HILELISTO

 

Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.org/hilelista_komunumo)

 

Numero: 31

Dato: 2003 01 22


John Wesley

Antaŭ tricent jaroj naskiĝis en Anglio ĉi tiu homo kiu tiom influis modernan kristanecon protestantan, soci-aktivistan kaj fido-inspirantan. Anglikana pastro, li per konstanta vojaĝoj predikis malkaŝeme en publikaj lokoj kaj kunvenejoj tra Grand-Britujo kaj starigis societojn da kredantoj tra la lando por ke ili kune helpu sin religie kaj komunume. Pro la doktrino de graco lerninta de la Moravianaj (Unitas Fratrum) misiistoj dum restado mallonga en Usono kiel juna pastro, li spertis sian "alvokon" al Dio kaj poste neniom ĉesis predikadi pri tiu libera dono, pere de Jesuo, estas havebla de ĉiu, kontraste al la doktrino, ekzemple de la Kalvinistoj kaj Jansenistoj, kiuj stipulas ke nur elektitoj de Dio povus ĝui tiun donon.

La movado de li fondita, kiu fine iĝis alie aparta konfesio protestanta, nomiĝas Metodismo, pro la strikta, orda disciplino pia tra kiu oni esperas savon trovi. Sed, spite de la strikteco li altiris multajn homojn pro lia amo de himnoj (lia frato Charles verkis pli ol ses mil!), lia granda talento kiel oratoro kaj lia agado social-aktivisma kontraŭ sklaveco, labor-maljustoj, alkoholismo, ŝuldo-leĝoj, kaj ĝenerale kontraŭ la sorto de malriĉuloj. Li multe kuraĝigis legopovon ne nur por pli bone koni la Biblion sed literaturon ĝenerale kaj, por plenumi sian evangelian mision li ofte predikis al vastaj grupoj da popoloj, kiel ministoj kaj aliaj laboristoj en kaj ekster la laborejoj plejofte kiam lokajn ambonojn al li oni rifuzis. Multe da la profitoj rezultintaj de sia vasta verkaro (libroj, jhurnaloj kaj pli ol kvardek mil predikoj) li uzis por financ-helpi malavantaĝulojn, starigi dispensariojn kaj helpi ŝuldantojn.

CITAĴOJ

"Tiel bonega paroli pri la temo de la amo je nia najbaro! Ĉi tiu estas la plenumo de la leĝo,la fino de la ordono (dekalogero). Sen tio, ĉiojn, kion ni posedas, kion ni faras, kion ni trasuferas nenian valoron posedas je la vido de Dio. Sed estas la amo je nia najbaro kiu deiras de la amo je Dio: alie, ĝi valoras nenio. Konvenas, do, fajne serĉi tion sur kio staras nia amo je nia najbaro; ĉu ĝi vere baziĝas sur la amo je Dio; ĉu ni Lin amas ĉar Li nin unue amas; ĉu ni estas kore pura: ĉar tiu ĉi estas la fundamento kiu neniam estos movita." "Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion". (Mat 5:8)

(Tirita el Prediko n-ro 23, el la eldono de 1872 "Pri la de nia Sinjoro Prediko sur la monto III")

" ... ni facile lernos kiel larĝ-sence la termino "pacigantoj" estu komprenenda. Ties senmetafora signifo implicas tiujn amantoj de Dio kaj homo kiuj absolute malamas kaj abomenas ĉiajn konfliktojn kaj kverelojn, ĉiajn ŝanĝemon kaj rivalecon; kaj, ili do laboras, laŭ siaj fortoj ĉiuj, aŭ evitigi la ekflamiĝon de tiu infer-fajro aŭ, kiam ekflamiĝinta, evitigi disvastiĝon aŭ, jam flamiĝinta, evitigi pluan disvastiĝon. Ili penas serenigi la ŝtormaj spiritoj de homoj, kvietigi iliajn pasiojn turbulentajn, mildigi la mensojn de konfliktantoj, kaj, se eble, akordigi unu al la alian. Ili uzas ĉiujn senkulpajn artojn kaj alvokas ĉiujn fortojn siajn, ĉiujn talentojn donitajn de Dio, por konservi pacon ekzistan samkiel por restarigi ĝin kiam mankanta. Estas ĝojo je iliaj koroj progresigi, konfirmi, pliampleksigi interkomunan bon-volon inter homoj, sed speciale inter la infanoj de Dio, kiel ajn distingitaj per kvalitoj de pli malgranda graveco; ke, ĉar ili ĉiuj posedas 'unu Sinjoron, unu fidon' kiel ili estas 'alvokataj je unu espero laŭ siaj alvoko' tiel ili kapablas 'promeni laŭ la valoro de tiu alvoko'; per ĉia humileco kaj mildeco, per long-suferanta subteno unu al la alia laŭ amo; strebanta konservi la unuecon de la Spirito laŭ la ligilo de paco." (ibid.)


RAPORTO PRI LA JARKUNVENO

Al mi estas la malĝoja devo informi vin la legantojn ke, pro malsufiĉa ĉeesto fare de la membraro, eĉ per paperpoŝta sendado de la dissenditaj balotiloj, neniaj decidoj estas faritaj de la 2002-a Jarkunveno de HEK. Kvankam la nuna Statuto silentas pri kvorumo deviga je la Jarkunveno (ja unu afero mi klopodis korekti per komunikita statŝanĝa propono), malpli da partoprenantoj ol lastjare esprimis siajn voĉdonrajtan HEK-membrecon, ĉu dum la ĝenerala kunsido de la jarkunveno ĉe la babilejo elektronika ĉe la dissendolisto, ĉu per sendo de la havebla balotilo; do, la stato de HEK kiel societo, "hilelistaro" iel vagas. Pri tio mi ne malkuraĝiĝos, kvankam rajte. Mi anstataŭe preferas al vi doni ĉi tiun analizon pro la relativa fiasko pasinta kaj pri la estonteco de HEK.

HEK, laŭ la vigla iniciagado de Mato Špekuljak, estis starigita bonegintence laŭ la principoj hilelismaj-homaranismaj de D-ro L.L. Zamenhof kaj laŭ kongruaj religiaj kaj humanismaj celoj. Tio evidentas laŭ la sukceso kreskanta de la Ligo Humanitas starigita de S-ro Špekuljak tuj post li forlasis HEK-an kunordigantopostenon mez-februare 2002. Pro la decido de la unua Jarkunveno en decembro 2001 oni posedas kaj disvastigas per la HEK-a hejmpaĝo dokumentojn pri hilelismo kaj pri HEK mem, inkluzive Statuton, Regularon, la organon Hilelisto kaj tiel plu, kaj HEK prenis la vojon al pli-malpli formale estrita sed malstreĉe ligita societo de sampensuloj, ŝatantoj de la interna ideo de kaj la lingvo Esperanto kaj de la hilelisma/homaranisma principaro.

Iĝinta kunordiganto antaŭ dek unu monatoj mi klopodis daŭrigi la aferon, publikiginte tri numerojn de la HEK-a organo kaj bonvenigis unu novan membron (Ernesto, el Kubo -- de li mi petas pardonon pro manko de lia nomo inter la aliaj membroj en la 30-a numero paperversia de la organo) kaj preparis dokumentojn kaj diskut-temojn por la Jarkunveno. El la membroj mi ricevis nur kvar leterojn (el tri membroj) dum dek unu monatoj kaj ne tiom pli elektronikaj krom inform-petantaj mesaĝoj el la ĝenerala publiko. Mi interpretas ĉi tian reagon kiel simpla malsukceso interpretinta la esencon de hilelismo kaj misgviditaj miaj deziroj kaj klopodoj mildigi iomete la religian aspekton de la zamenhofa celo ene de kaj kunhavita kaj de ĉi ties internacia lingvo kaj de la filozofio pri hilelismo/homaranismo. Kvankam mi ankoraŭ firme kredas ke oni ne bezonas pluan religion, mi devas tamen agnoski ke tiu spirita, emoci-intelekta aspekto altiranta nin ĉiujn al Esperanto estas pli klara kaj pli vigla kiam ni aktivas hilelisme/homaranisme. Tiu vigligilo estas nenio alia ol la kvazaŭ nekaptebla "interna ideo". Pri tio mi ja multe verkas dum la venanta jaro, en Hilelisto kaj aliverke. Mi nun scias ke tio estas la ŝlosilo hilelisme parolanta.

Mi ankaŭ interepretas la reagon silentan, memkontentan de la membraro kiel respondo klara al mia propono plidemokratiigi (per pli efika adhero al principoj parlementaj) la Statuton (laŭ Hilelisto N-ro 30). Laŭ la membraro, do, HEK aŭ estas sufiĉe laŭregula komunumo aŭ estas jam tro reguligita. Probable la dua konkludo pli validas, speciale ĉar HEK estas fakte nur ŝajn-ento societa, tute malformala kunveniganto kaj informilo pri aferoj hilelismaj/homaranismaj -- estas nenia avantaĝo esti membro (krom se oni iel deziras nur la rajton voĉdoni dum Jarkunveno -- kaj TRE evidentas ke plejmultego da membroj ne estas tiel motivitaj). Do, HEK estas, sen rezonebla partopreno de ties membroj, nur surTTT-a ento prizorgata de unu homo (la ĉi aŭ tiutempa kunordiganto) kiu dissendas plurfojoj jare la HEK-an organon kaj kunvokas jare membrojn por esti iomete pli ol tiu malstreĉite ligita societo da esperantistoj alie ŝatantaj la praktikajn agojn de la interna ideo.

Mi do sciigas vin ke mi daŭrigos la aferon almenaŭ unu pluan jaron laŭ la ekzistanta Statuto kaj Regularo. La nura diferenco estas ke mi nun celas eldoni nur kvar numerojn de la organo jare (en januaro, aprilo, aŭgusto kaj novembro) pro tempomanko persona. Kiel jam esprimita plurfoje, eldonindaj kontribuoj verkaj ja estas bonvenaj.

rB
Kunordiganto de HEK


Preĝo

Kia ajn viaj laboroj kaj aspiroj
dum la brua konfuzo de vivo
konservu pacon je via animo.
Krom la honto, ŝvitado kaj sonĝoj nerealiĝintaj,
estas ankorau bela mondo -- strebu al feliĉo!

(Anonima, el la 17-a jarcento hazarde aperinta preĝo, per www.worldprayer.org -- tradukita far rb)


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois