Francisko Viljono:


BALADO
(en malnov-francisma lingvajxo)

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Ballade en vieil langage francoys (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [41c] T 385
Nu, kie l' sankta apostolo,
Nokt-mese kun amikt' ondita,
Kruc-paro Dia sur la stolo,
Ke estu je la kol' kaptita
La Satan', ulo tro hejtita?
De li, de cxiuj, en momento
La vivo estas eltordita:
Tamen forportas ilin vento.

Jen, kie de Konstantinoplo
L'imperiestr' kun pugn' orita;
Aux de Franci' la regx', laux noblo
De cxiuj regxoj plej glorita,
De kiu estis konsekrita
Por Di' pregxejo kaj konvento,
En sia tempo honorita?
Tamen forportas ilin vento.

Kie de Vjeno kaj Grenoblo
La Dauxfen', l'ama, l'arda-fida;
Aux de Dijxon', Salen' kaj Dolo
La Sir' kun l'unuenaskita,
Aux la korteganar' senspita:
Heroldo, trumpetist', sergxento,
CXu refresxige satigita?
Tamen forportas ilin vento.

Princoj - al morto destinitaj
Kiel la tuta homa gento,
CXu kun koler' aux nur gxenitaj,
Tamen forportas ilin vento.


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[41c] Balado en malnov-francisma lingvajxo
La Viljona originalo titoligxas ''en malnov-franca lingvajxo''. Viljono kvazauxis utiligi lingvajxon de 250 jaroj pli frue.
Li ludas per:
1) homonimoj: albo/matenigxo, amikto/amiko, kovri kapon/tro sxati, zonita/sankta;
2) iamaj gramatikaj kazoj: ''zonita/sankta nur per/pro sankta stolo, per kiu li(n) kaptas la diablo(n)'';
3) antikva duobla uzo de la artikolo: ''la Dauxfeno la brava'' sonas do, por liatempuloj, kiel ''la Dauxfeno lepra''.
La ''malnovaj francismoj'' de la traduko estas:
1) ''int-it-ismo'': primitiva kredo, laux kiu oni traduku la francan participe pass'e cxiam per ''-inta'' aux ''-ita'': avoir vu = esti vidinta; ^etre vu = esti vidita (anstataux: esti vidata) - pro la Viljona rimskemo, ekzemploj de ''-inta'' ne aperas;
2) (modera) ''de-ismo'', trovebla ankaux en la originalo: de = de, far, el, per, pro,...;
3) erariga uzo de ''l'''.
Pro cxio tio, kaj pro la franc(ism)a ''vaganta akcento'', la parola versio povas diferenci de la skriba. (Ekzemplo, ne cxi tie: ''L'hardita princ', file prava, ne fugxas'' = ''Lardita princ', fi-lepra, vane fugxas''.)
Precipe la unua strofo (kiel tiu de la originalo) povas esti auxdata tute alie ol gxi aspektas sur papero:

Nu, kiel sankta apostolo?
Noktmeze kun amik' tondita,
Kruc' parodia sur la stolo...
Ke estu je la kol' kaptita
La satanulo trohejtita! ... (FG)

sankta apostolo : la papo.
amikto : pastra nuko-kaj-sxultro-vesto.
ondita : kun ondo-motivo
tondita : tonsurita
arseno : arseniko
Vjeno : Vienne, Grenoblo : Grenoble(s) (en Dauphin'e = Dauxfenlando). (CX. 1350 la dauxfeno de Vjenio vendis sian landon al la regxo de Francio; ''dauxfeno'' farigxis titolo de la plej agxa filo de la regxo.)
Dijxono : Dijon, Saleno : Salins, Dolo : Dole (en Burgundio).


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
CXiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La pagxo de Vulpo-Libroj

La pagxo de Francois Gaulthier