HILELISTO

 

Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.org/hilelista_komunumo)

 

Numero: 32

Dato: 2003 04 15


(Universitato Al-mustansirija ĉe Bagdado, malfermita en 1233 K.E.)


ABU HAMID IBN MUHAMMAD IBN MUHAMMAD AL-TUSE AL SHAFI'I AL GHAZALI

Abu Hamid Ibn Muhamad Ibn Muhamad al-Tusi al-Ŝafi'i al-Gazali naskiĝis en 1058 (K.E.) en Korasan, Iranio. Lia patro mortiĝis dum la filo estis ankoraŭ juna sed li ĝuis la okazon ricevi edukadon laŭ la kutima kursaro ĉe Niŝapur kaj Bagdado. Baldaŭ li sin akiris altan standardon de klereco je religio kaj filozofio kaj ricevis la honoron de nomiĝo kiel profesoro ĉe la la Nizamija Universitato de Bagdado, kiun oni rekonis kiel unu el la plej famaj institucioj de alta edukado dum la ora erao de islama historio.

Post kelke da jaroj, tamen, li forlasis akademiajn studojn kaj primondajn interesojn kaj iĝis vaganta asketo. Tio estis procedo de mistika transformiĝo. Pli malfrue, li reprenis profesion de instruisto sed ree ĝin forlasis. Li pasigis plurajn jarojn de sola vivo, sindonanta al kontemplado kaj verkado, kiu rezultiĝis en pluraj eternaj libroj. Li mortiĝis en 1128 (K.E.) ĉe Bagdado.

Siaj ĉefaj kontribuoj al islama kulturo estas en teologio, filozofio kaj sufismo. Pluraj islamaj filozofoj jam influiĝis de kaj plilaboris poziciojn de helena filozofio, inkluzive de la nov-platona filozofio, kaj tio kondukis al konflikto kun diversaj instruoj islamaj. Aliflanke, la movado de sufismo estis troiĝanta, ĝis evito malobservi devigajn preĝojn kaj devojn de islamo. Laŭ sia nediskutebla eruditeco kaj persona spertado mistika, Gazali strebis rektigi tiujn tendecojn, kaj je filozio kaj je sufismo.

Je filozofio, Gazali konsideris la poziciojn de matematiko kaj ekzaktaj sciencoj kiel esence pravaj. Li tamen adoptis la teĥnikojn de logiko aristotela kaj procedojn nov-platonajn kaj uzis tiujn pensilojn por demontri la difektojn kaj lakunoj de la tiam ĉiea filozofio nov-platona kaj por etigi la influojn negativajn de aristotelismo kaj troan racionalismon. Kontraste al iuj el la islamaj filozofoj, ekzemple Farabi, Gazali figuris la malkapablon de racio por kompreni la absoluton kaj senfinon. Racio ne povas transcendi la finiton kaj estas limigita al la observado de la relativo. Ankaŭ, pluraj islamaj filozofoj tenis ke la universo estas finhava je spaco sed nefinhava je tempo. Gazali rezonis ke nefinhava tempo rilatis al spaco nefinhava. Per lia pensado klara kaj rezonado potenca, li povis starigi ekvilibron inter religio kaj rezonado, kaj komprenis ilin, respektive, senfinhava kaj la finhava.

Je religio, ĉefe je mistikismo, li forpurigis la troaĵojn de sufismo kaj restaŭris la aŭtoritaton de ortodoksan religion. Tamen, li substrekis la gravecon de aŭtentika sufismo, kiun li tenis esti la vojo por atingi veron absolutan.

Li verkis vaste. Inter liaj eternaj libroj estas Tuhafut al-Falasifa (La senkomprenebleco de la filozofoj), Ihja al-'Ulum al-Islamia (La revivigo de la sciencoj religiaj), kaj La komenco de gvidado kaj sia aŭtobiografio, kaj Liberigo el erarado. Iuj el liaj verkoj tradukiĝis al eŭropeajn lingvojn dum la mezepoko. Li ankaŭ verkis resumon de astronomio.

La influo de Gazali estas profunda kaj eterna. Li estas unu el la plej grandaj teologoj de islamo. Liaj teologiaj doktrinoj penetris eŭropon kaj influis kaj judan kaj kristanan skolasticismojn kaj pluraj el liaj argumentoj ŝajnas esti adoptitaj de Sankta Tomaso Akvinano por samecele restaŭri la aŭtoritaton de ortodoksan kristanecon en okcidentio. Tiom potenca estas lia argumento favore al religio ke oni lin akuzis je kadukigo de la kaŭzo de filozofio kaj, en islama Hispanio, Ibn Rushd (Averoeso) verkis replikon al ties Tuhafut.

(far Chris Marvin -- esperantiga senpermese (ĝis eldondato) far rB -- la angla originalo haveblas sube)

The Window:Philosophy on the Internet


PREĜO

Je la nomo de Alaho,
la bonfaranta, la kompata.
Laŭdoj al la Sinjoro de la
universo kiu nin kreis kaj
faris el ni tribojn kaj naciojn
ke ni konu unu la aliajn, ne por ke
ni la alian malestimi.
Se la malamiko tendecus al paco,
ke vi ankaŭ same tendecus,
kaj fidu je Dio, ĉar la Sinjoro estas tiu
kiu aŭdas kaj scias ĉion.
Kaj la servantoj de Dio,
Plej difavorataj estas tiuj,
kiuj promenas sur la tero humile,
kaj kiam ni salutas ilin, ni diras "PACON".

(preĝo el la suba TTT-ejo esperantigita far rB)

Peaceprayers


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois