Francisko Viljono:


PROBLEMO
(nome de Fortuno)

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Ballade (au nom de la Fortune) (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [PD 12]
Fortun', laux sagxaj, estas mia nomo
Kaj vi, Francisk', fi-nomas min murdisto,
Vi, ulo sen plej eta ecx renomo.
Pli bonajn sendis mi por gipso-pisto
Aux, pro povrec', al sxtonmineja tristo.
Dum pekas vi, cxu plendu vi pri l' sorto?
Ne solas vi, cxu do de mi komforto?
Vi vidu, kion mi gxis nun inventis:
Bravulojn mi mortigis kaj turmentis;
CXe tiuj, vi ja estas nur cxifono.
Trankvilu nun! Suficxe vi jam plendis.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!

Mi frapis grandajn regxojn, je la fono
De tempoj antaux via ek-ekzisto:
Mortis Priam' pro mi, kun cxiu homo,
Estis nek turo nek donjxon' rezisto.
CXu Hanibalo mankus sur la listo?
Ja en Kartago lin atendis Morto.
Skipi' Afrika mortis pro perforto,
Julon Cezaron al Senat' mi vendis,
Pompeon mi en Egiption sendis,
Jazonon trafis akvokirla drono,
En Romo, cxiuj en la fajr' lamentis.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!

Regx' Aleksandro, cxies cxampiono,
Kiu Sepstelon sercxis kun persisto:
Li mortis pro mia veneno-dono;
Kaj regxon Arfaksado, nur por distro,
Sur lia flag' mortigis mi, preciz', do.
Tiel faradis mi kaj mi dauxrigos,
Kialon aux motivon ne klarigos.
Kaj Holofernon (Dion li ofendis)
Murdis Judit' (pro dorm' li ne atentis)
Per lia glav', en lia pavilono.
Kaj Absxalom'? Pro mi, post fugx' li pendis.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!

Prefere nun, Francisk', vi min atentus:
Se Di' de l' Paradizo ne preventus,
Por vi, aux ajna, mankus jam pardono.
Pro unu fusxo, mi dekoblon sendus.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[PD 12] Problemo, nome de Fortuno
Priamo : (en Helenaj legendoj) lasta regxo de Trojo, mortigita de Pirho (Pirro) kiam tiu konkeris Trojon.
donjxono : defendo-turo cxe kastelo.
Hanibalo : Kartaga armeestro (246-183 a.K.) kiu, veninta trans Pireneoj kaj Alpoj, venkis la Romianojn en Italio. Post revokigxo al Kartago, kiam minacis livero al la Romianoj, li sin mortigis.
Skipi(on)o : Publius Cornelius Scipio Africanus Maior, Romia armeestro (236-183 a.K.) kiu venkis Hanibalon kiam tiu retirigxis. Mortis ekzilita.
Jul(i)o Cezaro : Gaius Julius Caesar, (lauxfakte) la unua Romia imperiestro (100-44 a.K.), murdita dum Senata kunsido.
Pompe(j)o : Gnaeus Pompeius Magnus, unu el la Romiaj triumviroj (106-48 a.K.). Cezaro lin eksigis. Li fugxis al Egiptio, kie regxo Ptolemeo igis mortigi lin.
Jazono : (en Helena mitologio) la gvidanto de la Argonauxtoj. Post kiam li revenis de siaj aventuroj, lia edzino farigxis malfidela kaj li retirigxis al sia sxipo. Sed gxi estis putrinta; Jazono trafalis kaj dronis.
Romo : Oni akuzas imperiestron Ner(on)o (37-68) pri bruligo de la urbo.
Aleksandro : (vidu ankaux [17]) mortis i.a. pro trouzo de alkoholo. Tiun venenon do Fortuno donis al li.
Sepstelo : la Plejado(j), bone videbla stelo-grupo en stelaro Tauxro (en Franca: ''la Kokidejo''). Aleksandro dum siaj ekspedicioj do sercxis gxin, kiam gxi malaperis ''malantaux'' la horizonto.
Arfaksado : regxo de la Medoj. Nebukadnecar (laux la apokrifa Biblio-libro Judit) ''kaptis Arfaksadon en la montoj de Ragaux, trapikis lin per siaj cxas-lancoj kaj por cxiam pereigis lian potencon.'' (Jud. 1:12-15). La ''flago'' cxe Viljono bazigxas supozeble je mistraduko.
Holoferno, Judit : Judit (laux la samnoma Biblio-libro) profitis de la fakto, ke la Babilonia armeestro Holofernes ''jam de la tago, en kiu unuafoje li vidis sxin, sercxis okazon por delogi sxin'', por detrancxi lian kapon (en lia tendo, sur lia lito, per lia mallonga glavo), kiam li estis komplete ebria. (Jud. 12:10- 13:10).
Absxalomo : (Biblio) ''Kaj Absxalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn brancxojn de granda kverko, kaj lia kapo alkrocxigxis al la kverko, kaj li ekpendis inter la cxielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris.'' (2-Sam. 18:9).


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
CXiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La pagxo de Vulpo-Libroj

La pagxo de Francois Gaulthier