HILELISTO

Monata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

http://www.oocities.org/hilelista_komunumo
hilelista_komunumo@yahoo.com

Numero: 26 Dato: 1.2.2002

Hans Küng

MONDAJ RELIGIOJ - MONDA PACO - MONDA MORALO

Strukturojn de elementaj etikaj normoj, valoroj kaj grandaj tradicioj kreadis homo mem en tre komplika sociala procedo, enkadre de sia evoluo. Tio signifas ke vivbezonoj ekestigis regulilojn de homa konduto: prioritatojn, konvenciojn, leĝojn, ordonojn, direktivojn kaj morojn - konkretajn etikajn normojn. Tial multon el tio, kion oni anoncas en hebrea Biblio, en Nova Testamento, sed ankaŭ en Korano, do en la kulturoj de semida origino, kiel Diaj ordonoj, do kun Dia autoritato, tion oni povas trovi ankaŭ en la religioj de hinda kaj ĉina origino. Homoj devis tiujn ĉi etikajn normojn ĉiam denove testi, kontroli en diversaj modeloj, oni verkontrolis kaj alproprigadis ilin ofte en la kuro de multaj generacioj. Poste nur venis al la akcepto de tiuj normoj, sed povas okazi, ke se cirkonstancoj ŝanĝigas, iuj normoj fariĝas neaktualaj.

Estas tial hodiaŭ necese serĉi novan socian konsenton, denove prikonsideri ian minimumon de humanaj valoroj, starpunktoj kaj kriterioj. Nur tiel ni povos defendi sin kontraŭ kreskanta perforto. Ni devas peni, ke nia socio, ĉu sur loka, ĉu sur nacia, ĉu sur globala nivelo fariĝu denove humana. Kiel ni trovu por ĉiuj homoj komunan elementan moralon, moralon de homaro, kiu estos valida por ĉiuj kulturoj? Ni bezonas politikon de respondeco, kiu baziĝas sur etika pensado. Samtempe ĝi devas ĉiam demandi pri sekvoj kaj eblecoj de politika agado... En la kunlaboro de nacioj necesas krei novajn, pli justajn strukturojn de monda mastrumado.

Monda moralo ne estas ia nova monda ideologio, nova unueca monda kulturo, kaj entute ne provo pri unueca uniforma eklezio. Estus ridinde se ni penus mondan etoson starigi anstataŭ Torao, Parolo sur la monto, Korano, Bhagavadgita, Budho au Konfuceo. Monda etoso estas elementa, baza konsento pri iuj devontligaj valoroj, nerefuteblaj kriterioj, kiujn konfirmas ĉiuj religiaj kaj etikaj homaj tradicioj, kiujn akceptas ĉu kredantoj, ĉu nekredantoj. Hodiaŭ estas grava ne nur unueca monda organizo, sed ankaŭ unueca monda moralo. En la tempo de globaligo estas necesa globala moralo. Dr. Horst Koehler dum la kunsido de monda banko en Prago diris: 'Globaligo bezonas globalan moralon.'

Ora regulo estas: 'Kion vi ne volas, ke aliaj faru al vi, tion ne faru ankau vi al ili.' Sed krom la ora regulo estas ĉi tie ankoraŭ elementa baza principo de humanismo: Traktu ĉiun homon - viron, virinon, blankulon, nigrulon, riĉulon, malriĉulon, junulon, maljunulon homece, do ne nehomece aŭ eĉ bestie." Li difinis kvar direktivojn:

1. Respondecon por kulturo de neperforto kaj estimo antau ĉio viva. 'Estimu vivon' - ne mortigu!
2. Respondecon por kulturo de solidareco kaj justa ekonomia ordo. 'Agu juste!' - ne ŝtelu!
3. Respondecon por kulturo de toleremo kaj vivo en vero. 'Parolu kaj agu en vero!' - ne mensogu!
4. Respondecon por kulturo de egalrajteco kaj partnereco inter viro kaj virino. 'Estimu kaj amu vin reciproke!' - ne misuzu sekssenton!

Preparis Vladmir Nemec surbaze de materialo el slovaka gazeto "Leteroj portempaj kaj supertempaj" (origina - pli ampleksa - artikolo estas publikigita en n-ro 391 de "Cursillo" [Evangelium Heute - Austrio]), parta korekto de la traduko Christian Lavarenne

 

Bertrand Russell*

Bertrand Russell (1872-1970) estas sendube unu el la plej elstaraj pensuloj, humanistoj, filozofoj de la 20-a jarcento. Li forte influis kulturon de sia lando (Britio) kaj de Okcidenta civlizo entute. Ege respektata intelekta kontribuo de Bertrand Russell surkampe de matematika logiko estis "Principia Mathematica", kiun li skribis kune kun N. A. Whithead.

En filozofio li staris meze inter materiistoj kaj idealistoj, kaj en socipolitika vivo li konsideris ke ne plej gravas kontraŭstaro inter (dum lia vivo akre unu al la alia kontraustarantaj) kapitalismo kaj socialismo, sed inter la industria civilizo kaj humaneco. La plej grava el inter politikaj volaraĵoj por Russell estis kiel eble plia libereco de individuo, kun lia kiel eble pli prudenta kaj kreativa edukado. Tion li vidis kiel antaŭkondiĉon por spirita nobliĝo de ĉiu homo. Por konservativuloj Russell estis socialisto, eĉ anarkiisto, por socialistaj radikaloj li estis burĝa liberpensulo, socialisto-utopiisto, por klerikuloj li estis morala kaj religia heretikulo.

Rilate religiojn li estis rigora raciisto. Li konsideris ĉiujn religiojn malveraj. Li estis ateisto. Vere, rilate religiajn dogmojn, inkluzive la demandon pri ekzisto de Dio, li estis agnostiko: ekziston de Dio oni, laŭ Russell, povas science nek konfirmi nek nei. Iujn formojn de persona religieco li traktis bonvoleme, teologion li malakecptadis kaj religiajn instituciojn li eĉ akuzadis pro - malutileco. Li ĉesis kredi je Dio estinte proksimume 15-jara, kaj, diference de L L. Zamenhof, li restis la nekredanto ĝis la fino de sia vivo. Russell estis profunde altruismema, li ankaŭ persone vivis laŭ althumanismaj, altpacifismaj idealoj, estinte proprapersone engaĝiĝinta kontraŭ la milito en Vietnamo, kontraŭ aplikado de atomaj bomboj... Li sopiris unu tutmondan registaron, pro kiel eble pli sukcesa protektado de paco en la mondo.

La ekzemplo de Russell montras ke honesteco, nobleco, moraleco ne dependas de deklarata persona religieco aŭ ateismeco. Estas en historio ne unu religiema fiulo, same kiel estis ateismemaj honestuloj. Estas alia afero ke eĉ la plej fervoraj ateistoj ne povas nei la unikan spiritan varmon, la unikan spiritan trankvilecon, la unikan spiritan fortecon kiun religioj donas al siaj adeptoj. Russel tion ne neis, kaj L. L. Zamenhof tion altege taksis. (M )


"Bona vivo"

Por ke homo vivu plene bonan vivon, li devas havi edukitecon, amikojn, amon, infanojn (se li ilin volas havi), sufiĉajn enspezojn (por ke homo estu protektita de mizero kaj zorgegoj), bonan sanon kaj laboron (kiu ne estas neinteresa). Kaj ĉio tio diversgrade dependas de la socio, kaj povas esti helpata aŭ malhelpata per politikaj okazintaĵoj.


PENSOJ DE B. RUSSELL

  • La homo estas parto de la naturo, ne io al ĝi kontraŭstaranta.
  • Dio kaj semorteco ne havas apogon en la scienco.
  • Se ni ne timus de la morto, ne aperus la ideo de senmorteco.
  • Estas prudente supozi ke per ĉeso de la fizika vivo (de homo) ĉesas ankaŭ la vivo mentala (mensa, spirita).
  • Oni ne povas diri ke Dio kaj senmorteco estas esencaj por la religio, ja en budhismo ili ne estas.
  • Filozofio de la naturo estas unu afero, kaj filozofio de valoraĵoj tute alia.
  • En filozofio de la naturo ni estas produktoj de leĝoj de la naturo, kaj je nia fino, ankaŭ iliaj viktimoj.
  • La naturo, per si mem estas nek bona nek malbona.
  • Kio estas la bona vivo estas nia afero, kaj ne de la naturo.
  • Bona vivo estas tiu kiu estas inspirita per la amo kaj gvidata per la scio.
  • Edukado kun afableco estas pli bona, se estas samefika.
  • Neinteligentaj homoj povas kaŭzi malbonon, eĉ se ili estas bonvolemaj.
  • Etikaj principoj devus esti tiaj, ke ili ne malebligadu la feliĉon.
  • Religio instruas etikajn regulojn kiuj ne kondukas homojn al la feliĉo.
  • Kristo instruis ke sian havaĵon oni disdonadu al malriĉuloj, ke oni ne militu, ke oni ne iru al templo, ke oni ne punu pro la adulto.
  • Konscienco estas trompebla gvidilo.
  • Aserto ke suferado en la mondo estas purigado de pekoj, kaj ke tial ĝi estas bona, estas nura raciigo de sadismo.
  • Ĉu Plejalta Forto aganta tra eterneco ne povis produkti ion pli bonan?
  • Por la tuta mildeco kaj prudenteco de la (moderna) kristanismo oni devas danki (liberpensulojn) persekutitajn de ortodoksaj kristanoj.
  • Instruo de Kristo, kiel ĝi estas prezentita en Evagelio, havas malmulte da komuna kun kristanismo.
  • De ekskluziva naciismo profitas nek venkantaj nacioj.
  • *Fonto: B. Rasel NAUKA I RELIGIJA, "Svjetlost" Sarajevo 1976 (elektitajn fragmentojn preparis kaj Esperanten tradukis: Mato pekuljak)

     

    Novaĵoj el Hilelistujo

    Per aldona voĉdonado membroj de Hilelista Esperanto-Komunumo elektis kiel la vickunordiganton de HEK s-ron Raymond Brisebois el Kanado kaj decidis ke la 2-a Jarkunveno de HEK okazu la 1-an de septembro 2002 en Interreto.

    Aperis 52-paĝa Jarlibro 2002 de HEK enhavanta enkondukan artikolon "De Hilelismo 1901 de L. L. Zamenhof ĝis Hilelista Esperanto-Komunumo 2001", ĉiujn oficialajn materialojn de HEK (Aliĝilon, Statuton, Regularon, Krestomation, Sentencaron, Kantaron, Kalendaron), Liston de hilelistoj, Katalogeton de Esperanto-Retadresoj. La Jarlibro estas mendebla kontraŭ 6 IRK-oj (internaciaj respondkuponoj) laŭ la adreso de redaktanto de "Hilelisto".

    En somerumejo-jaktejo Červar-Porat, apud Poreč (Norda Adriatiko, Kroatio) ekfunkcios la unua Hilelista domo. En jaro 2002, laŭ ĵus anoncita provizora programo, la Hilelista domo en Červar-Porat okazigos jenajn Esperanto-aranĝojn: Semajno de Esperanto (16.06-23.06), Semajno de Homaranismo (23.06-30.06), Semajno de Hilelismo (30.06-07.07), Semajno de sir Thomas More (26.08-01.09), Semajno de J. A. Komensky (01.09-08.09), Semajno de L. L. Zamenhof (08.09-15.09). Pli detala provizora programo estas ricevebla de la redaktanto de "Hilelisto".

    Materie helpadi HEK-on eblas diversamaniere: per alsendo de mono, per alsendo de IRK-oj, per alsendo de utilaj iloj. Donacantoj estas petataj mencii kiucele estu uzita konkreta donaco: ĉu por anoncado pri HEK en komunikiloj, ĉu por preparado de "Hilelisto", ĉu por dissendado de "Hilelisto" al nepagipovuloj, ĉu por ebligado de partopreno de nepagipovuloj en aranĝoj organizataj de HEK kaj hilelistaj domoj ktp.


    El leteroj al HEK

    C. G. (Svislando)
    Mankas punkto por la liberpensuloj. Kaj mi opinias, ke en la kalendaro devus esti tago dediĉita al Mahatma Gandhi.

    J. G. (Israelo)
    Mi pensas ke Zamenhof antaŭvidis Hilelismon kiel PONTAN NEŬTRALAN religion, kiun oni nur ALDONU al la propra kaj kiu ne devas anstataŭigi ĝin. Treege simile al Esperanto en la lingvaj aferoj. Do Hilelismo ne nepre devas ampleksi LA T U T A N mondon kaj ĉiujn saĝulojn kaj bonajn homojn en ĝi. Sufiĉas "ia aldonaĵo" al la normala religio - pri paca etika kunvivado. Mi pensas ke ekzemple la verkisto LEV TOLSTOJ estas taŭga tia aldonaĵo al ĉiuj religioj en la mondo. Li fakte skribis profundajn kaj sincerajn aferojn - kaj ni estu DANKEMAJ al li por lia kuraĝa subteno de la Esperanto-afero. Li ja skribis ke "NE EKZISTAS PLI KRISTANA AFERO EN LA TUTA MONDO OL LERNI ESPERANTON". Eĉ nekristanoj povas konstati ke tio estas taŭga aprobo de nia SAMIDEANA ideo.


    P. B. (Italio)
    Hilelistan Esperanto-Kalendaron 2002 mi resendas al miaj ret-amikoj kiel etan simbolon de dezirinda paco.

    B. F. (Germanio)
    "Ne kuŝu kun virseksulo, kiel oni kuŝas kun virino." (Lev. 18;22) Tiu principo estas krude ofenda por virinoj kaj amemaj homoj, ĉar ĝi signifas, interalie, ke kuŝante kun virino virseksulo devas brute sovaĝinstinkte koisti sen konsidero pri ama sento kaj homa interrilato, cele al nura korpa senspirita memkontentigo. Ĉu vere la plimulto de la viroj tiel maldigne kaj malhome traktas virinojn? Mi mem ne scias, sed laŭ la libro Levidoj de la Malnova Testamento mi devas kredi, ke jes!

    Novaj
    komunumanoj:

    16. Zlatko (Kroatio)
    17. Armando (Italio)
    18. Krešimir (Kroatio)
    19. d-ro Ruben Feldman-Gonzalez (Meksikio)

    Novaj
    abonantoj:

    15. "LA GAZETO" (Francio)


    E. M. (Francio)
    Plenan sukceson por konstrui pacon, justecon, amikecon inter ĉiuj homoj, kaj harmonion kun la Naturo. Multaj samideanoj (interesataj pri hilelismo) hezitas antau ol aliĝi al nia komunumo, ĝis kiam ili trovos sufiĉe da tempo por studi belegajn TTT-paĝojn de HEK.

    R. C. (Italio)
    Multajn bondezirojn al HEK!

    S. A. (Kolumbio)
    Por multaj esperantistoj estus bonege se ili povus koni paŝon post paŝo la idearon kaj fundamenton de hilelismo. Eble per reta "kurseto" pri hilelismo, ni ĝin pli disvastigus, mi pensas.
    Ĵus kadre de la Dissendolisto "Hilelismo" (hejmpaĝo:
    http://groups.yahoo.com/group/hilelismo startas du kursoj pri hilelismo - la elementara kaj la fundamenta retkurso. (rim. de la redaktoro)

    J. K. (Ĉeĥio)
    Domaĝe, ke la 1-an Jarkunvenon de HEK partoprenis tiom malmulte da anoj. Mi havas ĝis nun neniujn informojn pri la samtempa jarkunveno de HAT, sed verŝajne la partopreno ankaŭ ne estis multnombra. Tio estas nova argumento por kunfandiĝo de ĉiuj hilelismaj-homaranismaj iniciatoj en unu fortan organizaĵon.


    Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 6 IRK por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
    Mato Spekuljak, Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; rete
    mato.spekuljak@zg.tel.hr