Francisko Viljono:


Nun scias mi pri la dangxero...

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Si apercoy le grant dangier... (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [58] T 569
Nun scias mi pri la dangxero
Por viro en la am-konkur'...
Sed iuj certe kun kolero
Kulpigos min: "Auxskultu nur!
Se perfid-vorte, kun terur'
Tiuj forpusxas vin de amo,
Tio ja estas laux natur':
Temas pri inoj de misfamo!

. . . . . . . . . . . . . . [59] T 577
Ili ja amas nur pro mono
(Vi ilin amas nur po horo),
Al cxiu servas per sindono
Kaj ridas cxe monujo-ploro;
Neniu estas sen rumoro.
Sed, deca viro, Dio mia!,
En dam' renoma, kun honoro,
Vi profundigxu; ne en tia!"

. . . . . . . . . . . . . . [60] T 585
Se iu vere diras tion,
Min tio tute ne konsolas.
Li fakte tiel vidas cxion!
(CXar pri kompren' mi ne petolas.)
Amon en deca lok' li volas.
Sed, diru nur, cxu la knabinoj
Kun kiuj dauxre mi parolas,
Ne estis decaj, do, virinoj?

. . . . . . . . . . . . . . [61] T 593
Honestaj, decaj estis tiuj,
Kaj sen riprocx' aux malbonfamo,
CXar en komenco ili cxiuj,
Ja cxiu unuopa damo,
Prenis (do antaux la misfamo)
CXu pastron, cxu laikon, bona
Por estingad' de l' amo-flamo
Pli fajra ol la Sankt-Antona.

. . . . . . . . . . . . . . [62] T 601
Kaj agis laux ordon' Dekreta
Tiuj amantoj, en kongru':
Amadis nur en lok' sekreta,
CXar estis am' nur inter du.
Nur poste venis distribu',
CXar kiu havas unu, tiun
Forlasas baldaux pro enu'
Kaj amas pli, amadi cxiun.

. . . . . . . . . . . . . . [63] T 609
Pro kia kauxz'? Mi pensas, pure,
CXar min ja nur respekto movas,
Ke la virino lauxnature
CXiam pri pli da amo provas.
(Alie rimi mi ne povas,
Krom nur: en Lilo, Sankt-Omar'
Kaj Remso ni dirajxon trovas:
"Ok viroj fosas pli ol kvar".)

. . . . . . . . . . . . . . [64] T 617
Jen la rilato estas eksa -
Kaj la virino flugas for.
Restas amanto, tutperpleksa.
Fidel' sxangxigxas al dolor',
Malgraux kisetoj kaj ador'.
"De hundo, bird', armil' kaj amoj",
Laux mult-uzata metafor',
"Venas pro unu gxoj' cent dramoj."


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[59]
rumoro : (cxi tie:) onidiroj, klacxajxoj.
[61]
pastro : (iuj) pastroj tiutempe rajtis edzigxi.
Sankt-Anton(i)a fajro : venenigxo pro ergoto (greno- fungo), kauxzanta ardajn dolorojn.
[62]
Dekreta : En iu studlibro pri eklezia juro menciigxis, ke kasxita peko estas pli facile pardonebla ol publika, cxar tiu lasta povas esti malbona ekzemplo.
[63]
Lilo, Sankt-Omar' : L'Isle/Lille/Rijssel, Saint- Omer/Sint-Omaars (Sankt-Auxdemaro), en (nun Franca) Flandrio.
Remso : Rains/Reims.


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
CXiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La pagxo de Vulpo-Libroj

La pagxo de Francois Gaulthier