Francisko Viljono: La Testamento


Diversaj Poemoj - La Legacoj - Poemoj en Slango


Esperanto-traduko de Francois Gaulthier
Editoris Wouter F. Pilger


François Villon:
Le Testament, Poésies Diverses, Le Lais, Poèmes en Jargon
Traduits en Esperanto par François Gaulthier
Édités par Wouter F. Pilger


[unuaj linioj] [titoloj] [Testamento] [Div.Poemoj] [Legacoj] [Slango] [premiers vers]


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
Cxiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


Indekso de unuaj linioj kaj refrenoj
Indekso de (kvazaux-) titoloj
Index des premiers vers


Iom da historio.

En 1977, cxe Vulpo-Libroj aperis miniatura libreto kun kelkaj baladoj de Francisko Viljono en traduko de Francois Gaulthier. Tio ne signifas, ke tio estis cxio, kion Gaulthier tradukis gxis tiam el Viljono, sed tiaj estis Vulpo-libretoj tiam. Kelkfoje poste, Vulpo-Libroj eldonis, en limigita kvanto, en simpla formo, por interesatoj, iom pli el liaj tradukoj. La versio de 1993 ankoraux nun vagas tra la reto, foje kun negxusta indiko pri la tradukinto. Dum la lastaj jaroj, Gaulthier kaj Pilger kune prilaboris cxion jam tradukitan, kaj Vulpo eldonis simplan version de cxirkaux 80 procentoj de la Viljona verkaro en 1995 (multloke diferenca de la eldono de 1993). Tio instigis al ankoraux pli plena traduko. Kiel diras Gaulthier, nun ankoraux mankas nur la plej tedaj baladoj el la Diversaj Poemoj. Kaj la Poemoj en Slango estas reprezentataj nur per kelkaj provoj redoni iom de la Viljona slangajxo. Papera eldono estas preparata. Kun cxiaj necesaj notoj, kun vivo-skizo pri la auxtoro, ktp. Gxi devus aperi, finfine, en luksa eldono, prefere (laux la preskriboj de la auxtoro) en Francio. Gxis tiam, oni kontentigxu per cxi tiu elektronika versio. Por la necesaj notoj, konsultu nacilingvan eldonon.



INDEKSOJ


UNUAJ LINIOJ KAJ REFRENOJ (en Esperanto)

Al Celesten' kaj almozulo [186a]
Al cxiuj krias mi: "Pardon'!" [186a]
Al la drinkej' kaj al la inoj! [158a]
Amadu vi laux via volo [64a]
Auxrore, kiam niz' per flugilbato [139a]
Auxskultu, bela Gantistino [56a]
Bonvena cxie, cxiam sen estim' [PD 6]
Cxi tiu mondo ne eternos [43]
Cxiu envia lang' estu fritita! [141a]
Cxu estis tempo por silento? [PD 16]
Cxu vi lin lasos? Povra ul' Viljono! [PD 9]
De tiaj Siroj sen honto [J 3]
Do, cxu absolvojn vi disvendas [158a]
Do fugxu, fugxu de l' hisisto! [J 1]
Do, kio pri mia apelo [PD 16]
El mondo volis li foriri [186b]
En jar' trideka laux la agxo [1]
En kiu lando, trans aux cis [41a]
En Paruard', sur granda gaja monto [J 1]
En realgar', en arsenika sxtono [141a]
En temp' de Regxo Aleksandro [17]
En tiu cxi bordel', nia establo [150a]
Estas por tio ke ni nun kunestas [139a]
Estrin' Cxiela, Regantino Tera [89a]
Falsa belec' je kosto de amaro [93a]
Fortun', laux sagxaj, estas mia nomo [PD 12]
Gxoju ke ligas vin nenio! [64a]
Ho Di', se estus mi studinta [26]
Infanoj, baldaux mankos plue [156]
Iru, letero, faru salton [PD 10a]
Jen dorme kusxas en mansardo [178]
Jen fermo de la testament' [186b]
Jen grasa kanonik' sur plum-kusen' [143a]
Jen kio? - Mi! - Do kiu? - Via koro [PD 11]
Jen mi, Francisk', jam sen promeso [PD 13]
Jen mia kred', por vivo kaj por morto [89a]
Jen ploras mi pri temp' de juno [22]
Kompatu min, kompatu min, mi kvestas [PD 9]
Konkul' sur voj' al Monkastel' [J 2]
Kremistoj kreme kremadantaj [J 5]
Kvankam legigxas jena cit' [PD 8a]
La jaro: kvarcent kvindek ses [L 1]
L'amant' brakumas cxirkaux kolo [J 2]
L'anim' de bona majstro Jxan Kotart' [125a]
La pugnon de la edzigisto [J 5]
La sensoj kvin: okul', orel' kaj nazo [PD 15]
Mi konas cxion, krom min mem [PD 3]
Mi konas musxojn en la lakto [PD 3]
Mi nun memoras, fakte jes [75]
Mi mortas pro soifo, apud fonto [PD 6]
Mia konsil': kontentu vi, Viljono! [PD 12]
Mort'! Mi protestas pri rigor' [94a]
Ne estas zorgo, krom pro pan' [PD 4]
Nek sagxo, krom pro enamigx' [PD 4]
Ni diru bonon pri la bono [PD 8a]
Nu, kie estas Karlo Granda? [41b]
Nu, kie estas negx' lastjara? [41a]
Nu, kie l' sankta apostolo [41c]
Nu, kio pri la brilaj viroj [29]
Nu, miaj vortoj ne plu plauxdu [78]
Nun: kie estas do Kaliksto [41b]
Nun scias mi pri la dangxero [58]
Nur fusxmonero sen valido [56a]
Parizanin' plej bone bekas [144a]
Patrin' de l' virtaj kaj fratin' angxela! [PD 15]
Pekul' mi estas, mi ja scias [14]
Perla Venudo [PD 7]
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos [PD 11]
Povra mi estas de juneco [35]
Prapatro Noa, kiu viton plantis [125a]
Preskaux la finon mi jam skribis [L 35]
Pro dauxra vok', Kristnask' alvenas [PD 2]
Pro troa grat' - malbona kusxo [PD 2]
Regus, laux dir', pri belparolo [144a]
Revene de la fi-prizono [166a]
Ripozon dauxran en cxiel' [178a]
Same: al la Dek Kvin Dudekoj [160]
Same: al mia pli ol patro [87]
Se inon amas mi laux mia sxato [150a]
Se sxi, kiun mi servis iam [65]
Sed pregxu por ni cxiuj pri absolvo! [PD 14]
Sen pligravigo helpi dum mizero [93a]
Sinjoro mia, Princ' timata, fama [PD 10]
Spelunkisto, Kun persisto [J 3]
Sxajnas, ke auxdis mi suspiron [47]
Tamen forportas ilin vento [41c]
Unu: l'animo povra - dono [85]
Valoras plej la vivo en komforto [143a]
Vi, homaj fratoj, kiuj post ni vivas [PD 14]
Vi perdos nur iome da atendo [PD 10]


(KVAZAUx-) TITOLOJ

Aleksandro kaj Diomedo [17 s]
Balado (Jen fermo de la testament'...) [186b]
Balado (recepto) [141a]
Balado (Refuto al Frank Gontjer') [143a]
Balado al amikino, finigxanta per Ro [93a]
Balado de bona instruo [158a]
Balado de etaj dirajxoj [PD 3]
Balado de kontrauxaj veroj [PD 4]
Balado de kontrauxdiroj [PD 6]
Balado de la pendumitoj [PD 14]
Balado de proverboj [PD 2]
Balado en malnov-francisma lingvajxo [41c]
Balado kaj pregxo (Prapatro Noa...) [125a]
Balado por la konkurso de Blezo [PD 6]
Balado por lia patrino [89a]
Balado por pregxi al Nia Sinjorino [89a]
Balado por Roberto Estutvila [139a]
Balado pri bona konduto [158a]
Balado pri Damoj de iamaj tempoj [41a]
Balado pri enviaj langoj [141a]
Balado pri la dika Margot' [150a]
Balado pri la Parizaninoj [144a]
Balado pri pardono [186a]
Balado pri Sinjoroj de iamaj tempoj [41b]
Bela leciono por infanoj perditaj [156 s]
Debato inter korpo kaj koro [PD 11]
Demando al la prizono-pordisto [PD 16]
Duobla balado al la amantoj [64a]
Duobla balado por Maria de Orleano [PD 8a]
Epitafo (balado de la pendumitoj) [PD 14]
Epitafo (Jen dorme kusxas...) [178]
Fermo de la testamento [186b]
Kanteto (Mort'! Mi protestas...) [94a]
Kanto (Revene de la fi-prizono...) [166a]
Kvarverso (Jen mi, Francisk'...) [PD 13]
La Bela Helmistino alparolas la gxojknabinojn [56a]
La maljunulino bedauxranta sian junagxon [47 s]
La plendoj de la bela helmistino [47 s]
La Tombej' sen Pek' kaj Pent' [160 s]
Letero al siaj amikoj [PD 9]
Panegiro kaj petskribo al la Parlamento [PD 15]
Perla Venudo [PD 7]
Petskribo al la duko de Burbono [PD 10]
Pregxo por Jxan Kotart' [125a]
Problemo, nome de Fortuno [PD 12]
Recepto [141a]
Refuto al Frank Gontier' [143a]
Versajxeto (Ripozon dauxran...) [178a]


UNUAJ LINIOJ KAJ REFRENOJ (en Franca)
(Premier vers)

A Chartreux et a Celestins [186a]
Advis m'est que j'oy regreter [47]
Aiez pitié, aiez pitié de moy [PD 9]
Allez, lettres, faictes ung sault [PD 10a]
A Perouart, la grant mathe gaudie [J 1]
Au poinct du jour, que l'esprevier s'esbat [139a]
Au retour de dure prison [166a]
Autant en emporte ly vens [41c]
Beaulx enfans, vous perdez la plus [156]
Bien est eureux qui riens n'y a! [64a]
Bien recueuilly, debouté de chascun [PD 6]
Car ou soies porteur de bulles [158a]
Car, ou soit ly sains apostolles [41c]
Ce monde n'est perpetuel [43]
Combien que j'ay leu en ung dit [PD 8a]
Coquillars, aruans a Ruel [J 2]
Cy gist et dort en ce sollier [178]
Dame du ciel, regente terrienne [89a]
Dictes moy ou, n'en quel pays [41a]
Dont l'amboureux luy rompt le suc [J 2]
Eschec, eschec pour le fardis! [J 1]
En ce bordeau ou tenons nostre estat! [150a]
En ceste foy je veuil vivre et mourir [89a]
En l'an de mon trentiesme aage [1]
En realgar, en arcenic rochier [141a]
Estoit il lors temps de moy taire? [PD 16]
Et c'est la fin pour quoy sommes ensemble [139a]
Faulse beauté qui tant me couste chier [93a]
Finablement, en escripvant [L 35]
Fortune fus par clers jadis nommee [PD 12]
Freres humains qui après nous vivez [PD 14]
Hé! Dieu, se j'eusse estudié [26]
Icy ce clost le testament [186b]
Il n'est bon bec que de Paris [144a]
Il n'est soing que quant on a fain [PD 4]
Il n'est tresor que de vivre a son aise [143a]
Item, et a mon plus que pere [87]
Item, je donne aux Quinze Vingts [160]
Je cognois bien mouches en let [PD 3]
Je cognois tout, fors que moy mesmes [PD 3]
Je crie a toutes gens mercis [186a]
Je meurs de seuf après de la fontaine [PD 6]
Je plains le temps de ma jeunesse [22]
Je suis François, dont il me poise [PD 13]
Je suis pecheur, je le sçay bien [14]
Jenin l'Avenu [PD 7]
Joncheurs, jonchans en joncherie [J 5]
L'ame du bon feu maistre Jehan Cotart! [125a]
L'an quatre cens cinquante six [L 1]
Le lesserez la, le povre Villon? [PD 9]
Le mien seigneur et prince redoubté [PD 10]
Mais ou est le preux Charlemagne? [41b]
Mais ou sont les neiges d'antan? [41a]
Mais priez Dieu que tous nous veuille absouldre! [PD 14]
Mere de bons et seur des benois anges! [PD 15]
Mort, j'appelle de ta rigueur [94a]
Ne bien conseillé qu'amoureux [PD 4]
Ne que monnoye qu'on descrie [56a]
On doit dire du bien le bien [PD 8a]
Or y pensez, belle Gantiere [56a]
Ou sont les gracieux gallans [29]
Ou temps qu'Alixandre regna [17]
Par mon conseil prens tout en gré, Villon! [PD 12]
Pere Noé, qui plantastes la vigne [125a]
Plus ne t'en dis. - Et je m'en passeray [PD 11]
Pour ce, amez tant que vouldrez [64a]
Pour les sires qui sont si longs [J 3]
Povre je suis de ma jeunesse [35]
Premier, je donne ma povre ame [85]
Qu'est ce que j'oy? - Ce suis je! - Qui? - Ton cuer [PD 11]
Quant de ce monde voult partir [186b]
Que vous semble de mon appel [PD 16]
Qui plus, ou est le tiers Calixte [41b]
Quoy qu'on tient belles langagieres [144a]
Repos eternel donne a cil [178a]
Sans empirer, ung povre secourir? [93a]
Se celle que jadis servoie [65]
Se j'ayme et sers la belle de mon hait [150a]
Si aperçoy le grant dangier [58]
Si me souvient bien, Dieu mercis [75]
Soient frittes ces langues envieuses! [141a]
Somme, plus ne diray qu'ung mot [78]
Spelicans, qui, en tous temps [J 3]
Sur mol duvet assis, ung gras chanoine [143a]
Tant crie l'on Noel qu'il vient [PD 2]
Tant grate chievre que mal gist [PD 2]
Tous mes cinq sens: yeulx, oreilles et bouche [PD 15]
Tout aux tavernes et aux filles [158a]
Vous n'y perdrez seulement que l'attente [PD 10]



Viljon-traduko dauxre tentos
Finfaron. Tamen cxiu "por"
Plu havas "kontraux". Mi prezentos,
Indike, cxi selekton, por
Lernado ke el cxiu por'
Granda Francisko sxvitis rimojn.
En ordo? Nu - mi estas por!
Respektu ni liajn viktimojn...

. . . . . . . . . . . . . . FG


Francisko Viljono:
La Testamento


Tradukis: Francois Gaulthier


. . . . . . . . . . . . . . [1] T 1
En jar' trideka laux la agxo,
Dum mi de cxiaj hontoj plenas,
Nek stulta, nek kun tro da sagxo,
Kvankam mizer' min ofte premas...
De kiu cxio tio venas?
Nu, de Tibaldo Auxsignia;
Li estas, cxar li stratojn benas,
Ja episkop', sed ne la mia.

. . . . . . . . . . . . . . [2] T 9
Por mi nek Episkop', nek Siro:
Mi ja ne plugas lian teron;
Fidon ne sxuldas mi (cxu miro?),
Nek militservon, nek liveron.
Pro li mi havis, cxi someron,
Nur akvon kaj da pan' etskale;
Largxe aux strikte: nur suferon.
Regalu Dio lin egale!

. . . . . . . . . . . . . . [3] T 17
Se iu volus min kulpigi,
Ke lin malbenas mia skizo,
Mi devas malon komprenigi:
El mia busx' ne sonas miso.
Se li bonfaris, (en koncizo)
Same bonfare laux inklino
Jugxu Jesu' de l' Paradizo
Pri lia korpo kaj animo!

. . . . . . . . . . . . . . [4] T 25
Se li al mi estis kruela,
Tro ecx por tiu cxi rakonto,
Do lin la Eternul' Cxiela
Traktu per sama, nu, volonto.
Sed cxar laux eklezia fonto
Por malamikoj estu pregxo,
Mi diru: "Mi eraras, honto!
Subigxu li al Dia legxo!"

. . . . . . . . . . . . . . [5] T 33
Do, pregxos mi por li sincere,
Per la anim' de Jxan Kotart'.
Sed kion? Faros mi parkere,
Cxar por legado mankas ard'.
Do pregxos mi kiel Pikard'.
Se li ne konas, lernu li,
Cxar estus li (por mi bonfart')
En Lil' aux Dovaj' en Flandri'.

. . . . . . . . . . . . . . [6] T 41
Se li pro pregx' por li kontentos,
Je mia bapto!, sen provok',
Mi tuj (se li nur prisilentos)
Respondos jam al lia vok':
Psalmaron prenos (se sur lok'),
Nek led-binditan, nek kun oro,
Kaj sercxos en gxi verson ok
De l' psalm' "Ho Dio, mia gloro!".

. . . . . . . . . . . . . . [7] T 49
Mi pregxas al la Dio-Filo;
Pri cxiu mia zorgo Lin
Alvokas mi (en plenhumilo).
De Li ja estas korp', anim';
De multo Li protektis min,
Min savis el potenco fia.
Lauxdatu Li, kaj l' Virgulin',
Kaj bona regx' Luis' Francia!

. . . . . . . . . . . . . . [8] T 57
Lin benu Di-favor' Jakoba
Kaj Salomona glor', honoro
(Jam estas lia fort' Ciklopa;
Kuragxo: tro, je mia koro!),
En nia mondo-provizoro
Laux largx' kaj longo, cxie ja;
Por ke li restu en memoro,
Kun agxo de Metusxela'!

. . . . . . . . . . . . . . [9] T 65
Li havu dek du idojn virajn
De sia propra sang' regxeca
Kaj kiel Grand-Karol' aspirajn;
Cxiu: produkt' de lit' geedza,
Sankt-Martiale kuragxeca.
Jen mia pregx' por l'eks-Dauxfeno,
Ne pri malbono ajnaspeca,
Kaj fine: Paradiza pleno!

. . . . . . . . . . . . . . [10] T 73
Cxar havas mi malforto-senton
(Pli pri havajx' ol pri muskolo),
Sed plu havante la bonsencon
(Kiom Di' donis por konsolo,
Cxar de aliaj... nek obolo),
Cxi testamenton verkis mi jam:
Esprim' de mia lasta volo,
Nerevokebla kaj por cxiam.

. . . . . . . . . . . . . . [11] T 81
Mi skribis gxin en sesdek unu,
Kiam min savis regx-eskorto
El fi-karcero de Magduno:
Min revivigis regxa vorto.
Al li, dum dauxras la kor-forto,
Mi humilecon do adresu,
Kaj faros mi, gxis lia morto,
Cxar pri bonfar' ni ne forgesu.

. . . . . . . . . . . . . . [12] T 89
Ja veras, ke post plend' kaj ploro,
Post multe da angor-gxemado
Kaj post malgxojoj kaj doloro,
Mizer-vagadoj kaj penado,
Sufer' al mia rezonado
(Pilke rapida!) jxetis helon;
Lumigis pli ol Komentado
De Avero' Aristotelon.

. . . . . . . . . . . . . . [13] T 97
Tamen, dum plejis mizer-kvantoj,
Sur voj' kun kruc' aux sxild' nenia,
Dio, konsol' de pilgrimantoj
Al Emauso (vort' Biblia),
Direktis min al idilia
Urbet' kie espero flamas.
(Kiom pekulo estas fia,
Plej la persiston Di' malamas!)

. . . . . . . . . . . . . . [14] T 105
Pekul' mi estas, mi ja scias,
Sed Di' ne volas ke mi mortu,
Se tamen mi pri virt' konscias.
Min kaj aliajn peko mordu,
Kaj kiel ajn min peko tordu,
Per grac' de l' Viva Di', kompata,
Se mia konscienc' nur fortu,
La peko estos pardonata.

. . . . . . . . . . . . . . [15] T 113
Kaj kiel ankaux la Roman'
De l' Rozo (tiu nobla peco)
Esprimas, en komenco jam:
La junan koron en juneco,
Vidante agxan en agxeco,
Pardonu ni. Sed ve! Domagxa!
Kiuj min premas nun sen cxeso,
Ne volas vidi min grandagxa.

. . . . . . . . . . . . . . [16] T 121
Se mia mort' por bon' publika
Nur iel ajn estus utilo,
Mi, kiel hom' malbonefika,
Meritus morton, je Di-Filo!
Por jun' kaj agx': de mi trankvilo,
Surkrure aux inter tabuloj:
Sin mont' ne movas kun facilo,
Neniuflanken, por povruloj.

. . . . . . . . . . . . . . [17] T 129
En temp' de Regxo Aleksandro
Kaptiton, Diomed', al li
Oni alportis, laux komando;
Fingroj en fer', por garanti',
Kvazaux sxtelisto laux meti',
Cxar estis li pirat' sur maro;
Nun kondukita al kadi'
Kaj mortpunota pro la faro.

. . . . . . . . . . . . . . [18] T 137
De l' Regxo la demando sonis:
"Kial piratas vi sur mar'?"
La viro tuj respondon donis:
"Kial akuzo pri misfar'?
Cxu tio estas sole, cxar
Sen deca flago sxipis mi?
Ja kun armiloj, sen erar',
Mi estus regxo kiel vi!

. . . . . . . . . . . . . . [19] T 145
Kion vi volas? De la fato
Reganta min gxis fundamento,
Amendament' al mia stato,
Devenas cxi temperamento.
Pardonu vi per sentimento
Kaj sciu ke tro da povreco
(Laux tre konata argumento)
Stimulas ne al lojaleco."

. . . . . . . . . . . . . . [20] T 153
La regxo, pripensinta pli
Kion jxus Diomed' eldiris,
"Vian fortunon sxangxos mi
De fusx' al bono" al li diris.
Kaj faris. Nu, li ne misdiris:
Pirat' farigxis virta homo.
Valero tion cxi ver-diris,
Li, kiun Granda nomis Romo.

. . . . . . . . . . . . . . [21] T 161
Se donus Di' ke mi renkontus
Aleksandrecan kompatemon,
El kiu bonfortuno fontus,
Se tiam vidus vi sxtelemon,
Do mi al jxeto en brulemon
Kun mia vocx' estus jugxata.
Neceso kauxzas eraremon;
Al kamp' ja venas lup' malsata.

. . . . . . . . . . . . . . [22] T 169
Jen ploras mi pri temp' de juno
(Por mi, pli ol aliaj, gxu',
Gxis la alveno de maljuno).
Okazis kasxe la forflu';
Cxu per pied' gxi iris, cxu
Cxevale trotis: ve! per kio?
Subite gxi ne estis plu,
Kaj min postlasis, kun nenio.

. . . . . . . . . . . . . . [23] T 177
Gxi flugis for, kaj mi nun restas
Povra je kono kaj bonsenco.
Sen gxojo, forto, fresx' mi estas,
Kaj sen bien', sen spez', sen rento;
Kaj, ver'!, plej fora ecx parenco
Min ne rekoni nun preferas,
Sen proksimula devo-sento,
Cxar iom malpli mi prosperas.

. . . . . . . . . . . . . . [24] T 185
Mi certe ne elspezis tro
Por gxuo, frando aux kaliko;
Por am' ne vendis ion, do,
Apartenantan al amiko
(Suficxe kostan por kritiko).
Mi diras nun, vi ne forgesu,
Cxar dauxre pravas la repliko:
Kiu ne faris, ne konfesu.

. . . . . . . . . . . . . . [25] T 193
Am' estis mia vivo-centro
Kaj ne jam cxesis am-bezono,
Sed kor-malgxoj', malsata ventro
Nur plenigita gxis triono
Deturnis min de am-disdono.
Do, anstatauxe venu gasto
Kun pli da nutro sub la zono,
Cxar festo venas ne pro fasto.

. . . . . . . . . . . . . . [26] T 201
Ho Di', se estus mi studinta
Dum jaroj de junul-frivolo,
Kaj bonajn morojn observinta,
Atendus hejm' kaj kusxa molo.
Sed kio? Pro bubacx-petolo
Mi de l' lernejo kuris for.
Nun, dum skribigxas cxi parolo,
Jam preskaux krevas mia kor'.

. . . . . . . . . . . . . . [27] T 209
Sagxulo-vortojn fide mi ja
Al koro prenis (id' de Set!)
Dirantajn: "Gxuu, filo mia,
Plezuron en juneco". Sed
Alia lok' - alia sed',
Cxar "Infaneco kaj juneco"
Ja diras li, post iu "sed",
"Nur estas stulto kaj vanteco".

. . . . . . . . . . . . . . [28] T 217
Forflugas vivotag' rapide
Kiel, laux Ijob, tion faras
Faden' kiam teksist' decide
Kun fajra pajl' en mano staras:
Se sur la sxtof' haret' elstaras,
Per tio gxi ja tuj forbrulas.
Do min la fat' ne kontrauxstaras,
Cxar morto cxion finkalkulas.

. . . . . . . . . . . . . . [29] T 225
Nu, kio pri la brilaj viroj,
Kompanoj miaj dum junagxo,
Kun belaj kantoj, belaj diroj,
En vort' kaj ago nur kuragxo?
Iuj jam mortis: verm-nutrajxo;
Ili forlasis nin surterajn,
Gastas en paradiz-pejzagxo.
Ke Dio savu la ceterajn!

. . . . . . . . . . . . . . [30] T 233
Kio nun estas la apudaj?
Di'! Iuj: mosxtoj kaj domestroj;
Aliaj almozpetas nudaj,
Panon nur vidas en fenestroj;
Aliaj en monahxo-vestoj
De Celesten' aux Kartuzia,
Kun ostrokaptaj piedvestoj.
Por cxiu estas fat' alia!

. . . . . . . . . . . . . . [31] T 241
La grandaj mastroj bone fartas
En paco kaj trankvil' - pro Dio,
Siajn akirojn bone vartas.
(Do silentadu apud tio!)
Sed por malricxaj kun nenio
(Kaj mi!) de Di' nur pacienco!
Aliajn jam atendas cxio
Por mangx' kaj trinko, de komenco:

. . . . . . . . . . . . . . [32] T 249
Kun bona vino, jxus spilita,
Kun sauxcoj, supoj, granda fisx', do,
Kun tortoj, flanoj, ov' fritita,
Pocxita,... plena franda listo!
Similaj ne al masonisto
Kiun aliaj servu cxiam:
Cxar sen asisto de versxisto,
Cxiu preferas versxi sian.

. . . . . . . . . . . . . . [33] T 257
Tiel mi vagis (tio certas)
Gxis tute ekster mia temo.
Jugxist' ne estas mi, ne lertas
Pri pun' (aux malo) de krimemo:
Mem neperfekta gxis ekstremo.
Lauxdatu Jesu-Krist', benita!
Kaj plenumigxu cxies emo!
Skribita restas ja skribita...

. . . . . . . . . . . . . . [34] T 265
Lasu pregxejon en la mezo!
La tem' nun estu pli plezura.
Gxis nun ne tauxgis por komplezo,
Gxi teda estis, malplezura.
Malricx', mizera kaj obskura,
Cxiam ribele sin kompensas
Per spita vort' aux gxemo nura
(Se diri timas, do gxin pensas).

. . . . . . . . . . . . . . [35] T 273
Povra mi estas de juneco,
De povra kaj humila stato.
Nek mia patro pri ricxeco
Sciis, nek lia av' Horaco;
Povreco pelas nin sen laco.
Sur la praavaj tombosxtonoj
(L'animojn sxirmu Dia graco!)
Nek sceptroj montras sin, nek kronoj.

. . . . . . . . . . . . . . [36] T 281
Kiam povrec' al mi doloras,
Tre ofte diras mia kor':
"Vi, homo, kial vi priploras
Kaj montras tiom da dolor',
Havante malpli ol Jxak Kor'?
Kruda lanvest' estas kondicxo
Pli bona ol de eks-sinjor'
Putranta sub tombeja ricxo!"

. . . . . . . . . . . . . . [37] T 289
"Ol eks-sinjor'"! ... kion mi diras?
Sinjoro? ve! Sed cxu do moko?
Kiel Davida psalmo iras:
"Pri li ne scios tiu loko".
Pri l' resto - cxesu la arogo,
Ne estas tem' por mi, pekanto;
Mi lasu gxin al teologo,
Cxar estas task' de predikanto.

. . . . . . . . . . . . . . [38] T 297
Mi scias bone: mi ne estas
Angxelo-fil' kun diadem'
Kiu pri stel' aux sun' atestas.
Jam patro mortis - Rekviem'!
La korpo kusxas sub teren'.
Mi auxdis ke patrino mortos,
Povra virin', sxi scias mem,
Kaj ankaux filon oni portos.

. . . . . . . . . . . . . . [39] T 305
Mi scias ke, cxu stultaj, sagxaj,
Cxu ricxaj, povraj, kriplaj, belaj,
Laikoj, pastroj, junaj, agxaj,
Nobelaj, kampaj, magraj, sxvelaj,
Cxu damoj kun kolumoj felaj
De plej diversa viv-koncepto
(Kun kufoj nur, aux altcxapelaj)...
Mort' cxiujn kaptas, sen escepto.

. . . . . . . . . . . . . . [40] T 313
Pariso mortas kaj Helena.
Mort' por mortant' estas dolora:
Mankas aer' post spiro pena,
Kaj krevas galo: brulo kora;
Li sxvitas - sxvito cxiupora;
Dum agonio, lin konsolas
Nek frat', nek fil', nek nevo fora:
Neniu anstatauxi volas.

. . . . . . . . . . . . . . [41] T 321
Pro morto tremas li kaj palas,
Kaj sxvelas kol', kurbigxas nazo,
Moligxas karno, vejn' enfalas;
Jam nervo-krev', fluid-ellaso.
Virina korp', por vir' ekstazo,
Sentema, glata, dolcxaviva,
Cxu vin turmentos sama kazo?
Jes, aux cxielen iru viva...


BALADO
(pri Damoj de iamaj tempoj)

. . . . . . . . . . . . . . [41a] T 329
En kiu lando, trans aux cis,
Estas Romia Flor' plej bela?
Arkipiada kaj Tais',
Sxia kuzin', kvazaux gxemela?
Ehxo', respond' al voko hela
Super river' aux lago klara?
Cxiuj kun bel' senparalela. -
Nu, kie estas negx' lastjara?

Kie la sagxa Heloiz'?
Iris pro sxi al klostro-cxelo
Petr' Abelard' en Sankt-Deniz',
Pro am' kastrita - jen kruelo!
Kaj la regxin', pro kies pelo
Plongxis Burdan', post ludo para,
En sak' en Sejnon, ja laux celo?
Nu, kie estas negx' lastjara?

Kaj Blank-Lili', regxin' sen mis'
Kun vocxo de siren' fabela?
Grandplanda Berta, Triks', Alis'?
Kaj Harmburgis', la Majn-kastela?
Kie Johana Dark', fidela,
Viktim' de angla brul' sxtipara?
Ja kie, ho Estrin' cxiela?
Nu, kie estas negx' lastjara?

Ho Princ', ne post semajn' sencele
Demandu, nek post pauxzo jara -
Respondos nur refren', tiele:
Nu, kie estas negx' lastjara?


PLIA BALADO
(pri Sinjoroj de iamaj tempoj)

. . . . . . . . . . . . . . [41b] T 357
Nun: Kie estas do Kaliksto,
La tria, lasta kun cxi nom',
Kvar jarojn sur la papo-listo?
Alfonso, regx' de Aragon',
Plengraca duko de Burbon',
Arturo, duko Bretonlanda,
Kaj Karlo sepa, vir' de bon'?
Nu, kie estas Karlo Granda?

Simile, Skota regxo trista,
Kies vizagx', laux cxies kon'
Duone rugxis, ametista,
De lia frunt' gxis la menton'?
La regx' de Cipro, kun renom',
La bona regxo Hispanlanda
(Al mi perdigxis lia nom')?
Nu, kie estas Karlo Granda?

Mi plu paroli ne persistas,
La mondo estas fanfaron'.
Neniu al la mort' rezistas,
Por kiu estus ja pardon'?
Ankoraux unu, laux bezon':
Regx' Lanceloto Bohemlanda,
Cxar kie li? Sub kiu sxton'?
Nu, kie estas Karlo Granda?

Kie Klakeno, la Breton'?
Aux graf' Dauxfeno, Auxvernlanda,
Kaj l' bona duk' de Alencon'?
Nu, kie estas Karlo Granda?


PLIA BALADO
(en malnov-francisma lingvajxo)

. . . . . . . . . . . . . . [41c] T 385
Nu, kie l' sankta apostolo,
Nokt-mese kun amikt' ondita,
Kruc-paro Dia sur la stolo,
Ke estu je la kol' kaptita
La Satan', ulo tro hejtita?
De li, de cxiuj, en momento
La vivo estas eltordita:
Tamen forportas ilin vento.

Jen, kie de Konstantinoplo
L'imperiestr' kun pugn' orita;
Aux de Franci' la regx', laux noblo
De cxiuj regxoj plej glorita,
De kiu estis konsekrita
Por Di' pregxejo kaj konvento,
En sia tempo honorita?
Tamen forportas ilin vento.

Kie de Vjeno kaj Grenoblo
La Dauxfen', l'ama, l'arda-fida;
Aux de Dijxon', Salen' kaj Dolo
La Sir' kun l'unuenaskita,
Aux la korteganar' senspita:
Heroldo, trumpetist', sergxento,
Cxu refresxige satigita?
Tamen forportas ilin vento.

Princoj - al morto destinitaj
Kiel la tuta homa gento,
Cxu kun koler' aux nur gxenitaj,
Tamen forportas ilin vento.


. . . . . . . . . . . . . . [42] T 413
Se papoj, regxoj kaj regxidoj
Kaj fruktoj de regxin-ingveno
Subteras, mortaj, sub absidoj
Dum al aliaj iris regno,
Mi, eta kolportist' de Reno
Ne mortus? Jes! Se Dio volas;
Sed cxar ne mankis ja festeno,
Honesta mort' ne malkonsolas.

. . . . . . . . . . . . . . [43] T 421
Cxi tiu mondo ne eternos
(Se pensus tiel avarulo):
Nin cxiujn morto ja ekstermos.
Jen do konsolo por agxulo,
Kiun sxerculo kaj spritulo
Oni nomadis en juneco,
Dum oni diras: "frenezulo!",
Se sxercas li en maljuneco.

. . . . . . . . . . . . . . [44] T 429
Li almozpetas nun kun lamo
(Al tio la bezon' devigas)
Kaj li sopiras pri iamo,
La koron la dolor' krevigas.
Kaj nur cxar tim' al Di' lin ligas,
Ne kulpas li pri acxa krim';
Sed foje li pri Di' rezignas,
Kaj fine ecx mortigas sin.

. . . . . . . . . . . . . . [45] T 437
Lin, junan, cxiu nomis sprita;
Nun lin neniu trovas placxa.
Simio agxa - do malsprita
Kaj cxiu movo do malplacxa.
Se li silentas, la pli sagxa,
Oni konstatas jam senilon;
Se li parolas, tuj: "Malsagxa!
Do fermu vian babililon!"

. . . . . . . . . . . . . . [46] T 445
Ankaux la povraj virinetoj
Kiuj, maljunaj kaj sen io,
Vidas ke pusxas frauxlinetoj
Ilin el lito kaj el cxio.
Ili demandas: "Di', pro kio
Jam nun por tiuj la debuto?"
Sed la Sinjor' silentas. Kio?
Cxar Li malgajnus en disputo.


LA MALJUNULINO BEDAUxRANTA SIAN JUNAGxON
(La plendoj de la Bela Helmistino)

. . . . . . . . . . . . . . [47] T 453
Sxajnas, ke auxdis mi suspiron
De belulin', eks-Helmistin',
Pri sxia frauxlinec' sopiron.
Sxi tiel cxi esprimis sin:
''Ho agx' malica kun obstin',
Pro vi mi perdis jam aktivon.
Min tenu! Aux mi batos min,
Kaj unufrape prenos vivon!

. . . . . . . . . . . . . . [48] T 461
Pro vi nun mankas sorcx-mistiko
De belo (cxiu gxin rekonus)
Super skribist', vendist', kleriko:
Cxar iam viron mi ne konus
Kiu ne cxion al mi donus,
Volante (eble kun skrupuloj)
Kion por li mi abandonus.
Nun gxin rifuzas almozuloj.

. . . . . . . . . . . . . . [49] T 469
Mi multajn virojn mem rifuzis
(Kio ne montras mian sagxon),
Cxar knabon amis mi; li ruzis
Dum faris mi largxan omagxon
(Nur foje sercxis avantagxon...).
Je amo! Kia am-frenezo!
Li batis min, faris cxantagxon
Kaj amis min nur pro l' enspezo.

. . . . . . . . . . . . . . [50] T 477
Kiom li trenis min tra koto,
Kiom min tretis, am' ne cxesis;
Ingvenon frapis li per boto,
Sed se li volis, mi karesis,
Pri la doloroj mi forgesis;
La avidul', malica beko,
Brakumis min... l'efiko pezis.
Kio nun restas? Hont' kaj peko.

. . . . . . . . . . . . . . [51] T 485
Li mortis antaux tridek jaroj,
Mi restas, griza, en maljun'.
Kiam mi pensas, ve! Komparoj:
Kia mi estis, kia nun!
Jen staras nuda mi, en lum'
Vidigxas plena degenero:
Sensuka, osta, cxie brun'.
Mi preskaux krevas pro kolero.

. . . . . . . . . . . . . . [52] T 493
Kie nun restis frunta glato,
Hararo blonda, brov' arkeca,
Okuloj disaj - ja kun sxato
Pro ili falis la plejdeca;
La rekta nazo, gxustaspeca,
La oreletoj striktfasonaj,
Hela vizagx', menton' kaveta,
La belaj lipoj vermiljonaj?

. . . . . . . . . . . . . . [53] T 501
La sveltaj sxultroj tute cxarmaj,
La longaj brakoj, man-veluro,
La etaj mamoj, koksoj karnaj,
Vastaj kaj glataj, ja konturo
Por plia ama aventuro,
La largxa lumb', la decadir'
Inter la firma du-femuro
En gxardeneto, por admir'?

. . . . . . . . . . . . . . [54] T 509
Nun: sulka frunt', hararo griza,
La brovo for, l'okulo pala,
Dum iam ties rid' surpriza
Por la klient' estis regala,
La nazo kurba, neegala,
Muska orel' cxifon-simila,
Vizagx' sen bril', la hauxt' fatala,
Falta menton', la lipo vila.

. . . . . . . . . . . . . . [55] T 517
De homa bel' jen do la fino!
Mallonga brak', la man' rigida,
La sxultroj nun kun gxiba klino;
Mam-paro, kio? Kompromita!
Kaj koks' kaj cic': malapetita,
La decadir'? Fi! La femuro?
Femur' ne plu: fel-nuro spita,
Kolbas-makula - kia kruro!

. . . . . . . . . . . . . . [56] T 525
Jen kiel, agxaj, ni bedauxras
La bonajn tempojn; en anguloj
Ni, stultulinoj, kune kauxras,
Kiel en korb' la lano-buloj;
Ne hejtas kanabajxo-bruloj:
Post tuja flam', jam tuj estingo.
Sed iam sonis nur gratuloj...
Tiel okazas, sen distingo.''


BALADO
(La Bela Helmistino alparolas la Gxojknabinojn)

. . . . . . . . . . . . . . [56a] T 533
''Atentu, bela Gantistino,
Vi, lernantin' de mia scen';
Kaj vi, Blanka la Sxuistino,
De nun nur pensu pri vi mem,
De cxie prenu, laux sistem';
Ne sxparu viron, diras mi do:
Maljunaj havas kurzon: sen,
Nur fusxmonero sen valido.

Kaj vi, la dolcxa Panistino,
En danc' vi estas suveren';
Vi, Vilhelmin' Tapisxistino,
Kun mastro traktu sen problem':
Cxar baldaux cxesus la posten';
Kaj kiam venos agx-mucido,
Cxe pastro servos vi: Amen'!,
Nur fusxmonero sen valido.

Kaj Johanin' la Cxapistino,
De la amiko cxesu gxen';
Kaj Katarin' la Bursistino,
Ne sendu virojn al promen':
Se mankas bel', ne la mien'
Acida gajnas, sed la rido;
La agx' ne estas diadem',
Nur fusxmonero sen valido.

Knabinoj, estu nun kompren',
Pro kio ploras mi sen brido:
Por mi jam cxesis entrepren',
Nur fusxmonero sen valido.''


. . . . . . . . . . . . . . [57] T 561
Al ili cxi instruon donas
Eks-belulino, pro sopiro;
Gxi tiom bonas, kiom sonas.
Gxin notis plene, laux la diro,
Stulta Fremen', sentema viro
(Nu, kiel mi...), mia skribisto.
Pendigxu li cxe kontrauxdiro! -
Jugxigxas mastro laux servisto.

. . . . . . . . . . . . . . [58] T 569
Nun scias mi pri la dangxero
Por viro en la am-konkur'...
Sed iuj certe kun kolero
Kulpigos min: "Auxskultu nur!
Se perfid-vorte, kun terur'
Tiuj forpusxas vin de amo,
Tio ja estas laux natur':
Temas pri inoj de misfamo!

. . . . . . . . . . . . . . [59] T 577
Ili ja amas nur pro mono
(Vi ilin amas nur po horo),
Al cxiu servas per sindono
Kaj ridas cxe monujo-ploro;
Neniu estas sen rumoro.
Sed, deca viro, Dio mia!,
En dam' renoma, kun honoro,
Vi profundigxu; ne en tia!"

. . . . . . . . . . . . . . [60] T 585
Se iu vere diras tion,
Min tio tute ne konsolas.
Li fakte tiel vidas cxion!
(Cxar pri kompren' mi ne petolas.)
Amon en deca lok' li volas.
Sed, diru nur, cxu la knabinoj
Kun kiuj dauxre mi parolas,
Ne estis decaj, do, virinoj?

. . . . . . . . . . . . . . [61] T 593
Honestaj, decaj estis tiuj,
Kaj sen riprocx' aux malbonfamo,
Cxar en komenco ili cxiuj,
Ja cxiu unuopa damo,
Prenis (do antaux la misfamo)
Cxu pastron, cxu laikon, bona
Por estingad' de l' amo-flamo
Pli fajra ol la Sankt-Antona.

. . . . . . . . . . . . . . [62] T 601
Kaj agis laux ordon' Dekreta
Tiuj amantoj, en kongru':
Amadis nur en lok' sekreta,
Cxar estis am' nur inter du.
Nur poste venis distribu',
Cxar kiu havas unu, tiun
Forlasas baldaux pro enu'
Kaj amas pli, amadi cxiun.

. . . . . . . . . . . . . . [63] T 609
Pro kia kauxz'? Mi pensas, pure,
Cxar min ja nur respekto movas,
Ke la virino lauxnature
Cxiam pri pli da amo provas.
(Alie rimi mi ne povas,
Krom nur: en Lilo, Sankt-Omar'
Kaj Remso ni dirajxon trovas:
"Ok viroj fosas pli ol kvar".)

. . . . . . . . . . . . . . [64] T 617
Jen la rilato estas eksa -
Kaj la virino flugas for.
Restas amanto, tutperpleksa.
Fidel' sxangxigxas al dolor',
Malgraux kisetoj kaj ador'.
"De hundo, bird', armil' kaj amoj",
Laux mult-uzata metafor',
"Venas pro unu gxoj' cent dramoj."


DUOBLA BALADO
(al la amantoj)

. . . . . . . . . . . . . . [64a] T 625
Amadu vi laux via volo
Cxe drinkkunveno kaj cxe festo;
Je l' fino mankos la konsolo:
Vi rompos kapon per molesto,
Cxar amo igas homon besto:
Salmonon logis falsa dio,
Ekmankis al Samson' la kresto.
Gxoju ke ligas vin nenio!

Orfeo, dolcxa menestrelo,
Ludant' de fluto kaj sonkesto,
Endangxerigxis pro kruelo
De hund' Cerber', kvarkapa besto.
Bela Narciso, kun honesto,
Dronis post fal' en akvario,
Pro am' por amatina gesto.
Gxoju ke ligas vin nenio!

Sardan', la brava kavaliro,
Venkinto de regxlando Kreto,
Virino igxis laux deziro
Por sxpini kiel knabineto.
Regxo David', sagxa profeto,
Forgesis ecx pri tim' al Dio
Cxe vid' de nuda femureto.
Gxoju ke ligas vin nenio!

Amnono igis sen honoro
(Mangxonte kukojn, laux preteksto)
Fratinon Tamar, per defloro;
Kia incesta malhonesto!
Kaj pro Herod' (ne estas gxesto),
Baptist' disigxis de l' kranio,
Pro kant' kaj danc' dum iu festo.
Gxoju ke ligas vin nenio!

Pri povra mi mi nun parolu:
Batita (cxu lavota vesto?)
En akvo, nuda... - protokolu!
De kiu venis tiu gesto?
De Katarin' Vosel', la pesto!
Noel' cxeestis, kaj pro tio
Batigxu li, dum edzigxfesto.
Gxoju ke ligas vin nenio!

Sed cxu cxi juna frauxla ulo
Forturnos sin de frauxlineto?
Ne! Ja necesus viva brulo
Kiel al balail-atleto.
Pli dolcxas inoj ol cibeto;
Sed ne tro fidu vi pri tio:
Cxu blond', cxu brun' - Jen mia veto:
Gxoju ke ligas vin nenio!


. . . . . . . . . . . . . . [65] T 673
Se sxi, kiun mi servis iam
Lojale kaj kun bon-intenco,
Kiu doloron donis tian
Kaj veojn per sia turmento,
Estus dirinta en komenco
Pri la intenco (kia peto!),
Ja provus mi, por konsekvenco,
Retiri min el sxia reto.

. . . . . . . . . . . . . . [66] T 681
Cxar kion ajn mi al sxi diris,
Sxi auxskultadis, kun volonto,
Ne jesis kaj ne kontrauxdiris.
Sed pli, ja cxiam front' al fronto
Al mia ard' estis respondo.
Sxi tiel dauxre min amuzis,
Eltiris vortojn dum rakonto,
Sed fine sxi min nur priruzis.

. . . . . . . . . . . . . . [67] T 689
Sxi min priruzis, krediganta
Ke kubo estas form' cilindra,
Ke jugxo-cxap' estas pelt-randa,
Ke la faruno estas cindra,
Ke fero estas stano inda,
Ke asodu' estas plensterno.
(Trompisto al koleg' ridinda
Vezikon nomas ja lanterno.)

. . . . . . . . . . . . . . [68] T 697
Ke la abat' estas lakeo,
Ke matenrugx' - vespera stelo,
Ke cxen-balist' - ventmuelejo,
Ke la cxiel' - kuir-gamelo,
Ke nubo - bovideta felo,
Ke brasik-stumpo - nap' aux beto,
Ke fusx-biero - vin-juvelo,
Ke pendo-sxnuro - fadeneto.

. . . . . . . . . . . . . . [69] T 705
Tiel la Amoj min priruzis
Kaj jxetis min al ekster domo.
Ne kredas mi, ke iam ruzis
Vir' kun argxenta sagx-impono,
Ke li ne pretis al fordono
De l' vestoj por esti batita
Samkiel mi. Ja tauxgas nomo:
Amant' jxetita, rebatita.

. . . . . . . . . . . . . . [70] T 713
Mi Amojn cedas nun, forjxuras,
Defias mi per fajr' kaj sango.
Morton por mi ili auxguras,
Sen rekompenco kaj sen danko.
La vjolon metis mi al flanko;
Amant': Mi ne plu akompanos:
Estinte hom' de via rango,
Mi jxuras nun: mi ne plu anos!

. . . . . . . . . . . . . . [71] T 721
La plumon jxetis mi al vento;
Aliaj sekvu gxin, laux volo.
De mi de nun do nur silento:
Pluteksu mi je mia tolo.
Se vidas vi kun kor-malmolo
Cxi kontrauxaman kalumnion,
Vin kontentigu la parolo:
"Mortanto rajtas diri cxion."

. . . . . . . . . . . . . . [72] T 729
Jam baldaux seka busxo venas;
Mi kracxas: blanka flak' omleta,
Aux granda sxlimo-pilko gxenas.
Nu, kion diri? Ke Jxaneta
Min taksas ne plu knab', koketa,
Sed trouzita ekscxevalo.
La vocxo? Tono jam skeleta!
Dum estas juna mi - novalo.

. . . . . . . . . . . . . . [73] T 737
Ja dank' al Di' - kaj Tak' Tibaldo,
Kiu trinkigis min rivere,
Ie subtere (ne en alto),
Mangxigis pirojn, ja sufere,
En cxenoj... Tial, tre sincere,
Por li mi pregxas: Di' mistera!
Al li Vi donu, vere! vere!
Kion mi pensas... et cetera.

. . . . . . . . . . . . . . [74] T 745
Tamen, malbonon mi ne volas
Por li kaj lia leuxtenanto;
Al la jugxist' mi same molas:
Plezura homo, ne pedanto.
(Pri l' resto - restas la demando,
Escepte pri eta Roberto.)
Mi amas ilin, sen marcxando,
Samkiel Di' Lombardojn. Certo!

. . . . . . . . . . . . . . [75] T 753
Mi nun memoras, fakte jes,
Ke faris mi, antaux foriro,
Legacojn - jam en kvindek ses.
Iuj parolas (cxu konspiro?)
Pri "Testament'", je mia miro;
Laux sia sxato - ne laux mia!
Sed kion fari? Estas diro:
"Neniu mastras pri la sia".

. . . . . . . . . . . . . . [76] T 761
Revoki tiujn, mi ne planas,
Se temas ecx pri mia tero.
Mia kompato dauxre samas
Al Trabo la Bastardo, vero!
Krom pajlo, laux jama livero,
Iru al li malnova mato,
Por lin protekti de dangxero:
Ke ne plu glitu li pro glato!

. . . . . . . . . . . . . . [77] T 769
Se iu tamen ne akiris
Sian legacon, ne laux plan', do,
Li gxin, post kiam mi transiris,
Prenu cxe mia heredanto.
"Cxe kiu do?" - Bona demando:
Moro', Provens', Turgis' - ne gravas;
Diru, ke firmas la komando.
(Ecx mian liton ili havas!)

. . . . . . . . . . . . . . [78] T 777
Nu, miaj vortoj ne plu plauxdu,
Testamentadon mi ekigas:
Antaux skribist' Fremen' (li auxdu,
Se li ne dormas) mi konigas,
Ke mi neniun ajn senigas
De io per cxi instrukcio,
Kaj ke mi gxin ne publikigas,
Escepte en Regxland' Francio.

. . . . . . . . . . . . . . [79] T 785
Mi sentas: velkas kor-agito,
Se nur la vocx' ankoraux sonu...
Fremen', eksidu cxe la lito,
Por ke neniu min spionu;
Paperon, inkon nun disponu
Kaj tre rapide skribu vi;
Poste por kopiad' gxin donu.
Jen la komenco. Tie cxi:

. . . . . . . . . . . . . . [80] T 793
En nom' de Di', Patro eterna,
Kaj l' Filo, Virgulin-naskito,
Dio kaj Patro sameterna
Kaj kune kun Sankta Spirito,
Savant', malgraux Adama spito;
Cxiel-ornam' estos perditoj...
(Al la kredanto - nur merito:
Mortintoj estus diigitoj!?

. . . . . . . . . . . . . . [81] T 801
Ja mortis korp'; animo same:
Eterna damno sen protekto;
Putras la korp', anim' enflame,
Ja sen kondicxo cxe l' akcepto;
Sed cxiukaze kun escepto
Nur por profet' kaj patriarko,
Nespertaj, laux mia percepto,
Pri troa hejt' al puga lardo.

. . . . . . . . . . . . . . [82] T 809
Se dirus iu: "Kia rajto
Kondukas vin al cxi parolo,
Ja pri teologi' ne majstro?
Kia arogo! Kia folo!",
Mi montrus al la parabolo
Pri la Ricxul' enterigita,
En fajro, ne en kusxa molo,
Kaj pri Lazaro, altlevita.

. . . . . . . . . . . . . . [83] T 817
Se la Ricxulo vidus bruli
La fingron de Lazar', malmulte
Da fresx' atendus li - kaj cxu li
La gorgxon lavus, ecx indulge?
Drinkuloj, vi, vendantaj stulte
Cxemizon, jakon por likvor',
Trinkajxoj kostas tie multe!
Nin gardu Di' - kaj sxercojn for!)

. . . . . . . . . . . . . . [84] T 825
En nom' de Dio - mi ripetas,
Kaj glora Di-patrin', laux eblo
Cxi taskon finu mi, mi petas,
Kvankam jam de fantoma feblo.
Se min ne trafis taga febro,
Do nur pro Dia providenco.
Sed pri amara perd', funebro,
Mi nun silentu. Jen komenco.

. . . . . . . . . . . . . . [85] T 833
Unu: l'animo povra - dono
Al la Benata Triunu';
Gxin vartu la Sankta Madono,
Kara Patrino de Jesu'.
Mi petas pri digna influ'
De l' naux Ordenoj de l' Cxielo:
Portigxu gxi, pro ili, plu
Gxis antaux Trono de l' Juvelo!

. . . . . . . . . . . . . . [86] T 841
Same: la korpon mi jen lasas
Al nia pra-patrin', la Tero;
Rimarkos vermoj: gxi ne grasas,
Gxi por malsat' estis ofero.
Rapidu nun gxia livero:
Venas de ter', al ter' revenas;
Ja cxio iras, laux prefero,
Al loko kie gxi devenas.

. . . . . . . . . . . . . . [87] T 849
Same: al mia pli ol patro,
Majstro Vilhelmo de Viljono
(Pli ol patrin' post beb-vindado
Zorgadis li pri mia bono;
Min ofte savis lia nomo,
Pro kio ne tre gxojas li),
Mi genupetas pri pardono:
Cxi gxojon lasu li al mi.

. . . . . . . . . . . . . . [88] T 857
Mian libraron do li havu
Kaj mian "Furzo de l' Diablo".
Gxin Majstro Gido (Di' lin savu!)
Tabar' transskribis kun afablo
(Kelkaj kajeroj, jen sub tablo).
Dum pri la stil' mi ne kontentas,
Enhavo gravas; laux probablo
Gxi cxiujn fusxojn do kompensas.

. . . . . . . . . . . . . . [89] T 865
Same: jen dono por patrin':
Pregxo al Damo de l' Cxielo.
Mi ofte dolorigis Sxin
(Ja scias Di') per malfidelo.
Nek fortikajxo, nek kastelo,
Krom Sxi, ja sxirmas al animo
Aux korpo mia, dum kruelo.
Nek al patrin', povra virino!


BALADO
(por lia patrino, por pregxi al Nia Sinjorino)

. . . . . . . . . . . . . . [89a] T 873
Estrin' Cxiela, Regantino Tera,
Regxino super la Infer-teroro,
Akceptu min nur Kristanin' sincera,
Por esti elektit' en Via gloro,
Kvankam mi estis cxiam sen valoro.
La bono Via, Damo kaj Estrin',
Superas tre al pek' en mia sin'.
Sen Via grac' ne iros ni tra pordo
De la Cxielo. - Ne mensogantin',
Jen mia kred', por vivo kaj por morto.

Al Filo diru Vi: mi estas Lia,
Mia pekar' de Li estu visxita;
Pardon' por mi, kiel por l'Egiptia
Aux por la klera Teofil' donita:
Pro Vi li igxis kvita, absolvita,
Kvankam li al Satan' promesis sin.
Vi kontraux tia far' protektu min,
Ho, Virgulin', sen rompo dum elporto
De l' Sakrament', de meso origin'!
Jen mia kred', por vivo kaj por morto.

Virino estas mi de granda agxo,
Senscia, povra, sen literaturo.
En la pregxej' cxe ni estas pentrajxo:
La Paradiz', kun harp', liut', sur muro,
Kaj la Infer': damnitoj dum torturo.
Unu timigas. Dua ravas min.
Per ravo benu min, alta Diin',
Por cxiuj ni pekantoj sava forto!
Plena de fid', sen dubo aux rafin',
Jen mia kred', por vivo kaj por morto.

Vi portis, digna Virgulin', Princin',
Jesuon, de la mond' Regant' sen fin'.
La Eternul', pro nia pek-inklin'
Lasis Cxielon: nia Sav-eskorto;
Oferis, juna, al la morto sin.
Nia Sinjoro mi agnoskas Lin.
Jen mia kred', por vivo kaj por morto.


. . . . . . . . . . . . . . [90] T 910
Same: amata Rozo kara -
Por sxi: nek koro, nek rekono;
Eble laux sxi donac' avara,
Kvankam suficxas al sxi mono.
Cxu burso silka do, sub zono,
Profunda, largxa (mi diskretos)?
Sed pendu alte la fripono
(Ecx mi!), se ion li enmetos.

. . . . . . . . . . . . . . [91] T 918
Cxar sxi, sen mi, havas suficxe
(Cxio al mi estos egal', do),
Pro sxi ne ploros mi, felicxe,
Kaj al kruc-ardo venis halto.
Sxin havu idoj de Misxalto
(Ni nomis lin la Bonefika).
Li kusxas nun (por pregxo: salto!)
En Sankt-Satur', en tomb' fortika.

. . . . . . . . . . . . . . [92] T 926
Sed tamen do, por min kvitigi
Al Amo, pli ja ol al sxi,
Cxar sxi ne volis min heligi
Per unu ecx esper-radi'
(Mi ja ne scias - gxen' por mi -
Cxu sxi al cxiu vir' rigidas,
Sed, je la belo de Mari',
Nun mi pri cxio cxi nur ridas),

. . . . . . . . . . . . . . [93] T 934
Mi cxi baladon al sxi sendas
(Finigxas cxiu vers' per Ro).
Kiu gxin portu? Nu, dependas,
Gxin portu Pernet Trabo, do,
Kondicxe ke nia hero',
Vidante tordanazan sxin,
Ekkrios, sen heziti tro,
"Cxu vi? Volupta fekulin'!"


BALADO (al amikino)
(finigxanta per Ro)

. . . . . . . . . . . . . . [93a] T 942
Falsa belec' je kosto de amaro,
Rigor-efika, hipokrita moro,
Amo tro nemacxebla por dentaro,
Nomi mi povas vin, sed sen adoro:
Ci, fia cxarm', mortig' por povra koro,
Okul-perfid' pelanta al sufero,
Idolo! Cxu ne volas Jur-Rigoro
Sen pligravigo helpi dum mizero?

Mi devus voki helpon cxe najbaro
Alialoka, bone por l'honoro;
Rezultus eble malpli da misfaro;
Troti mi devus: fugx' de malhonoro.
Helpu! Helpu! Majxoro kaj minoro!
Eh, do! Cxu mortu mi sen bat-afero?
Cxu volas la Kompat', je cxi dekoro,
Sen pligravigo helpi dum mizero?

Venos la temp': sekigxos foliaro,
Jam flavos via plenradia floro.
Ja ridos mi, ecx se kun makzel-knaro;
Lasu! Cxar vana estus la laboro:
Jam agxos mi; vi sulka, sen koloro.
O! trinku do dum fluas la rivero;
Ne sxargxu cxiujn plu per cxi doloro,
Sen pligravigo helpi dum mizero.

Princ' de amantoj, amo-metaforo,
En via kor' vekigxu ne kolero;
Sed cxiu nobla devas, je l' Sinjoro!,
Sen pligravigo helpi dum mizero!


. . . . . . . . . . . . . . [94] T 970
Same: al majstro It' Marcxand'
(Li mian glavon jam akiris):
Dek versoj, por liut' kaj kant'.
La "El profundo" min inspiris.
Pri inoj kiujn li aspiris,
Rememoriga melodi'...
Iliajn nomojn mi ne diris,
Eterne min malamus li!


KANTETO

. . . . . . . . . . . . . . [94a] T 978
Mort'! Mi protestas pri rigor':
Vi rabis Damon, sen motivo!

Ne cxesis via ofensivo:
Pro vi plu dauxras la langvor'.
Jen mi, sen forto kaj humor';
Kial sxi gxenis vin dum vivo,
Mort'?

Ni estis du, kun unu kor'.
Gxi mortis - el mi fugxas vivo.
Vere! Cxu vivu mi sen vivo,
Kiel la bildoj, do sen kor'?
Mort'!


. . . . . . . . . . . . . . [95] T 990
Same: al majstro Jxan Kornu'
Legacon plian mi nun faru.
Li min helpadis, plu kaj plu,
Ke viv' por mi malpli amaru.
Por li: gxarden' (mi ne avaru),
Kiun de majstro Bobinjon'
Mi luas. Tiu mem riparu
La pordon (kun la dom-pinjon').

. . . . . . . . . . . . . . [96] T 998
Cxar mankas pordo, mi jam perdis
Kahelon kaj piocx-tenilon.
Ok falkoj tie (dek? - ne certis...)
Ne kaptus ecx alauxd-flugilon.
Sekura lok' (metu fermilon!);
Por signo, hojo pendis supre -
Kiu gxin prenis (cxu subtilon?)
Pendu dum nokt' kun kap' malsupre!

. . . . . . . . . . . . . . [97] T 1006
Same: pro tio ke l' edzino
De majstro Petro Sankt-Amant'
(Kvankam, se kulpas sxi en fino,
Pardonu Di' kun elegant')
Deklasis min al almozant',
Por "Blankcxevalo" cxevalino
Aperu kaj, kiel amant',
Rugxa azen' por "La Mulino".

. . . . . . . . . . . . . . [98] T 1014
Same: jen don' por Sir' Denis'
Heslen', la elektit' Pariza:
Je mia konto cxe Turgis',
Bareloj dek da vin' Auxniza.
Se pro drinkado senkotiza
En krucxo perdus li rezonon,
Enmetu akvon! Vort' deviza:
Pro vin' jam multaj perdis domon.

. . . . . . . . . . . . . . [99] T 1022
Same: al advokat', nomita
Majstro Vilhelmo de Cxarvalo,
(Kvankam jam al Marcxand' donita)
Sen ingo: mia glav' el sxtalo,
Aldone: da sxangxmon' realo
(Ke burso sxvelu pro l' ekzemplo),
De strat' prenita antaux halo
En la Bieno de la Templo.

. . . . . . . . . . . . . . [100] T 1030
Same: mia pledist' Furnjero:
Por li, pro cxiuj liaj penoj,
(Elsxpari gxin? Simpla afero!)
De mia burso kvar manplenoj.
Li savis min de jugxo-gxenoj
En kiuj (lauxdu Jesu-Kriston!)
Ne kulpis mi pri la cxagrenoj;
Bezonas ecx pravul' asiston.

. . . . . . . . . . . . . . [101] T 1038
Same: por majstro Jxak Ragjer':
De Grevo-plac' "Pokalo Granda",
Sed li kvar plakojn pagu (ver'!,
Ecx se vendigxu - gxeno granda -
Kovrajx' tibia, ledo planda,
Kaj do sensxue iru li),
Se sidus li por mangxo franda
Aux trink' en "Pin-Konus'", sen mi.

. . . . . . . . . . . . . . [102] T 1046
Same: se temas pri Merbovo
Aux pri Luvjer', la impostisto:
Por ili, nek bovin', nek bovo.
Cxar ne bovist' aux bovinisto,
Ili farigxu falk-cxasisto:
Perdrik', pluvio? - kaptu gxin!
(Ne estas sxerco!) - el proviz', do,
De la butik' de l' Macxkuin'.

. . . . . . . . . . . . . . [103] T 1054
Same: se venus Rob' Turgis',
Vin-sxuldon pagus mi, sen gxeno.
(Se li eltrovus min sen mis',
Li ja tre lertus pri diveno!)
Por li: mja rajto de skabeno;
Mi havas gxin, kjel Parizano.
S'eldir' perfidas pri deveno,
Tjon kauxzis ino-akompano...

. . . . . . . . . . . . . . [104] T 1062
Du cxarmulinoj laux mja sento,
Logxantaj en Sankt-Generu'
Apud Sankt-Juljo-de-Volvendo,
En Bretoni', flank' de Puxatu'.
Sed mi ne dihxos phxophxe - cxu? -
Kje isxi nun cxjutage pasxas;
Cxahx - ho, mja kohx'! - uxalidas plu:
Sjajn am-afehxojn oni kasxas!

. . . . . . . . . . . . . . [105] T 1070
Same: ricevu Jxan Ragjer'
(Sergxento de l' Gvardi' Dozena),
Dum tuta viv', prizorgon per
Tagtaga busx-regal' konvena
Por vango-sxvel' kaj rugx' miena!
Preninte tiun cxe Bajli',
Tuj al Fi-Font' por trink' bonvena...
Da mangx' li ja ne volos pli!

. . . . . . . . . . . . . . [106] T 1078
Same: nun por la Princ' de l' Stultaj,
Jena Stultul': Misxalt' Delfur',
Pro spritaj vortoj (ne tre multaj)
Kaj placxa kant' pri "Ama Pur'"
(Gxis ne-revido!, kun plezur'!).
Se li nur iom pli ekzercas...
Stultul' ridinda laux figur',
Kaj sxerca nur, se li ne sxercas.

. . . . . . . . . . . . . . [107] T 1086
Same: por la Dek Du Dudekoj
(Sergxentoj plenaj de honesto,
Agrablaj, bonaj kaj sen pekoj),
Denis' Ricxer' kaj Jxan Valeto,
Por cxiuj: largxa rubandeto
Por fiksi al feltcxapoj siaj.
He, halt'! Nur tiuj sur piedo -
Mi ja ne spertas pri l' aliaj.

. . . . . . . . . . . . . . [108] T 1094
Donaco plia por Perneto
(Mi celas: la Bastard' de l' Trabo),
Cxar distingigxas li per neto:
En la blazon', anstataux trabo,
Tri ludkubetoj (laux probablo
Plumbitaj tauxge) plus kartaro.
Kaj pli? Se furzos li pro fabo,
Aldone: febro kun kataro.

. . . . . . . . . . . . . . [109] T 1102
Same: ne zorgu plu Cxolet'
Pri dauxboj, ligno, rabotado,
Ripar' de kuv' aux barelet'.
La laborilojn, sen persvado,
Li sxangxu por Liona spado,
Sed li konservu la maleon!
Ne emas li tro al batado,
Sed iom da ne indas neon.

. . . . . . . . . . . . . . [110] T 1110
Same: por Jxan la Lup' donaco
(Bonega hom' kaj komercisto),
Cxar la magrulon gxenas laco
(Des pli Cxoleto, fusx-cxasisto...):
Bela hundeto, por asisto -
Ecx kokon gxi ne pretervidos,
Longa mantel', kvazaux surplis', do,
Por kasxi... kaj neniu vidos!

. . . . . . . . . . . . . . [111] T 1118
Same: al l'Orforgxist' Arbara:
Funto da Saracenaj spicoj -
Radikoj, najloj - por elstara
Kolbaso, enpelvajx' (delicoj!),
Palato-tiklaj piko-vicoj,...
Ke inter lipoj ardu lango,
Levigxu lakto al la cicoj,
Kaj en kojonojn fluu sango!

. . . . . . . . . . . . . . [112] T 1126
Estu por kapitan' Riu',
Kun cxiu lia arkpafisto,
Ses lupaj kapoj kontribu'.
Viando ne por pork-pasxtisto,
El fauxk' de hundo de bucxisto.
Gxin stufu en bufeda vino...
Por franda pec' de cxi konsisto,
Oni konfesus ecx pri krimo.

. . . . . . . . . . . . . . [113] T 1134
Pli peza estas cxi viando,
Ol estas kork', lanugo, plumo:
Tauxga soldata provianto
Dum siegxado aux tendumo.
Se l' lup' kaptigxis per masxumo,
Kaj la hundar' gxin lasis putri,
Ordonas mi (ne la kortumo),
Jakon per gxia fel' subkudri.

. . . . . . . . . . . . . . [114] T 1142
Same: al Robinet' Traskaglo,
Kiu dum servo (tio faktas),
Ne vere flugas kiel aglo,
Sed sur cxevalo grasa taktas.
Por li, pelveton mi ekstraktas
El miaj (li pri prunt' timemas...);
Lia vazar' do nun ekzaktas,
Kaj pelv-bezon' lin ne plu premas.

. . . . . . . . . . . . . . [115] T 1150
Same, nun por Perot' Gxirar',
En Regxinburg' barbir' fidplena,
Du kuvoj kaj kaldrono, cxar
Por li vivten' estas tre pena.
Antaux jarar' duondozena
En lia dom', per porko grasa
Li nutris min (semajno plena!);
Atestu l'abatin' Purasa...

. . . . . . . . . . . . . . [116] T 1158
Same: Al Di-Filin', Begano,
Al Fratoj de almoz-ordenoj
(Cxu de Pariz' aux Orleano),
Al Turlupinoj, Turlupenoj:
Jen kaponajx' laux Jakobenoj
Kun flanoj, kiel ofer-plado;
Poste, malantaux lit-kurtenoj:
Interparol' pri kontemplado.

. . . . . . . . . . . . . . [117] T 1166
Fakte ne mi cxi tion donas,
Sed, pro infanoj, la patrinoj,
Kaj Dio - tiel li pardonas,
Kompense pro amar-destinoj.
La Belaj Patroj, laux inklinoj,
Bonvivu! (Al Parizaj: samon!)
Cxar, plezurante al edzinoj,
Al edzoj ili montras amon.

. . . . . . . . . . . . . . [118] T 1174
Nu, kvankam majstro Jxan Puligo
Antauxe ilin tre provokis,
Poste publike, pro devigo,
Li cxion honte jam revokis.
Do, ecx se Jxan Mehuna mokis
Pri ili (Mateol' ecx pli!),
Honoru ni, kiel alvokis
Honori Sankta Eklezi'.

. . . . . . . . . . . . . . [119] T 1182
Mi min submetas, nur servanto,
En cxiu mia far' kaj diro;
Tutkore, kiel honoranto,
Obeas mi, sen kontrauxdiro;
Frenezas kalumni-eldiro,
Cxu dum prediko aux ecx sen gxi;
Detenu vin de plua diro -
Cxi tiuj homoj pretas vengxi.

. . . . . . . . . . . . . . [120] T 1190
Same: al agxa frato Bauxdo,
Nun Karmelano, por bonfarto,
Kun kap' hardita, sed sen auxdo,
De mi: ferkask' plus halebardo.
Ke Tusko kaj ties anar', do,
Lian birdeton ne forprenu.
Sed li rezignu pri ponardo;
Se ne: lin la diablo prenu!

. . . . . . . . . . . . . . [121] T 1198
Same: cxar plu la Sigelisto
Multe abel-fekajxon macxos,
Mi jam, por li (sur honor-listo!)
Antauxe sur stampilon kracxos;
Dikfingro plata certe placxos,
Por unufoja prem', sen plio.
(Nur l'episkopan mi omagxos -
Aliajn ja prizorgu Dio!)

. . . . . . . . . . . . . . [122] T 1206
Kaj por sinjoroj Auxditoroj,
La budo estu panelita;
Kaj tiuj kun postajx-doloroj -
Por ili estu segx' truita;
Cxar estis mia zon' sxtelita
De Maceet' de Orleano,
Sxi estu alte monpunita:
Fetoras sxi ja per fifamo.

. . . . . . . . . . . . . . [123] T 1214
Same: al prokuror' Francisko
De l' Vakerio: kolo-ringo
(Farajx' de Skota kirasisto),
Sed ja sen ajna or-distingo;
Cxar dum la kavalir-distingo
Li jxuris je Sankta Georgo
Kaj cxiuj ridis, sen distingo,
Freneze, plene, kaj sen zorgo.

. . . . . . . . . . . . . . [124] T 1222
Same: al majstro Jxan Lorens'
(Okuloj rugxas pro likvoro),
Kiu laux patra pek-tendenc'
Trinkas el kuv' kaj barel-boro,
Por okul-visxo cxe auxroro
Subsxtof' de vesto venos, poste.
Se nur en Burgxo monsinjoro,
Li havus silkon - multekoste!

. . . . . . . . . . . . . . [125] T 1230
Same: al majstro Jxan Kotart',
Pledist' cxe l' Korto Malprofana,
Mi sxuldas, pro defendo-art',
Patardon (jen memoro sana!),
Kiam Deniza, la cxikana,
Asertis ke mi sxin pristerkis.
Lia anim': en glor' cxiama!
Por li, cxi pregxon mi nun verkis:


BALADO (kaj pregxo)

. . . . . . . . . . . . . . [125a] T 1238
Prapatro Noa, kiu viton plantis,
Vi ankaux, Lot, drinkinta en la kavo
Gxis Amo, freneziga, vin komandis
Kun la filinoj kusxi - lia sklavo
(Mi ne riprocxas vin, ja estas pravo),
Arhxitriklin', tre sperta pri cxi art',
Vin tri mi petas nun por lia savo:
L'anim' de bona majstro Jxan Kotart'.

Ja apartenis li al via rango,
Plej bonan, karan, trinkis kun elano,
Kvankam lin plagis cxiam monomanko,
Li certe estis bona trinkklubano,
Neniam lasis poton lia mano;
Por trink' al li neniam mankis ard'.
Sinjoroj, lin tralasu sen cxikano:
L'anim' de bona majstro Jxan Kotart'.

Kiel drinkinton, stumblan kaj sxancelan,
Mi ofte vidis lin sur voj' al lito;
Kaj iam li ekhavis bulon sxvelan
Pro stablo de bucxist', laux dir' post glito.
Do: vere an' de l' monda trink-elito,
Drinkant' en cxiu horo, sen rigard'.
Lin tuj enlasu, kiam sonas cito:
"L'anim' de bona majstro Jxan Kotart'!"

Princ', li per kracx' la plankon ne atingis,
Li cxiam vokis "Helpu! Gorgxo-ard'!",
Neniam la soifon li estingis.
L'anim' de bona majstro Jxan Kotart'.


. . . . . . . . . . . . . . [126] T 1266
Same: de nun de l' juna Merlo
Mia monsxangx' estu farata
(Mi faras mem kontraux prefero),
Laux jena kurzo akurata,
Por kont' publika aux privata:
Du angxeletoj kontraux granda,
Du sxildoj fremdaj por konata.
Cxar largxu la anim' amanta.

. . . . . . . . . . . . . . [127] T 1274
Same: mi auxdis dum vojagxo,
Ke la tri povraj orfoj miaj
Nun kreskis jam gxis plena agxo
Kun kapoj ne plu sxaf-raciaj,
Kaj gxis Salen' pli ambiciaj
Nenie estas en lernej'.
Do diras mi al la sensciaj:
Tia junagx' valoras plej!

. . . . . . . . . . . . . . [128] T 1282
Por ili tauxga stud' utilas
(Kie? Cxe majstro Pjer' Ricxer').
Sed ja "Donata" malfacilas,
Kaj ili gxuu pri l' afer'...
Do ili sin okupu per
"Saluton, gemo! Ho juvelo!",
Suficxe do por karier' -
Studado mem ne estu celo.

. . . . . . . . . . . . . . [129] T 1290
Se tio estos jam lernita
Dauxrigi mi do malpermesos,
Cxar sci' pri "Kredo" kaj "Kredita"
Por tia knab' tro multa estos;
Mantelon mian mi malvestos,
Kaj vendos gxian duonajxon;
Por ili flanojn mi acxetos:
Junuloj sxatas ja frandajxon.

. . . . . . . . . . . . . . [130] T 1298
La trio estu informita
Pri moroj, ecx per bato-dono;
Firme cxapel' estu metita
Kaj la dikfingroj sur la zono,
Al cxiuj diru laux bon-tono:
"Do kio? Kiel? Ja ne gravas!"
Kaj homoj diros, kun rekono:
"Bonan edukon ili havas!"

. . . . . . . . . . . . . . [131] T 1306
Same: al tiuj kleriketoj,
Al kiuj mi titolojn donis,
Beluloj, rektaj kiel bretoj:
Vidinte ilin, mi ordonis
Liveri (kiel mi disponis -
Ili jam certis pri l' mencio)
La luon, kiun mi deponis,
De l' domo de Vilhelm' Geldrio.

. . . . . . . . . . . . . . [132] T 1314
Do, junaj kaj kun hirtaj haroj,
La du al mi ja ne malplacxas:
Ili, dum tridek, kvardek jaroj
Sxangxigxos (se al Dio placxas).
Ne pravas kiu nun traktacxas
Cxi knabojn, belajn, ne sen bono;
Kaj bati ilin tre malsagxas -
Cxar ja infan' farigxos homo.

. . . . . . . . . . . . . . [133] T 1322
La stipendi' de l' Dek Ok Viroj
Por ili estos (mia devo!):
Ili ne dormas kiel gliroj
Dum tri monatoj, sen sinlevo.
Dum gxuas pri ripoz' kaj revo
La junularo en junagxo,
Nin pelas la vigleco-devo
Dum al ripoz' emigas agxo.

. . . . . . . . . . . . . . [134] T 1330
Mi tiun cxi mian sintenon
Al kolator' letere diros.
Ili por mi do petu benon,
Aux je l' orel' mi ilin tiros!
Diversaj homoj forte miros,
Ke mi patrecan sxaton montris,
Sed ecx dum fest' (mi cxiam diros)
Mi la patrinojn ne renkontis.

. . . . . . . . . . . . . . [135] T 1338
Same: al Sir' Misxalt' Kuldo'
Kaj ankaux al Karlet' Tarano:
Cent soldoj (je "de kie do?"
Respondos mi: "cxiela pano!"),
Kaj el sxaf-ledo, ne el lano,
Kovrajxo planda kaj tibia,
Se estos trink' je mia sano
Kun Johanin' kaj plia tia.

. . . . . . . . . . . . . . [136] T 1346
Same: por Siro de Grenji',
Al kiu iris jam Bicestro,
Do nun: la turo de Bili'.
Se tamen pordo aux fenestro
Jam mankos, li tuj, sen protesto,
Prizorgu, ke la tuto bonos.
Li sercxu monon, ecx per kvesto,
Cxar mi ne havas - li bezonos.

. . . . . . . . . . . . . . [137] T 1354
Same: nun al Tibald' Delgardo...
Tibald'? Nomigxas li ja Jxan!
Kion mi donu do, sen perdo?
(Cxi-jare mi tro perdis jam,
Cxu vere laux la Dia plan'?)
La "Bareleto"... tamen ne!
Pri gxi pli rajtas Gxenevan':
Laux naza rugx', li trinkas tre.

. . . . . . . . . . . . . . [138] T 1362
Same: al majstro Basanjero,
La notario (ne pedel'):
Kariofilo, plenlivero,
Prenenda cxe Jxan de Ruel';
Kaj al Maltent', kaj al Rosnel'.
La karaj filoj, kun adoro
Servu kun arda kor' kaj pel'
Al la Servant' de Kristoforo.

. . . . . . . . . . . . . . [139] T 1370
Al li mi cxi baladon donas
Por lia Damo, pro admiro.
Ke Amo tiel ne disponas
Al cxiu ajn - ne granda miro,
Li sxin ja gajnis en turniro
Cxe l' Sicilia regxo-filo,
Kun brava far' kaj eta diro,
Pli ol Hektoro kaj Troilo.


BALADO
(por Roberto Estutvila, por ties edzino)

. . . . . . . . . . . . . . [139a] T 1378
Auxrore, kiam niz' per flugilbato
Montras plezuron, nobla viv-kutim'
Bruigas turdon: sonas gxojkantato,
Renkontas gxi turdinon, ligas sin,
Ofertu mi al vi, laux kor-inklin',
Ion gxojigan, kio amon festas.
Sciu ke Am' en libron notis gxin;
Estas por tio ke ni nun kunestas.

Damo de l' kor' vi estos, sen debato,
En pleno, gxis pro morto venos fin'.
Lauxro tre dolcxa, firma advokato,
Olivo, por amaro medicin'!
Rifuzas la raci' pri malkutim',
En tio mia volo ne protestas,
Por servi vin, necesas ja kutim':
Estas por tio ke ni nun kunestas.

Kaj pli, se mi renkontas mornan staton,
Fortuno montras, se nur movas trem'
Vian okulon, sian karitaton,
Kiel forblovas fumon vent', sen pen'.
Perdigxu ne la grajn' de mia sem'
En via kamp', se frukt' pri mi atestas.
Ordonis Di' plugadon de l' bien';
Estas por tio ke ni nun kunestas.

Princin', auxskultu min! Mi petas vin:
Ke niaj koroj cxiam kune nestas,
Ne cxesu! Tiel interpretu min:
Estas por tio ke ni nun kunestas.


. . . . . . . . . . . . . . [140] T 1406
Same: al siro Jxan Perdrjer':
Nenio! - nek al lia frato.
Ili min helpis cxiam, ver',
Dividis cxion ni, sen grato,
Kvankam Francisk' je iu dato,
Pro peto, sed ankaux pro urgxo,
Pri rugxa, flama lang', kun sxato,
Min rekomendis tre en Burgxo.

. . . . . . . . . . . . . . [141] T 1414
Do mi rigardis en Tajlvent',
En la cxapitro "Frikasajxo",
Kaj, malgraux sercxo kun atent',
Ne trovis - cxu do mankis pagxo?
Sed cxe Maker' (ne estas klacxo:
Kun fel' kuiris li diablon,
Por plibonig' de l' odoracxo!)
Cxi tion trovis mi - ne fablon!


BALADO (recepto)

. . . . . . . . . . . . . . [141a] T 1422
En realgar', en arsenika sxtono,
En orpigment', salpetro, kalko viva,
En bola plumb' por tuja malkompono,
En fulgo, post trempad' en suk' lesiva
El piso kaj fekajxo kolektiva,
En delavajxo de leprul-mantelo,
En sxmiro de piedo aux orelo,
En sango de vipuro, venenita,
En gal' de lupo, vulpo aux de melo,
Cxiu envia lang' estu fritita!

En cerb' de nigra kat' sen fisx-bezono,
Maljuna kaj sen dento en gingivo,
Aux de sang-hundo agxa, laux rekono
Rabia, kun beksxauxmo kaj salivo
(Cxio hakita fajne, kun motivo),
En la kracxajx' de mulo tro anhela,
En akvo kie plongxis rat' tunela,
Rano kaj bufo, besto mord-avida,
Serpent', lacert', aux nobla bird' tiela,
Cxiu envia lang' estu fritita!

En sublimat' (nur tusxi per bastono!),
En umbiliko de kolubro viva,
En sang', videbla cxe barbir' en fono,
Dum plena luno, seka jam, masiva,
Kun parte nigro, parte verd' oliva,
En puso de ulcero, en barelo
De nutristin' por tremp' de fek-flanelo,
En la bankuv' de ino am-merita
(Gxin konas vizitantoj de bordelo),
Cxiu envia lang' estu fritita!

Princ', cxi frandajxojn prenu en sitelo;
Se mankas sak', kribrilo aux funelo,
Cxio tra kakkalson' estu filtrita.
Do tuj en porka sterko, kun akcelo,
Cxiu envia lang' estu fritita!


. . . . . . . . . . . . . . [142] T 1457
Same: al majstr' Andre' Kuralto
"Refut' al Frank Gontjer'" mi metas.
Se temas pri l' tiran' en alto,
De li mi do nenion petas.
Povrulo, la Sagxul' profetas,
Kun potencul' ne konfliktigxu,
Cxar certe retojn li dismetas;
En ties masx' ne implikigxu!

. . . . . . . . . . . . . . [143] T 1465
Timigas ne Gontjer' senarma,
Laux stato ja de mia speco,
Sed estas nun debato varma:
Li lauxdas pri sia povreco,
Somer' kaj vintro en simpleco.
Laux li, estas felicx-atuto,
Kion mi nomas mizereco.
Kiu malpravas? Jen diskuto:


BALADO (refuto al Frank Gontjer')

. . . . . . . . . . . . . . [143a] T 1473
Jen grasa kanonik' sur plum-kusen'
En mato-cxambro kun fajrujo flagra
Kaj kusxas apud li vidvin' Sidven',
Koketa, glata, mola, dolcx-reaga.
Dum gustumad' de hipokras', tuttaga,
Karesi, ludi, kisi, multe ridi
Kaj nude-nude, korp-sur-korpe sidi,
Mi vidis ilin du tra tru' en pordo;
Eksciis do, ke por funebron bridi
Valoras plej la vivo en komforto.

Se Frank Gontjer' kaj amikin' Helen'
Pri tia dolcxa viv' havus imagon,
Nek ajl', nek cepo (pro haladzo, jen!)
Enirus plu ilian ezofagon,
Nek kacxo, nek mikspoto en stomakon.
Ja mankas spic'! (Mi diras sen insido!)
Se kusxas ili sub rozarb-egido,
Cxu ne pli bone segx-kaj-lit-agordo?
Prefere kio? Kion pensas vi do?
Valoras plej la vivo en komforto.

Nur kruda pan', hordeo kaj aven',
Kaj akvo-trink' dum tuta zodiako...
Mi ne eltenus gxin ecx dum maten',
Por ne paroli pri la tuta tago.
Ne helpus kant' de birdoj gxis en Prago!
Sed, gxue Frank Gontjer' (lin Dio gvidu!)
Kun sia Helenin' sub rozo sidu:
Ilia sxat'! Por mi estas en ordo;
Sed kio ajn pri kamparan' validu,
Valoras plej la vivo en komforto.

Princ', jugxu! Por konsento ni rapidu.
Koncerne min (sen iu ajn rankor', do),
Kiel infan' mi auxdis, do mi fidu:
Valoras plej la vivo en komforto.


. . . . . . . . . . . . . . [144] T 1507
Same: pro kono de Biblio,
Plej nobla de l' Brujer'-frauxlinoj:
Prediki laux l' Evangelio
Sxi rajtu (kun la lernantinoj),
Por la reform' de gxojknabinoj,
Al kiuj tiel fluas diro;
Sed ekster la tombejo-limoj -
Prefere en la Lin-foiro.


BALADO
(pri la Parizaninoj)

. . . . . . . . . . . . . . [144a] T 1515
Regus, laux dir', pri belparolo
Florencaj, Veneciaj inoj,
Suficxe por la am-frivolo
(Kaj ecx antikvaj Romaninoj);
Tamen, cxu estas Lombardinoj,
Gxenovaninoj (cxu mi pekas?),
Pjemontaj aux Savojaj inoj,
Parizanin' plej bone bekas.

Pri belparol' en Neapolo
Katedrojn havus la virinoj;
Kaj pri klacxad' ekzistus skolo
De Germaninoj kaj Prusinoj.
La Egiptinoj, Hungarinoj,
Grekinoj laux parol' ne sekas;
Kataluninoj, Hispaninoj...
Parizanin' plej bone bekas.

Svisin' aux Bretonin'? Sen rolo!
Sur l'Eta Pont', haringistinoj
Al Gaskoninoj, kun petolo,
La bekon fermas. Cxu Anglinoj,
Kalezaj aux Lorenaj inoj
(Cxu mia listo miron vekas?),
Ecx Valencjenaj Pikardinoj...
Parizanin' plej bone bekas.

Princ', pro parol' Parizaninoj
Premion havu, mi substrekas;
Malgraux la fam' pri Italinoj,
Parizanin' plej bone bekas.


. . . . . . . . . . . . . . [145] T 1543
Jen sidas ili - du aux tri
Sur refaldajx' de sia robo
En la pregxej' post homili'.
Proksimu pli, sen tro da movo...
Auxskultu nur: ecx ne Makrobo
Dismetis argumentojn tiajn.
Ekkonu (por sekret': malkovro...)
Informojn vere sensaciajn!

. . . . . . . . . . . . . . [146] T 1551
Same: al monto de Montmartro,
Antikva lok' reputacia,
Donigxu, por kunlig', terparto
Nomata Monto Valeria;
Plus kvaronjar' de beno mia
(El Rom' portota, ne foira...),
Ke venu kristanaro pia
Al abatej' gxis nun senvira.

. . . . . . . . . . . . . . [147] T 1559
Same: pagxioj, cxambristinoj
De ricxaj domoj (cxu provok'?)
Kun tortoj, flanoj, kukoj, vinoj
(Almenaux pindoj sep aux ok),
Meznokte festu - jen alvok'!
Kaj poste, sed sen bruo gxena
(Sinjoro dormas - estus sxok'!),
Instruu mi pri lud' azena.

. . . . . . . . . . . . . . [148] T 1567
Same: mi ricxulinojn konas,
Plu kun gepatroj kaj onklinoj:
Al ili mi nenion donas -
Cxion ricevis servistinoj.
Ne tro postulas tiaj inoj,
Utilus tre porcioj ekstraj
Al tiuj povraj, do, knabinoj,
Kiuj perdigxas cxe l' Celestaj,

. . . . . . . . . . . . . . [149] T 1575
Cxe l' Kartuziaj, Jakobenoj
(Kiuj cxe si ne tre modestas,
Malgraux strikteco de l' ordenoj,
Pri kio al knabin' necesas).
Jxakin', Petret' pri gxi atestas
Kaj Izabel' (kun "virtu!"-bleko).
Tia knabin' malsata estas,
Do nutri sxin ne estas peko.

. . . . . . . . . . . . . . [150] T 1583
Same: al dikulin' Margot',
Vizagxo dolcxa, ja pentrajxo
("Je mia fid'!, brulard'!, bigod'!"...
Suficxe pia do kreajxo);
Mi amas sxin, laux sxia placxo,
Kaj sxi ja min (sed ne auxbadon):
Do, cxe renkont' de cxi estajxo,
Legu al sxi jenan baladon.


BALADO
(pri la dika Margot')

. . . . . . . . . . . . . . [150a] T 1591
Se inon amas mi laux mia sxato,
Cxu vi do taksu min kanajl', cxifono?
Por vir' sxi havas cxion, sen debato;
Pro am' al sxi, jen mi kun glav' kaj sprono;
Se viroj venas, kuras mi al fono,
Por pot' da vino, sed mi ne tro bruas;
Fromagxon, panon, fruktojn distribuas.
Post bona pag', mi diras kun afablo:
"En ord'! Gxis nova em'! Ni rendevuas,
En tiu cxi bordel', nia establo."

Sed tuj fusxigxas nia amrilato,
Se sen enspez' Margot' revenas domon;
Mi sxin forpusxas, nomas renegato,
Mi kaptas sxian robon, bluzon, zonon,
Kaj jxuras teni gxin anstataux monon.
Sxi vokas "Antikrist'!", kun pozo prua,
Krias, kaj jxuras je la mort' Jesua
Ke mi ne faros; tiam mi per klabo
Sxin frapas sur la naz': mesagxo blua,
En tiu cxi bordel', nia establo.

Ni faras pacon. Sxi, la dika blato,
Kvazaux eksplodas: lauxta furzo-sono.
Kun rid' karesas mian kapon: bato;
Femuron mian frapas, kun ronrono.
Ni du, ebriaj, dormas kiel sxtono.
Vekigxe, kiam sxia ventro bruas,
Sxi rampas min, avide sin algluas;
Sub sxi mi gxemas, plata kiel tablo;
Sxia volupto preskaux min detruas,
En tiu cxi bordel', nia establo.

Ventego, frosto, hajl'? - La mangxo fruas.
Ino volupta; vir' volupta duas.
La plivalora? Ambaux ja kongruas.
La du: fi-rat', fi-kat' - estas agrablo!
Oj! Fetoruloj pri fetoro gxuas.
Ni fugxas de honor', gxi do forfluas,
En tiu cxi bordel', nia establo.


. . . . . . . . . . . . . . [151] T 1628
Same: al Marjon' la Idolo:
Establo de lernej' publika
Laux "al la mastr' inStruo"-skolo
(Primic': Jxanin' Breton' - la dika).
Cxar oftas tia lok' trafika
(Krom tamen en prizon' Magduna),
Mi diras: "Kial sxild' indika
Por profesi' tiom komuna?"

. . . . . . . . . . . . . . [152] T 1636
Same: kaj al Noel' Jxolis'
Mi, el gxardeno propra, donas
Nur salik-brancxojn: plenproviz';
Per tio mi lin abandonas.
Skurgxad' kiel almozo bonas -
Oni akceptu gxin sen kri':
Dek du dudekojn mi ordonas,
Liveru ilin do Henri'.

. . . . . . . . . . . . . . [153] T 1644
Same: al la Gastejo Dia
Por malsanuloj, do, sen mono...
Nu - kia don'? (Ne sxerco mia -
Povrul' ja spertas pri bezono:
De ricxaj venas ne buljono.)
L'anseron prenis la Fratuloj -
Nur ostoj restas por disdono;
Cxar: "eta mon' por etaj uloj".

. . . . . . . . . . . . . . [154] T 1652
Same: de mi por la barbiro,
Laux nomo: Nikola' Galarno
(Apud Angxel', la herbo-viro):
Glacio-bloko (jes: el Marno)
Por travintrad' sen gal' aux larmo.
Se kontraux ventro li gxin premos
Dum tuta vintro, sur la karno,
Somera varmo lin ne gxenos.

. . . . . . . . . . . . . . [155] T 1660
Same: al Infanar' Trovita:
Nenio! - Al perdit': konsolo
(Ja tuj li estos retrovita:
Jen, rekte, cxe Marjon' l'Idolo).
Nun lecion' laux mia skolo
Por ili cxiuj - vorto mastra.
Ne malmolkapa kaj sen folo
Auxskultu gxin! Cxar estas lasta.


(BELA LECIONO POR INFANOJ PERDITAJ)

. . . . . . . . . . . . . . [156] T 1668
''Infanoj, baldaux mankos plue
De via cxap' plej bela flor';
Klerikoj, vi, prenantaj glue,
Cxu iras vi al Montrezor'
Aux Larabot', do firmu kor'!
Cxar pro vizitoj tiuloke
(Esperis li pri malrigor')
Nikol' Kajeza pagis sxoke.

. . . . . . . . . . . . . . [157] T 1676
Ne estas ludo trimonera,
Sed korpo- kaj animo-riska:
Perdanton trafas sort' severa
Per morto honta kaj sinistra;
Kaj ne edzigxas la persista
Al Dido, la regxin' Kartaga.
Ne estu stulta, optimista:
Por eta gajno, risk' tropaga!

. . . . . . . . . . . . . . [158] T 1684
Vi cxiuj bone min auxskultu!
Ne kreskas via mon' pro sxparo:
Cxaro da vino, kiom multu,
Por unu vintro cxe la fajro
Aux por somero en arbaro
Suficxas. Monon do elspezu!
Cxu estos heredajx'? Eraro!
Misajn akirojn ne aprezu:


BALADO
(de bona instruo)

. . . . . . . . . . . . . . [158a] T 1692
Do, cxu absolvojn vi disvendas,
Cxu ludas vi per kub' fusxita,
Cxu monon falsas - vin atendas
Tre varma morto: boligita;
Cxe jxuro falsa kaj perfida,
Cxe sxtelo, rab' kaj pliaj krimoj,
Do kien iras mon' profita?
Al la drinkej' kaj al la inoj.

Kun rimo, mok', cimbal', liuto,
Trompanto aux stultul' laux placxo;
Kun farso, sxerc', ludad' de fluto,
En urb' aktoru, en vilagxo,
Kun jen moralo, jen malsagxo;
Se gajnas vi cxe ludrutinoj,
Ja same iras la rabajxo
Al la drinkej' kaj al la inoj!

De cxi fiajxoj restu fore,
Vi zorgu pri cxeval' kaj mulo,
Vi falcxu herbon perlabore,
Se estas vi nur malklerulo;
Kontentos vi sen plupostulo.
Sed dum rompbatas vi al linoj,
Enspezo iras - cxu regulo?
Al la drinkej' kaj al la inoj!

Do portu jakon, pantalonon,
Vestojn el silkoj aux staminoj
- Ne atendante fartmalbonon -
Al la drinkej' kaj al la inoj!


. . . . . . . . . . . . . . [159] T 1720
Jen dir' por vi, plezur-kunulo
Kun mensa feblo, korpa forto:
Vi restu for de arda brulo
Kiu nigrigas vin post morto;
Evitu gxin: malbona mordo;
Lauxeble bone vivu cxiam.
Je Di'!, memoru vi pri l' sorto
Ke ankaux vi ja mortos iam.''

. . . . . . . . . . . . . . [160] T 1728
Same: al la Dek Kvin Dudekoj
(Kial ne simple: la Tricent'?)
Parizaj (ne provinc-kolegoj),
Al ili iras mia sent':
Por ili, kun mia konsent',
Sen ingo, miaj okulvitroj,
Por en Tombej'-sen-Pek'-kaj-Pent'
Distingi homojn laux la virtoj.

. . . . . . . . . . . . . . [161] T 1736
Cxi tie mankas lud' kaj rido.
Kiom valoris la bonsxanco,
La para lud' en granda lito,
La vin-trinkad' en granda kvanto,
La amuzad' kun gxoj' kaj danco;
Kiom ke dauxre ili festis?
Jam cxesis nun plezur' kaj kanto,
El cxio nur la pekoj restis.

. . . . . . . . . . . . . . [162] T 1744
Cxe vido de tiuj kranioj
Staplitaj tie - kia tristo:
Cxu Mastroj, do, pri Peticioj
Aux eble ecx Trezor-Ministro,
Cxu eble nur iu portisto?
Ni povas montri tiun, tian,
Cxar, episkop' aux lanternisto -
Ne rekonebla jam por cxiam.

. . . . . . . . . . . . . . [163] T 1752
Virinoj, cxiuj kun inklinoj
Diversaj inter si, meritaj
Dum vivo. - Unuj do estrinoj,
Aliaj servis, timigitaj;
Jen cxiuj ili nun: finitaj,
Amasigitaj en pelmelo:
La sinjor-domoj forrabitaj,
Por ili mankas jam apelo.

. . . . . . . . . . . . . . [164] T 1760
Post mort' al Dio la animoj!
Ilia korpo? Plena putro.
Iam sinjoroj, sinjorinoj,
Kun krem', ov-torto, riz' por nutro,
Tre molaj por facila gluto.
La ostoj nun farigxas polvo,
Ne pensas nun pri rid' aux gxu' do.
Jesuon petu pri absolvo!

. . . . . . . . . . . . . . [165] T 1768
Por la mortintoj, jen legaco;
Gxin diskonigu komuniko
Al kort', kortum', regant', palaco,
De avareco malamiko,
Kiuj por bono de l' publiko
Malzorgas ecx pri propra korpo:
Ke Dio kaj Sankt-Dominiko
Absolvu ilin post la morto!

. . . . . . . . . . . . . . [166] T 1776
Same: al tiu Jxak Kardon':
Nenio deca, laux kutimo
(Ne celas mi al abandon'),
Escepte cxi malgranda rimo,
Li kantu gxin laux "Marjonino"
Farita por Marjon' Potardo,
Aux laux "Enlasu min, Vilmino";
Gxi servos eble por mustardo.


KANTO

. . . . . . . . . . . . . . [166a] T 1784
Revene de la fi-prizono,
Kie mi preskaux perdis vivon,
Fortun' cxesigu ofensivon.
Vi jugxu pri gxia dispono!
Sxajnas al mi, ke laux rezono
Gxi ne plu havas jam motivon,
Reveni.

Se gxi do dauxre sen pardono
Plu volas rabi de mi vivon,
Di' donu al anim' pluvivon:
Enlasu gxin al sia domo,
Revene.


. . . . . . . . . . . . . . [167] T 1796
Same: al majstr' Lomer' de mi,
Cxar mi devenas de feino:
Ke oni amu lin (sed pri
Nudkapa aux kufita ino
Ne tro ardigxu li, en fino),
Ecx ne je kost' de unu glano,
Centfoje nokte gxis kulmino.
Protestos nur Oger' la Dano.

. . . . . . . . . . . . . . [168] T 1804
Same: krom la Cxartjeraj cxarmoj,
Al amo-malsanuloj, ecx:
Sankt-akva ujo, nur kun larmoj
Kaj ploroj, cxe la lito-egx'
Kaj eta brancx' de rozo-hegx'
Por aspergado por pardono,
Se nur de ili sonu pregx'
Por savo de povrul' Viljono.

. . . . . . . . . . . . . . [169] T 1812
Same: al majstro Jxak Jxames'
(Li mortus por akir' de ricxo)
Pri fiancxigxoj: nur sukces',
Ecx kiom ajn - sed ne edzigxo!
Por kio mono? Por felicxo?
Mangxon bedauxras li sub forko...
Porkinoj kaj porkido-kricxo,
Laux mi, plej tauxgas ja por porko.

. . . . . . . . . . . . . . [170] T 1820
Same: la Vokt' kun plata nazo
(Nuligis li mian debeton!),
Regu per fajr' kaj fer' - okazo
Hufferi cignon, ansereton.
Al li mi sendas sxerc-kompleton;
Gxi lin amuzu, sed se ne, do
Li rulu el gxi alumeton...
Per bela kant', ecx, eblas tedo.

. . . . . . . . . . . . . . [171] T 1828
Same: al Siro Gvardiestro:
Du servo-knaboj, ne sen belo,
Dika Market' kaj Filiberto,
Servintaj (kun sagxigxo-celo)
Dum multaj jaroj, kun fidelo
En dungo de l' Provost-Marsxalo.
Se ilin trafus nun forpelo,
Ili plumarsxu sen sandalo.

. . . . . . . . . . . . . . [172] T 1836
Same: legac' por Kapelano:
Kapelo (mi ne pontifikas!)
Legante meson (ja sen pano),
Tie ecx li ne tro predikas...
Mian pastrecon mi abdikas,
Sed al li mankas zorg-inklinoj:
Pri konfes-preno li skeptikas,
Krom de mastrin' aux cxambristinoj.

. . . . . . . . . . . . . . [173] T 1844
Cxar li neniam min perfidis,
Al Jxan Kaleza, nobla homo
(Li tridek jarojn min ne vidis,
Nek scias li pri mia nomo),
Pri l' testament', pri cxiu komo:
Se iel vidas li neceson,
Pritrancxi gxin, gxis kern' de l' pomo,
Al li nun donas mi permeson -

. . . . . . . . . . . . . . [174] T 1852
Por glosi gxin kaj gxin komenti,
Por precizigi kaj priskribi,
Por mallongigi, suplementi,
Nuligi ion, aux preskribi;
Kaj se li ne kapablus skribi:
Por interpreti, doni sencon
Laux sia placxo - gxin dis-kribri...
Por bon' aux malo, do: konsenton.

. . . . . . . . . . . . . . [175] T 1860
Se iu ajn, sen mia scio,
De mort' transiris al la vivo,
Mi donas rajton, ke pro tio
Li pensu pri alternativo
Por plenumigx' de l' direktivo.
Se al aliaj li transmetos
(Ne al si mem, pro fusxmotivo),
Lia animo do kvietos.

. . . . . . . . . . . . . . [176] T 1868
Same: mi en la Sankt-Hedviga
(Nur gxi!) estu enterigita.
En la kapel', por vid' publika
(Do ne en karno, sed pentrita),
Mia figur' estu skizita
Per inko (kauxze de monmanko).
Sxton-tombo? ne: nedezirita,
Cxar pro gxi certe krevus planko.

. . . . . . . . . . . . . . [177] T 1876
Same: mi volas ke survande
Skribigxu, sen plia rimarko,
Majuskle kaj suficxe grande
(Se mankas iel tauxga farbo,
Per nigra sxtono aux per karbo -
Sed zorgu: ne difektu muron!),
Por ke memoru la homar' do
Ke cxiam sxatis mi plezuron:


EPITAFO

. . . . . . . . . . . . . . [178] T 1884
JEN DORME KUSxAS EN MANSARDO
STUDENT' NEGRAVA KAJ SEN MONO;
MORTIGIS LIN AMOR-PONARDO,
NOMIGxIS LI: FRANCISK' VILJONO.
LA TERPOSED'? ECx NE SULKONO.
LI DONIS CxION, SEN RIGARDO:
CxU TABLOJ, LITOJ, PANO, ZONO.
DEKLAMU CxIUJ NUN, KUN ARDO:

VERSAJxETO

. . . . . . . . . . . . . . [178a] T 1892
Ripozon dauxran en cxiel'
Di' donu, kaj eternan helon
Al kiu havis nek kandelon,
Nek tufon ecx de petrosel'.
Sen har' la kapo, brov', makzel',
Kiel de nap' ni prenas sxelon.
Ripozon dauxran en cxiel'.

Justic' lin jugxis al forpel',
Per pugo-bat' donis akcelon,
Kvankam vocxigis li ribelon,
Dirante brave "Jen apel'!"
Ripozon dauxran en cxiel'.


. . . . . . . . . . . . . . [179] T 1904
Same: mi volas, ke sonoros
La granda sonoril', la vitra
(Kvankam al multaj kor' doloros,
De gxia sonorad' skuita).
Gxi landojn savis, multmerita,
En pasintec' - ni ne forgesis:
De tondro aux de hom' armita,
Je gxia son', malbono cxesis.

. . . . . . . . . . . . . . [180] T 1912
Al sonigistoj, se suficxas:
Kvar bulkoj, se ne: ses, da pano
(Tiom ne donas, kiu ricxas!).
Sed: de la spec' de Sankt-Stefano.
Vilhelm' Volant', pro zorg' pri sano,
Estos unua (tia parto
Por li suficxos por semajno).
Alia? Nu... do Jxan Delgardo.

. . . . . . . . . . . . . . [181] T 1920
Mi, por prizorg' de cxiuj eroj,
Nomumos ekzekuciantoj
Sxatantojn de tiaj aferoj,
Placxajn por siaj debetantoj.
Ili ne estas sinlauxdantoj
Kaj tre bonstatas (Di-kares'),
Ili ne estas diletantoj...
Nun skribu! Mi nomumos ses:

. . . . . . . . . . . . . . [182] T 1928
Jen unu: majstro Mart' Belfaj',
La leuxtenant' pri krim' kaj sxtel'.
La dua - mi pripensis, kaj...
Farigxu Siro Kolombel';
Se al li placxas, kun akcel'
Li taskos sin per tiu sxargxo.
Kaj krome? Misxel Jxuvenel'.
Suficxas tri, laux long' kaj largxo.

. . . . . . . . . . . . . . [183] T 1936
Sed, se la trio ne akceptus,
Cxar ili pri la kostoj timas,
Aux sen kialo sin esceptus,
La tri sekvontajn mi difinas.
Mi ilin cxiujn tri estimas:
Filip' Brunel', noblul' laux vero,
La dua, cxar logxej' proksimas,
Ja estu majstro Jxak Ragjero.

. . . . . . . . . . . . . . [184] T 1944
Kaj krome: majstro Jxak Jxames'.
Tri homoj bonaj, kun honoro,
Zorgantaj pri l' animo (jes!),
Fidelaj, tre, al Di-Sinjoro.
Ili ecx en plej prema horo
Cxi tiun taskon plen-observos.
Ne estos iu post-esploro:
Laux sia placxo ili servos.

. . . . . . . . . . . . . . [185] T 1952
Sed al la Testamento-Mastro
De mia flank' nek quid nek quod;
Lin anstatauxu juna pastro,
Nomigxas li Tomas' Trikot'.
Ja trinkus mi je lia vot'
Je kosto ecx de cxap' kaj sxuo!
Se spertus li pri pilk' kaj pot',
Estus por li "Petreta Truo".

. . . . . . . . . . . . . . [186] T 1960
Okupos sin pri lumigado
Vilhelm' Duru' kun kompetento.
Sin taskos pri portil-portado
La ekzekuciant-tacxmento.
Doloras dauxre acxa sento
De barbo, pubo, brov', harkron':
Jam mankas sano - urgxas tempo:
Al cxiuj kriu mi: "Pardon'!"


BALADO
(pri pardono)

. . . . . . . . . . . . . . [186a] T 1968
Al Celesten' kaj Almozulo,
Al Kartuzia kaj Devota,
Al lambaston', neni-farulo,
Al servistar', knabin' erota
Kun strikta rob' kaj jako moda,
Al dandoj flirtaj, por impon',
Malgraux dolor', kun krur' flavbota,
Al cxiuj krias mi: "Pardon'!"

Al gxojknabin' kun nudaj cicoj
Por log' de plia invitoto,
Al kvereluloj kaj komplicoj,
Al kolportisto kun marmoto,
Al ses-je-ses fajfanta roto,
Al klauxn' kaj stultaj sen rezon',
Al knabinet' kaj knabinoto,
Al cxiuj krias mi: "Pardon'!"

Sed ne al tiuj fi-hundacxoj
Kiuj mangxigis sekan kruston,
Maten', vesper' - teruraj macxoj!
Mi baldaux (cxar mi perdis guston)
Por ili faros furzon, rukton;
Ne nun, cxar sidas mi sur sxton'.
Sed, por preventi plian lukton,
Al cxiuj krias mi: "Pardon'!"

Al ili rompu dek kvin ostojn
Per maleego kaj baston'.
Kaj uzu plumbajn kuglojn, fostojn!
Al cxiuj krias mi: "Pardon'!"


PLIA BALADO

. . . . . . . . . . . . . . [186b] T 1996
Jen fermo de la testament'
Kaj fino, de povrul' Viljono.
Al enterigo, sen atend',
Venu, je auxd' de l' kariljono,
En vest' kun rugx' de vermiljono:
Cxar amo igis lin martiri. -
Li jxuris tion je l' kojono;
El mondo volis li foriri.

Kaj vere, sen mensog' aux tent':
De l' amoj li, kvazaux fripono,
Estis pelata kun turment':
De tie cxi gxis Rusiljono
Neniu brancxo aux bastono
Estas sen pec' (por veron diri)
De lia jak' aux pantalono;
El mondo volis li foriri.

Tiele do, laux evident',
Cxe morto restis nur cxifono.
Kaj pli, cxe lia mort', sen pent',
La Am-ponardo, sen pardono,
Traboris, akre, kvazaux sprono,
(Nin tio vere igu miri)
Pli pike ol bukdorn' de zono;
El mondo volis li foriri.

Princo! Vi sciu, falk' de bono,
Ke li, antaux ol cxesi spiri,
Rugxvinon glutis el flakono;
El mondo volis li foriri.



Francisko Viljono:
DIVERSAJ POEMOJ


(ne cxiuj)
Tradukis: Francois Gaulthier


BALADO
(de proverboj)

. . . . . . . . . . . . . . [PD 2]
Pro troa grat' - malbona kusxo,
Pro prokrastad', bonsxanc' perdigxas,
Pro akvocxerp' rompigxas krucxo,
Pro tro-elspez', cxemiz' vendigxas,
Pro amikec', monuj' sentigxas,
Pro multa don', nun prunt' konvenas,
Pro siegxad', la urb' venkigxas,
Pro dauxra vok', Kristnask' alvenas.

Pro troa dir' - jam nur konfuzo,
Pro forta hejt', la fer' rugxigxas,
Pro martelad' ekestas gruzo,
Pro instigad', afer' pusxigxas,
Pro trorapid', labor' fusxigxas,
Pro troa prov', fiask' elvenas,
Pro promesad', plenum' urgxigxas,
Pro dauxra vok', Kristnask' alvenas.

Pro unu "jen" - ne plu rifuzo,
Pro nia am', la hund' nutrigxas,
Pro vento-sxangx' auxdigxas tuso,
Pro kapablec', ni honorigxas,
Pro forvojagx' elmemorigxas,
Pro alta prez', dezir' nin trenas,
Pro komunec', bezon' forigxas,
Pro dauxra vok', Kristnask' alvenas.

Pro troa sxerc' - jam ne amuzo,
Pro konservad', frukt' ne bonigxas,
Pro onidir', jam tuj akuzo,
Pro ofta auxd', la kant' konigxas,
Pro bona nom', ni pardonigxas,
Pro am' al Di', al Pap' amenas,
Pro ofta pregx', kontent' donigxas,
Pro dauxra vok', Kristnask' alvenas.

Princo! Stultul' pro viv' spertigxas,
Pro tro-vagad', li jam revenas,
Pro forta bat', li konvertigxas,
Pro dauxra vok', Kristnask' alvenas.


BALADO
(de etaj dirajxoj)

. . . . . . . . . . . . . . [PD 3]
Mi konas musxojn en la lakto,
Mi konas laux vestajxo homon,
Mi konas songxojn disde fakto,
Mi konas laux veter' sezonon,
Mi konas laux pomujo pomon,
Mi konas arbon laux la sem',
Mi konas laux jxargon' friponon,
Mi konas cxion, krom min mem.

Mi konas vinon laux barelo,
Mi konas pastron laux admono,
Mi konas inojn ecx sen belo,
Mi konas lukson de barono,
Mi konas gastojn sen redono,
Mi konas ecx pri vana pen',
Mi konas robon laux fasono,
Mi konas cxion, krom min mem.

Mi konas pri cxeval' kaj mulo,
Mi konas bridon kaj timonon,
Mi konas mastron laux subulo,
Mi konas kreman pufpersonon,
Mi konas sumon kaj duonon,
Mi konas pekojn de l' Bohem',
Mi konas plej potencan Romon,
Mi konas cxion, krom min mem.

Ho Princ'! Mi konas cxion kroman,
Mi konas sanon disde sven',
Mi konas Morton senpardonan,
Mi konas cxion, krom min mem.


BALADO
(de kontrauxaj veroj)

. . . . . . . . . . . . . . [PD 4]
Ne estas zorgo, krom pro pan',
Nek mordo, krom en fojno-lito,
Nek dolcxo, krom virin-cxikan',
Nek famo, krom de ekzilito,
Nek firma ag', krom pro hezito,
Nek amikec', krom en malricx',
Nek kontenteco, krom per spito,
Nek sagxo, krom pro enamigx'.

Ne estas ludo, krom malsan',
Nek posedajxo, krom kredita,
Nek generado, krom dum ban',
Nek fierajx', krom mon' falsita,
Nek rido, krom post bat' rapida,
Nek kredo, krom en supersticx',
Nek certo, krom pri hom' perfida,
Nek sagxo, krom pro enamigx'.

Nek vero, krom teatra dram',
Nek trankvilec', krom en paniko,
Nek bona sxanco, krom laux plan',
Nek pravo, krom de lunatiko,
Nek amo, krom per flat-efiko,
Nek brava hom', krom pro timigx',
Nek servo, krom de malamiko,
Nek sagxo, krom pro enamigx'.

Vi veron volas? Jen indiko:
Instru' ne estas, krom tragiko,
Lauxdado, krom per mistifiko,
Lernado, krom en malfelicx',
Oreldolor', krom pro muziko,
Nek sagxo, krom pro enamigx'.


BALADO
(de kontrauxdiroj)

. . . . . . . . . . . . . . [PD 6]
Mi mortas pro soifo, apud fonto;
Hejtita fajre, tremas dent' al dent';
En propra land', kvazaux en fremda mondo;
Cxe forn' frostigas min tro arda sent';
Jen nuda mi, en vest' de prezident',
Kun plora rid', atendas sen espero:
Konsolas min plej trista malespero;
Mi sxercas, sed ne estas gxojesprim';
Sen fort' aux povo, regas mi sur tero,
Bonvena cxie, cxiam sen estim'.

Nenion fidas mi, se ne malcerta;
Obskuras nur la plena evident';
Mi dubas nur pri kio estas certa:
Mi spertas pro hazarda malatent';
Plej ricxa estas mi, sed sen argxent';
Mi frumatene "bonan nokton" diras,
Kaj perdas, dum pri mia gajn' vi miras;
Kusxante, fali estas mia tim';
Ne heredant', herede mi akiras,
Bonvena cxie, cxiam sen estim'.

Ne zorgas mi, sed penas mi en cxio
Pri monakir', sen ia monpretend';
Min lauxdi estas fia kalumnio:
Mensogas, kiu pravas laux prudent';
Kredigas min amik', kun elokvent',
Pri nigra korv', ke blanka cigno venas;
Kaj kiu kredas helpi, plej min gxenas;
Inter mensog' kaj vero mankas lim';
Memoras cxion mi, sed ne komprenas,
Bonvena cxie, cxiam sen estim'.

Ho milda Princo, cxu vin interesas
Ke mi en sagxo pri stultec' konfesas,
Senlegxa, kaj de cxiu legx' viktim'.
Nu kio? - Mi pri rekompenc' forgesas,
Bonvena cxie, cxiam sen estim'.


KANTETO

. . . . . . . . . . . . . . [PD 7]
Perla Venudo,
Iru al bankuvo!
Perla, venu do,
Perla Venudo.

Perlave, nudo
Gutos kiel pluvo.
Perla Venudo,
Iru al bankuvo!

aux:

Mirela Venudo,
Venu al bankuvo!
Mirela, venu do,
Mirela Venudo.

Mire, lave, nudo
Ravas ecx sen kufo.
Mirela Venudo,
Venu al bankuvo!

aux ecx:

Emila Venudo,
Venu al bankuvo!
Emila, venu do,
Emila Venudo.

Emi, lave, nudo
Igas, jen la pruvo!
Emila Venudo,
Venu al bankuvo!


DUOBLA BALADO
(por Maria de Orleano)

. . . . . . . . . . . . . . [PD 8a]
Kvankam legigxas jena cit':
"Inimicum putes", kaj pli:
"Qui te presentem laudabit",
Neniam, malgraux tio cxi,
Virtul', al kiu tiel cxi
Favor' okazis kaj kor-bono,
Pri gxi silentis. Tial cxi:
Ni diru bonon pri la bono.

Ja tiel agis la Baptist':
Anonce pri l' Sxafid' de Di',
Per sia vok' (sen ia mis')
La hom-amasojn movis li.
Sankta Andre' pro tio cxi
Al Di' eklauxdis (ecx sen kono)
Kaj sekvis al la Fil' de Di'.
Ni diru bonon pri la bono.

Vi, kiun sendis Jesu-Krist'
(Pri Lia Pov' proklamaci'!)
Por ni, kiujn Rigor-persist'
Kaj Fato trafis kun rabi' -
Mi scias ja: Ke vivas mi,
De Di', de vi, estas la dono.
La naskintin': lauxdatu sxi!
Ni diru bonon pri la bono.

Jen, antaux Di', mia agnosko:
Mi estus kreitajxo morta,
Se ne okazus via nasko
Kun bonvolem' plenpove forta
Por revivig' mizerikorda;
Cxar Mort' min prenus sen pardono.
Via cxeest': konsol-alporta!
Ni diru bonon pri la bono.

Vin servu mi! Al tiu tasko
Devigas min Rezon' plenorda.
Mi gxin plenumu sen prokrasto
(Ne restas plu funebro morta,
Nek iu prema zorgo sorta);
Jen mi, je via plen-dispono.
Postulas Dev' kaj Just' konkorda:
Ni diru bonon pri la bono.

Ho, via supergranda graco,
De paco la eniro-pordo,
Pint' de kompat', por kor' kuraco!
Pro vi, eraroj fugxas for, do.
Se mankus mia lauxd-agordo,
Sen dank' mi estus, sen rekono.
Mi agu laux l' refrena vorto:
Ni diru bonon pri la bono.

Princin'! Cxi lauxdon mi alportu:
Sen vi, mi estus neniomo!
Al vi, al cxiuj mi raportu:
Ni diru bonon pri la bono.


LETERO AL SIAJ AMIKOJ

. . . . . . . . . . . . . . [PD 9]
Kompatu min, kompatu min, mi kvestas!
Amikoj, helpu min almenaux vi!
Cxar ne sub verdaj lauxboj mi nun estas:
En truon mi jxetigxis tie cxi,
Pro la Fortuno, kiel volis Di'.
Knabino, knabo, amatin', amat',
Bovid-saltul', dancisto, akrobat',
Sxercist' rapida, akra kiel sprono,
Tintanta klauxn', saltantoj laux kaskad',
Cxu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!

Vi, kiuj kantas sen mezur' dum festo,
Sxatant' de vort- kaj ago-parodi',
Vi, kun moneroj falsaj en la kesto,
Kaj sagxaj homoj, foje sen raci',
Atendu ne, cxar baldaux mortos li!
Farantoj de motet', rondel', kantajx',
Post lia mort' vi trinkos por omagx'...
Cxe li ne venas vent', nek fulm', nek sono:
Estas la dika mur' kvazaux bandagx'.
Cxu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!

Rigardu lin, en kavo sen fenestro,
Vi, noblaj homoj sen dekon-kotiz',
Cxiuj sub regxo nek imperiestro,
Sed nur sub Dio de la Paradiz'.
En mardo kaj dimancx' li fastas: kriz'!
Kun dentoj longaj, pli ol forko ecx,
Pro seka pano, ja ne pro pastecx';
Ventron plenigas akvo, ne buljono,
Sub tero, al li mankas lit' kaj segx'.
Cxu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!

Princoj nomitaj, jen mia mesagx':
Min savu regxa graco-sigelajx'
Kaj hisu min per korb' el cxi prizono.
Ecx porko helpas porkon kun kuragx',
Cxar jelpo vokas cxiujn al la kagx'.
Cxu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!


PETSKRIBO AL LA DUKO DE BURBONO

. . . . . . . . . . . . . . [PD 10]
Sinjoro mia, Princ' timata, fama,
Lilio-Flor' de regxa viv-koncipo,
Francisk' Viljono, kiun sort' rikana
Trafis per batoj kaj per frap' de vipo,
Vin petas nun per cxi humila skribo
Por largxaniman prunton al li fari.
Li estas preta en jugxejo stari;
Ne dubu do pri repagad-kontento.
Rehavos vi! Rapidas li deklari:
Vi perdos nur iome da atendo.

Neniu princ' krom vi regalis same
Al li, via subulo sen signifo;
Ses sxildojn kiujn pruntis vi iame,
Elspezis li pro mangxo kaj soifo.
Repago tuta, justa, sen modifo,
Okazos en kviet' kaj rapidfare,
Cxar se nur glan' trovigxos enarbare
Cxirkaux Pataj', kaj bonos kasxtan-vendo,
Li pagos sen prokrast' kaj senerare:
Vi perdos nur iome da atendo.

Se povus mi forvendi mian sanon
Al la Lombardo, uzurist-discxiplo,
Cxar kauxzas monomank' al mi cxikanon,
Nun riskus mi, ecx kontraux la principo
Ne porti monon, cxu cxe zon' aux ripo.
Bonsiro Dia! Estas ja bizare,
Ke ne aperas kruc' al mi, tutjare,
Krom ligna kaj krom sxtona, ja turmento.
Sed kiam vera kruc' aperos, klare,
Vi perdos nur iome da atendo.

Princ' de l' Lilio, fama pro bonfaro!
Cxu vi komprenas, kiom da amaro
Nun sentas mi, se mankas suplemento?
Bonvolu helpi min, cxar sen malsxparo
Vi perdos nur iome da atendo.

Je la dorso de la letero:

Iru, letero, faru salton,
Ecx se sen lango aux piedo;
Elvoku per efika pledo
Por monomanko tujan halton.


DEBATO INTER KORPO KAJ KORO

. . . . . . . . . . . . . . [PD 11]
Jen kio? - Mi! - Do kiu? - Via koro:
Fadeno nur tre eta min nun tenas,
Sen forto, sen substanc', sen sanglikvoro,
Vidante ke en solo vi cxagrenas
Kaj, kvazaux hundo, en angulo tremas. -
Pro kio do? - Pro via folplezuro. -
Sed kial vi? - Min trafas malplezuro. -
Lasu min paca! - Kial? - Mi pripensos. -
Kaj kiam? - Kiam cxesos knabnaturo. -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -

Kaj... kio vi farigxu? - Vir' merita. -
Vi estas tridekjara. - Tre konsole! -
Cxu knabo? - Ne. - Vi estas do prenita
De frenezeco. - Kie? Cxu cxekole? -
Neniom scias vi. - Tamen! Jam sole,
Ke musx' ne estas blanka kiel lakto. -
Jam cxio do? - Cxu mankas al vi takto?!
Se ne suficxas gxi, mi rekomencos. -
Perdita estas vi! - Ne sen barakto! -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -

Malgxojas mi; vin trafas la doloro.
Se idioto estus vi, pardono
Por la povrulo eblus en cxi horo.
Sed vi ne zorgas: fio sxajnas bono,
Aux via kap' malmolas pli ol sxtono;
Aux pli ol lauxd' vin placxas cxi turmento!
Respondu nur al mia argumento!? -
Mi post la mort' doloron ne plu sentos. -
Cxu jen konsol'? - Ho, sagxa elokvento! -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -

Malbonon kauxzas kio? - Malfelicxo:
Saturn'. En mian sakon la Fiulo
Enpakis la malbonon. - Supersticxo!
Vi estas lia mastro, ne subulo.
Jam skribis Salomon' en sia rulo:
"Potencon cxiu sagxa hom' posedas,
Pro kiu la influ' planeda cedas". -
Ne vera! Cxiam mi de gxi dependos. -
Kion vi diras? - Tion mi ja kredas. -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -

Vi volas vivi? - Donu Di' potencon! -
Iel do... - Nu? - Vi sekvu konsciencon;
Legu sen fin'. - Kaj kion? - Nur sciencon;
Lasu amikojn stultajn! - Mi pripensos. -
Observu gxin! - Mi kaptis la esencon. -
Ne gxisatendu finan konsekvencon,
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos.


PROBLEMO
(nome de Fortuno)

. . . . . . . . . . . . . . [PD 12]
Fortun', laux sagxaj, estas mia nomo
Kaj vi, Francisk', fi-nomas min murdisto,
Vi, ulo sen plej eta ecx renomo.
Pli bonajn sendis mi por gipso-pisto
Aux, pro povrec', al sxtonmineja tristo.
Dum pekas vi, cxu plendu vi pri l' sorto?
Ne solas vi, cxu do de mi komforto?
Vi vidu, kion mi gxis nun inventis:
Bravulojn mi mortigis kaj turmentis;
Cxe tiuj, vi ja estas nur cxifono.
Trankvilu nun! Suficxe vi jam plendis.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!

Mi frapis grandajn regxojn, je la fono
De tempoj antaux via ek-ekzisto:
Mortis Priam' pro mi, kun cxiu homo,
Estis nek turo nek donjxon' rezisto.
Cxu Hanibalo mankus sur la listo?
Ja en Kartago lin atendis Morto.
Skipi' Afrika mortis pro perforto,
Julon Cezaron al Senat' mi vendis,
Pompeon mi en Egiption sendis,
Jazonon trafis akvokirla drono,
En Romo, cxiuj en la fajr' lamentis.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!

Regx' Aleksandro, cxies cxampiono,
Kiu Sepstelon sercxis kun persisto:
Li mortis pro mia veneno-dono;
Kaj regxon Arfaksado, nur por distro,
Sur lia flag' mortigis mi, preciz', do.
Tiel faradis mi kaj mi dauxrigos,
Kialon aux motivon ne klarigos.
Kaj Holofernon (Dion li ofendis)
Murdis Judit' (pro dorm' li ne atentis)
Per lia glav', en lia pavilono.
Kaj Absxalom'? Pro mi, post fugx' li pendis.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!

Prefere nun, Francisk', vi min atentus:
Se Di' de l' Paradizo ne preventus,
Por vi, aux ajna, mankus jam pardono.
Pro unu fusxo, mi dekoblon sendus.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!



KVARVERSO

. . . . . . . . . . . . . . [PD 13]
Jen mi, Francisk', jam sen promeso,
Fil' de Parizo-cxe-Pontvezo;
De sxnuro longa je futseso
Ekscios kol' pri puga pezo.


LA EPITAFO DE VILJONO
(Balado de la pendumitoj)

. . . . . . . . . . . . . . [PD 14]
Vi, homaj fratoj, kiuj post ni vivas,
Al ni rigardu ne kun kruda koro;
Se el cxi fat' kompaton vi derivas,
Por vi pli largxa estos Di-favoro.
Jen ni pendolas, kvin aux ses, sen gloro.
Pri nia karn', nutrita tro avide:
Jam depikita, putras gxi rapide;
La ostoj, ni, farigxos cindro, polvo.
Mizeron nian vi ne traktu ride!
Sed pregxu por ni cxiuj pri absolvo!

Se fratoj ni vin nomas, vi ne devas
Deturni vin, ecx se cxi tiun sorton
Proklamis jugx'. Ja certe vi ne revas
Ke cxiu havas saman mensan forton.
Nin rekomendu, cxar ni sekvu Morton,
Al Fil' de l' Virgulino, kun konfido
Ke de l' infera fulmo kaj perfido
Li sxirmos nin per sia graco-volvo.
Ni mortis. Cxesu do insult-acido!
Sed pregxu por ni cxiuj pri absolvo!

La pluvo nin lesivas, plene lavas,
Nigrigas sun', sekigas vento-blovo;
Post pikoj pigaj, la okuloj kavas,
Al barbo mankas haroj kaj al brovo.
Ne sidas ni trankvile! Dauxre movo
Cxi tien, tien, kiel vent' nin gvidu,
Laux sia placx' direkton gxi decidu.
Pli ol fingring' nin truis bek' de korvo.
Do zorgu! Nian sorton ne dividu!
Sed pregxu por ni cxiuj pri absolvo!

Princo Jesu', supera nia Gvido!
Protektu nin de la infer-insido:
Jam mankas al ni sxuldo aux envolvo.
Nu, homoj, cxesu via mok' kaj rido!
Sed pregxu por ni cxiuj pri absolvo!


PANEGIRO KAJ PETSKRIBO AL LA PARLAMENTA KORTUMO

. . . . . . . . . . . . . . [PD 15]
La sensoj kvin: okul', orel' kaj nazo,
La busxo, ankaux vi, la sent', laux ordo;
Cxi membroj, cxiuj tem' por plendo-kazo,
Laux sia speco, diru en agordo:
"Mosxta Kortum', jen ni, pro via forto;
Nin cxiujn vi protektis de dissxiro.
Cxar lango ne suficxas por admiro,
Jen cxiuj ni, por tauxga lauxd' fidela,
En hxor', filin' de l' Suverena Siro,
Patrin' de l' virtaj kaj fratin' angxela!"

Vin fendu, kor'!, aux truu vin per spado,
Almenaux montru ne pli da rigor' do,
Ol en dezert' la rok', kiu post bato
La Jud-popolon movis al konkordo:
Plenlarme petu pri konsola vorto;
Humila kor', kun dolcxo kaj suspiro,
Lauxdu Kortumon: de l' Sanktej' safiro,
Felicx' por francoj, por fremdul': boncela,
Naskita alte, pro Cxiel-inspiro,
Patrin' de l' virtaj kaj fratin' angxela!

Vi, dentoj, malfiksigxu sen persvado,
Antauxen saltu, danku per akordo
Pli lauxta ol orgen' aux trumpetado,
Ne zorgu plu pri macxo aux pri mordo;
Sen graco baldaux min atendus morto,
Hepat', lien' kaj pulmo, font' de spiro;
Kaj vi, la korp', malpura pli ol sxmiro
Sur porko aux porkido kot-sxovela,
Lauxdu Kortumon, antaux malbon-iro:
Patrin' de l' virtaj kaj fratin' angxela!

Princ', donu tagojn tri antaux foriro
Por preparad', parenc', adiaux-diro;
Sen tio mankos mono, sort' kruela.
Triumf-Kortum'! Nun fiat por akiro,
Patrin' de l' virtaj kaj fratin' angxela!


DEMANDO AL LA PRIZONO-PORDISTO

. . . . . . . . . . . . . . [PD 16]
Do, kio pri mia apelo,
Garnjer'? Cxu fliko aux efiko?
Sin gardas best' pri sia felo:
Se iu kaptas gxin por ligo,
Gxi tuj ekprovas pri malligo.
Kiam do, nur pro sentimento,
Al mi legigxis cxi prediko,
Cxu estis tempo por silento?

Se idus mi al Hug' Kapelo
(Venanta de bucxist-radiko),
Oni ne igus tra flanelo
Min trinki en cxi bucx-butiko.
Vi mem ja scias pri l' apliko?
Sed kiam, kontraux reglamento,
Okazis jugx' per artifiko,
Cxu estis tempo por silento?

Cxu pensas vi ke sub cxapelo
Ne havas mi da kvalifiko
Por povi diri "Do apelo!"?
Jes ja, suficxe por ciniko:
Neniun fidu sen skeptiko!
Cxe la proklam', sur dokumento,
"Vi pendos!" - kia do repliko?
Cxu estis tempo por silento?

Princ', se okazus pips-impliko,
Min (cxu spiono?) trafus pendo,
Kaj estus mi Klotar-amiko.
Cxu estis tempo por silento?



Francisko Viljono:
LA LEGACOJ


Tradukis: Francois Gaulthier


. . . . . . . . . . . . . . [1] L 1
La jaro: kvarcent kvindek ses.
Nun mi, Francisk' Viljon', studento,
Konsiderante, sen eksces'
(Jungita jam, kun brid' sub dento),
Ke regu agojn la prudento
(Kiel Vegeco, la sagxulo
El Rom', konsilas), kun atento
Ke ne okazu miskalkulo...

. . . . . . . . . . . . . . [2] L 9
En tiu jaro, dum Advento,
Kristnasko-temp', morta sezono,
Kiam la lupojn nutras vento
Kaj oni restas en la domo,
Pro frosto, cxe fajruj', en fono,
Mi ekdeziris min elrompi
El la tro prema am-prizono:
Gxi mian koron volis rompi.

. . . . . . . . . . . . . . [3] L 17
Mi tiel faras do, dum plu
Aperas sxi antaux okulo,
Kiu min pelas al detru'
(Dum sxia gajno estos nulo):
Mi plende pregxas kun kor-brulo
Al cxiuj dioj de la Amo
Por vengxi min - jen la postulo -
Pro la dolora amo-dramo.

. . . . . . . . . . . . . . [4] L 25
Se interpretis mi favore
La dolcxajn vortojn, okul-blankon,
Cxio efikis malfavore:
Tiuj min pikis en la flankon,
Forkure montris plandan blankon,
Kaj mankis dum bezon' apogo.
Mi plugu nun alian kampon
Kaj fosu en alia loko.

. . . . . . . . . . . . . . [5] L 33
Per la rigardo sxi min kaptis,
Sxi, fals-konduta kun kruelo,
Dum mi neniel sxin mistraktis.
Suferu mi - jen sxia celo:
Ke mortu mi, malplena sxelo.
Nur fugxo solvos la problemojn.
Laux sxi, rompigxu viv-sigelo,
Sxi ne auxskultas miajn gxemojn.

. . . . . . . . . . . . . . [6] L 41
Por evitad' de cxi dangxer',
Mi kredas, tauxgas nur foriro.
Adiaux! Ek do al Angxer'!
Pro sxi ja mankas grac-akiro,
Ecx plenumeto de l' deziro.
Pro sxi mi mortas, malgraux sano -
Mi estas do pro am' martiro,
Inter sanktuloj de la Amo.

. . . . . . . . . . . . . . [7] L 49
Kiom doloras la decido,
Foriri estas jam bezono;
Nun estas, ecx laux mia vido,
Alia sxia cxampiono.
Ecx ne haringo el Bulonjo
Tiele sxangxis sian guston.
Ja tre amara leciono...
Dio auxskultu! Donu juston!

. . . . . . . . . . . . . . [8] L 57
Cxar urgxas nun forir' amara
Kaj cxar reven' ne estas certa
(Ne estas mi hom' senerara,
Nek fera, stana - ecx ne lerta;
La homa viv' estas necerta
Kaj mankas por la mort' kuracoj;
Mi iras for, al land' dezerta...),
Jen do difino de legacoj.

. . . . . . . . . . . . . . [9] L 65
Unue, en la nom' de l' Patro,
De l' Filo kaj l' Sankta Spirito,
Kaj de l' Patrino, kies graco
Alportas savon por perdito,
Donigxu nun mia kredito
Al majstr' Vilhelmo de Viljono
(Laux nom' konigxas la merito),
Kun mia tend' kaj pavilono.

. . . . . . . . . . . . . . [10] L 73
Same: al sxi, jam menciita,
Kiu min per kruelo cxasis
(Estis gxojad' malpermesita -
Cxian plezuron sxi forcxasis),
Mi, en kaset', la koron lasis,
Mizeran, palan, sen impono.
Por mi, sxi nur doloron lasis;
Al Di' sxi pregxu pri pardono!

. . . . . . . . . . . . . . [11] L 81
Same: al majstro It' Marcxand'
Mia sxtalbrila glavo (nu...
Al li sxuldigxas mia dank'),
Aux do al majstro Jxan Kornu'.
Cxe la pruntist' gxi kusxas plu -
Ok soldojn mi ricevis, nete.
Mi volas nun, ke tiuj du
Ekhavu gxin, sed reacxete.

. . . . . . . . . . . . . . [12] L 89
Same: donac' por Sankt-Amant':
"La Blankcxeval'" kun "La Mulino";
Por Blaru': mia diamant'
Aux "Stri-Azeno" (pro inklino).
Kaj la dekreto kun difino
Omnis utriusque sexus
Kontraux la Karmelan-domino,
Al pastroj, por efika uz'.

. . . . . . . . . . . . . . [13] L 97
Kaj majstro, nu, Roberto Valo,
La Parlamenta skribisteto
(Monton ne konas li de valo!),
Havu, en plena proprieto,
Kalsonon mian, ecx sen peto,
Kusxantan en "La Sebfritero",
Por vesti kun pli multa deco
Sian Jxaninon de Miljero.

. . . . . . . . . . . . . . [14] L 105
El bona domo devenanta,
Li estu tauxge prizorgita.
(Deziro de Spirito Sankta,
Cxar estas li iom malsprita.)
Jen do donaco meditita:
Cxar estas pli da penso-oro
En sxranko ol en li kasxita,
Por li: "La Arto de Memoro".

. . . . . . . . . . . . . . [15] L 113
Same: por vivo-helpo plia
Al majstr' Roberto, jam nomita
(Je Di'! Ne estu vi envia!),
Parencoj vendu (ag' merita)
Kirason mian. Mon' profita
Jam antaux Pasko, kun aprobo,
Servu, ke estu acxetita
Por li stablet' cxe Sankt-Jakobo.

. . . . . . . . . . . . . . [16] L 121
Same: jen senkondicxa don':
Silka mantelo (ne por rajdo)
Kaj gantoj por amik' Kardon',
Plus salikeja glano-rajto,
Grasa anser' (laux lia trajto),
Dika kapon' (cxu jam suficxo?),
Da vin' dek barelegoj... kaj do
Procesoj du - por maldikigxo.

. . . . . . . . . . . . . . [17] L 129
Same: al tiu nobla homo,
Renjer' Montenjo, jen: tri hundoj.
Al Jxan Ragjer', el mia mono,
Laux stato de l' bien': cent pundoj.
Sed se pliigxus mon-abundoj,
Neniom pli mi al li sendas,
Cxar kiu faras tro da pruntoj,
De la amiko tro atendas.

. . . . . . . . . . . . . . [18] L 137
Same: al Sir' Brunel' de Grenjo
Iru l' gvardio de Nijxono,
Ses hundoj pli ol al Montenjo,
Kaj tur' Bicestra kun prizono.
Al la bastarda fi-kojono
Muton' (kun li en jugx-afero),
De mi: triobla vipo-dono,
Kaj paco kaj trankvil', en fero.

. . . . . . . . . . . . . . [19] L 145
Same: por majstro Jxak Ragjero:
Cxevaltrinkejo de Popen',
Persiko, figo, dolcxa bero,
Kaj cxiam franda peco en
"La Pin-Konus'", gxis ventro-plen';
Li kun pied' cxe l' fajro sidu,
Volvita kiel Jakoben';
Vi volas ridi? Nu, vi ridu.

. . . . . . . . . . . . . . [20] L 153
Same: por majstro Jxan Maltent'
Kaj ankaux por Pjer' Basanjero:
Bonvol' de l' Siro, kun atent'
Zorganta krimojn kun severo;
Kaj por mia pledist' Furnjero:
Pelt-cxapo, sxtrumpoj plandumitaj
(Por porti dum glaci-vetero)
De mia ledajxist' faritaj.

. . . . . . . . . . . . . . [21] L 161
Same: bucxisto Jxan Trovita:
Por li: pri "Grasa Sxaf'" pretendo,
Kaj vip', ke estu musx' visxita
De l' "Bov' Kronita" (nun por vendo)
Kaj de l' "Bovin'". Li sen atendo,
La ulon, kiu gxin je kolo
Fortiras, kaptu! Sen reven', do,
Atendu tiun pend-strangolo...

. . . . . . . . . . . . . . [22] L 169
Same: disponu pri "Plumkasko"
La Kavaliro de l' Gvardio;
Kaj gxiaj anoj (cxefa tasko:
Dumnokta palpo-procesio...)
Pri sxtonoj brilaj pro radio
El Lakto-strato, el "Lanterno",
Se kusxos mi en "Lili-trio"
En Kasteleto, post enfermo.

. . . . . . . . . . . . . . [23] L 177
Same: por Perenet' Marcxand',
Bastard' de l' Trabo laux kromnomo,
Cxar li tre spertas pri marcxand',
Tri pajlo-pakoj estu dono,
Por kovri plankon laux bezono
Faronte la pasi-laboron.
Aux li almozu pri viv-mono,
Cxar konas li nur cxi laboron.

. . . . . . . . . . . . . . [24] L 185
Same: jen por Cxolet' kaj Lupo:
Anas', prenita laux la arto
Cxe l' urbo-muro (sxat-okupo!),
El la kanalo, preter gardo.
Kaj krome: po longa tabardo
De Franciskano, gxis piedo,
Ligneroj, karb', pizoj-kun-lardo,
Kaj miaj botoj (sen sub-ledo).

. . . . . . . . . . . . . . [25] L 193
Kaj plue, pro kompato-sento,
Al tri knabetoj nudigitaj,
Nomotaj en cxi dokumento,
Povraj orfetoj forlasitaj,
De vest' kaj sxuoj senigitaj,
Nun tute nudaj kiel vermo;
Ke ili estu provizitaj
Por vintra varmo gxis en kerno.

. . . . . . . . . . . . . . [26] L 201
Unue do: Kolen' Lauxrens',
Gerard' Gosven' kaj Jxan Marcel',
Senhavaj knaboj, sen parenc',
Sen ecx la anso de sitel';
Al cxiuj: de bien' parcel',
Aux po kvar blankoj, laux prefero,
Por bona mangxo, kun miel',
En mia lasta viv-vespero.

. . . . . . . . . . . . . . [27] L 209
Same: donaco kun rezigno:
Atest' de l' universitato
Pri mia instruisto-digno,
Por la prevent' de malbonstato,
Al kleriketoj, kun kompato
Nomotaj sube. Mi ne ludas,
Instigis min nur karitato,
Kaj la Natur', cxar ili nudas:

. . . . . . . . . . . . . . [28] L 217
Temas pri majstr' Vilhelm' Kotino
Kaj majstr' Tibaldo de Vitri',
Klerikoj povraj en Latino,
Infanoj pacaj, sen defi';
Pro bela kant' de litani',
Por ili estu do la luo
De l' domo de Gilot'-Geldri',
Gxis venos ecx pli granda gxuo;

. . . . . . . . . . . . . . [29] L 225
Aldone al fidelo-krucoj:
La strato-kruc' de Sankt-Antono,
Aux pilko-ludaj celo-krucoj;
Kaj da Sejn-akvo ecx kaldrono...
Al kolombetoj kun bezono,
Cxar enfermitaj de l' birdisto:
Spegulo brila kaj sindono
De la edzin' de l' prizonisto.

. . . . . . . . . . . . . . [30] L 233
Same: donac' por hospitaloj:
Fenestroj kun araneajxo.
Sed kiuj kusxas nur sub stabloj
En strato: sur okul' nigrajxo
Kaj febra sxvelo sur vizagxo.
Skuadu ilin frosto-tremo,
Pro sxiroj, truoj en vestajxo,
En vento, pluv', veter-ekstremo.

. . . . . . . . . . . . . . [31] L 241
Same: donac' por la barbiro:
La fortonditaj haroj brovaj,
Por dauxra teno - sen retiro;
Sandaloj por sxuist' (malnovaj),
Vestoj por cxifonist' (trablovaj,
Precize tiel, kiel statas) -
Por prez' malplia ol por novaj,
Mi pro bonvolo ilin lasas.

. . . . . . . . . . . . . . [32] L 249
Same: al Fratoj Almozantaj,
Al Di-Filinoj kaj Beginoj:
Mordajxoj tre bongustaj, frandaj,
Flanoj, kaponoj kaj kokinoj.
Post predikad' pri Dek Kvin Signoj
Monahxoj nian panon prenas.
Sed ke Fratul' pri najbarino
Klopodas, tamen malpli gxenas.

. . . . . . . . . . . . . . [33] L 257
Same: jen "La Pistil' el Oro"
Por la spicisto Jxan Delgardo,
Kun lam-bastono de Sankt-Moro,
Nu, por pistado de mustardo.
Sed kiu kiel avangardo
Min turmentadis sen kuraco,
Lin trafu Sankt-Antona ardo!
Por li ne estos plu legaco.

. . . . . . . . . . . . . . [34] L 265
Same: mi lasas al Merbovo
Kaj Nikolao de Luvjer',
Po unu sxelon (jes, de ovo)
Da sxildoj (temas pri moner').
Por la gardisto de Guvjer',
Petro Rusvila, mi ordonas
Lin pagi, por instruo, per
Moneroj, kiajn Princo donas.

. . . . . . . . . . . . . . [35] L 273
Preskaux la finon mi jam skribis,
Tutsola, sed kun bonhumoro;
Dum cxi legacojn mi preskribis,
Auxdigxis de Sorbon' sonoro,
Laux la kutim' je l' nauxa horo,
Pri Sav' kiun Angxel' anoncis.
Mi faris pauxzon en laboro
Por pregxi kiel koro montris.

. . . . . . . . . . . . . . [36] L 281
Farante tion, lacigita
(Ja ne pro vino aux likvoro)
Igxis spirit' kvazaux ligita.
Mi vidis ke la Dam' Memoro
Malfermis sxrankon kaj, en foro,
Enmetis Partojn flankaspektajn,
Kiel Malsxato kaj Favoro,
Kaj la aliajn, intelektajn.

. . . . . . . . . . . . . . [37] L 289
Sxi kasxis ecx la Prijugxivon,
Pro kiu Prizorgivo venas;
Similigivon, Formadivon,
Kiuj la homojn ofte gxenas,
Kauxzante ke Frenezo prenas
Cxiumonate lunatikon.
Pri tio (mi memori penas)
Donas Aristotel' indikon.

. . . . . . . . . . . . . . [38] L 297
Kaj tiam la Sensiv' ekregis,
Stimul' por Fantazi' divena:
Cxiujn organojn tiu vekis
(Dum mia Parto Suverena
Restis en stat' senpova, svena,
Cxar la Forges' subpremis gxin,
Liginte min per fort' katena)
Por montri kvazaux Senco sin.

. . . . . . . . . . . . . . [39] L 305
Kiam al Senc' revenis sano
Kaj la Kompreno maltordigxis,
Mi volis fini laux la plano.
Sed mia inko jam frostigxis
Kaj la kandelo estingigxis;
Cxar trovi fajron ne sukcesis,
Mi plenmufite endormigxis,
Kaj tiel la afero cxesis.

. . . . . . . . . . . . . . [40] L 313
En dat' dirita, jen la notoj
De tre renoma vir' Viljono
(Ne kantis li laux takt' aux notoj),
Sengrasa nigra visx-bastono,
Nun jam sen tend' aux pavilono
(Cxio al amikar' donita)
Kun nur restajxo da etmono -
Kaj baldaux estos gxi finita.



Francisko Viljono: JxARGONO KAJ SLANGO


(kelkaj poemoj)
Tradukis: Francois Gaulthier


(...) Pri la baladoj en sxtelista jxargono kaj slango mi origine rezignis. La uzita lingvajxo estas nur parte plu konata, kaj la koncerna faka terminaro en Esperanto ne jam stabiligxis... Tamen decas prezenti iel ankaux tiun flankon de lia auxtoreco. Vi do trovos kelkajn Esperanto-versiojn - en tute hipoteza jxargonajxo. (...)
Francois Gaulthier.


. . . . . . . . . . . . . . [J 1]
En Paruard', sur granda gaja monto,
Stultuloj pendas, nigraj pro sekec';
Ilin angxeloj, predantaj mem sen honto,
Cxe kolo prenis - kvin aux ses;
Kaj altlevita en la vent-kares'
Sxtelulo tronas, sune ardigita.
Vi restu for de kofro masonita:
Se tratrancxigxis anso de bursisto,
Tre baldaux ostos li finita.
Do fugxu, fugxu de l' hisisto!

Saltu al grasa vojpasanto
Kaj tuj certigu lian spezon,
Tiam piedu sur plej fora kampo:
Dum geedzigxo ne okupu mezon,
Ne cxiam kalko al sako donas pezon...
Se pro patrolo falus vi en truo
Vi cerbu sole pri evakuo,
Montru vostajxon al spuristo
Ke vin ne ligu la du-po-duo.
Kaj fugxu, fugxu de l' hisisto!

De cxiaj masxoj restu flanke,
Cxar nordaj ventoj estas pikaj,
Evitu kusxi nur surplanke
Enmasonita per muroj dikaj;
Fortenu vin de lokoj tro kritikaj,
Ke l' granda Hxano ne sekigu vin.
Vi cxirkauxvindu kun rabfin'
Kaj konvinkadu kun persisto -
La burson manu vi en fin'.
Sed fugxu, fugxu de l' hisisto!

Princo, dum vi monkeston tornas,
Disspektu: eble la Sir' ne dormas.
Cxar la angxeloj havas vin sur listo,
Prizorgu, ke li ne informas.
Ja fugxu, fugxu de l' hisisto.


. . . . . . . . . . . . . . [J 2]
Konkul' sur voj' al Monkastel',
Orelu min: aglu spektilo,
Kaj gardu pri viand' kaj fel'!
Ja spertis Nikola' Grimpilo
Pri invitigxo al babilo.
Li kantis lauxte por konsolo,
Ne sciis danci laux kvadrilo:
L'amant' brakumas cxirkaux kolo.

Ripete sxangxu la tegajxon
Kaj ombron sercxu en la templo,
Rapide fugxu trobruajxon
Kaj restu for de suko-trempo.
Montenjon ili, por ekzemplo,
Tenante lin cxe maleolo,
Kantigis - cxesis jam kontemplo:
L'amant' brakumis cxirkaux kolo.

Vi, senpolvigo-diplomitoj,
Spurist' vin sekvas laux odoroj:
Eklipsu pure kaj sen sxvitoj.
Se l' predon splisas amatoroj,
Ekspertos vi, pro la vaporoj,
Pri gorgxo-plombo sen ventolo,
Survoje al la finaj foroj:
L'amant' brakumos cxirkaux kolo.

Princ', vizitinte Monkastelon,
Ecx se sen spezo por obolo,
Ne glutu vi vian apelon:
L'amant' brakumus cxirkaux kolo.


. . . . . . . . . . . . . . [J 3]
Spelunkisto,
Kun persisto
Palpiladu al retikulo,
Kaj posxa truo,
Ke en malfruo
Elversxigxu burs' de timulo;
Pro via vivo-postulo,
La simplaj rezignas pri mono;
Sen krio-sono
Aux opono,
Palisigxas cxe la renkonto
De tiaj Siroj sen honto.

Pro inspiro,
Antaux fortiro,
El bursoj versxigxas like,
Pintapike,
Plen-efike;
Iuj nin subite alfrontas,
Per vango-kis' ni respondas,
Kaj jen du frapoj aux tri
Sur krani'.
Du aux tri
Sxvelos buloj post la konfronto
Kun tiaj Siroj sen honto.

Sencerbuloj,
Vi, Konkuloj,
La gxojmonton spektu el foro:
Mankos gloro
Cxe auxroro,
Ne suficxos baldaux elteno,
Pro envolvo kaj interveno
Laux prefero de l' kolombeto;
Pli bona veto
Estas monpreto
De angxeloj en garda rondo
Por tiaj Siroj sen honto.

Cxar mankos plezuro
Pri la sxnuro,
Spertigxu pri la konkludo,
Pri instru', do:
Ne kusxas sur plank' kun volonto
Ecx tiaj Siroj sen honto.


. . . . . . . . . . . . . . [J 5]
Kremistoj kreme kremadantaj,
Estu sangardaj dum kremfaro,
Ke pro Ostak' la herezantoj
Ne dependigxu kun avaro.
Migradu fore en kamparo,
Cxar baldaux lozus via histo,
Kaj ne eltenus la riparo
La pugnon de la edzigisto.

Bandigxu kontraux la spurantoj
Kiuj kun sia helpantaro,
Post altentad' je viaj kantoj,
Sin servos mem per via varo.
Vin trenu for de l' serpentaro;
Pro la konvring' de l' enkotisto,
Ekkonus vi en la vesparo
Pri l' pugno de la edzigisto.

Ombrigxu do por la prafantoj,
Celantaj ne al solidaro;
Kaj ne tro sxvitu viaj plandoj.
Ne vi tanigxu sur remparo
Kaj ja ne nepras gorgx-gargaro!
Ne montru nazon kun persisto,
Cxar ne plu gxenus vin kataro
Pro l' pugno de la edzigisto.

Princo, spertul' pri cxirkauxstaro,
Forkruru, tenu vin en disto,
Ke vin ne masxu, pro eraro,
La pugno de la edzigisto.



(C) 1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, Lelystad, NL

(Por tiuj landoj, kie tio necesas: ekzistas papera versio kun la sama mencio. / Voor die landen, waarvoor dat nodig is: er bestaat een papieren versie met dezelfde vermelding.)


Cxiuj rajtoj rezervitaj. Nenion el cxi tiu eldono oni rajtas multobligi, kopii, enigi en sercxdokumenton aux rikordaron por (tele)konsultado, aux publikigi, en ajna formo aux per ajna rimedo, sen anticipa skriba permeso de la tradukinto kaj la eldoninto.*


Alle rechten voorbehouden. Niets uit deze uitgave mag worden verveelvoudigd, gekopieerd, opgeslagen in een zoekdocument of (elektronisch) bestand voor raadpleging (op afstand), of gepubliceerd, in welke vorm dan ook of door welk middel dan ook, zonder voorafgaande schriftelijke toestemming van de vertaler en de uitgever.*


* En la loko(j), al kiu(j) transsendas la TTT-hejmpagxo de la tradukinto / editoro / eldoninto, cxi tiu teksto trovigxas kun ties permeso.
* Hiperligoj al cxi tiu teksto estas bonvenaj! Prefere ne al la nuna loko (kiu povas sxangxigxi), sed al la pagxo de Vulpo-Libroj aux de la tradukinto.
* Por propra privata uzo oni rajtas kopii ekzempleron al sia privata komputilo.


* Op de plaats(en), waar de WWW-thuispagina van de vertaler / redacteur / uitgever naar verwijst, bevindt deze tekst zich met hun toestemming.
* Hyperlinks naar deze tekst zijn welkom! Liever niet naar de huidige plek (die kan veranderen), maar naar de pagina van Vulpo-Libroj of van de vertaler.
* Voor eigen prive-gebruik mag men een exemplaar kopieren naar zijn particuliere computer.


Francisko Viljono (Francois Villon):
La Testamento, Diversaj Poemoj, La Legacoj, Poemoj en Slango
Tradukis: Francois Gaulthier
http://www.oocities.org/Paris/8059/
Editoris: Wouter F. Pilger
Eldonis: Vulpo-Libroj, NL-8223-ZS-26
http://www.oocities.org/Paris/9231/vulpox.htm
Versio por elektronika disponigo
La papera eldono enhavas ampleksajn notojn, vivoskizon pri Viljono kaj lia tempo, kaj komentojn pri la tehxnika flanko de lia poezio
Dato de lasta teksto-modifo: 1996-09-09 ([J3]: 1997-12-30)

W3C Wilbur HTML kontrolita!