Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger
Francois Villon: Le debat du cuer et du corps de Villon (en Esperanto)
. . . . . . . . . . . . . . [PD 11]
Jen kio? - Mi! - Do kiu? - Via koro:
Fadeno nur tre eta min nun tenas,
Sen forto, sen substanc', sen sanglikvoro,
Vidante ke en solo vi cxagrenas
Kaj, kvazaux hundo, en angulo tremas. -
Pro kio do? - Pro via folplezuro. -
Sed kial vi? - Min trafas malplezuro. -
Lasu min paca! - Kial? - Mi pripensos. -
Kaj kiam? - Kiam cxesos knabnaturo. -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -
Kaj... kio vi farigxu? - Vir' merita. -
Vi estas tridekjara. - Tre konsole! -
CXu knabo? - Ne. - Vi estas do prenita
De frenezeco. - Kie? CXu cxekole? -
Neniom scias vi. - Tamen! Jam sole,
Ke musx' ne estas blanka kiel lakto. -
Jam cxio do? - CXu mankas al vi takto?!
Se ne suficxas gxi, mi rekomencos. -
Perdita estas vi! - Ne sen barakto! -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -
Malgxojas mi; vin trafas la doloro.
Se idioto estus vi, pardono
Por la povrulo eblus en cxi horo.
Sed vi ne zorgas: fio sxajnas bono,
Aux via kap' malmolas pli ol sxtono;
Aux pli ol lauxd' vin placxas cxi turmento!
Respondu nur al mia argumento!? -
Mi post la mort' doloron ne plu sentos. -
CXu jen konsol'? - Ho, sagxa elokvento! -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -
Malbonon kauxzas kio? - Malfelicxo:
Saturn'. En mian sakon la Fiulo
Enpakis la malbonon. - Supersticxo!
Vi estas lia mastro, ne subulo.
Jam skribis Salomon' en sia rulo:
"Potencon cxiu sagxa hom' posedas,
Pro kiu la influ' planeda cedas". -
Ne vera! CXiam mi de gxi dependos. -
Kion vi diras? - Tion mi ja kredas. -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -
Vi volas vivi? - Donu Di' potencon! -
Iel do... - Nu? - Vi sekvu
konsciencon;
Legu sen fin'. - Kaj kion? - Nur
sciencon;
Lasu amikojn stultajn! - Mi pripensos. -
Observu gxin! - Mi kaptis la esencon. -
Ne gxisatendu finan konsekvencon,
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos.
[PD 11] Debato inter korpo kaj koro
Debato inter korpo kaj koro estis pli ofte uzata temo de
balado.
Saturno : astrologie konata kiel malica planedo.
Salomono : en la apokrifa Biblio-libro Sagxeco de
Salomono (Sagx. 7:15s): ''[Dio] mem senerare sciigis min
pri la ekzistanta realo, ... ciklojn de la jaroj kaj
poziciojn de steloj, ... La Sagxeco estas pli movebla ol
cxiu movo.'' Viljono sxajne memoris ''pli mov(pov)a''.
La pagxo de Francois Gaulthier