Francisko Viljono:


BALADO
(pri Sinjoroj de iamaj tempoj)

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Ballade des seigneurs du temps jadis (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [41b] T 357
Nun: Kie estas do Kaliksto,
La tria, lasta kun cxi nom',
Kvar jarojn sur la papo-listo?
Alfonso, regx' de Aragon',
Plengraca duko de Burbon',
Arturo, duko Bretonlanda,
Kaj Karlo sepa, vir' de bon'?
Nu, kie estas Karlo Granda?

Simile, Skota regxo trista,
Kies vizagx', laux cxies kon'
Duone rugxis, ametista,
De lia frunt' gxis la menton'?
La regx' de Cipro, kun renom',
La bona regxo Hispanlanda
(Al mi perdigxis lia nom')?
Nu, kie estas Karlo Granda?

Mi plu paroli ne persistas,
La mondo estas fanfaron'.
Neniu al la mort' rezistas,
Por kiu estus ja pardon'?
Ankoraux unu, laux bezon':
Regx' Lanceloto Bohemlanda,
CXar kie li? Sub kiu sxton'?
Nu, kie estas Karlo Granda?

Kie Klakeno, la Breton'?
Aux graf' Dauxfeno, Auxvernlanda,
Kaj l' bona duk' de Alencon'?
Nu, kie estas Karlo Granda?


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[41b] Balado pri Sinjoroj de iamaj tempoj
Temas gxenerale pri antaux nelonge mortintaj personoj:
Kaliksto : papo Calixtus III = Alfonso Borgia, mortis 1458.
Alfonso de Aragono : Alfonso 5a, la Grandanima, regxo de Aragono, Neapolo, Sicilio (1385-1458).
duko de Burbon' : Karolo 1a, mortis 1456.
Arturo : Arturo 3a, duko de Bretonio, mortis 1458.
Karlo sepa : Karolo la Bona, regxo de Francio (1403- 1461).
Karlo Granda : Karolo Granda (vidu [9]).
Skota regxo : Jakobo 2a, ''La Rugxvizagxa Regxo'', mortis 1460 pro kanon-eksplodo.
regxo de Cipro : Johano 3a, mortis 1458.
regxo Hispanlanda : se Viljono ne klopodas rememori, kial ni provu?
Lanceloto Bohemlanda : Vaclavo, Ladislao, Lasloo la Postmorta de Auxstrio, regxo de Hungario, Pollando (?) kaj Bohemio (mortis 1457, 17-jara).
La personoj menciitaj en la Alvoko mortis antaux pli da tempo:
Klakeno : Bertrand du Guesclin, marsxalo de Francio (1320-1380), Bretono laux naskigxo.
graf' Dauxfeno : B'eraud 2a, grafo de Clermont, dauxfeno de Auxvernio, mortis 1401. Aux B'eraud 3a, mortis 1426.
duko de Alencon' : Johano 1a, duko de Alen,con, mortis en la batalo kontraux la Angloj cxe Azincourt en 1415.
Pri cxiuj nomitaj personoj ekzistas heroaj kaj aliaj rakontoj.


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
CXiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La pagxo de Vulpo-Libroj

La pagxo de Francois Gaulthier