Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger
Francois Villon: Epistre a mes amis (en Esperanto)
. . . . . . . . . . . . . . [PD 9]
Kompatu min, kompatu min, mi kvestas!
Amikoj, helpu min almenaux vi!
CXar ne sub verdaj lauxboj mi nun estas:
En truon mi jxetigxis tie cxi,
Pro la Fortuno, kiel volis Di'.
Knabino, knabo, amatin', amat',
Bovid-saltul', dancisto, akrobat',
SXercist' rapida, akra kiel sprono,
Tintanta klauxn', saltantoj laux kaskad',
CXu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!
Vi, kiuj kantas sen mezur' dum festo,
SXatant' de vort- kaj ago-parodi',
Vi, kun moneroj falsaj en la kesto,
Kaj sagxaj homoj, foje sen raci',
Atendu ne, cxar baldaux mortos li!
Farantoj de motet', rondel', kantajx',
Post lia mort' vi trinkos por omagx'...
CXe li ne venas vent', nek fulm', nek sono:
Estas la dika mur' kvazaux bandagx'.
CXu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!
Rigardu lin, en kavo sen fenestro,
Vi, noblaj homoj sen dekon-kotiz',
CXiuj sub regxo nek imperiestro,
Sed nur sub Dio de la Paradiz'.
En mardo kaj dimancx' li fastas: kriz'!
Kun dentoj longaj, pli ol forko ecx,
Pro seka pano, ja ne pro pastecx';
Ventron plenigas akvo, ne buljono,
Sub tero, al li mankas lit' kaj segx'.
CXu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!
Princoj nomitaj, jen mia mesagx':
Min savu regxa graco-sigelajx'
Kaj hisu min per korb' el cxi prizono.
Ecx porko helpas porkon kun kuragx',
CXar jelpo vokas cxiujn al la kagx'.
CXu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!
[PD 9] Letero al siaj amikoj
kompatu min, amikoj : citajxo el Ijobo (Biblio, Ijo.
19:21).
kvesti : rondiri por kolekti ion (monon, apogo-
deklarojn, subskribojn,...).
bovid-saltulo : ''bovido-salto'' estis supozeble konata
danco aux akrobatajxo.
kaskaduloj : grupe, kune, surplanke prezentantaj,
rapide sinsekve (''kaskade'') saltantaj, akrobatoj.
dekon-kotizo : temas pri la dekono-imposto, sxuldata de
feuxdaj subuloj.
en mardo kaj dimancxo fastas : Piuloj fastis en lundo,
merkredo, jxauxdo, vendredo kaj sabato...
hisu min per korbo : temis do pri subtera truo.
jelpi : kricxi kiel hundo aux porko blekas pro timo.
La pagxo de Francois Gaulthier