HILELISTO

Monata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

http://www.oocities.org/hilelista_komunumo
hilelista_komunumo@yahoo.com

Numero: 23 Dato: 1.11.2001

HILELISMO KAJ ĜIA DESTINO

Tralegante la fontverkon de la Hilelisma movado (L. L. Zamenhof HILELISMO, 1901) oni rimarkas en ĝi evidentan intencon de la aŭtoro renovigi la religion de sia popolo, la juda. Zamenhof, anstataŭ tiam naskiĝanta cionismo (juda naciismo), proponis al siaj samgentanoj teozofian, novreligian solvon de, interalie, la juda demando.

Tri bazaj principoj de Hilelismo mallonge, sed samtempe komplete, priskribas kaj preskribas efikan programon de interhomaj rilatoj, kaj ili povus esti akcepteblaj kaj por judoj, kaj por kristanoj kaj por islamanoj, kaj por alireligianoj. Evidentas ke Zamenhof penis kunmeti sufiĉe neŭtralan principaron por ke ĝi povu esti akceptebla ankaŭ por ateistoj.

Al tiu ĉi religio kun pura konscienco povas aliĝi ĉiu morala homo, en kiu ajn religio li estus edukita. Al tiu ĉi religio povas kuraĝe aliĝi ankaŭ tiu, kiu principe neas ĉian religion; ĉar ne nur kontraŭ la 2-a kaj 3-a punktoj de Hilelismo eĉ nur iom morala homo povas kontraŭdiri nenion, sed eĉ la unua punkto ne tuŝas konvinkojn eĉ de plej persista ateisto, ĉar ekziston de ia nekomprenebla por nia menso tutmonda Forto ne malakceptas eĉ ateisto, nur kun tiu diferenco, ke tio, kion li nomas naturo, ni interkonsentis nomi Dio, neniom permesante al ni atribui al tiu ĉi Forto iajn de homo elpensitajn atributojn kaj lasante al racio kaj koro de ĉiu homo interpreti al si esencon de tiu ĉi Forto, kiel al li plaĉas. Hilelisto-ateisto povas sub la vorto Dio subkompreni fortojn de la naturo kaj mondan moralecon; superstiĉa hilelisto povas pentri al si Dion, sidanta en la ĉielo kaj reganta inferon kaj paradizon; kaj tamen ili ambaŭ estos bonaj hilelistoj kaj unu la alian ne povos riproĉi pri herezo, ĉar neniu el ili estos pekanta kontraŭ la hilelista religio.

Povas esti ke, krom per la konata "ora regulo" de Hilelo, Zamenhof, kunmetante tri bazajn principojn de Hilelismo, estis inspirita ankaŭ per jenaj vortoj de la profeto Miĥa (6,8): Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn kaj esti modesta antaŭ via Dio. Temas pri formulo tre simila, kvankam ne identa, kun la tri bazaj hilelismaj principoj.

Sed, ni nun analizu tri bazajn hilelismajn principojn en ilia origina formo (kiel ilin proponis Zamenhof):

1. Ni sentas kaj agonskas ekziston de la plej alta Forto, reganta la mondon, kaj tiun ĉi Forton ni nomas Dio.

Dio, do, ekzistas, kaj ni, homoj, kapablas konscii pri Li. Dio regas la mondon/universon. En la supra principo Dio estas prezentita tiel, ke Li povu esti trankvilanime agnoskata ankaŭ de ateistoj. Ĉu oni akceptos Zamenhofan koncepton de Dio, aŭ tiun de la Sankta Aŭgusteno aŭ tiun el la fama "Veto" de Blaise Pascal - la agonosko de Dio estas nepra. Sen Li la moraleco estus relativa, individua, laŭplaĉa afero.

2. Siajn leĝojn Dio enmetis en la koron de ĉiu homo en formo de konscienco; tial ĉiam obeŭ la voĉon de via konscienco, ĉar tio ĉi estas neniam eksilentanta voĉo de Dio.

Jen priskribo de la "konscio pri la bono kaj malbono". Dio ne enmetis malbonajn konsciencaĵojn en la koron de la homo. La malbono devenas de la homo neaŭskultanta voĉon de sia propra koro.

En la unua ĉapitro de Libro de Genezo (1,26) la unua mito pri la Kreo instruas ke: "Dio diris: ni kreŭ homon laŭ Nia bildo, similan al Ni". Kaj post la edenĝardena epizodo, laŭ kiu Adam kaj Eva akiris Dian konon de la bono kaj malbono, Dio donis al homoj plenan liberon elekti aŭ ne "promeni kun Li". Tiu respondeca libero evidentas ankaŭ el jenaj vortoj de Jesuo (Mateo 22,34-40, kaj vidu ankaŭ ĉe Marko 12,28-34 kaj Luko 10,25-28):

Sed la fariseoj, aŭdinte ke li [Jesuo] silentigis la sadukeojn, kune kolektiĝis. Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin: Majstro, kiu estas la granda ordono en la Leĝo? Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tio estas la granda kaj la unua ordono. Kaj la dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. De ĉi tiuj ordonoj dependas la tuta Leĝo kaj la profetoj.

Rilato al Dio kaj al aliaj homoj ĉi tie estas difinita per la vorto "amo". Kia alia vorto pli bone priskribus perfektan interkomunikumon inter la Eterna Forto kaj homoj, kaj inter homoj mem?

3. Esenco de ĉiuj leĝoj, donitaj al ni de Dio, esprimas sin per la formulo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi volus, ke aliaj agu kun vi, kaj faru nek videble, nek kaŝite tiajn agojn, pri kiuj via interna voĉo diras al vi, ke ili ne plaĉas al Dio." Ĉiuj ceteraj religiaj instruoj, kiujn vi iam ajn ekaŭdos de viaj instruistoj kaj gvidantoj kaj kiuj ne enestas en la ĉefaj tri religiaj punktoj, faras nur homajn komentariojn, kiuj en religia rilato estas devigaj al vi nur en tiu okazo, se voĉo de via koro diras al vi, ke tiuj komentarioj estas veraj.

Ĉi tie Zamenhof uzis la faman "oran regulon" en la formo, kiu aperas, interalie, en la Evangelio de Luko 6,31.

Plua ekzemplo venas el la fama diraĵo de Sokrato (Platono - Dialogo de Gorgio): "Pli bonas esti viktimo de maljusteco ol mem (re)agi maljuste." Kvankam eblas pli-malpli diversa persona interpreto (konkretiigo) de la ĝenerala principo, la principo enhavas sufiĉan garantion de moraleco.

Kian Hilelismon celu Hilelista Esperanto-Komunumo?

Laŭ mia persona vidpunkto, estante kristano, mi vidas la rolon de Hilelismo en ĝia plureligia aŭ suprareligia funkciado: ĝi povus funkcii kiel la pontreligio aŭ pontetiko inter personoj konfesantaj malsimilajn religiojn (analoge kun la pontlingva funkciado de Esperanto). Kiel kristano mi ja kapablas "kristani" dum mi "hilelismas", unu tute ne ekskludas la alion, unu komplementas la alion, kongruas kun ĝi. Sendube, alireligianoj povus diri la samon.

Ĉu la spirita, la religia aspekto de Hilelismo gravas? Mi kredas ke jes, ĉar la etika kerno de Hilelismo, baziĝinta profunde en la juda religietika tradicio (el kiu la kristana kaj parte ankaŭ islama fontas), vehiklas tiajn aspektojn. Hilelismo povus servi pontume kaj, kiel la ekumena motoro, ĝi povus pliantaŭenigadi homaman laboron pozitive influante la homajn mensojn kaj korojn.

Raymond Brisebois

 

1-a Jarkunveno de Hilelista Esperanto-Komunumo
Poreč - Kroatio, la 15-an de decembro 2001


La programo de la Jarkunveno ricevebla laŭ adreso: Mato Spekuljak, Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio
rete: mato.spekuljak@zg.tel.hr


La germana humanisto Johano Gotfrido Herdero

Iohan Gottfried Herder (1774-1803) estas unu el la plej eminentaj germanaj pensuloj el la epoko de klerismo. Li kredis je iompostioma evoluo de la homaro al pli humaneca stato. Vere, li bonege konsciis ke tiu evoluo ne fluas glate. Kulturo evoluas la homon, sed ankaŭ malfortigas lin per la bonstato. Grandaj atingaĵoj de la scienco kaj tekniko estas bonaj se ili estas boncele uzataj, sed ili ne ĉiam estas boncele uzataj. Sub humaneco Herdero komprenas liberecon, prudentecon, noblecon... Herdero kredis en senmorteco, sed li samtempe estis profundkonvinkita ke la homo havas rajton je feliĉo jam en ĉi tiu mondo, kaj ke jam ĉi tie li devas atingi harmonian evoluon de sia personeco. El diversaj ŝtatmodeloj li preferis respublikon, ne kiel ion idealan - nur kiel la plej malgrandan malbonaĵon. Herder ne estis erŭopocentristo. Li alte taksis rolon de ankaŭ neeŭropaj popoloj en la evoluo de la monda kulturo kaj civilizo. La religio, laŭ Herdero, estas la plej malnova elemento de kulturo. Ĝi estas kauzita nature. Li estis profundkonvinkita ke nur per ĉiuloka disvastigado de ideoj de humanismo - ĝenerala justeco kaj homeco - oni povos atingi "se ne eternan pacon", almenaŭ "iompostioman malplioftecon de militoj".


KELKAJ PENSOJ DE J. G. HERDERO

  • En koro de ĉiu homo estas enskribita granda leĝo de justeco kaj ekvilibro: kion vi ne volas ke homoj faru al vi, nek vi faru al ili. (I,4,6,5)
  • Maljusteco detruas landojn. (III,15,3,5)
  • Malprudento detruas homajn aferojn. (III,15,3,5)
  • Eĉ la plej noblajn homojn malnoblaj instinktoj tiras al besteco. (I,5,5)
  • Kiu estas kontenta per kontentigo de siaj animalaj necesoj, tiu sin sentas bone sur la tero, sed kiu starigas antaŭ si pli noblajn celojn - ĉie sur la tero li trovas neperfektecon. (I,5,6,1)
  • Eĉ se religio estus nur mensa ekzerco, ĝi estus la plej nobla floro de la homa animo. (I,4,6,6)
  • Estas neniu popolo sur la terglobo kiu ne havus religion. (I,4,6,6)
  • Timo ne elpensis diojn, ĝi nur instigis la homan menson konstrui supozojn - ĝustajn aŭ malĝustajn. (I,4,6,6)
  • Sen subigo al la Dia leĝo, homo estiĝas plej sovaĝa estaĵo sur la tero. (I,4,6,6)
  • Se estas Dio en la naturo, Li estas ankaŭ en la historio. (III,15)
Иоганн Готфрид Гердер ИДЕИ К ФИЛОСОФИИ ИСТО ИИ ЧЕЛОВЕЧЕСТВА (origine: Johan Gottfied Herder IDEEN ZUR PHILOSOPHIE DER GESCHICHTE DER MENSCHHEIT) "Наука", Москва 1977 (la sentencojn elektis kaj Esperanten tradukis: Mato Spekuljak)

 

El leteroj al HEK

R. H. (Germanio)
Mi aŭdis, ke vi havas librojn kaj/aŭ gazetojn pri Hilelismo. Volonte mi ricevus informilojn kaj liston de la prezoj. Ĉu mi povas pagi sendante germanajn markojn en la letero?

Respondo de la redaktanto: El hilelismaj publikaĵoj HEK momente povas proponi nur sian gazeton HILELISTO, sed jam venontjare laŭplane estos eldonitaj, en formo de broŝuroj, unuaj eldonoj de Hilelista Sentencaro (kolekto de kelkcent da universalaj religietikaj sentencoj kaj vivsaĝaĵoj el la plej respektindaj fontoj), Hilelista Preĝaro (kolekto de kelkdek da preĝoj kaj legaĵoj same el la plej respektindaj fontoj) kaj Hilelista Kantaro (kolekto de kelkdek da universalaj religietikaj kaj digne amuzaj E-kantoj). La prezoj estos modestaj, nur por kovri kostojn de la surpapergiado kaj sendado. Pri maniero pagi estos ĝustatempe anoncite.


J. G. (Israelo)
Mi trovis ke en la amerikana lingvo HECK [hek] estas kvazaŭ blasfemo, signifiganta "infero". Eble ESEK (Esperanto-Societo por Etika Kulturo) estis pli bona ol HEK. Vere, HEK pli taugas ol HAT ("malamo" en la sveda!). Oni devus konsideri tiujn kromsignifojn. Sed kial KOMUNUMO kaj ne UNUIĜO? Mi iom dubas pri estiĝo de (HILELISTA) KOMUNUMO. Denove mi proponas mian preferatan HUR aŭ HURA (Hilelista Unuiĝo Retmonda).
Levigu la flagon, la standardon! Kaj ne pridiskutu tro la eksteraĵojn. La spirita, anima, ĥoja kaj jaĥida aferoj estas pli gravaj.
En la n-ro 20 de "Hilelisto" vi faris unu eraron en proponitaj de mi ŝanĝoj en alfabeto. Oni devus skribi Ehxo kaj ne Exho. La H devus esti antaŭ la X, sed la W devus esti antaŭ la U. Por ke tiuj leteroj estu nature en alfabeta ordo.

Novaj komunumanoj:

8. Manuel (Kubo)
9. dr. Kimon (Grekio)
10. Jaroslav (Ĉeĥio)

Novaj
abonantoj:

10. R. H. (Germanio)


I. S. (Bulgario)
Bonvolu ricevi miajn sincerajn gratulojn okaze de la 100-jariĝo de Hilelismo. Mi, pensiulo, ne povos ĉeesti la decembran Kunvenon en Poreĉ, sed mi gratulas ĉestontojn! Bondezirojn por viaj planoj.

N. F. (Svisio)
Mi akceptas HEK-on en mia koro, sed, ĉar mi jam estas en unu grupo pri religietiko ekde pli ol 30 jaroj, mi sentas, almenaŭ nun, ke mi ne povas aliĝi al alia grupo... Mi legos la revueton sur la reto. Indas zorgi pri religietiko! Nepre kuraĝu kaj daŭrigu!

R. S. (Argentino)
Aperis la unua portugallingva elektronika bulteno pri Esperanto. Temas pri 'Central de Noticias Esperantistas' (CNE). Ĝi celas roli kiel novaĵagentejo por la ne-esperantista publiko, kun novaĵoj ne nur pri la brazila E-movado. La bulteno estas konstante ĝisdatigata. En la bulteno oni anoncis ankaŭ pri la naskiĝo de Hilelista Esperanto-Komunumo kaj pri ĝia revuo.


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 6 IRK por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Mato Spekuljak, Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; rete
mato.spekuljak@zg.tel.hr