la rajton antaŭjuĝi la decidojn de Dio? Ĉu Li ne povas konduki iun al la bordo de fosaĵo, el kie Li fortiros la homon, por devigi tiun ĉi reveni al si mem kaj havi aliajn pensojn?

... se oni havas nenian fonditan esperon de definitiva reveno al la vivo kaj al la sano, ĉu oni ne konas sennombrajn ekzemplojn de tio, ke en la momento ellasi la lastan spiron, la malsanulo revigliĝas kaj reakiras siajn kapablojn dum kelkaj momentoj? Nu! tiu horo de graco, kiu estas donata al li, povas esti por li la plej grava; ĉar vi ne scias la pripensojn, kiujn lia Spirito eble faris dum la agonio, kaj kiajn turmentojn povas al li ŝpari ekfulmo de pento.

La materialisto, kiu vidas nur la korpon kaj neniel alkalkulas la animon, ne povas kompreni tiujn aferojn; sed la spiritisto, kiu scias, kio okazas post la tombo, konas la prezon de la lasta penso. Mildigu la lastajn suferojn tiom, kiom estos al vi eble; sed gardu vin, ke vi ne mallongigu la vivon, eĉ por unu minuto, ĉar tiu minuto povos ŝpari multajn larmojn en la estonteco.

(pĝj 132 - 133)

Ĉiuj suferoj: mizeroj, elreviĝoj, fizikaj doloroj, perdo de karaj estuloj, trovas sian konsolon en la fido al la estonteco, en la konfido al la justeco de Dio, kiujn la Kristo venis instrui al la homoj. Kontraŭe, la homon, kiu nenion atendas post tiu ĉi vivo, aŭ simple dubas, la afliktoj trafas per sia tuta pezo, kaj nenia espero venas mildigi ties amarecon. Jen, kio igis Jesuon diri: Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.

Tamen Jesuo metas kondiĉon al sia helpo kaj al la feliĉo, kiun li promesas al la afliktitoj; tiu kondiĉo troviĝas en la leĝo, kiun li instruas; lia jugo estas la observado de tiu leĝo; sed tiu jugo estas malpeza kaj tiu leĝo estas dolĉa tial, ke la leĝo de Jesuo trudas kiel devon la amon kaj la kariton.

(pĝ 135)

La Kristo diris: "Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj"; sed kiel senti sin feliĉa pro la sufero, se oni ne scias, kial oni suferas? Spiritismo montras la kaŭzon de la suferoj en la antaŭaj ekzistadoj kaj en la misio de la tero, kie la homo elaĉetas sian pasintecon; ĝi montras la celon de la suferoj, kiujn ĝi prezentas kiel utilajn krizojn, kiuj alportas la resaniĝon, kaj kiel purigorimedon, kiu certigas la feliĉon dum la estontaj ekzistadoj. La homo komprenas, ke li meritis suferi, kaj li trovas la suferon justa; li scias, ke tiu sufero helpas lian progreson, kaj li ĝin akceptas senmurmure, kiel laboristo akceptas la laboron, kiu certigas al li la salajron. Spiritismo donas al li neskueblan fidon al la estonteco, kaj la korŝira dubo ne plu havas povon sur lia animo; ĝi igas la homon vidi la aferojn de tiel alte, ke la surteraj suferoj perdiĝas en la vasta kaj belega horizonto, kiun li ampleksas, kaj la perspektivo de la feliĉo, kiu lin atendas, donas al li paciencon, rezignacion kaj kuraĝon iri ĝis la fino de la vojo.

Tiel Spiritismo efektivigas tion, kion Jesuo diris pri la promesita Konsolanto; konon de l' aferoj, per kiu la homo scias, de kie li venas, kien li iras, kaj kial li estas sur la tero; ĝi revokas la homon al la veraj principoj de la leĝo de Dio, kaj lin konsolas per la fido kaj la espero.

(pĝj 137-137)

Ĉu Dio, oni demandas, ne povus frapi ilin persone per tondraj signoj, antaŭ kiuj eĉ la plej obstina nekredanto devus kliniĝi? Sendube Li tion povus, sed kian meriton ili havus, kaj cetere ĉu tio utilus? Ĉu oni ne vidas ilin ĉiutage rifuzi la evidentecon kaj ja diri: eĉ se mi vidus, mi ne kredus, ĉar mi scias, ke tio ne estas ebla? Se ili rifuzas rekoni la veron, iliaj Spiritoj ne estas do maturaj por kompreni ĝin, nek iliaj koroj por senti ĝin. La fiero estas la katarakto, kiu malklarigas ilian vidadon; al kio utilas prezenti la lumon al blindulo? Unue estas necese forigi la kaŭzon de la malsano; tial, kiel lerta kuracisto, Dio punas unue la fieron. Li ne forlasas tamen Siajn devojiĝintajn infanojn; Li scias, ke pli malpli baldaŭ iliaj okuloj malfermiĝos, sed Li volas, ke la homoj tion faru memvole; kaj tiam, venkite de la turmentoj de la nekredemo, ili per si mem ĵetiĝos en Liajn brakojn, kaj, kiel la erarinta filo, petos de Li pardonon.

(pĝj 146-147)

Ne fieriĝu por tio, kion vi scias, ĉar tiu scio havas limojn tre mallarĝajn en la mondo, sur kiu vi loĝas. Ni supozu, ke vi estas unu el la plej eminentaj inteligentuloj sur ĉi tiu globo: nenian rajton vi havas esti fiera pro tio. Se Dio, en Siaj planoj, decidis, ke vi naskiĝu en medio, kie vi povis pligrandigi vian intelekton, tion Li faris, ĉar Li volas, ke vi uzu ĝin por la bono de ĉiuj; tio estas misio, kiun Li donis al vi, metante en viajn manojn la instrumenton, per kies helpo vi povas viavice elvolvi la malmulte kreskintajn intelektojn kaj ilin gvidi al Dio. Ĉu la speco de l' instrumento ne montras, por kio ĝi utilas? Ĉu ŝpato, kiun ĝardenisto metas en la manojn de sia helpanto, ne montras al ĉi tiu, ke li devas plugi la teron? Kaj kion vi dirus, se tiu laboristo, antataŭ plugi, levus sian plugetilon por frapi sian mastron? Vi dirus, ke tio estas terura, kaj ke li meritas esti maldungita. Nu, ĉu ne estas same pri tiu, kiu uzas sian intelekton, por detrui la ideon pri Dio kaj la Providenco inter siaj fratoj? Ĉu li ne levas kontraŭ sia mastro la plugetilon, kiu estas donita al li por la preparado de la grundo? Ĉu li rajtas ricevi la promesitan salajron, kaj ne meritas, kontraŭe, esti elpelita el la ĝardeno? Li estos elpelita, ne dubu pri tio, kaj trenos mizerajn ekzistadojn, plenajn de humiligoj, ĝis li kliniĝos antaŭ Tiu, al kiu li ĉion ŝuldas.

La intelekto estas riĉa per meritoj por la estonteco, sed kondiĉe, ke oni uzu ĝin por bono; se ĉiuj homoj dotitaj per intelekto uzus ĝin laŭ la celoj de Dio, la tasko de la Spiritoj, progresigi la homaron, estus facila; bedaŭrinde multaj homoj faras el ĝi instrumenton de fiero kaj de pereo por si mem. La homo misuzas sian intelekton kiel ĉiujn aliajn kapablojn, kaj tamen instruoj ne mankas al li por averti lin, ke potenca mano povas repreni de li tion, kion ĝi donis al li.

(pĝj 153-154)

21. Rimarko. Kiam aflikto ne estas sekvo de agoj dum la nuna vivo, estas necese serĉi ĝian kaŭzon en antaŭa vivo. Tio, kion oni nomas la kapricoj de la sorto, estas nenio alia, ol la efikoj de la justeco de Dio. Dio ne trudas maljustajn punojn; Li volas, ke inter kulpo kaj puno estu ĉiam rilato. Se, laŭ Sia boneco, Li ĵetis vualon sur niajn pasintajn agojn, Li tamen nin metas sur la vojon, dirante: "Kiu per glavo mortigas, tiu per glavo pereos"; paroloj, kiujn oni povas jene traduki: "Oni estas ĉiam punata laŭ sia peko". Se do iun turmentas la perdo de la vidpovo, ĉi tiu estis ja por li kaŭzo de falo. Eble li ankaŭ estis kaŭzo de la perdo de aliula vidpovo; eble iu blindiĝis pro eksceso de laboro trudita de li, aŭ sekve de kruelaĵoj, de manko de zorgoj, ktp, kaj tiam li spertas egalan punon. Eble li mem, pentinte, elektis tiun kulpelaĉeton kaj aplikis al si jenan parolon de Jesuo: "Se via okulo estas kaŭzo de via falo, elŝiru ĝin."

(pĝ 167)

... "post la humileco antaŭ Dio, la karito al la proksimulo estas la unua leĝo de ĉiu kristano.

(pĝ 170)

La doktrino de Jesuo instruas ĉie la obeemon kaj rezignacion, du virtojn kunirantajn kun dolĉeco kaj tre viglajn, kvankam la homoj erare ilin konfuzas kun la negacio de la sento kaj de la volo. La obeemo estas la konsento de la racio; la rezignacio estas la konsento de la koro; ambaŭ estas agantaj fortoj, ĉar ili portas la ŝarĝon de la provoj, kiun la malprudenta ribelo igas la homon delasi. La malkuraĝulo ne povas esti rezignaciema, same kiel la fierulo kaj la egoisto ne povas esti obeemaj. Jesuo estis la enkonrpiĝo de tiuj virtoj malŝatataj de materialistaj antikvuloj. Li venis en la momento, kiam la roma socio estis pereanta en la svenoj de la koruptado; li venis, por briligi en la sino de la senfortiĝinta homaro la venkojn de la sinofero kaj de la karna rezigno.

(pĝ 173)

Serĉu la originon de tiuj atakoj de nedaŭra frenezeco, kiuj vin similigas al bruto, per la perdo de la flegmo kaj prudento; serĉu, kaj vi preskaŭ ĉiam trovos kiel bazon la vunditan fieron. Ĉu ne la fiero igas vin forĵeti pravajn observojn, forpeli kun kolero la plej saĝajn konsilojn? Eĉ la malpaciencaj gestoj, kiujn kaŭzas ĉagrenoj ofte infanecaj, venas de la graveco, kiun oni atribuas al sia personeco, antaŭ kiu oni opinias, ke ĉio devas fleksiĝi.

En sia furiozeco, la kolerema homo atakas ĉion, la bestojn, la senvivajn objektojn, kiujn li frakasas, ĉar ili ne obeas lin. Ha! se en tiuj momentoj li povus malvarmsange vidi sin, li timus sin aŭ trovus sin tre ridinda! Li juĝu do laŭ tio la impreson, kiun li ja faras sur aliajn. Eĉ se ne pro respekto al si mem, li devus tamen penadi venki inklinon, kiu faras el li objekton de kompato.

Se li pripensus, ke la kolero neniom helpas, malutilas lian sanon, endanĝerigas eĉ lian vivon, li konstatus, ke li mem estas ĝia viktimo; sed precipe alia konsidero devus lin reteni, nome la penso, ke li malfeliĉigas siajn samrondanojn. Se li estas bonkora, ĉu ne estas por li motivo de konsciencriproĉo suferigi la homojn, kiujn li plej amas? Kaj kia profunda bedaŭro tio estus, se, dum koleratako, li farus ian agon, pri kiu li devus plori dum sia tuta vivo!

Resume, la kolero ne esceptas iujn kvalitojn de la koro; se ĝi malebligas la faradon de multe da bono kaj povas konduki al la farado de multe da malbono. Tio devas sufiĉi, por instigi la homon klopodi por ĝin bridi. La spiritiston cetere instigas al tio alia motivo, nome, ke la kolero estas kontraŭa al la kristanaj karito kaj humileco.

(pĝj 173-174)

Karito kaj humileco, jen la sola vojo por la savo; egoismo kaj fiero, jen la vojo al la pereo. Tiu principo estas precize formulita per sekvantaj vortoj: "Amu Dion per via tuta animo kaj vian proksimulon kiel vi mem; de ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj." Kaj, por ke ne estu dusenca interpreto de l' amo al Dio kaj al la proksimulo, li aldonis: "Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vi mem", tio estas, oni ne povas vere ami Dion, ne amante sian proksimulon, nek ami sian proksimulon, ne amante Dion; ĉio do, kion oni faras kontraŭ la proksimulo, estas farata kontraŭ Dio. Ĉar oni ne povas ami Dion, ne praktikante kariton al sia proksimulo, tial ĉiuj devoj de la homo resume troviĝas en jena maksimo: Ekster karito, nenia savo.

(pĝj 260-261)

La vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, de amo kaj karito laŭ ties plej granda pureco. Se li konsultas sian konsciencon pri siaj propraj agoj, li demandas sin, ĉu li ne malobservis tiun leĝon; ĉu li ne faris ian malbonon; ĉu li faris ĉian bonon, kian li povis; ĉu li memvole preterlasis iun okazon esti utila; ĉu iu havas plendon kontraŭ li; fine, ĉu li faris al alia ĉion, kion li dezirus, ke oni faru al li.

Li fidas al Dio, al Lia boneco, al Lia justeco kaj al Lia saĝeco; li scias, ke nenio okazas sen permeso de Dio, kaj pri ĉio li submetiĝas al la volo de la Sinjoro. Li fidas al la estonteco; tial li starigas la spiritajn bonaĵojn super la materiaj bonaĵoj.

Li scias, ke ĉiaj sortovicoj de la vivo, ĉiaj doloroj, ĉiaj elreviĝoj, estas provoj aŭ kulpelaĉetoj, kaj li akceptas ilin senmurmure.

La homo, posedita de la sento de karito kaj amo al sia proksimulo, faras la bonon pro la bono, ne esperante repagon; pagas per bono la malbonon, defendas la malfortan kontraŭ la forta kaj ĉiam oferas sian intereson al la justeco.

Li trovas sian kontentecon en la bonfaroj, kiujn li disdonas; en la servoj, kiujn li faras ; ĉe la homoj, kiujn li faras feliĉaj; en la larmoj, kiujn li forviŝas; en la konsoloj, kiujn li portas al afliktitoj. Lia unua ekmovo estas pensi pri l'aliaj, antaŭ ol pensi pri si mem, zorgi la intereson de aliaj, antaŭ ol sian propran. La egoisto, kontraŭe, kalkulas la profitojn kaj malprofitojn de ĉiu malavara ago.

La virta homo estas bonkora, humana kaj bonvolema por ĉiuj, sen escepto de rasoj kaj de kredoj, ĉar li vidas fratojn en ĉiuj homoj.

Li respektas de aliaj ĉiujn sincerajn konvinkojn, kaj ne ĵetas anatemon sur tiujn, kiuj ne pensas kiel li. En ĉiaj cirkonstancoj karito estas lia gvidilo; li estas certa, ke la homo, kiu malutilas alian per malicaj vortoj, kiu ofendas ies sentojn per sia fiero aŭ malŝato, kiu ne retropaŝas antaŭ la ideo kaŭzi ian suferon, ian ĉagrenon eĉ plej malgrandan, kiam li povas ĝin evitigi al iu, deflankiĝas de la devo de amo al la proksimulo kaj ne meritas la kompaton de la Sinjoro.

Li ne nutras malamon, resenton aŭ venĝemon; laŭ la ekzemplo de Jesuo, li pardonas kaj forgesas la ofendojn, kaj memoras nur la ricevitajn bonfarojn; ĉar li scias, ke li estos pardonita, kiel li mem estos pardoninta. Li estas indulgema por la malperfektaĵoj de aliaj, ĉar li scias, ke li mem bezonas indulgon, kaj bone gardas en la menso jenan parolon de la Kristo: "Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon." Li ne plezuras traserĉante aliulajn malkorektaĵojn, nek ilin metante en lumon. Se li devas tion fari, li ĉiam serĉas la bonan flankon, kiu povus malpligravigi la malbonon. Li studas siajn proprajn malperfektaĵojn kaj senĉese klopodas por ilin kontraŭbatali. Ĉiujn penojn li faras por povi diri al si, ke en li estos morgaŭ io pli bona, ol en la hieraŭa tago.

Li ekpensas plivalorigi nek sian spiriton, nek siajn talentojn malprofite por alia; kontraŭe, li kaptas ĉiujn okazojn, por plej reliefigi la superajn kvalitojn de aliaj. Li neniom fieras pro sia riĉeco, nek pro sia persona supereco, ĉar li scias, ke ĉio, kio estas donita al li, povas esti reprenita.

Li uzas, sed ne misuzas la bonaĵojn al li konfiditajn, ĉar li scias, ke ili estas deponitaĵo, pri kiu li devas prezenti kalkulraporton, kaj ke la plej malbona uzo, kiun li povas fari el ĝi, estas utiligi ĝin, por kontentigi siajn pasiojn.

Se la socia ordo metis aliajn homojn sub lian dependecon, li traktas ilin afable kaj bonvole, ĉar ili estas liaj egaluloj antaŭ Dio; li uzas sian aŭtoritaton, por levi ilian animon, ne por ilin frakasi per sia fiero; li sin detenas de ĉio, kio povus fari pli peniga ilian suban pozicion. La subulo siaflanke komprenas la devojn de sia pozicio kaj penas ilin skrupule plenumi.

(pĝj 286-288)

rB


PREĜO

Mia Dio, laŭ Via justeco, al Vi plaĉis ĝojigi la koron de N.... Mi dankas tion al Vi pro li, malgraŭ la malbono, kiun li al mi faris aŭ penis fari.

Se li tion profitus por humiligi min, mi tion akceptus kiel provon por mia karito.

Deturno de mi, ho mia Dio, la ideon malbeni lin kaj ĉian deziron malican kontraŭ li. Permesu, ke mi nenian ĝojon sentu pro la malfeliĉoj, kiuj povos okazi al li, nek ian ĉagrenon pro la bonaĵoj, kiuj povos esti al li donataj, por ke mia animo ne malpuriĝu per pensoj neindaj je kristano.

Povu Via boneco, Sinjoro, etendiĝi super lin kaj gvidi lin al pli bonaj sentoj pri mi!

Bonaj Spiritoj, inspiru al mi forgeson pri la malbono kaj memoron pri la bono. La malamo, venĝemo, deziro repagi al li malbonon per malbono neniel eniru en mian koron, ĉar malamo kaj venĝemo estas propraj nur al la malbonaj Spiritoj, ĉu en la karno, ĉu ekster la karno! Kontraŭe, mi estu preta aletendi al li fratan manon, doni al li bonon por malbono, kaj veni helpi lin, se tio estas en mia povo!

Mi deziras, por provi la sincerecon de miaj paroloj, ke estu al mi donata okazo esti al li utila; sed precipe gardu min, ho mia Dio, ke mi ne faru tion pro fiero aŭ parado, lin malaltigante per humiliga grandanimeco, kio perdigus al mi la frukton de mia ago, ĉar tiam mi meritus, ke estu al mi aplikitaj jenaj paroloj de Jesuo: Vi jam ricevis vian rekompencon.

(paĝoj 435-436 el La Evangelio laŭ Spiritismo)


NOVAĴOJ

Lastatempe mesaĝon mi ricevis el Mato Špekuljak, la kunordiganto de la ligo Humanitas, havantan proponon por la kunfandiĝo de HEK kun tiu ligo. Kvankam mi ĉiam opinias ke kunlaboro inter la du societoj estos ĉiam ebla mi repondas al Mato ke mi ankoraŭ komprenas nek la neceson nek la utilon de kunfandiĝo kiel proponata, plejparte ĉar li proponpostulas:

1) ke la nomo de HEK ŝanĝiĝu ree al "Hilelista Rondo", la originala nomo; kaj 2) ke antaŭkondiĉo de kunfandiĝakcepto far la Ĝenerala Kunsido de la ligo estus ke ĉiu membro de HEK individue aniĝas en la ligo.

Li ne donis akcepteblan kialon por nek unu nek la alia postulo.

Mi ankoraŭ kontentas ke HEK daŭras kiel nuntempe, kiel inform-fonto pri hilelismo kaj universaletiko ĉirkaŭ kaj per la lingvo Esperanto per ties TTT-ejo kaj la organo trimonata.

Mi atendas reagojn el la membraro.


Brila kaj imag-plena filmo pri la lastaj dek du horoj de la vivo de Jesuo de Nazareto far fama aktoro/direktoro Mel Gibson aperos printempe 2004.

"Passion" [Pasiono] proksime montros la brutalon suferitan far Jesuo per imagoj, kaj dialogoj nur la latina lingvo (oni diras ke la aktoroj uzos modernan prononcon italan [eklezian]) kaj la aramean, sen subtitoloj.

La TTT-ejo por legi pri la filmo (en ses lingvoj, inkluzive la latina) estas:

Passion

Por legi esperantlingvan version de la teksto, klaku ĉi tie:

Rakonto

rB
Kunordiganto de HEK



Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois