Francisko Viljono:


En Paruard', sur granda gaja monto...

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: A Parouart, la grant mathe gaudie... (en Esperanto)


(...) Pri la baladoj en sxtelista jxargono kaj slango mi origine rezignis. La uzita lingvajxo estas nur parte plu konata, kaj la koncerna faka terminaro en Esperanto ne jam stabiligxis... Tamen decas prezenti iel ankaux tiun flankon de lia auxtoreco. Vi do trovos kelkajn Esperanto-versiojn - en tute hipoteza jxargonajxo. (...)
Francois Gaulthier.


. . . . . . . . . . . . . . [J 1]
En Paruard', sur granda gaja monto,
Stultuloj pendas, nigraj pro sekec';
Ilin angxeloj, predantaj mem sen honto,
Cxe kolo prenis - kvin aux ses;
Kaj altlevita en la vent-kares'
Sxtelulo tronas, sune ardigita.
Vi restu for de kofro masonita:
Se tratrancxigxis anso de bursisto,
Tre baldaux ostos li finita.
Do fugxu, fugxu de l' hisisto!

Saltu al grasa vojpasanto
Kaj tuj certigu lian spezon,
Tiam piedu sur plej fora kampo:
Dum geedzigxo ne okupu mezon,
Ne cxiam kalko al sako donas pezon...
Se pro patrolo falus vi en truo
Vi cerbu sole pri evakuo,
Montru vostajxon al spuristo
Ke vin ne ligu la du-po-duo.
Kaj fugxu, fugxu de l' hisisto!

De cxiaj masxoj restu flanke,
Cxar nordaj ventoj estas pikaj,
Evitu kusxi nur surplanke
Enmasonita per muroj dikaj;
Fortenu vin de lokoj tro kritikaj,
Ke l' granda Hxano ne sekigu vin.
Vi cxirkauxvindu kun rabfin'
Kaj konvinkadu kun persisto -
La burson manu vi en fin'.
Sed fugxu, fugxu de l' hisisto!

Princo, dum vi monkeston tornas,
Disspektu: eble la Sir' ne dormas.
Cxar la angxeloj havas vin sur listo,
Prizorgu, ke li ne informas.
Ja fugxu, fugxu de l' hisisto.


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

Por ne forpreni la plezuron de ``decxifrado'', mi ne cxion prinotis. (WFP)

[J 1]
En siaj slangaj poemoj, Viljono sxajne sentis malpli da bezono pri strikta observo de poemfaraj tehxnikajxoj. Cxi tie ni trovas diverslongajn versojn, foje kun ekstra silabo post la cezuro. (FG)

Paruard' : Parouart, Parizo.
Gxojmonto : la mont(et)o sur kiu staras pendumiloj.
bursisto : Fortrancxi orelon estis kutima puno por ``burso-trancxistoj''.
du-po-duo : ligo-aparato por manoj kaj piedoj.
[Kaj i.a. jenaj signifoj: angxelo : policisto. anso : orelo. hisisto : pendumisto. geedzigxo : pendumo (``ligo gxis morto''). kusxi surplanke : (en malliberejo). Hxano : provosto(?).]


...............................................
(C)1997 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
Cxiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La pagxo de Vulpo-Libroj

La pagxo de Francois Gaulthier