HILELISTA

ESPERANTO-KOMUNUMO
(Fondita en septembro 2001 - ne ligita al la Ligo "Humanitas")


Bonvenon al la hejmpaĝo de la Hilelista Esperanto-Komunumo ("HEK")!

Ĉi tiu TTT-ejo celas al vizitantoj prezenti la universale kongruan, moralon de la 1901-a religia projekto "Hilelismo" de L.L. Zamenhof, la iniciinto de la internacia lingvo, Esperanto.

Kvankam la plejparto el la eseo traktas malsubtenante la tiam ekfurorantan sionismon en judaj rondoj kaj proponis alternativan solvon religi-socian por la juda popolo, la lasta triono de la eseo tamen enkondukas kaj la moralofilozofion kaj kultskizon de Hilelismo kaj do montras ĝin kiel universalan etikon, kongruan al ĉiuj religioj/kredoj.

HEK, siaflanke, ne interesiĝas pri tiu kulta aspekto de hilelismo, sed nur pri la morala enhavo, kiun ni ankaŭ povas trovi en multe da religioj, filozofioj, literaturaĵoj kaj tiel plu per la diversaj kulturoj en nia mondo. Estas do, per ekzameno de tiuj ĵuveloj ke ni ĉiuj konsciiĝas ke la homaro, malgraŭ parolanta diversajn lingvojn kaj sekvanta diversajn kultojn vere samspiritas elfunde. La hilelisman moralon HEK esploras multmaniere kaj prezentas pri tiuj esploroj per artikoloj en la HEK-a organo Hilelisto kaj per diskutoj en la dissendolisto elektronika, kies TTT-ejo enhavas publikan forumon kaj dokumentaron kaj eĉ babilejon (per kio okazas elektronikaj kunvenoj).


Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Hilelismaj Arĥivoj | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj




Union of International Associations,
leader in global civil society network research


Counter 2003 09 16