HILELISTO

 

Dumonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.org/hilelista_komunumo)

 

Numero: 29

Dato: 2002 09 11


JEAN-JACQUES ROUSSEAU

1712-1778


La unuaj paragrafoj de la enkonduko far Michel Launay al la Émile de Jean-Jacques Rousseau traktas temon delonge probleman je iuj reviziistoj de Rousseau. Launay demandas rekte al la leganto:

"Kiel ni serioze traktu verkaĵon pri edukado de infanoj far homo kiu kiu ĝoje (li mem atestas tiel en siaj "Konfesoj") abondonis la kvin infanojn kiujn li faris kun Thérèse Levasseur."

Fakte, tiom da infanoj naskiĝis el la unio de Rousseau kaj tiu amaĵistino, kaj ĉiu estis abandonita baldaŭ post naskiĝo (ĉiu estis lasita ĉe la "Infano-abandonejo" kiel orfo).

Ĉi tiu homo, kiu grandparte inspiris kaj la plej bonajn kaj la plej malbonajn aspektojn de la revolucio franca tute ne malmeritas sian daŭrantan famon pro tiuj pekoj de lia mez-aĝo, spite de la larĝo de la peko kontraŭ infanoj, familio kaj socio. Rousseau, kvankam rezoninte iom malvarm-logike la motivojn de la abandono de ĉiu infano, tamen ĉirkaŭ la periodo de la redaktado de Émile emocie suferis dum serĉado malsukcesa de lia unuanaskito kaj, kompreneble, neniam sentis sin malkulpa je la tuta afero. Obsediĝita pri tia bedaŭrinda agado je liaj propraj idoj kaj rememorante liajn malsukcesojn kiel instruisto dum juna viro, Émile naskiĝis por "ne forblami miajn kulpojn sed por malebligi la legantojn imiti ilin."

Sed Émile instruas nin multe pli ol pri la psikologiaj kaj emociaj suferoj de tiu alie granda homo. Ĝi entute montras komprenon vastan de la aŭtoro pri infanoj kaj iliaj ideoj, emocioj, agadoj kaj imagoj dum ĉiuj aĝoj kaj lerte gvidas la leganto tra ĉiu etapo ĝis la fino. Kaj, en la mezo, en Libro IV estas eble la kerno de la tuta afero, "La deklaro de fido de pastro savoja". Ĉi tiu ĉapitrero de pli ol ses dek paĝoj montras la akson de la el-Rousseau-a vidpunkto filozofi-religia kaj resumiĝas en ties finaj frazoj:

Aŭdacu konfesi Dion ĉe la filozofoj; kuraĝe prediki humanecon al maltolerantoj. Vi estos sola, eble; sed vi portos en vi mem ateston per kiu vi forigos tiun de aliaj homoj [nekredantaj]. Ke ili amus vin, aŭ malamus vin, ke ili legus vin aŭ malestimus viajn verkaĵojn, ne gravas. Diru la veron, faru bonon; tio, kio gravas estas ke vi faru viajn devojn dum vi estas sur la tero; kaj, forgesante vin mem, vi ja laboros por vi mem. Mia infano, persona intereso trompas nin; nur la espero je justeco neniel trompas."


Citaĵoj el Libro IV de Émile

(el parto 2, titolita "La deklaro de fido de pastro savoja" se ne notita alie)

"Estas la malforto de homo kiu igas lin socieman; ne estas la mizeroj komunaj kiuj portas niajn korojn al homaron: ni nenion al tiu devas se ni ne estis homoj. Ĉia rilato estas signo de malsufiĉo; se ĉiu nenion bezonus el aliaj homoj tiu apenaŭ konsiderus unuiĝi kun ili. Nia infirmo, do, naskiĝas de nia delikata feliĉo. Persono vere feliĉa estas persono sola; nur Dio ĝuas feliĉon absolutan; sed kiu inter ni vere scias ĉi tion? Se persono vere neperfekta povus vivi memsufiĉe, kion tiu vere ĝuus laŭ ni? Mi malkapablus imagi personon, kiu nenion bezonas, kiu povus ami: mi ne kapablu imagi tiun personon, kiu, amanta nenion, povus esti feliĉa.(el parto 1)

"Mi komprenas ke malsufiĉo de la spirito homa estas la unua kaŭzo de la vasta malsimileco de niaj sentoj, kaj ke aroganteco estas la dua. Ni ne mezurpovas ĉi tiun maŝinon [ekzistado, en ĝeneralaj termoj], ni ne povas kalkuli ĝiajn rilatojn; ni konas nek ĝiajn tutunuajn leĝojn nek la kaŭzon finan; ni konas nek nian propran naturon nek nian principon agadigantan ... misteroj nepenetreblaj ĉirkaŭas nin ĉie; ili estas super la regiono sentebla; por ke ni povu kompreni ni kredas nin inteligentaj, sed ni posedas nur imagon ... Ĉiu inter ni tra ĉi tiu mondo imaga kubutumas vojon, kiu laŭ si estas la bona; neniu ne povas scii ĉu la sia kondukos al la fino. Tamen, ni deziras ĉion kompreni, ĉion scii. La nura afero kion ni ne scias estas ignori tion, kion ni ne povas scii ... Kiam la filozofoj malkovrus la veron, kiu inter ili interesiĝos al tio? Ĉiu inter ili bone scias ke sia sistemo ne estas pli bone fondita ol tiuj de aliaj filozofoj; sed li subtenas la sian ĉar ĝi estas la lia. Ne estas unu sola filozofo kiu, ekkoninta la veron kaj la malveron ne ankoraŭ preferus sian mensogon ol la vero malkovrita de alia filozofo. Kie estas la filozofo kiu, por sia gloro, ne trompus volonte homojn. Kie estas tiu, kiu en la sekretejo de sia koro, proponus al si alian objekton alie ol por sin eminentigi? Kondiĉe ke li leviĝus sin super la vulgaruloj, kondiĉe ke li malpolurus la famon de liaj samprofesiuloj, kion li dezirus plue? La esenca sinteno estas pensi alie ol aliaj personoj. Ĉe la kredantoj li estas ateista, ĉe la ateistoj li estas kredanto ... Mi komprenas ankoraŭ ke, ĉar la filozofoj tute ne kapablas min liberigi de miaj duboj senutilaj, ili nur multobligas tiujn, kiuj min turmentas, solvantaj neniujn el ili. Mi do prenas alian gvidon kaj diras al mi: konsideru la lumon internan, ĝi malproksimigos min malpli ol tiuj [la filozofoj], aŭ, iu eraro almenaŭ estos la mia kaj mi malpli malvirtigos min sekvante miajn proprajn iluziojn ol viktimiĝinta de la filozofaj mensogoj."

"Unuavorte, ĉiu movo kiu ne estas kaŭzita de alia movo nur povas okazi per ago spontana, volonta; la korpoj senaminaj agas nur per movigo kaj estas nenia vera ago sen volo. Jen mia unua principo. Mi kredas, do, ke ia volo movigas la universon kaj animigas naturon. Jen mia unua dogmo, aŭ mia unua artikolo de fido ... Se la moviĝo de materio montras al mi volon, kiam la materio moviĝas laŭ certaj leĝoj tio montras al mi ian inteligantecon; jen mia dua artikolo de fido. Agi, kompari, elekti, estas la procedoj de estaĵo aktiva kaj pensanta: tiu estaĵo, do, ekzistas. 'Kie vi vidas ĝin ekzisti?', vi al mi demandos. Ne nur en la ĉielo ruliĝanta, la stelo lumiganta; ne nur en mi mem, sed per la ŝafino paŝtanta, la birdo volanta, per la ŝtono falanta, per la folio ventvolanta ... La principo de ĉia ago troviĝas en la volo de estaĵo libera; estas neeble preterpensi ĉi tiun. Ne estas la vorto "libereco" kiu nenion signifas, estas la vorto "neceso". Pretendi ke iu ago ne rezultiĝas de ia principo aktiva, tio vere samas pretendi rezultojn sen kaŭzoj; ĉi tio estas rondiranta logikaĉo. Aŭ ne estas tutunua impulso aŭ ĉiu tutunua impulso ne rezultiĝanta de kaŭzo antaŭa, kaj ekzistas nenia volo vere sen libereco. La homo estas do libera per siaj agoj, kaj, tiel, inspirita de esenco nemateria; jen mia tria artikolo de fido. El tiuj tri oni facile deduktos ĉiujn aliajn, sen devigi min nomadi ĉiujn."

"Tiuj, kiuj neas la unuecon de intenco kiu evidentigas sin per la rilatoj de ĉiuj partoj de ĉiu granda tuto [universo] vane kovris siajn opiniaĉojn per abstraktaĵoj, per rilataroj, per principoj malavaraj, per terminoj simbolaj; kion ajn ili faras, mi restas maleble koncepti sistemon da estaĵoj tiom konstante aranĝitaj ke mi ne konceptu ian inteligecon, kiu ilin aranĝas. Ne dependas de mi kredi ke la materio pasiva kaj morta povus produkti estaĵojn vivantajn kaj sentantajn, ke ia sortaĵo blinda povus produkti estaĵojn inteligentajn, ke tio, kio neniel pensas povus produkti estaĵojn pensantajn.

Mi kredas, do, ke la mondo estas regata de ia volo potenca kaj saĝa; tiun mi vidas, aŭ prefere, mi tiun sentas, kaj gravas ke mi scias ĉi tiun. Sed ĉi tiu mondo, ĉu ĝi estas eterna aŭ kreita? Ĉu estas unika principo de ĉiuj aĵoj? Ĉu du aŭ pluraj? Kaj, kia estas ilia naturo? Mi nenion scias pri tioj, kaj tio malscio ne gravas al mi. Ju pli tiuj konoj interesus min, des pli mi strebus ilin scii; ĝis tie, mi malkonfesus tiujn demandojn sentutilajn, kiuj kapablas ĝeni mian memestimon, sed kiu estas nenecesaj por mia konduto kaj super mia inteligento."

"Homo, ne plu serĉu la aŭtoron de malbono; tiu aŭtoro estas vi mem. Ne estas malbono alie ol tiu, kiun vi faras aŭ kiun vi suferas, kaj ambaŭ devenas de vi mem ... Tie, kie ĉio estas bona, nenio estas maljusta. La justeco estas nedisigebla de la boneco; nu, la boneco estas rezulto de potenco senlima kaj de mem-amo, esenca por ĉiu estaĵo kiu sentas. Tiu, kiu povas fari ĉion, etendas sian ekziston ĝis kun tiu de estaĵoj. Produkti kaj konservi estas agoj eternaj de la potenco; ĝi ne agas je tio kio ne estas; Dio ne estas la Dio de mortoj, li ne povus esti detruanto kaj malbona sen vundi sin. Tiu, kiu povas fari ĉion povas voli nur tion, kio estas bona. Do, la estaĵo suverane bona ĉar suverane potenca devas ankaŭ esti suverane justa, alie li mem sin kontraŭdirus; ĉar la amo de ordo kiu produktas li nomas sin bonecon kaj la amo de ordo kiu konservas lin nomas sin justeco."

(tradukita far rB el la franca originala -- Émile ou de l'éducation, Garnier-Flammarion, Paris 1966)


(enkondukanta paragrafo de "La deklaro de fido de pastro savoja" el la originala manuskrito)

KONFESOPREĜO

(anon.)

Pardonu nin, Tutpova Dio,
pro la okazoj kiam ni servis sed ne vere adoris,
pro la okazoj kiam ni aŭskultis sed ne vere aŭdis,
pro la okazoj kiam ni simpatiĝis sed ne vere helpis,
pro la okazoj kiam ni rigardis sed ne vere vidis,
pro la okazoj kiam ni promesis sed ne vere liveris,
pro la okazoj kiam ni ricevis sed ne vere dankis,
kaj pro la okazoj kiam ni beniĝis sed mem mankis beni.
Amen


STATO de Hilelista Esperanto-Komunumo

Venont-numere, mi publikigos la "Listo de reviziend-proponoj" por diversaj dokumentoj HEK-aj sur la hejmpaĝo. Do, aperos nenia artikolo kiel kutime. Mi antaŭvidas ke tiu numero (n-ro 30) aperos mez-oktobre kaj mi sekve publikigos la rezultojn/reagojn fru-decembre en la 31-a numero de ĉi tiu organo. Aliaj detaloj pri "Jarkongreso" ankaĉ aperos en n-ro 30.

El Kanado kore salutas,

rB


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 6 Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois