HILELISTO

 

Dumonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.org/hilelista_komunumo)

 

Numero: 30

Dato: 2002 10 15


JARRAPORTO DE LA KUNORDIGANTO

JARRAPORTO


de la Kunordiganto de la Hilelista Esperanto-Komunomo
Oktobro 2002

De post la komenco de ĉi tiu jaro, multaj ŝanĝoj okazis, speciale februaron. Tiumonate la ekskunordiganto, Mato Špekuljak, subite forlasis hilelistujon kaj transdonis la kunordigantajn respondecojn al la vic-kunordiganto, la subskribonto, la 16-an de februaro 2002. S-ano Špekuljak tuj starigis kaj ankoraŭ kunordigantas pluan "universalhumanisman" societon, lia Ligo Humanitas , kiu, trilingva (kroata, angla kaj esperanta) iĝis laŭleĝa neprofitcela organizo en lia hejmlando, Kroatio. Al nia amiko Mato ni sendas bondezirojn!

Dum kunordiganto de HEK, mi eldonis tri Hilelisto-jn (en aprilo, aŭgusto kaj la nuna) kaj eldonos la sekvan numeron venant-januare, post la Jarkunveno. Mi zorgas regule pri la HEK-a dissendolisto interreta (ĉe Yahoo! kaj pri la HEK-a hejmpaĝo. La dokumentoj redakciitaj de la ekskunordiganto Mato jam sur la hejmpaĝo ne estis ŝanĝitaj sed nur korektitaj (ortografie, ĉi kaj tie) kaj mi ankaŭ aldonis pli da ligilojn rilatajn al aliaj paĝoj kongruaj kun HEK. Ekzemple, mi metis sur la HEK-a hejmpaĝo la esperant-lingva traduko (far N ...) de la rus-lingva broŝuro zamenhofa Hilelismo: Propono pri la solvo al la juda problemo de 1901, fondverko de hilelismo. Hodiaŭ, la 15-a de oktobro 2002 estas dudek membroj de HEK: Alesandro, Armando, Antonio, Charles, Christian, Claude, Emilo, Ernesto, Giuseppe, Hardy, Jaroslav, Jeremi, Kimon, Kresimir, Manuel, Nives, Pinuccia, Rainer, Raymond, Ruben, kaj Zlatko.

Estas plue, dudek unu membroj de la dissendolisto HEK-a, 16 inter kiuj ne estas ankaŭ membroj de HEK. Do, estas fakte tridek ses hilelisto-subtenantoj individuaj.

La 3-an de oktobro mi kiel respondeculo pri HEK membriĝis post invito en dissendolisto "Strategia Forumo de la Komunumo" kunordigita de UEA-a prezidanto Renato Corsetti . Tiu forumo servos por "interkonsenti pri strategiaj planoj kaj priplenumado de la planoj" kaj HEK, do troviĝas inter aliaj grupoj/societoj dediĉita al la celoj pri utiligado de Esperanto kaj ties interhomajn aspektojn.

De post la 16-a de februaro HEK ricevis nenian donacon, ĉu monan aŭ materian. La elspezoj kunordigant-rilataj ja estis malmultaj eble malpli ol $10.00 US) por poŝti revuojn ktp.

Esperante ke mi baldaŭ ricevos viajn balotilojn kaj ke vi ĉeestos la elektronikan Jarkunvenon en decembro, mi deziras al vi ĉiuj bonan aŭtunon!

rB


REVIZIEND-PROPONOJ AL LA HEK-a HEJMPAĜO

Sekvante la vizion pri la evoluo de HEK esprimita en mia komunikaĵo de 2002 04 03 kaj denove anoncita en numero 28 de Hilelisto, mi deziras ĉi-komunikaĵe prezenti miajn revizi-proponojn de la Statuto de HEK.

Kiel mi tiu-komunikaĵe opiniis, la mondo vere ne bezonas pluan religion. La nov-religia projekto proponita de Zamenhof je la nomo de "Hilelismo" ja mortas jam delonge kaj probable neniam serioze reproponiĝos, precipe ĉar la cionismo, kiun li tiom kontraŭstaris per la sama pamfleto (kaj do proponis hilelismon kiel "solvo al la juda problemo") jam delonge ekzistas, kaj plue, ĉar la morala enhavo de hilelismo jam solide troviĝas je aliaj religioj. Sed ties sama morala centro, la universalhumanisma aspekto de la Hilelismo-projekto ankoraŭ postvivas samkiel la zamenhofa lingvo, kiu kune posedas la saman "internan ideon" inspirantan. Ja ĉi tiun aspekton mi deziras antaŭenigi HEK-e per regule aperantaj numeroj de Hilelisto, diskutoj kaj debatoj kaj perpoŝte kaj perTTT-e inter aliaj manieroj. Tial mi proponas la sekvantajn reviziojn al jam "aprobita" (per la lasta Jarkunveno) HEK-a dokumentaro.

Ĉar organizeto tute neformala samkiel HEK tute ne bezonas detalegajn Statuton KAJ Regularon por funkciadi -- ĝi estas nek korporacio komerca, nek partio politika: ĝi estas nur societo de bonvoluloj -- do, la revizi-proponoj ĉi-sube aspektos, laŭ iuj legantoj, iomete drastaj kaj eĉ, laŭ iuj, retroirantaj. Sed ĉi tiuj revizioj, laŭ mi, plisekuriĝos la rilatojn inter HEK-anoj. Mi proponas ŝanĝojn per kiu oni povas pli demokratie proponi kaj fari ŝanĝojn kaj elekti kunordiganton. Plue, mi proponas forigi vere nebezonantajn kaj ekzistantajn troaĵojn da ceremoniaro. HEK-anoj, je la fino, ne sentos la mankon de tiaj aranĝoj superfluaj. Ni ne obsediĝu pri troaj detaloj kaj reguloj -- ni simple kunveniĝu kaj kunagadu samspirite, samcele je la principo konata per la "Ora Regulo" substrekita de rabeno Hilelo kaj aliaj moralo-instruistoj tra historio.


REVIZI-PROPONOJ DE LA KUNORDIGANTO DE HEK

Sube estas kvar ligiloj al:

1) La nuntempa Statuto

2) La proponita Statuto reviziita

3) La Regularo (nuligota, se la membraro konsentas) kaj

4) La Jarkunvena Balotilo.

Tiuj, kiuj ne havas aliron al TTT-on ricevos paper-ekzemplerojn.

Ĉar la nuna (kaj ankaŭ la revizi-proponita) Statuto devigas dum-jarkunvenan voĉdonon pri ŝanĝoj je la Statuto, mi alfiksis balotilon.

Mi do proponas:

a) ke la HEK-anoj adoptas la reviziitan Statuton; kaj,

b) ke la HEK-anoj do konsentas la forigon de la superflua Regularo.


Vi povas voĉdoni jene:

1) dum la Jarkunveno -- ĝi okazos dimanĉon, la 15-an de decembro 2002 inter la 14-a kaj 16-aj horoj UTC per la elektronika forumo ("chat") de la HEK-a Dissendolisto;

2) per elektronika poŝto ĝis 1600 UTC 2002 12 15: sendi tekst-version de la balotilo al la kunordiganto;

3) sendi la balotilon al la la kunordigantejo per kutima poŝto - ĉar ĝi devas atingi la kunordiganto ANTAŬ la Jarkunveno, mi konsilas ke vi poŝtas ĝin almenaŭ du semajnoj antaŭ tiu evento.


KANDIDATIĜU JE KUNORDIGANTO DE HEK

Se vi deziras kandidatiĝi je la supre-menciita posteno voluntula, bonvolu anonci vian deziron tiucelan al la kunordiganto kaj via nomo aperos kune kun la aliaj kandidatoj inter kiu elekti dum la Jarkunveno.


Kiel agi bonfare

Al tiu kiu trinkigas akvon, donu bonan manĝaĵon;
Antaŭ tiu kiu klinas sian kapon, adorsterniĝu.
Por tiu kiu spezas paison, faru orvalore;
Por tiu kiu savas vin, pretiĝu forlasi la vivon.
Al tiu kiu faras bonon, repagu dekoble: tutkore, parole, plenage;
Sed plej signifas tiu kiu per bonfaro respondas al malbono.

(el La Aŭtobiografio de Mohandas K. Gandhi, tradukita far A Giridhar Rao)


Dankon,

rB
Kunordiganto
Hilelista Esperanto-Komunumo