ARĤIVO de HILELISMAĴOJ

Sur ĉi tiu paĝo vi trovos ligilojn al la arhhivita paĝaro de prihilelismaj dokumentoj verkitaj por la Hilelista Rondo ("HR") kaj sekve por la Hilelista Esperanto-Komunumo ("HEK") de post la somero de 2000 ĝis oktobro 2003. Dum tiu periodo, speciale ĝis februaro 2002, la tiama HEK-kunordiganto klopodis, per alie herkulesa laborado verka kaj transkriba, kaj per senĉesaj organizad-celaj korespondado restaŭrigi la kulton universaletikan de L.L. Zamenhof konata sub la nomo de "Hilelismo".

En septembro-oktobro 2003, HEK evoluis ĝis sia nuntempa stato kiel neformala kuniĝo de samideanoj esperantistaj ŝatantaj la moralan filozofion ene de la hilelisma projekto zamenhofa kaj ankaŭ ties plej malfrua manifestaĵo "homaranismo". Kvankam la kultan aspekton de hilelismo moderna la kunordiganto nuntempa estis flankenmetanta, tamen la enhavon pure moralan de la hilelismokongrua literaturo mondkultura en la sekvantaj dokumentaro li forte rekomendas.

Arĥivita Paĝaro HEK-a


Hejmen | Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj

Raymond Brisebois
Kunordiganto de la Hilelista Esperanto-Komunumo

2003 09 16