Francisko Viljono: La Testamento

Diversaj Poemoj - La Legacoj - Poemoj en Slango

Esperanto-traduko de Francois Gaulthier
Editoris Wouter F. Pilger


François Villon:
Le Testament, Poésies Diverses, Le Lais, Poèmes en Jargon
Traduits en Esperanto par François Gaulthier
Édités par Wouter F. Pilger


...............................................
(C)1997 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................

Notoj

Wouter F. Pilger
[ testamento ] - [ legacoj ] - [ div. poemoj ] - [ ĵargono kaj slango ] - [ div. komentoj ]

Pro la loka kaj tempa diferenco, ne eblas legi la Viljonajn tekstojn sen iom da notoj*. En PIV, ĉar ĝi estas Franca (eĉ Pariza) vortaro, vi trovus multajn nomojn kaj esprimojn. Sed, ĉi tiu traduko celas ankaŭ homojn kiuj ne posedas tiun aŭ similan enciklopedian vortaron. La notoj estas ordigitaj sub la tradicia numero de la koncerna strofo. Ĉar la intermetitaj baladoj k.s. ne havas strofo-numeron, ili ricevis kiel indikon la numeron de la antaŭa strofo plus litero a b c. La ''poemoj diversaj'' aperas sub sia tradicia numero post la literoj PD. Je la fino troviĝas iuj indikoj pri religiaj, ekleziaj kaj feŭdaj esprimoj, kun iuj rimarkigoj pri la socia kunteksto.

Ni konsciu, ke Viljono verkis antaŭ la epoko de la presitaj libroj. Fakte la unua presejo (per ''moveblaj tipoj'') en Parizo malfermiĝis kelkajn jarojn post lia malapero (1469). Libroj (mane kopiitaj aŭ foje bloke presitaj) estis maloftaĵoj. Viljono do citas ĝenerale parkere, foje erare. Cetere nur tre malmultaj homoj povis legi kaj skribi. Estas malfacile al ni, imagi tempon sen libroj, sen revuoj, sen gazetoj - kaj sen radio kaj televido. Sed ankaŭ la Viljonaj tekstoj estas verkitaj por buŝa prezento al la publiko. Por la ĝenerala publiko, la ''literatura fono'' konsistis ĉefe el la Bibliaj rakontoj (kiujn oni aŭdis en aŭ ekster preĝejo dum predikoj - la pli ''sukaj'' rakontoj kompreneble pli firme restis en la memoro) kaj el re- kaj re-verkitaj historioj (rime deklamataj aŭ en formo de teatraĵo) pri (fakte ofte ĉiam denove la samaj...) legendaj, antikvaj aŭ pli-samtempaj herooj. La Bibliajn psalmojn oni konis, ĉar oni regule kantis ilin. Al tio aldoniĝis, tamen, poemoj kaj kantoj de samtempaj kaj pli malnovaj poetoj. Ni pripensu, ke ĝuste pro la ne-ekzisto de revuoj, gazetoj, radio kaj televido (kaj multaj aliaj distraĵoj), homoj havis tempon por aŭskulti deklamadon kaj kantadon.

Ĉiuokaze ni devas supozi, ke Viljono atendis, ke la publiko komprenos liajn aludojn - ne nur pri tiutempaj riĉaj urbanoj, konataj krimuloj kaj ''ĝojknabinoj'', sed ankaŭ pri Bibliaj kaj ''literaturaj'' figuroj. Do, ke la tiamaj aŭskultantoj ne bezonis ĉi tiujn notojn...

Por la notoj mi kompreneble utiligis plurajn ekzistantajn eldonojn de la verkoj de Viljono, enciklopediojn kaj vortarojn. Dum la lasta jarcento, multaj homoj pli kapablaj ol mi dediĉis sin al la serĉado en arĥivoj kaj malnovaj publikaĵoj por doni al la legantoj kiom eble plej akuratan komprenon. Dankon al ĉiuj tiuj!

Wouter F. Pilger
____
* Iuj notoj koncernas specifan vorto-uzon de la traduko.


La Testamento

[1]
tridek : En 1461 (vidu [11]), Viljono estis tridekjara.
Tibaldo Aŭsignia : Thibault d'Aussigny, episkopo de Orleano (Orl'eans) (ekde 1452), kiu tenis Viljonon en malliberejo dum la antaŭa somero (vidu Vivoskizon).
stratojn benas : ĉar benas, dum procesio, la homojn en la stratoj.
ja episkop', sed ne la mia : Ĉar Viljono estis (almenaŭ teorie) Pariza kleriko, la episkopo de Orleano (almenaŭ teorie) ne havis jurisdikcion super li.

[2]
nek Episkop', nek Siro : nek eklezia, nek feŭda mastro.
militservo, livero : devoj de feŭdaj vasaloj. Viljono en ĉi tiu verso aludas iujn seks-preferojn de Tibaldo, tial legu ankaŭ: ''Nek mi litservon, nek li veron''.

[5]
per la anim' de Ĵan Kotart' : Preĝi per ''porpreĝanto'' (mortinto kiel peranto) estas katolika kutimo. Pri Ĵan Kotart' vidu [125]/[125a].
Pikard' : Fakte ne temas pri Pikardoj (de Pikardio, norda Francio), sed pri Begardoj (pli ĝuste: Beganoj, sekto substrekanta la identecon de Dio kaj homo, kaj ke do preĝo ne utilas); Begarda preĝo = neniu preĝo.
Lilo, Dovajo : L'Isle/Lille/Rijssel, Douai/Dowaai, urboj en (nun Franca) Flandrio (ankoraŭ pli norde ol Pikardio), kien transloĝiĝus Tibaldo, se la preĝo efikus. Kono de la Pikarda tie eble utilus.

[6]
Psalmo ''Ho Dio, mia gloro!'' : En la Londona Biblio (Psa. 109:8): ''Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.''

[7]
reĝo Luis' : Luiso (Loŝs/Louis) 11a (regis 1461-1483). Okaze de ties inaŭgura preterpaso, Viljono liberiĝis (vidu Vivoskizon).

[8]
Jakobo : Biblia prapatro (''patriarko'').
Salomono : Biblia reĝo, filo kaj posteulo de Davido. Fama pro saĝo kaj multaj edzinoj.
Ciklopo : unuokula giganto.
mondo-provizoro : En mezepoka Eŭropo la eklezio (kiu regis la universitatojn) instruis, ke la mondo estas kreita antaŭ kelkmil jaroj, kaj ke ĝi tre baldaŭ estos finita per la ''Lasta Juĝo''. (Dum en aliaj kulturoj oni jam kalkulis la aĝon de la mondo per milionoj aŭ miliardoj da jaroj...)
Metuŝela(ĥ)' : Laŭ Biblio (Gen. 5:25), ĉi tiu prapatro de Noa vivis dum 969 jaroj.

[9]
Grand-Karol' : Karolo Granda. Reĝo de Francio, poste imperiestro (742-814). Lia imperio ampleksis Francion, Germanion kaj Italion.
Sankt-Martiale : Supozeble Martialo de Limoĝo (mortis 1250). Temas pri vortludo - ''martiala'' (de Marso) i.a. franclingve signifas ''militema, batalpreta''.
eks-Daŭfeno : daŭfeno = tronheredanto, kronprinco. Ĉar Luiso fariĝis reĝo, li estas do eks-daŭfeno.

[10]
obolo : plej eta monero (duona denaro).

[11]
sesdek unu : 1461.
reĝ-eskorto : la inaŭgura preterpaso de Luiso 11a.
Magduno : (laŭ la Latina nomo) Me(h)ung-sur-Loire (vidu Vivoskizon).

[12]
Komentado de Avero' : Avero(es)o = Ibn Ruŝd, Araba filozofo (naskiĝis 1126 en Kordovo). Lia Komentario pri Aristotelo estis kondamnita de la Pariza universitato (i.a. ĉar laŭ Averoismo la scienco ne subiĝas al la teologio).
La Helenaj (malnov-Grekaj) filozofio kaj scienco atingis Okcidenton per la Arabaj.
Aristotelo : Helena filozofo (384-322 a.K.), en mezepoka teologio traktata kvazaŭ Biblia profeto...

[13]
kruco, ŝildo : ankaŭ: moneroj - la plej valoraj havis ŝildon (origine: ŝildo-forma enkadraĵo, poste: kronita blazono) kiel bildon, la malpli valoraj nur krucon. (Do aŭ: kiel nek monaĥo nek soldato; aŭ, pli verŝajne: tute sen mono.)
pilgrimantoj al Emauso : (Biblio, Luk. 24:13).
urbet' kie espero flamas : supozeble Muleno (Moulins), rezidejo de Johano 2a de Burbono, kiu iam pruntis monon al Viljono kaj kiun li petas denove (vidu [PD 10]) (tial ''persisto''?). La blazon-devizo de Burbono estis ''espero''.

[15]
Romano de la Rozo : fama alegoria verko (longa poemo) pri la klopodoj de amanto por akiri sian amatinon kaj pluki ŝian rozon. Komencita de Vilhelmo Lorisa (Guillaume de Lorris) (13a jc), finita de Johano Mehuna (Jean de Mehung) (komenco de la 14a jc). La citaĵo cetere devenas de alia poemo de Johano Mehuna.

[16]
povra : ne havanta bezonataĵojn (spiritajn aŭ materiajn rimedojn, feliĉon aŭ fortunon) en sufiĉa kvanto; ĉi tie: en socie malavantaĝa pozicio. (Ne ĉiam kaj ĉie kaŭzo por kompato!) (FG)

[17]
Aleksandro : reĝo de Makedonio (356-323 a.K.). Li konkeris Greklandon, Egiption, Malgrand-Azion, Sirion.
Diomedo : La rakonto pri Dionido (ne Diomedo) kaj Aleksandro troviĝas ĉe Cicerono (ne ĉe Valero Granda).
kadio : juĝisto.

[19]
amendamento : (ĉi tie:) ŝanĝo-faktoro.

[20]
Valer(i)o Granda: Valerius Maximus, Latina historiisto en tempo de imperiestro Tiberio (42 a.K. - 37 p.K.).

[25]
Kiu en verso 199 volas legi anagramon de Itjer' Marĉand' kiel tia anstataŭanto (vidu ankaŭ [94]), legu: ''...gasto, / Je dir' ĉarmant', kun gras' sub zono,...''. (FG)

[27]
Saĝulo : la Biblia Predikanto. (Koĥ. 11:9,10): ''Ĝoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro ĝuu plezuron en la tagoj de via juneco, ... sed sciu, ke pri ĉio ĉi tio Dio venigos vin al juĝo. ... ĉar la infaneco kaj la juneco estas vantaĵo.''
Set : (Biblio) tria filo de Adamo, prapatro de Noa kaj do de la post-diluva homaro (ne menciita ĉe Viljono, sed ĉi tie pro la rimo!); ''ido'' = posteulo. (FG)
alia loko - alia sedo : (en aliaj lokoj kreskas aliaj plantoj), por indiki: ''alia loko - alia voko''; Viljono skribas: ''en alia loko, li servas alian pladon'' (''sed'' kaj ''plado'' en Franca estas homonimoj). (FG)

[28]
Ijobo : (Biblio, Ijo. 7:6), kutime la Biblia verso estas alie tradukita: ''Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, kaj pasis, lasinte nenian esperon.''

[29]
kompano : kunulo, samgrupano, komp(ani)ano.

[30]
Celestenoj, Kartuzianoj : monaĥo-ordenoj.
ostrokaptaj piedvestoj : Ostro-kolektistoj (eble) laboris nudpiede.

[32]
spili : bori truon aŭ elfrapi ŝtopilon por komenci novan barelon. Do: ''vino rekte de la barelo''.
masonisto : La masonistoj estis grava profesio (pensu pri la konstruado de katedraloj), bone organizita, kun multaj helplaboristoj. El iliaj organizaĵoj evoluis tiuj de la framasonoj (''liberaj masonistoj'').
verŝisto : (vin-)kelnero.

[34]
Lasu preĝejon en la mezo! : diraĵo egala al: ''Lasu birdojn en la aero!'', ''Lasu fiŝojn en la akvo!'', alivorte: ni ne plu parolu pri tio, ni ŝanĝu la temon.

[35]
Oraco : Orace.

[36]
Ĵak Kor' : Ja(c)ques Cuer/Coeur, senskrupula komercisto kaj financisto, antaŭdata kapitalisto, trezoristo de Karolo 7a. Mortis en ekzilo (1456).

[37]
Davida psalmo : (Biblio, Psa. 103:15,16): ''La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel ĝi floras. Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas; Kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas.''

[39]
kolumoj felaj : Suprenturnitaj peltaj kolumoj estis moda vestaĵo por riĉaj sinjorinoj. En Parizo oni provis malpermesi ke ankaŭ putinoj vestu tiuspecajn vestojn.
altĉapelaj : altaj, konusaj ĉapeloj, tiam preferataj de nobelulinoj.

[40]
Pariso, Helena : (en Helenaj legendoj) Pariso kidnapis la legende belan Helenan (edzino de Menelao de Sparto) al Trojo. La Grekoj pro tio dum dek jaroj sieĝis la urbon, kaj nur per la ruzo de la Troja Ĉevalo sukcesis akiri la urbon.

[41]
ĉielen iru viva : kiel Maria, patrino de Jesuo.

[41a] Balado pri Damoj de iamaj tempoj
cis : maltrans, je ĉi tiu flanko de.
Flora : Romia kurtizano (altranga amoristino), kiu heredigis multon al la popolo de Romo. Je ŝia memoro oni faradis flor-festojn (laŭ Juvenalo).
Arkipiada : Fakte temas pri viro, Alcibiades (5a jc a.K.). Ĉar oni komentis lian belecon, en mezepoko oni supozis lin virino.
Taisa : Atena kurtizano kiu sekvis Aleksandron al Egiptio (4a jc a.K.).
Eĥoa : (en Helena mitologio) nimfo, enamiĝinta al Narciso - pro manko de re-amo, ŝanĝiĝis al roko kaj konservis nur sian voĉon.
Heloiz' : Helo"ise (1101?-1164), nevino de Pariza kanoniko, studentino de Abelardo.
Petr' Abelard' : Pierre Ab'elard, EsbaillartAbaelardus (1079-1142), filozofo-teologo. Lin dungis la onklo de Heloiza por instrui filozofion al ŝi. Enamiĝinte kaj (sekrete) edziĝinte al ŝi, li sendis ŝin (por loĝi) al monaĥinejo, ekster la influon de ŝia onklo. Tiam tiu kastrigis Abelardon. Heloiza fariĝis monaĥino, poste abatino. Abelardo fariĝis abato kaj teologie la ĉefa kontraŭulo de (poste sankta) Bernardo de Klaravalo (Clairvaux, Claravallis).
klostro : tipa monaĥeja konstruaĵo.
Sankt-Denizo : Saint-Denis.
Bur(i)dan' : Laŭrakonte, Johanino de Navaro (1273-1305), edzino de Filipo 4a la Bela, kutimis inviti virojn por amorado (kelktaga) kaj tiam ĵeti ilin en fermita sako en Sekvanon (Sejnon, Saine/Seine). La filozofo Jean Buridan (1292?-1360?), profesoro ĉe Sorbono, laŭrakonte, kiel studento estis tia viktimo. Lin savis fojno-boato. Antaŭe oni pensis, ke Buridano naskiĝis en 1298, kaj nomis la rakonton ne ebla.
Blank-Lilio : Blanche de Kastilio, reĝino de Francio, edzino de Luiso 8a (kiu regis 1223-1226), patrino de Luiso Sankta (9a).
Grandplanda Berta : patrino de Karolo Granda.
Triks' : Beatrikso aŭ Beatrico, onklino de Grandplanda Berta.
Alis' : bopatrino de Beatrikso. (La nomitaj sinjorinoj rolis en pluraj mezepokaj heroo-kantoj.)
Harmburgis' : (H)Aremburgis, solheredantino de grafo de Majno (Maine), mortis 1126.
Johana Dark' : Je(h)anne Darcd'Arc, Franca armeo-gvidantino, vive bruligita en 1431 fare de la Angloj en Ruano, laŭ verdikto de eklezia tribunalo prezidata de la episkopo de Bovezo.

[41b] Balado pri Sinjoroj de iamaj tempoj
Temas ĝenerale pri antaŭ nelonge mortintaj personoj:
Kaliksto : papo Calixtus III = Alfonso Borgia, mortis 1458.
Alfonso de Aragono : Alfonso 5a, la Grandanima, reĝo de Aragono, Neapolo, Sicilio (1385-1458).
duko de Burbon' : Karolo 1a, mortis 1456.
Arturo : Arturo 3a, duko de Bretonio, mortis 1458.
Karlo sepa : Karolo la Bona, reĝo de Francio (1403-1461).
Karlo Granda : Karolo Granda (vidu [9]).
Skota reĝo : Jakobo 2a, ''La Ruĝvizaĝa Reĝo'', mortis 1460 pro kanon-eksplodo.
reĝo de Cipro : Johano 3a, mortis 1458.
reĝo Hispanlanda : se Viljono ne klopodas rememori, kial ni provu?
Lanceloto Bohemlanda : Vaclavo, Ladislao, Lasloo la Postmorta de Aŭstrio, reĝo de Hungario, Pollando (?) kaj Bohemio (mortis 1457, 17-jara).
La personoj menciitaj en la Alvoko mortis antaŭ pli da tempo:
Klakeno : Bertrand du Guesclin, marŝalo de Francio (1320-1380), Bretono laŭ naskiĝo.
graf' Daŭfeno : B'eraud 2a, grafo de Clermont, daŭfeno de Aŭvernio, mortis 1401. Aŭ B'eraud 3a, mortis 1426.
duko de Alencon' : Johano 1a, duko de Alen,con, mortis en la batalo kontraŭ la Angloj ĉe Azincourt en 1415.
Pri ĉiuj nomitaj personoj ekzistas heroaj kaj aliaj rakontoj.

[41c] Balado en malnov-francisma lingvaĵo
La Viljona originalo titoliĝas ''en malnov-franca lingvaĵo''. Viljono kvazaŭis utiligi lingvaĵon de 250 jaroj pli frue.
Li ludas per:
1) homonimoj: albo/mateniĝo, amikto/amiko, kovri kapon/tro ŝati, zonita/sankta;
2) iamaj gramatikaj kazoj: ''zonita/sankta nur per/pro sankta stolo, per kiu li(n) kaptas la diablo(n)'';
3) antikva duobla uzo de la artikolo: ''la Daŭfeno la brava'' sonas do, por liatempuloj, kiel ''la Daŭfeno lepra''.
La ''malnovaj francismoj'' de la traduko estas:
1) ''int-it-ismo'': primitiva kredo, laŭ kiu oni traduku la francan participe pass'e ĉiam per ''-inta'' aŭ ''-ita'': avoir vu = esti vidinta; ^etre vu = esti vidita (anstataŭ: esti vidata) - pro la Viljona rimskemo, ekzemploj de ''-inta'' ne aperas;
2) (modera) ''de-ismo'', trovebla ankaŭ en la originalo: de = de, far, el, per, pro,...;
3) erariga uzo de ''l'''.
Pro ĉio tio, kaj pro la franc(ism)a ''vaganta akcento'', la parola versio povas diferenci de la skriba. (Ekzemplo, ne ĉi tie: ''L'hardita princ', file prava, ne fuĝas'' = ''Lardita princ', fi-lepra, vane fuĝas''.)
Precipe la unua strofo (kiel tiu de la originalo) povas esti aŭdata tute alie ol ĝi aspektas sur papero:

Nu, kiel sankta apostolo?
Noktmeze kun amik' tondita,
Kruc' parodia sur la stolo...
Ke estu je la kol' kaptita
La satanulo trohejtita! ... (FG)

sankta apostolo : la papo.
amikto : pastra nuko-kaj-ŝultro-vesto.
ondita : kun ondo-motivo
tondita : tonsurita
arseno : arseniko
Vjeno : Vienne, Grenoblo : Grenoble(s) (en Dauphin'e = Daŭfenlando). (Ĉ. 1350 la daŭfeno de Vjenio vendis sian landon al la reĝo de Francio; ''daŭfeno'' fariĝis titolo de la plej aĝa filo de la reĝo.)
Diĵono : Dijon, Saleno : Salins, Dolo : Dole (en Burgundio).

[42]
Reno : Ren(n)es (Bretonio). Viljono ne venis de tie, do eble oni komprenu ke temas pri ''reno'' aŭ iu korpoparto tiuregiona (laŭ la kanto: ''... viaj puŝoj kaj trenoj inter miaj renoj ...'').
Cetere, oni atribuis al la renoj rolon en generado.

[45]
senila : psike malforta (pro aĝo).

[47]
eks-Helmistino : Ĉar profesia seks-servo estis kontraŭleĝa, la profesianinojn oni prezentis per la laŭleĝa okupo (aŭ tiu de patro aŭ edzo). La Bela Helmistino (armilvendistino aŭ armilfarist-edzino), dokumentite, dum multaj jaroj laboris en amora metio. Kiam Viljono verkis pri ŝi, ŝi estis ĉirkaŭ 80-jara.
helmo : mezepoka ĉirkaŭkapa kasko.

[48]
abandoni : komplete cedi ion, komplete rezigni pri io (ne nur interŝanĝe por io alia).
[53]
decadiro : Ĉu sadinet efektive estas ,ca, dit net (tio, dece dirite) kaj ĉu do efektive temas pri ''deca diro'' por tio, kion Varingjeno nomis ''amgiĉeto'', mi ne havis emon esplori. (FG)

[56a] La Bela Helmistino alparolas la Ĝojknabinojn
Gantistino,... : vidu ĉe [47]. Nur la ekzisto de Vilhelmin' Tapiŝistino estas dokumentita.
fuŝmonero : Moneroj (diversdevenaj, diversdataj) havis nominalan kurzon laŭ bildo, formo kaj eldoninto, sed ĉefe laŭ la metal-enhavo. Monero foruziĝinta ne estis akceptata laŭ tiu kurzo.

[57]
Fremeno : Viljono asertas, ke tiu estas lia sekretario-skribisto. Pri la ekzisto de tia persono ni dubu.

[59]
rumoro : (ĉi tie:) onidiroj, klaĉaĵoj.

[61]
pastro : (iuj) pastroj tiutempe rajtis edziĝi.
Sankt-Anton(i)a fajro : veneniĝo pro ergoto (greno-fungo), kaŭzanta ardajn dolorojn.

[62]
Dekreta : En iu studlibro pri eklezia juro menciiĝis, ke kaŝita peko estas pli facile pardonebla ol publika, ĉar tiu lasta povas esti malbona ekzemplo.

[63]
Lilo, Sankt-Omar' : L'Isle/Lille/Rijssel, Saint-Omer/Sint-Omaars (Sankt-Aŭdemaro), en (nun Franca) Flandrio.
Remso : Rains/Reims.

[64a] Duobla balado al la amantoj
Sal(o)mono : la Biblia reĝo (vidu [8]) (1-Reĝ. 11:4): ''En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj...''
Samsono : Ŝimŝono, kies harojn fortondis Delila, pro kio li perdis siajn (grandegajn) fortojn. Tiam oni blindigis lin (Viljono skribas: ''Samsono perdis la okulvitrojn''). (Biblio, Juĝ. 16:19).
Orfeo : Orfeo (en Helena mitologio) tiel kortuŝe ludis liron, ke sovaĝaj bestoj trankviliĝis. Eĉ la infero-gardantan hundon Cerbero li sorĉis per sia muziko, kiam li serĉis tiuloke sian edzinon.
menestrelo : mezepoka vaganta poeto kaj kantisto.
Cerbero : (en Helena mitologio) la hundo gardanta la eniron de la infero. Ĝi cetere havis tri, ne kvar kapojn.
Narciso : (en Helena mitologio) belulo kiu, vidante sin en akvo-surfaco, enamiĝis al si mem, kaj dronis kiam li volis proksimiĝi al la vidato.
akvario : ĉi-foje ne vitra fiŝujo, sed (fiŝ-)lageto. (FG)
Sardano : eble Sardanapalo/Aŝurbanipalo = Aŝur-Ban-Abal, reĝo de Asirio, kvankam nek pri ties emo esti virino, nek pri konkero de Kreto ekzistas informoj.
Davido : la Biblia reĝo. Li enamiĝis al Bat-Ŝeba, la edzino de armeestro Urija, vidante ŝin baniĝantan. Li ''kuŝis kun ŝi'' kaj kiam ŝi montriĝis graveda, li organizis ke ŝia edzo mortu en batalo (2-Sam. 11).
Amnono, Tamar : (Biblio) Amnono, plejaĝa filo de reĝo Davido, ekdeziris sian duonfratinon Tamar. Pretendante malsanon, li petis ŝin baki ĉe li patkukojn. Li tiam prenis ne la kukojn, sed ŝin. (2-Sam. 13:6-14).
Herodo, Baptisto : (Biblio) Herodo, tetrarĥo (kvaron-princo) de Galileo, igis senkapigi Johanon Baptiston, dum festo, ĉar la filino de lia amatino (rekompence por laŭdire tre speciala danco) tion deziris (Mar. 6:17-29).
ĝesto : legendo-eposo (ĉi tie: nevera rakonto).
Katarin' Vosel', Noelo : Ĉi tiuj du (Katherine de Vossel/Vaucelles, No"el Jolis) akuzis Viljonon pro ĝenado. Viljono pro tio ricevis vipado-punon. Supozeble Noelo ankaŭ private organizis pribatadon. Vidu [152].
balail-atleto : sorĉisto (la balail-rajdado ne estis ekskluzive virina okupo).

[67]
asoduo, plensterno : en ludkuba ludo.
veziko : plenblovita veziko sur bastono kiel avertilo de leprulo (?).

[68]
ĉen-balisto : bombardo-maŝino.

[70]
vjolo : pra-violono.

[72]
Ĵaneta : ne-identigita knabino, eble iu ajn.
novalo : ankoraŭ neniam plugita tero.

[73]
Tak' Tibaldo : Ta(c)que Thibaut, malamata imposto-kolektisto de la duko de Berry. Viljono uzas lian nomon por insulti la alian Tibaldon, nome la episkopon de Orleano (vidu [1]).
trinkigis : Trinkigo de grandaj akvo-kvantoj estis tortur-metodo.
manĝigis pirojn : Enmeto de ligna piro en buŝon, ŝraŭbe pligrandigebla, tiel ke buŝo kaj makzelo disŝiriĝis, estis tortur-metodo.
et cetera : (Lat.) k.t.p.

[74]
plezura homo : La episkopa ĉefjuĝisto nomiĝis Etienne Plaisance (= plezuro).
eta Roberto : La ekzekutisto de Orleano nomiĝis Roberto, supozeble temas pri li.
Lombardoj : pruntistoj-uzuristoj.

[75]
kvindek ses : En 1456 Viljono publikigis siajn ''Legacojn'', kiujn iuj tiutempe nomis lia ''Testamento''.
legaco : antaŭdifinita parto de heredaĵo destinita por antaŭdifinita heredonto.

[76]
Trabo la Bastardo : Per(re)net Marchant, de la Barre, juĝeja pedelo ŝarĝita pri prostituo-kontrolo. La trabo en blazono indikas bastardecon (vidu [108] kaj [93]). La pajlon li ricevis en la ''Legacoj'' por meti ĝin sur plankon, por ke ĝi plikomfortigu liajn amorajn laborojn. La mato estos plia helpo.

[77]
Moro' : Je(h)an Moreau, kuiristo, rostisto.
Provens' : Je(h)an de Provins, kukbakisto.
Turgis' : Robin Turgis, drinkejestro.
Ĉe ĉiuj tiuj Viljono supozeble estis doninta havaĵojn kiel pagon aŭ garantion.

[78]
Fremeno : vidu [57].
escepte en Francio : Kvankam Viljono celis tion ŝerce (''mi ne publikigos ĝin, krom ĉie...''), laŭvorte tio ĉi signifas, ke ĉiuj eksterlandaj eldonoj de ĉi tiu verko de Viljono aperas kontraŭ la eksplicita deziro de la aŭtoro! (FG)

[80]
sameterna : Temas pri la Sankta Triunuo: Dio-Patro, Dio-Filo kaj Sankta Spirito. La Nicea koncilio (325) deklaris Dio-Filon esti sam-esenca kun Dio-Patro.
Adama spito : (Biblio, Gen. 3:17).

[82]
fola : stultaĵema, frenezeta, facilanima.
parabolo : la Biblia parabolo pri Lazaro kaj la Riĉulo (Luk. 16:19-31).

[84]
febla : kun nesufiĉe da (mensa aŭ muskola) forto por povi elteni ion aŭ por povi defendi sin; facile venkebla. (Kontraste, svaga : malmult-energia, malklara, malfacile sensebla - la malforta lumo de eta ampoleto estas svaga, ne febla.) (FG)
taga febro : ĉu ĥolero?

[85]
naŭ ordenoj : la naŭ ordenoj de anĝeloj.
[86]
same : (Lat.: item = tiel same), ĉe testamentoj uzata esprimo por indiki ke la legaco doniĝas sub la samaj kondiĉoj kiel menciitaj komence.

[87]
Vilhelmo de Viljono : la flego-patro de Francisko (vidu Vivoskizon).

[88]
Furzo de l' Diablo : romano aŭ longa poemo pri la kidnapo de la tiunoma lim-ŝtono (vidu Vivoskizon), ne retrovita.
Gido Tabar(i)o : Guy TabarieTabary, kun-studento de Viljono, kun-kulpinto pri la enrompo en la Navara Kolegio, denuncis Viljonon.

[89a] Balado por lia patrino
La balado estas verkita por lia patrino. La ''mi'' do estas ŝi.
l' Egiptia : Sankta Maria de Egiptio, putino fariĝinta ermitino.
Teofilo : Teofilo de Adano, sekretario de episkopo de Armenio, kiu faris, laŭ legendo, kontrakton kun la diablo. Di-patrino Maria post sep jaroj reprenis tiun kontrakton el la infero. La granda 13a-jarcenta antaŭulo de Viljono, Rustabovo (Rutebeuf) verkis teatraĵon ''La Miraklo de Teofilo''.
elporto : (de gravedeco). Temas pri la dogmo, ke Maria ne malvirgiĝis eĉ per nasko.
Sakramento : Kristo.
sen literaturo : nenion leginta, ne kapabla legi.

[90]
Rozo : En la Romano de la Rozo (vidu [15]), la nomo Rozo reprezentas ajnan amatinon. Ĉi tie temas pri iu Marta (laŭ la akrostiko de la donacata balado).
burso : monsaketo (aŭ alia saketo).

[91]
Miŝalto : Michault/Michaud, legenda, nelacigebla amanto laŭ romano Renardo Kontraŭa. ''idoj'' = posteuloj, heredantoj.
Sankt-Saturo : Pripensu la verbon ''saturi''.

[93]
finiĝas per Ro : En la originalo, ĉiu verso finiĝas per la litero r, en la traduko, per la silabo ro.
Pernet Trabo : Per(re)net Marchant (vidu [76]). Dum sia laboro li certe renkontus la koncernan virinon.
fekulo : amel-faruno (por vestaĵo aŭ por vizaĝo?).

[93a] Balado al amikino
Akrostikoj: Fran,cois, Marthe kaj (ankaŭ en la originalo nesukcesinta) Viilion.
Jur-Rigoro : justico.
maĵoro, minoro : pli-granda, malpli-granda aŭ pli-aĝa, pli-juna.
dekoro : (fona) dekoracio en teatro, ĉi tie simple: fono.

[94]
It' Marĉand' : Ythier Marchant, amiko de junaĝo de Viljono, fariĝinta ano de la Financa Kontrolejo. La glavon li ''akiris'' en la ''Legacoj''.
El Profundo : (Lat.: De profundis), Psalmo 130.

[94a]
Ekzistanta muzika versio havas anstataŭ la dufojan ''Mort''' ripeton de la plenaj du unuaj versoj. Tio farus la kanteton regula rondelo. (Laŭ la antaŭa strofo, Viljono ne kalkulis tiujn ''Mort''' kiel versojn, do eble temas nur pri indiko pri ripeto.)
langvoro : emo al nenio, deprimiteco, senenergieco.

[95]
Ĵan Kornu' : Je(h)an (le) Cornu, riĉa financisto. Laboris en la Trezorejo. Poste sekretario de la reĝo.
Bobinjon' : Pierre Bo-/Baubignon, advokato, konata kiel avarulo. Pro juĝista decido li devis vendi iujn ĝardenojn, post riparado, por pagi ŝuldojn.
pinjono : gablo-pinto (gablo: fasado-supro).

[96]
kahelo, pioĉo, hojo : Oni supozas, ke Viljono utiligis unu el tiuj ĝardenoj (kun dometo) kiel kaŝejon. La kahelo, pioĉo kaj hojo estus uzataj dum ŝtelado.
hojo : hoko-forma hakilo aŭ levumilo.

[97]
Petro Sankt-Amant' : Pierre Saint Amant/d, membro de tre riĉa Pariza familio.

[98]
Heslen' : Denis Hesselin, ano (''elektito'') de imposto-tribunalo.
Turgis' : Robin Turgis, estro de drinkejo-manĝejo ''La Pin-Konuso'' (vidu [101]), ankaŭ mesaĝisto de la Trezorejo.
Aŭnizo : provinco Au(l)nis (ĉefa urbo: La-Roŝelo La Rochelle).

[99]
Ĉarvalo : Guillaume Charruau, ne advokato, sed kunstudento de Viljono kaj supozeble ankaŭ (nur) Magistro pri Artoj.
Marĉand' : vidu [94].
realo : (Hispana) monero (tiam ora).
Templo : kristana militista (monaĥo-kavalira) ordeno (1118-1312). La ''Kultivejo de la Templo'' estis terpeco kiu iam apartenis al la malfondita Templano-monaĥejo; tie troviĝis legomĝardenetoj. Mono de la iam riĉa ordeno tie certe ne plu troveblis.

[100]
Furnjero : Pierre Fournier, advokato reprezentanta la paroĥon Sankt-Benedikto ĉe la eklezia kortumo (eble ĝuste en kazo kontraŭ Viljono).

[101]
Ĵak Ragjero : Ja(c)ques Raguier, reĝa kuiristo kaj drinkemulo.
la Pokalo Granda : drinkejo ĉe Place de Gr`eve, sur kiu okazis ekzekutoj.
plakoj : (Flandraj) arĝentaj moneroj.
la Pin-Konuso : drinkejo-manĝejo (vidu [98]).

[102]
Merbovo : Pierre Mer(e)beuf, riĉa ŝtofo-komercisto, kun diversaj urbaj funkcioj.
Luvjero : Nicolas de Louviers/Louvieux, imposto-kolektisto.
falk-ĉasisto : ĉasi per falkoj, ekzemple birdojn kiel perdriko, pluvio, ankaŭ haveblaj ĉe:
la Maĉkuino : la Machecoue, (vidvino de Maĉku'), komercistino pri ĉasaĵoj kaj birdaĵoj.

[103]
Turgis' : vidu [98].
rajto de skabeno : La rajton fariĝi skabeno (teorie) havis ĉiuj civitanoj de Parizo. Certigante sian parizanecon, Viljono klarigas eventualan ne-Parizan prononcon k.s. per fremda influo.
eldiro : prononco, lingvaĵo.

[104]
ĉarmulinoj : eble ne prononcu: ĉar-mulinoj.
Sankt-Generu' : Saint-Generou(x) (g'en'ereux = (sin)donema, fekunda). Sankt-Julio... : Saint-Julien-de-Voventes/Vouvantes (`a vau-vent = antaŭ la vento, akcelate) en la distrikto Kastelbrianto (Ch^ateaubriant). (Laŭ PIV, ''ĉatobriando'' estas iu rostita bovaĵo. Ĝi estas nomita laŭ nobelula familio (de) Chateaubriand (''Ŝatobriando'' laŭ Ŝulco-Bermano). La loĝantoj de la koncerna urbo nomiĝas, laŭ la Latina, france Castelbriantais.)
Puatuo : provinco Poitou (ĉefa urbo: Puatjero Poitiers).
klami : diri, krii, anonci (dialekte).
iŝi : ili, pri virinoj (dialekte).

[105]
Ĵan Ragjero : Je(h)an Raguier. Parenco de Ĵak ([101]).
Gvardio Dozena : (aŭ ''La Dek Du''), rajdanto-gvardio por persona protekto de la Pariza Provosto (justicestro).
buŝ-regalo : manĝo aŭ bato.
mieno : ĉi tie: vizaĝo.
Bajli' : Je(h)an de Bailly, viro kun gravaj postenoj, kiu havis loĝejon tuj apud la fontano (aŭ pumpilo) Fi-Fonto (Maubu'e). Dum Bajli' supozeble ne bonvenigus lin por manĝo, Ragjero supozeble preferus alian trinkaĵon ol (laŭ la nomo, malbona) akvo.

[106]
Princo de la Stultuloj : gvidanto de la ''Burleska Frataro'' (amatora teatra grupo) kaj organizanto de urbaj festoj.
Delfur' : Michau(l)t du Four, serĝento de la mallibereja polico, en 1457 esploris pri la ŝtelo el la Navara Kolegio (vidu Vivoskizon); krome li posedis drinkejon.

[107]
La Dek Du Dudekoj : (fakte ''La Dek Unu Dudekoj'' ''Les Unze Vingtz''), urba (provosta) polico, parte surpieda, parte surĉevala.
Riĉer' : Denis Richier, de la reĝa polico.
Valeto : Je(h)an Val(l)et(te), de la mallibereja polico.
rubandeto : Kutime pastroj havis ĉapelo-rubandojn. La saman vorton oni uzis ankaŭ por pendumo-ŝnuro kaj piedo-kateno.

[108]
Perneto de l' Trabo : vidu [76].
neta : (ĉi tie:) dece, pure, prizorgite aspektanta.

[109]
Ĉoleto : Casin Cholet, barelfaristo, kaŝ-ŝtelisto kaj profesia kverelulo; fariĝis malgraŭ tio policisto. Kun sia kolego Ĵan la Lupo, li kaŝe prenis anasojn el nepropraj akvoj kaj kokinojn el nepropraj kortoj.
Liona : el Liono (Lyon(s)).

[110]
la Lup' : Je(h)an le Lou(p), boatisto kaj fiŝkaptisto, krome en ĉio kolego de Ĉoleto.
surpliso : larĝa, longa pastra vesto.

[111]
Orforĝisto : kromnomo de Ĵan Mahe' (Je(h)an Mah'e), asistento-prokuroro (akuzisto).
Saracenaj spicoj : zingibro-''radikoj'', kariofilo-''najloj'', k.a., el Proksim-Oriento (kiel bongustigaĵo kaj kiel afrodiziigaĵo).
Mi ne sukcesis precize redoni la kuir-receptojn. La donaco kaj la celita efiko tamen estas tiuj de la originalo. (FG)
enpelvaĵo : en pelvo bakita/stufita manĝaĵo.
delica : bongustega, plezurega.
piko-vico : en viandon premitaj kariofilo-najloj, en vico.
kojonoj : testikoj.

[112]
Riu' : Je(h)a(i)n Riou, pelto-komercisto, kapitano de arkpafista regimento (libervolula, ĉefe ceremonia). La mencio pri lupaj kapoj kaj viando estas iom mistera.
bufeda vino : trostarinta, ne freŝa vino.

[113]
maŝumi : mortigi, kapti per maŝ(kaptil)o.
subkudri : alkudri submetaĵon, subŝtofon.

[114]
Traskaglo : Robinet Trascaille, riĉa imposto-kolektisto. La pelveto aludas al enkasigo por propra uzo.
ekstrakti : simple: elpreni.

[115]
Ĝirar' : Perrot Girart. Supozeble Viljono kunprenis la kuvon kaj kaldronon de ĉe li.
Reĝinburgo : Bourg-la-Royne/Reine.
abatino : La tiutempa abatino de Puraso (Pourras = Port-Royal) ne vivis tre virtan, celibatan vivon.

[116]
Di-Filinoj : Filles-Dieu, religiulinoj, ankaŭ nomataj ''Devotulinoj''.
Beganoj : Begardoj, vidu [5].
Turlupenoj : sekto, konsiderata herezuloj kaj persekutata de la inkvizicio.
Jakobenoj : monaĥo-ordeno. ''Jakobena kaponaĵo'' aŭ ''Jakobena supo'' konsistas i.a. el rostita kapono, fromaĝo kaj buljono.

[117]
Belaj Patroj : monaĥoj (ĝenerale).

[118]
Ĵan Puligo : Je(h)an de Poul(li)eu, teologo ĉe la Pariza universitato, forte kritikanta la almozulo-ordenojn. Papo Johano 22a en 1321 malpermesis liajn verkojn. Li tiam revokis ilin.
Ĵan Mehuna : vidu [15]. Ankaŭ en la ''Romano de la Rozo'' troviĝis kritiko pri monaĥoj.
Mateolo : Matheolus, aŭtoro de ''Lamentoj'' kontraŭ la almozulo-ordenoj.

[120]
Baŭdo : Baude de la Mare, drinkema Karmelano; eble verkis kvazaŭ-Viljonajn versojn.
Karmelanoj : monaĥo-ordeno.
Tusko : eble Je(h)an Turcan, provosta leŭtenanto.
birdeto : en la originalo: kaĝo, kun simila interpreto-ebleco.

[121]
Sigelisto : tiu kiu provizis dokumentojn per (vaksa) sigelo. La abelvakson oni moligis en buŝo, kaj platigis per fingro antaŭ stampado per malsekigita sigelilo.

[122]
Aŭditoroj : juĝistoj pri ne tro valoraj disputoj. Laŭ raportoj, ilia juĝejo havis disfaleman plafonon. La apuda Alta Kortumo havis plafonon protektitan per latoj, kaj pli molajn benkojn.
Maceo de Orleano : Mac'e(e) d'Orl'eans, juĝisto (viro!).

[123]
Francisko de l' Vakerio : Fran,cois/oys de la Vacquerie, episkopa prokuroro (''promotoro'') pri krimoj kontraŭ la eklezia juro.
kolo-ringo : Skotaj kirasoj ne havis kol-protekton; aludo al pendumo-ŝnuro.
kavalir-distingo : Li ne estis kavaliro, do la kavaliro-''bato'' aludas eble al alia batado.
Sankta Georgo : patrono de Anglio (!).

[124]
Ĵan Lorens' : Je(h)an Laurens, pastro kaj magistro pri eklezia juro, ano de la kortumo kiu kondamnis Gidon Tabaron (vidu [88]), konata kiel drinkemulo.
en Burĝo monsinjoro : Episkopo de Bourges estis Je(h)an Cuer/Coeur, filo de Ja(c)ques Cuer/Coeur (vidu [34]) kaj ankaŭ tre riĉa.
monsinjoro : alparolo por episkopo (pensu ankaŭ pri mon-).

[125]
Ĵan Kotart' : Je(h)an Cotart, prokuroro ĉe la Eklezia Kortumo, supozeble amiko kaj protektanto de Viljono, konata drinkemulo. Ĵus mortinta (1461).
patardo : monero (pensu ankaŭ pri ''petardo'' = eksplodeto = furzeto).
Deniza : knabino pri kiu krome nenio estas konata.

[125a] Balado kaj preĝo
Noa : Biblia prapatro, kiu plantis viton, faris vinon kaj ebriiĝinte kuŝis nuda - problemo por liaj filoj (Gen. 9:20).
Lot : (Biblio) Ĉar ili ne trovis edzon, liaj filinoj ebriigis lin kaj ''kuŝis kun li'' por naski heredontojn (Gen. 19:30-36).
Arĥitriklino : La Greka vorto por ''festen-estro'' (kiu unua gustumis la akvon, fariĝintan vino dum geedziĝo en Kana) en Latina teksto estis misinterpretata kiel persono-nomo (Biblio, Joh. 2:9).
elano : alcela entuziasmo, viveco, fervoro (ĉefe pri movoj).

[126]
Merlo : Germain de Merle (Marle), riĉa monŝanĝisto.
anĝeleto : monero (kaj fromaĝo).
granda (anĝelo) : monero.
ŝildo fremda, konata : Diversdevenaj sam-aspektaj moneroj ofte havis malsaman metal-enhavon kaj valoron.

[127]
orfoj : En la Legacoj, Viljono tiel nomas tri riĉajn spekuladistojn pri salo.
Salen' : Salins, urbo kun sal-minejoj.

[128]
Riĉer' : Pierre Rich(i)er, doktoro pri teologio, estro de lernejo por malgrandaj infanoj.
Donata : lernolibro de Donatus (Latina gramatiko); interpreto ''don-at-a'' estas permesata: la ''orfetoj'' ne specialiĝis pri senpaga donado.
Saluton, gemo... : Ave salus, tibi decus... (el kanto al Maria). Sed ''salu(t)s'' kaj ''d(')'ecus'' estis moneroj...

[129]
Kredo : la kred-konfeso, ankaŭ termino por longtempa kredito - ne facile donata de la ''orfetoj''.

[130]
zono : en zono oni ofte portis monon.

[131]
kleriketoj : En la Legacoj, Viljono tiel nomis du maljunajn kanonikojn, kiuj post 30-40 jaroj supozeble estus mortintaj, dum ankaŭ iliaj patrinoj ne plu vivas.
jam certis : la sama donaco estis farita en la Legacoj.
domo de Geldrio : ne tre bonstata domo, posedaĵo de la preĝejo Sankt-Benedikto kaj luata de buĉisto Gue(u)ldry, kiu longe ne pagis la luon.

[133]
la Dek Ok Viroj (Klerikoj) : konsilio kiu decidis pri studo-stipendioj. La du celitaj kanonikoj estis mem anoj de ĝi.
gliro : dormo-muso.

[134]
kolatoro : eklezia funkciulo decidanta pri ekleziaj elpagoj.

[135]
Kuldo' : Michau(l)t Cul d'Oue/Culdou, skabeno de Parizo.
Tarano : Charlot/Charles Taranne, riĉa monŝanĝisto.
ĉiela pano : manao (Biblio, Eli. 16:4).
Johanino : nespecifa (ĝoj)knabino.

[136]
Grenji' : Phelip Brunel de Grigny (vidu [185]), ricevis en la Legacoj la ruiniĝintan kastelon Bicestro (Vicestre/Bic^etre).
turo de Bili' : Billy, ankaŭ ruiniĝinta kaj temo de jura disputo.
kvesti : rondiri por kolekti kontribuojn.

[137]
Delgardo : Je(h)an de la Garde (vidu [180]), pogranda komercisto pri spicoj. Kaj Jean kaj Thibaut povas havi la signifon ''kokrito''.
la Bareleto : kelkaj drinkejoj nomiĝis tiel.
Ĝenevano : Pierre Genevois/oys, prokuroro.

[138]
Basanjer' : Pierre Basennier/Basanier, notario de la reĝo.
Ĵan de Ruel' : Je(h)an de Ruel, prokuroro ĉe la Civila Kortumo. Lia frato Pierre pogrande komercis pri spicoj.
Maltent', Rosnel' : Je(h)an Mau(l)taint, Nicolas Rosnel, inspektoroj ĉe la sama kortumo.
Servant' de Kristoforo : Roberto Estutvila (Robert d' Estouteville), provosto (justic-estro) de Parizo, verŝajne protektanto de Viljono, ĉar dum li estis provosto, Viljono plurfoje eskapis punon.
La antaŭe nomitaj personoj ĉiuj estis subuloj de Roberto Estutvila. Tial Viljono instigas ilin, servi lin.
Kristoforo : sanktulo, protektanto de vojaĝantoj, ankaŭ protektanto kontraŭ subita morto.

[139]
en turniro : Efektive, Roberto Estutvila gajnis sian edzinon en 1446 en turniro-duelo. La alia kandidato estis aŭtoro de amromano pri la Troja milito.
Sicilia reĝo-filo : Renato, duko de Anĵuo (Reignier/Ren'e d'Anjou), reĝo de Sicilio, kiu neniam regis sur Sicilio, organizis la turniron.
Hektoro, Troilo : (en Helenaj legendoj) filoj de la reĝo de Trojo, mortintaj en la Troja milito.

[139a] Balado por Roberto Estutvila, por ties edzino
Akrostiko: Ambroise Delor'e, la gajnita edzino.
Ĉi tiu balado plej similas, laŭ arteco kaj efekteco, al la kavalirecaj am-baladoj de la tempo. Tamen ĉiu strofo duonvoje Viljoniĝas... (FG)
morna : (ĉi tie:) deprima, maloptimismiga.
karitato : (ĉi tie:) kompatema, pardonema amo.

[140]
Ĵan Perdrjer' : Je(h)an Perdrier, amiko de junaĝo de Viljono, stalestro de la reĝo. Francisko (Fran,coys/ois), lia frato, oficisto en la Trezorejo. Oni supozas, ke Francisko Perdrjer' false akuzis Viljonon ĉe la eklezia tribunalo en Burĝo. Falsaj akuzintoj estis kondamnataj al portado de ''ruĝa lango'' el ŝtofo sur la vestaĵo. La ''urĝo'' eventuale aludas al torturado.

[141]
Tajlvent' : Taillevent, fama kuiristo, ''kun vento-tranĉa nazo'' (Vilhelmo Tirel'), 14a jc (kaj lia kuirlibro).
Maker' : Viljono miksas la nomojn de Macquaire, misfama fuŝkuiristo de la komenco de la 14a jarcento, kaj de Sankta Makario de Aleksandrio, laŭ legendoj fama kontraŭbatalanto de diabloj.

[141a] Recepto
realgaro : ruĝa arsenika sulfido As2S2.
orpigmento : flava arsenika sulfido As2S3.
kalko viva : kaŭstika kalko CaO.
barbiro : Barbiro plenumis ankaŭ malgrandajn operaciojn. Tial la sango.
bankuvo : vidu ankaŭ [PD 7].

[142]
Andre' Kuralt' : Andry/Andr'e Courau(l)d, reprezentanto en Parizo de Renato de Anĵuo (vidu [139]).
Frank Gontjer' : Franc Gontier, ĉefa figuro de fama balado de Philippe de Vitry (1291-1362), laŭdanta la simplan kamparanan vivon. Renato de Anĵuo estis verkinta similan baladon, do la ''Refuto'' estas fakte direktita al tiu ''reĝo''.
Saĝulo : en la apokrifa Biblio-libro Saĝeco de Jesuo Siraĥ (Sir. 8:1,11): ''Ne luktu kontraŭ potenculo: vi povus trafi en liajn manojn! ... Li povus neatendite impliki vin en viaj diroj.''

[143a] Refuto al Frank Gontjer'
mato-ĉambro : ĉambro kun matoj kaj fajrujo: luksa, do!
Sidven' : Sidoine, rolulino en populara romano.
hipokraso : spicita vino, kiel afrodiziigaĵo.
zodiako : (ĉi tie:) jaro.
Prago : ĉe Viljono: birdoj de ĉi tie ĝis en Babilonio.
rankoro : daŭra malpardonemo, malamo pro iamaj okazaĵoj (ĉi tie simple: sen malbonaj sentoj kontraŭ ili).

[144]
Brujer' : Catherine de Bruy`eres, posedantino de la domo antaŭ kiu estis la ŝtono ''Furzo de l' Diablo'' (vidu Vivoskizon). Ŝi okupiĝis pri la revirtigado de malvirtiĝintaj knabinoj.
ekster tombejo-limoj, Lin-foiro : predikado en tombejoj estis normala, sed Viljono supozas ke la koncernatinoj pli troviĝus inter la kudristinoj ĉirkaŭ la Lin-foiro.

[144a] Balado pri la Parizaninoj
En la traduko mi ''perdis'' la Tuluzaninojn. Pardonu, Akademia Moŝto! (FG)
En la unua strofo temas pri diverslokaj Itallingvaj inoj.
l' Eta Pont' : Petit Pont, kun fiŝ-foiro, en Parizo.

[145]
refaldaĵo : orlo. Ili ne sidas sur la robo mem, por ne ĉifi aŭ malpurigi ĝin. (Oni sciu, ke - eĉ ankoraŭ jarcentojn poste - subkalsonoj ne estis en ĝenerala uzo.)
Komparu: Paŭlo (?) Limburga: ''Februaro'' (ĉ. 1415) en ''La tre riĉa horlibro de la duko de Berio'' (''Les tr`es riches heures du duc de Berry'').
homilio : prediko ĉirkaŭ Biblio-teksto (klarigo, apliko en ĉiutaga vivo).
Makrob(i)o : Macrobius, Latina verkisto (ĉ. 400 p.K.) kiu verkis interparolojn pri multaj diversaj temoj.

[146]
Montmartro : Montmartre. Sur tiu monteto troviĝis monaĥinejo, kie la monaĥinoj sin vivtenis per ekspluatado de publika drinkejo ja libere alirebla por viroj.
Monto Valeria : Mont Valerien. Sur ĝi (pli ol 10 km for) troviĝis ermitejo-pilgrimejo. La pilgrimantoj (kaj la ermitoj) iru do al la monaĥinoj.
beno el Romo : Papa beno, kun (ne falsa) absolvo.

[147]
pindo : mezuro por likvaĵoj, inter duona kaj tuta litro, laŭ la loko (en Parizo 0,93 l).
azeno-ludo : nuntempa porinfana versio: blindumite provi alpingli voston ĝustaloke sur bildon de azeno aŭ sur kunludanton.

[148]
porcioj : Vi rajtas interpreti, ke temas pri manĝo.
Celestaj : Celestenoj, monaĥo-ordeno.

[149]
Kartuzianoj, Jakobenoj : monaĥo-ordenoj.
Ĵakin', Petret', Izabel' : verŝajne pli-malpli hazardaj knabino-nomoj.
[150]
dikulino Margot' : nomŝildo (!) de amorejo.
brulard', bigod' : Angla-devenaj blasfemoj, pruntitaj de la Anglaj soldatoj kiuj okupis Parizon ĝis 1436. Ĉar temas pri By our Lord! (= je nia Sinjoro!) kaj By God! (= je Dio!), tiuj soldatoj ŝajne tre dece blasfemis.
aŭbado : kiel serenado, sed frumatene...

[150a] Balado pri la dika Margot'
Pripensu, ke ''Dika Margot''' estis nomŝildo, ne efektiva persono. La balado do povas esti ''nur literaturo''.
ronrono : sono kiel de kontenta kato; ĉi tie: dolĉaj vortetoj.

[151]
Marjon' la Idolo, Ĵanin' la Bretona : konataj putinoj.
primico : unuaaĵo, unuaulo (ĉi tie: unua kursfinintino).
[152]
Noel' Ĵolis' : vidu [64a].
abandoni : komplete cedi ion, komplete rezigni pri io; ĉi tie: forstreki el siaj pensoj.
Henri' : Henry Cousin, ekzekutisto (ekde 1460) en Parizo.

[153]
Gastejo Dia : Ostel (nun: H^otel) Dieu, hospitalo kun 500 litoj por ne-pagipovaj malsanuloj. Riĉuloj kutimis donaci al ĝi la restaĵojn de siaj festmanĝoj.
Fratuloj : monaĥoj.

[154]
Nikolao Galarno : Nicolas Galerne, barbiro, ĥirurgo kaj ano de paroĥa konsilantaro. (Ĉu la tuto estas inspirita de lia nomo, kiu ankaŭ indikas iun akran venton?)
Marno : rivero Marne.
ne ĝenos : La somera varmego ne ĝenus lin, ĉar li estus mortinta pro pulmo-inflamo aŭ simile...

[155]
Infanar' Trovita : nomo de instituto por trovitaj (abandonitaj) infanoj. Kutima celo de legacoj.
Marjon' l'Idolo : vidu [151].

[156]
Montrezor', Larabot' : Mon Tr'esor, Le Rabot, lok-nomoj libere elektitaj por traduki simil-elvokajn en la originalo. (FG)
Nikol' Kajeza : ColinNicolas de Cayeux/Cailleux, kun-studento de Viljono, kun-kulpinto pri la enrompo en la Navara Kolegio. Trofidis sian ''klerikecon'' kiel universitatano. (La ekleziaj kortumoj estis ofte pli mildaj ol la profanaj.) Pendumita en 1460.

[157]
Dido : legenda reĝino de Kartago, amatino de Eneaso, laŭ Virgilio belega.
sinistra : malbonaŭgura, malbonfata, terur-efika.

[158a] Balado de bona instruo
absolvoj : La disvendado de peko-absolvoj estis granda fonto de enspezo por la eklezio. La disvendado de falsaj absolvoj, simile, por krimuloj.
boligita : la kutima puno por i.a. monfalsistoj.

[160]
La Dek Kvin Dudekoj : Les Quinze Vingts, nomo de instituto por blinduloj (!), kies (300) loĝantoj havis rajton almozi en:
La Tombej'-sen-Pek'-kaj-Pent' : Cimeti`ere des Innocents, la Tombejo de la Senpekaj Infanoj. Ĝi estis ĉirkaŭata de galerio en kiu la ostaroj el, malplenigitaj, malnovaj tomboj estis amasigitaj.
provinco : (ĉe Viljono la urbo Provins).

[162]
mastroj pri peticioj : anoj de la Oficejo por Petskriboj (al la reĝo).

[163]
pelmelo : konfuza miksaĵo.
apelo : apelacio.

[165]
Sankt-Dominiko : La Dominikanoj formis la Inkvizicion. La Inkvizicio eĉ mortintojn elfosis por pendumi ilin postmorte. Tial ĉi tiu peto pri postmorta absolvo.

[166]
Ĵak Kardon' : Jacques Cardon, riĉa komercisto pri ŝtofoj kaj ŝtrumpoj, konata manĝemulo kaj drinkemulo.
Marjonino, Enlasu min ... : supozeble konataj kantoj.
Marjon' Potardo : nedokumentita knabino.
mustardo : komparu la alifontan tekston: ''Tro dise vi mustardon pistis: nun ne plu taŭgas la pistuj'/pistil'''.

[166a] Kanto
fi-prizono : la Magduna malliberejo (vidu Vivoskizon).

[167]
Lomer' : Pierre Lomer d'A(i)raines, kanoniko de la katedralo Nia Sinjorino (Notre Dame), ŝarĝita pri forigo de putinoj de sur la ''Urba Insulo'' (^ile de la Cit'e); laŭ Viljono, li ne sufiĉe profitas de tiu tasko.
Oger' la Dano : Ogier, Odger, Autharius, rolulo de diversaj eposoj; laŭ iu teksto protektanto de virgulinoj, laŭ alia tre kapabla kaj aktiva amoranto (la ĝermana nomo signifas: ''bona sago'').

[168]
Ĉartjero : Alain Chartier (ĉ. 1385-1440), poeto kaj prozisto, i.a. sekretario de Karolo 7a. En la poemo ''La bela damo sen kompato'' (''La belle dame sans merci'') li donas al malsanaj amantoj ''la faradon de kantoj, kantetoj kaj baladoj''.
eĝo : simple: rando.

[169]
Ĵak Ĵames' : Ja(c)ques James, urba arĥitekto, posedanto de banejo/amorejo (''porkejo''), avarulo (vidu [184]).

[170]
la Vokto : supozeble Pierre de Brez'e, Granda Vokto aŭ Seneskalo (regiona justicestro) de Normandio, tiutempe malliberigita (supozeble ne pro pagado de ies ŝuldoj).
fajr' kaj fer', hufferi : Viljono ''altigas'' lin al rango de Marŝalo, sed tiu vorto samtempe havas la signifon ''huffer-forĝisto''. ''Hufferi anserojn k.s.'' en pluraj landoj estas stulteco-ekzemplo.
alumeto : Per tiutempa ''alumeto'', oni ne povis fari fajron: temis pri ligna stangeto aŭ rulita papero por transmeti fajron (de fajrujo al kandelo, k.s.).

[171]
Gvardiestro : kapitano de la Provosta Gvardio, Je(h)an de (H)Arley.
Marketo, Filiberto : Marquet, Philebert, du ĵus maldungitaj anoj de la (armea?) polico, estrata de Provosto-Marŝalo Tristan l'(H)Ermite.

[172]
Kapelano : Je(h)an Chappelain, ano de la urba (provosta) polico (neniel eklezia funkciulo).
ne pontifikas : ne estas altranga pastro (pontifiko), do havas nur etan preĝejon (kapelo).
meso sen pano : di-servo (ne meso) sen konsekrado de pano kaj vino, ĉar sen plenrajta sacerdoto. Viljono ja estis ''kleriko'', sed ne ''pastro''.

[173]
Ĵan Kaleza : Jean de Calais, notario pri testamentoj en la Pariza malliberejo Kasteleto (Ch^atelet).
tridek jarojn ne vidis : Viljono estis tridekjara kiam li verkis tion ĉi!

[175]
transiris al vivo : mortis (''la vera vivo estas ne sur la tero, sed en la ĉielo'').
alternativo : neceso aŭ ebleco, elekti inter du eblaj solvoj aŭ decidoj: aŭ tio, aŭ tio. Se ekzistas alternativo, do ekzistas dua elektebla solvo aŭ decido. Se ne, do ne. Ne mirinde, ke multaj homoj tiun duan elekteblaĵon nomas simple ''la alternativo''. (FG)

[176]
Sankt-Hedviga : Sainte-Avoye, la plej netaŭga preĝejo por enterigo: ĝi troviĝis en subtegmenta etaĝo de la samnoma hospitalo. Tial do la planko ne eltenus tombon kun kovroŝtono.

[178a] Versaĵeto
ripozon daŭran... : preskaŭ laŭvorte la komenca teksto de rekviema meso (Lat.: Requiem aeternam dona eis, Domine, et lux perpetua luceat eis.)
sen har' la kap'... : Tiu senhareco (komparu [186]) povus esti sekvo de diversaj malsanoj.
pugo-bato : Estis kutimo, konfirmi ekzilo-verdikton per efektiva pugo-bato.
apelo : apelacio.

[179]
sonorilo vitra : La granda, alarma, sonorilo de Notre Dame estis krevinta.

[180]
pano : Por sonorigado ĉe enterigo oni kutime dungis malriĉulojn, kiujn oni pagis per pano aŭ alia manĝaĵo.
Sankt-Stefano : (Biblio) Stefano mortis pro ŝtonumo (Ago. 7:59). Anstataŭ panon, la sonigistoj do ricevu ŝtonojn.
Vilhelm' Volant' : Guillaume Volant, riĉa salo-komercisto.
Ĵan Delgardo : Je(h)an de la Garde, riĉa spico-komercisto, prezidanto de la sindikato de spicistoj.

[182]
Mart' Belfaj' : Martin Bellefaye, samaĝulo de Viljono, konsilisto pri profanaj aferoj ĉe la eklezia kortumo.
Kolombel' : Guillaume Colombel, konsilisto de la reĝo.
Miŝel Ĵuvenel' : Mich(i)el Jouvenel, filo de la dekano de la Parizaj komercistoj. Oni scias pri li nur, ke li estis riĉa.

[183]
Filip' Brunel' : Phelip Brunel, kverelema, procesema nobelulo.
Ĵak Ragjero : Jacques Raguier, drinkema ĉefkuiristo de la reĝo.

[184]
Ĵak Ĵames' : vidu [169].

[185]
Testamento-Mastro : oficejo por solvi dubojn en testamentoj.
quid, quod : (prononcu: kvid, kvod) Latinaj vortetoj por ''kio'', ''kiu'', oftaj en testamentoj.
Tomas' Trikot' : Thomas Tricot, pastro, diplomita samjare kiel Viljono.
pilk' kaj pot' : iu pilko-ludo, kun kromsignifo.
Petreta Truo : nomŝildo de konata pilko-luda halo, kun kromsignifo, kompreneble.

[186]
Vilhelm' Duru' : Guillaume du Ru, riĉa pogranda komercisto pri vino. Li respondecu pri lumigado, ĉar lampo-oleon oni ne povas trinki.
ekzekuciant-taĉmento : En la antaŭaj strofoj, Viljono nomumis seson da testamento-ekzekuciantoj.
doloras ... barbo ... : vidu [178a].

[186a] Balado pri pardono
Celestenoj, Almoz(frat)uloj, Kartuzianoj : monaĥo-ordenoj.
Devotulinoj : monaĥino-ordeno.
erota : (ĉi tie:) erotike alloga.
flavbota : altaj, strikte laĉitaj (tial: malgraŭ doloro), flavaj botoj, laŭ la modo.
knabinoto : pro la finaĵo ''-oto'', supozu transitivan verbon ''knabini''.
manĝigis sekan kruston : (en malliberejo).
rompu dek kvin ostojn : (sur rado, dum raduma ekzekuto).

[186b] Plia Balado: Fermo
kariljono : sonorilaro.
vermiljono : la preskribita koloro por meso pri martiro.
kojono : testiko. Pri tia ĵur-maniero, vidu Biblion (Gen. 24:2,9).
Rusiljono : Roussillon, katalunlingva regiono en la sudo de (nuna) Francio, kie Viljono supozeble neniam estis, aŭ urbeto en Vjenio (Daŭfenlando), pri kiu tio sama validas.
am-ponardo : La teksto ne diras, ĉu tiu am-ponardo traborus Viljonon aŭ liajn vestaĵo-ĉifonojn. En la lasta okazo, temus pri la ''Leviĝo de la Karno'' (ne en signifo ''resurekto''), observebla laŭ tiutempaj raportoj ĉe pendumitaj viroj.


DIVERSAJ POEMOJ

[PD 2] Balado de proverboj
La ioman nelertecon de la (junaĝa?) Viljona originalo iel spegulas la (por Esperanto) iom troigita eliziado. (FG)
troa grato : Viljono skribas: Pro troa gratado, la kaprino malbone kuŝas. La traduko estas pli ĝenerala. (FG)
Kristnasko : La voko ''Kristnask'!'' (No"el!) estis uzata kiel ĝojkrio ĉe grandaj okazaĵoj. Ĉi tie povus temi pri vortludo pri la nomo Noelo (vidu [152] k.a.).

[PD 3] Balado de etaj diraĵoj
ĵargono : grupa lingv(aĵ)o, devianta (pli ol per uzo de necesaj fakaj esprimoj) de la ĉirkaŭa (''norma'') lingvo, uzata por montri grupanecon aŭ por ne esti komprenata de eksteruloj - ekzemple: ŝtelista, kuracista, politikista, jurista ĵargono. (La difino en PIV estas ''malnov-francisma'' antaŭjuĝo.) (FG)
la Bohemo : Jan Hus (1369-1415), laŭ la katolika eklezio herezulo, vive bruligita.

[PD 4] Balado de kontraŭaj veroj
dum bano : (vidu [141a]).

[PD 6] Balado de kontraŭdiroj
Ĉi tiun baladon Viljono verkis en Blezo (Blois) por la poeto kaj duko Karlo de Orleano (Charles d'Orl'eans) (1394-1463).
rekompenco : supozeble Viljono atendis ian (mon)premion.

[PD 7]
Ekzistas duboj, ĉu ĉi tiu versaĵeto estas vere Viljona. Al mi ŝajnas, ke temas pri stratbuba, nomŝerca ĉantaĵo. Mi aldonis du versiojn kiuj aspektas pli Viljonecaj. Cetere provu mem kun, ekzemple: Fidela, Estrela, Florela, Laŭrela, Odela, Amila, Karola, Delila, Demila... aŭ kun aliaj ''familiaj nomoj''. (FG)
bankuvo : vidu [141a].

[PD 8a] Duobla Balado por Maria de Orleano
Ĉi tiu duobla balado estas enkadrigita en ''Alparolo okaze de la naskiĝo de Maria de Orleano'' (aŭ ''Letero al M.d.O.'') [PD 8], bombasta panegiro kun latinaj citoj laŭ la kutimaj kortegaj poemoj... La kialo de ĝia verkiĝo ne estas tute klara. Al la, jam aĝa, poeto-duko Karlo de Orleano en 1457 naskiĝis filino Marie. Eble pro ŝia naskiĝo aŭ pro ŝia unua prezentiĝo al la publiko, Viljono liberiĝis. Ĉu vere de mortpuno? Aŭ, ĉu li je tiu okazo ricevis mon-donacon, kiu savis lin de ''malsatmorto''?
cito : el ''Distikoj pri moroj'', publikigita sub nomo de Katono (Cato), sed verkita de aliaj.
inimicum... : ''Konsideru tiun, kiu en via ĉeesto laŭdas vin, malamiko'' (prononcu, misakcentante: inimikum' putes' kvi te prezen'tem laŭdabit').
Kiu ne ŝatas latinaĵojn, eble legu:
Kvankam mi legis pri atest':
''Via amik' ne estas li,
Kiu vin laŭdas dum ĉeest''', (FG)
Baptisto (Johano-), Ŝafido de Dio (Kristo) : (Biblio: Joh. 1:36).
Andreo : (Biblio) la apostolo, frato de Simono Petro.
mizerikordo : indulga, pardonema, kompatema amo (de Dio al la homoj-pekuloj).

[PD 9] Letero al siaj amikoj
kompatu min, amikoj : citaĵo el Ijobo (Biblio, Ijo. 19:21).
kvesti : rondiri por kolekti ion (monon, apogo-deklarojn, subskribojn,...).
bovid-saltulo : ''bovido-salto'' estis supozeble konata danco aŭ akrobataĵo.
kaskaduloj : grupe, kune, surplanke prezentantaj, rapide sinsekve (''kaskade'') saltantaj, akrobatoj.
dekon-kotizo : temas pri la dekono-imposto, ŝuldata de feŭdaj subuloj.
en mardo kaj dimanĉo fastas : Piuloj fastis en lundo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo kaj sabato...
hisu min per korbo : temis do pri subtera truo.
jelpi : kriĉi kiel hundo aŭ porko blekas pro timo.

[PD 10] Petskribo al la duko de Burbono
Ĉi tiu petskribo estas direktita al Johano 2a, duko de Burbono (duko de 1456-1488), kiu havis sian palacon en Moulins (vidu ankaŭ [13]).
lilio-floro : La ''lilio-floroj'' (fleurs de lis) en la blazono de la reĝoj de Francio fakte estas irido-floroj (lis en Flandra aŭ Nederlanda = irido, en Franca = lilio).
ŝildoj : tre valoraj moneroj.
Pataj' : Patay. Ĉu ĉirkaŭ tiu loko kreskis kverkoj kaj kaŝtan-arboj?
bizare : mirige strange.
kruco : kruco estas nomo de iuj moneroj. La lignaj kaj ŝtonaj krucoj estas preĝo-krucoj ĉe vojrando k.s. La esprimo ''vera kruco'' por ''vera mono'' estas fakte blasfema, ĉar la vera kruco estus la kruco de Kristo.

[PD 11] Debato inter korpo kaj koro
Debato inter korpo kaj koro estis pli ofte uzata temo de balado.
Saturno : astrologie konata kiel malica planedo.
Salomono : en la apokrifa Biblio-libro Saĝeco de Salomono (Saĝ. 7:15s): ''[Dio] mem senerare sciigis min pri la ekzistanta realo, ... ciklojn de la jaroj kaj poziciojn de steloj, ... La Saĝeco estas pli movebla ol ĉiu movo.'' Viljono ŝajne memoris ''pli mov(pov)a''.

[PD 12] Problemo, nome de Fortuno
Priamo : (en Helenaj legendoj) lasta reĝo de Trojo, mortigita de Pirho (Pirro) kiam tiu konkeris Trojon.
donĵono : defendo-turo ĉe kastelo.
Hanibalo : Kartaga armeestro (246-183 a.K.) kiu, veninta trans Pireneoj kaj Alpoj, venkis la Romianojn en Italio. Post revokiĝo al Kartago, kiam minacis livero al la Romianoj, li sin mortigis.
Skipi(on)o : Publius Cornelius Scipio Africanus Maior, Romia armeestro (236-183 a.K.) kiu venkis Hanibalon kiam tiu retiriĝis. Mortis ekzilita.
Jul(i)o Cezaro : Gaius Julius Caesar, (laŭfakte) la unua Romia imperiestro (100-44 a.K.), murdita dum Senata kunsido.
Pompe(j)o : Gnaeus Pompeius Magnus, unu el la Romiaj triumviroj (106-48 a.K.). Cezaro lin eksigis. Li fuĝis al Egiptio, kie reĝo Ptolemeo igis mortigi lin.
Jazono : (en Helena mitologio) la gvidanto de la Argonaŭtoj. Post kiam li revenis de siaj aventuroj, lia edzino fariĝis malfidela kaj li retiriĝis al sia ŝipo. Sed ĝi estis putrinta; Jazono trafalis kaj dronis.
Romo : Oni akuzas imperiestron Ner(on)o (37-68) pri bruligo de la urbo.
Aleksandro : (vidu ankaŭ [17]) mortis i.a. pro trouzo de alkoholo. Tiun venenon do Fortuno donis al li.
Sepstelo : la Plejado(j), bone videbla stelo-grupo en stelaro Taŭro (en Franca: ''la Kokidejo''). Aleksandro dum siaj ekspedicioj do serĉis ĝin, kiam ĝi malaperis ''malantaŭ'' la horizonto.
Arfaksado : reĝo de la Medoj. Nebukadnecar (laŭ la apokrifa Biblio-libro Judit) ''kaptis Arfaksadon en la montoj de Ragaŭ, trapikis lin per siaj ĉas-lancoj kaj por ĉiam pereigis lian potencon.'' (Jud. 1:12-15). La ''flago'' ĉe Viljono baziĝas supozeble je mistraduko.
Holoferno, Judit : Judit (laŭ la samnoma Biblio-libro) profitis de la fakto, ke la Babilonia armeestro Holofernes ''jam de la tago, en kiu unuafoje li vidis ŝin, serĉis okazon por delogi ŝin'', por detranĉi lian kapon (en lia tendo, sur lia lito, per lia mallonga glavo), kiam li estis komplete ebria. (Jud. 12:10-13:10).
Abŝalomo : (Biblio) ''Kaj Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis al la kverko, kaj li ekpendis inter la ĉielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris.'' (2-Sam. 18:9).

[PD 13] Kvarverso
Pontvezo : Pontoise, urbeto ĉe Parizo.

[PD 14] La epitafo de Viljono; balado de la pendumitoj
derivi : devenigi (ankaŭ: lecionon aŭ sperton el io).

[PD 15] Panegiro kaj petskribo al la parlamenta kortumo
Vidu la Vivoskizon. Se vi taksas ĉi tiun baladon pompa, bombasta, tamen konsideru la sarkasmon de la tria strofo. (FG)
Parlamento : Ne temas pri demokratia reprezentantaro. La Parlamento konsistis interalie el Reĝa Konsilantaro kaj Alta Kortumo.
filino de la Suverena Siro : La reĝo nomis la parlamenton ''Mia Filino''.
roko : (Biblio, Eli. 17:6): ''...kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el ĝi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel...''
fiat : (Latine: fariĝu). Rimarko skribenda marĝene de petskriboj konsentataj.

[PD 16] Demando al la prizono-pordisto
apelo : apelacio.
Garnjer' : Etienne Garnier, la pordo-gardisto de la Pariza malliberejo Kasteleto (Ch^atelet) (kiu mem konis la malliberejon ankaŭ de interne), probable esprimis dubojn pri la sukceso-ŝancoj de la apelacio kiun Viljono faris al sia morto-verdikto. Tamen, la verdikton oni ŝanĝis al ekzilo. (vidu Vivoskizon).
pro sentimento : La aktuala akuzo montriĝis senbaza, sed ''pro antaŭa malbona konduto'' okazis tamen kondamno.
prediko : (ĉi tie:) la mort-verdikto.
Hugo Kapelo (Kapeto) : Hugues Capel/Capet, fondinto de Franca reĝo-dinastio (940-996), laŭ legendo filo de buĉisto. Ankaŭ la tiama prizonestro venis de buĉisto-familio.
trinki tra tuko : tortur-metodo.
pipso : lango-liga malsano (de birdoj).
Klotaro : Clotaire, nomo de, jam longe mortaj, reĝoj (5a-8a jc).


WFP


LA LEGACOJ

[1]
kvarcent kvindek ses : En 1456 Viljono fuĝis el Parizo pro timo pri aresto (vidu Vivoskizon). Li tamen asertas, ke li foriras pro amo-problemoj.
jungita... : kiel malsovaĝigita ĉevalo.
Vegec(i)o : Flavius Vegetius Renatus (Konstantinopolo, 4a jc.), latinlingva aŭtoro de ''Pri Militarto''; la (tiam antaŭ ne longe farita) Franca traduko titoliĝis ''Arto de Kavalireco''.

[6]
Anĝer' : Ang(i)ers.

[7]
haringo el Bulonjo : La fumaĵitaj haringoj el Bulonjo-ĉe-Maro (Boulo(n)gne-sur-Mer) certe gustis alie ol peklitaj.

[9]
Vilhelmo (de) Viljono : la flegopatro de Francisko.
tendo kaj pavilono : tiujn Viljono kiel ne-nobelulo kompreneble ne posedis.

[10]
same : vidu Testamenton [86].
en kaseto : kiel relikvo.

[11]
It' Marĉand' : vidu Testamenton [94].
Ĵan Kornu' : vidu Testamenton [95].
soldo : arĝenta monero.

[12]
Sankt-Amant' : vidu Testamenton [97].
Blankĉevalo, Mulino : nomŝildoj de domoj.
Blaru' : Jean de Bla(r)ru, orforĝisto, envolvita en juĝafero pri iu diamanto.
Stri-Azeno : (= zebro) nomŝildo.
dekret'... : Laŭ la dekreto Omnis utriusque sexus (misakcentante prononcu: omnis' utriuskve' seksus') de 1215, kredantoj devis minimume unufoje en jaro konfesi ĉe sia loka paroĥa pastro. En 1449 la papo rajtigis pri tiu konfespreno ankaŭ Karmelanojn kaj aliajn almozpetajn monaĥojn. Ĉar konfesanto ofte donis financan kontribuon, tiel ekestis akra konkurenco.

[13]
Roberto Valo : Robert Vall'ee, membro de familio de riĉaj financistoj, kunstudento de Viljono.
la Sebfrit(aĵ)ero : drinkejo proksime de la vendo-haloj.
Ĵanino de Miljero : Je(h)anne de Mil(l)i`eres. Pro ŝia konsilo, Roberto ne pruntis monon al Viljono. Ŝi do estis ''virino kun pantalono'', kvankam ne vere temis pri nuntempa pantalono.

[14]
Arto de Memoro : enciklopedieca lernolibro.

[15]
Sankt-Jakobo (de la Buĉejo) : Saint Ja(c)ques de la Boucherie, preĝejo, apud kiu troviĝis i.a. stabloj de publikaj skribistoj. Inter tiuj skribistoj troviĝis multaj nesukcesintaj studentoj. Roberto Valo certe ne bezonis labori tie.

[16]
Kardon' : vidu Testamenton [166].
glano-rajto : la rajto kolekti kverkajn fruktojn (aŭ paŝti porkojn) en salikejo estas iom senvalora.

[17]
Renjer' Montenjo : Regnier de Montigny, devenis de grava familio (du liaj onkloj, same kiel la flego-patro de Viljono, estis kanoniko de la preĝejo Sankt-Benedikto). Li estis karto-fraŭdisto kaj ŝtelisto. Eble li konigis al Viljono la ŝtelisto-medion. Pendumita en 1457, do rapide post verkado de ĉi tiu teksto.
Ĵan Ragjero : Je(h)an Raguier, laŭ Testamento [105] serĝento en la rajdisto-gvardio ''La Dek Du''.
laŭ stato... : se nun disponebla.
pundo : ormonero, triono de ŝildo, ankaŭ nomata ''franko''.

[18]
Brunel' : Phelip/Philippe Brunel de Grigny, vidu Testamenton [183].
Niĵono : Nijon/Nigeon, gardo-turo ĉe Parizo. Bicestro : Vicestre/Bic^etre. La turo de Niĵono kaj la kastelo de Bicestro jam estis ruinoj.
Muton' : Mouton, nekonata persono, kvankam Viljono mem iam uzis tiun kaŝnomon.

[19]
Ĵak Ragjero : vidu Testamenton [183].
Popeno : trinkkuvoj por ĉevaloj sur la dekstra Sejno-bordo.
la Pin-Konuso : drinkejo-manĝejo. vidu Testamenton [101].
Jakobenoj : monaĥo-ordeno.

[20]
Maltent', Basanjero : vidu Testamenton [138].
Siro : Roberto Estutvila, vidu Testamenton [138].
Furnjero : vidu Testamenton [100].

[21]
Ĵan Trovita : Je(h)an Trouv'e, batalema help-buĉisto en la Pariza ĉefa buĉejo.
la Grasa Ŝafo, la Kronita Bovo, la Bovino : nomŝildoj. Pri forportado de nomŝildoj, vidu la Vivoskizon.

[22]
la Plumkasko : drinkejo. Por havi la postenon de Kapitano de la Gvardio, necesus esti kavaliro. Kavaliro rajtus surhavi tian helmon. La kavalireco de la tiutempa gvardiestro estis disputata.
la Lanterno : drinkejo en la strato Pierre-au-Let/Lait (lakto-ŝtono).
la Lili-trio / la Tri Lilioj : nomo de ĉelo en la malliberejo Kasteleto.

[23]
Perenet' Marĉand' : vidu Testamenton [76].

[24]
Ĉoleto, la Lupo : ŝtelemaj policistoj. Vidu Testamenton [109,110].
preter gardo : preter gardistoj aŭ preter (post) gardo-horo.
Franciskanoj : monaĥo-ordeno.

[25]
orfetoj : la tri maljunaj riĉuloj de la sekvanta strofo. Vidu Testamenton [127].

[26]
Laŭrens' : Colin Laurens, tre riĉa komercisto pri pulvo, tolo, salo, vino, haringoj; uzuristo kaj spekuladisto pri salo (la salo-komerco estis reguligata).
Gosven' : Girard Gossouin, uzuristo kaj spekuladisto pri salo.
Marcel' : Je(h)an Marceau(lx), uzuristo. La tri riĉiĝis per nigra komerco dum la Angla okupado.
blankoj : malgrandaj arĝentaj moneroj.

[27]
instruisto : La rajton instrui en la universitato, Viljono ne atingis.
kleriketoj : la du kanonikoj de la sekvanta strofo. Vidu Testamenton [131].

[28]
Kotino : Guillaume Cotin, tre riĉa, maljuna kanoniko de (ĉef)preĝejo N^otre Dame, Parlamenta konsilisto.
de Vitri' : Thibau(l)t de Vi(c)try, kolego de Kotino, iom malpli maljuna.
Gilot'-Geldri' : malbonstata domo, posedaĵo de la preĝejo Sankt-Benedikto, luata de buĉisto Gue(u)ldry kaj ties edzino Guillot, kiuj longe ne pagis la luon.

[29]
celo-kruco : kruc-latoj en ekzemple polmo-pilkado. Viljono celis alian pilkludon.
Sejno : Saine/Seine, rivero en Parizo. (En Franca, ''Sejna'' kaj ''sankta'' sonas simile.)
kolombetoj : malliberuloj.

[30]
araneaĵoj : Vitro en fenestroj estis sufiĉe malofta. Fenestro-kradojn oni kovris per ŝtofo aŭ papero, aŭ tute ne. Krome oni fermis fenestrojn per lukoj.

[32]
Fratoj Almozantaj : pluraj monaĥo-ordenoj.
Di-Filinoj, Beginoj : religiemulinoj.
la Dek Kvin Signoj : la antaŭsignoj por la Lasta Juĝo, populara temo de predikoj.

[33]
la Ora Pistilo : signo de apoteko/drogejo/spicejo.
Delgardo : Je(h)an de la Garde, pogranda komercisto pri spicoj. vidu Testamenton [137,180].
Sankt-Moro : Saint-Maur, preĝejo-pilgrimejo (kie oni lasis i.a. lam-bastonojn kiel dankon pro resaniĝo).
Sankt-Antona ardo/fajro : ergoto-veneniĝo, tre dolora.

[34]
Merbovo, Luvjero : vidu Testamenton [102].
Guvjero : Gouvieu(l)x, ruiniĝinta kastelo norde de Parizo, kies gardisto estis Pierre de Rousseville.
moneroj, Princo : La Princo de l' Stultuloj (vidu Testamenton [106]) dum urbaj festoj disdonis kartonajn monerojn.

[35]
Sorbono : La sonorilo de la universitato Sorbono je la naŭa horo sonoris por la vespera Anĝeluso (preĝo: ''Anĝelo de Dio anoncis al Maria...''). Viljono loĝis tuj apud Sorbono, do la sonorado certe bone aŭdiĝis en lia ĉambro. Tio samtempe estis signalo por la ''fajrokovro'' aŭ ''gardohoro'': por preventi incendiojn, oni vespere devis kovri aŭ senflamigi ĉiun fajron (kun espero, ke matene ĝi ankoraŭ ardos); por preventi krimojn, oni nokte ne rajtis iri en la strato sen speciala permeso. (De tio venas, ke la vortoj ''fajrokovro'', ''gardohoro'' kaj ''vesper-signalo'' diverslingve havas la signifon ''nokta elir-malpermeso''.)

[36]
Partoj : (= fakultoj) ĉiu el la spiritaj kapabloj de homo, laŭ iama filozofio (psikologio?) (...ivo = kapablo ...i). Ĉefaj: Volo, Sensivo, Intelekto. En [36]-[38] Viljono parodias. En [39] li revenas al Senco kaj Kompreno.

[38]
Parto Suverena : la Volo.

[39]
trovi fajron ne sukcesis : Alumetoj ne ekzistis kaj ''frapi fajron'' estis malfacile, do kutime oni fajrigis per zorge gardata ardaĵo. Se ĉiu fajro en la domo estingiĝis, ekestis problemo. Dum la ''fajrokovro'', oni ĉiuokaze ne rajtis transporti fajron en la strato.
plenmufita : do ne nur kun manoj en mufoj, sed tute ''varme enpakita''.

[40]
notoj : En la originalo la tria linio tekstas: ''Kiu manĝas nek figon nek daktilon'', nur ĉar ''daktilo'' en la Franca estas homonimo de ''dato'' en la unua linio. (FG)
viŝ-bastono : bastono kun ĉifon-strioj aŭ broso je fino, por purigi bakistan fornon aŭ pafiltubon. Viljono do diras, ke li estas ekstreme maldika.

WFP


ĴARGONO KAJ SLANGO

Mi ne havas ideon, kian diferencon Viljono faris inter ``ĵargono'' kaj ``slango''.
      Por mi, ĵargono (kiel en ``politikista ĵargono'', ``kuracista ĵargono'', ``TEJO-ĵargono'') estas faka lingvaĵo kun ankaŭ ne strikte necesaj fakaj vortoj kaj esprimoj, per kiuj oni malfaciligas al eksteruloj komprenadon, sed kiujn oni en la koncerna (profesia) grupo sentas tute normalaj. Kiel por kuracisto ``frakturo'' estas la normala vorto por tio, kion aliaj homoj nomas ``rompita osto''. Tiel ankaŭ ŝtelistoj havas sian teĥnikan lingvaĵon.
      Slango por mi estas vortoj kaj esprimoj, pri kiuj la uzanto perfekte konscias, ke ili ne estas la normalaj esprimoj, sed kiujn oni en certa grupo ŝatas uzi, ĉar ili estas pli ``sukaj'', pli ``koloraj'', aŭ (foje) pli ``krudaj''. Per ili, oni klare montras sian grupanecon kaj samtempe malfaciligas komprenadon al la ``aliaj''. Ĝi servas al grupa kohero, kiel povas atesti i.a. (eks-)junaj Esperantistoj.
      Slangaj esprimoj povas esti, ekzemple, pruntaĵoj el alia lingvo aŭ dialekto (``ĥucpo'', ``bizneso'') - aŭ el alia faklingvo (``disko-eraro'' = freneza); arĥaismoj (``koĉero'' = ŝoforo); netradicia vortformado (``okuli'' = rigardi, ``rigardilo'' = okulo); paronimoj nur ŝercaj (``Salaton!'') aŭ duoble-elvokaj (``sangarda'' = singarda pri sano, ``engirejo'' = turno-pordo, ``Ludoviko La-Caro'', ``kunpremeble''); mis-tranĉoj (``in-formoj'', ``per-sone'') aŭ laŭvorta uzo (``okulfrape''); parto-por-tuto (``radoj'' = aŭto, ``jupo'' = virino); vortoj kun ŝovita signifo (``ombro'' = kaŝejo, ``konferenco'' = interparolo); pli aŭ malpli ellaboritaj metaforoj (``kaĝo'' = malliberejo - ``birdo'' = malliberulo - ``birdisto'' = gardisto); proverbo-stumpoj (``urso-felo'' = dubinda promeso); aŭ aludoj al (por aliaj ne konata) persono, aĵo aŭ situacio (``Kabei'').
      Mankas indikoj pri ŝtelistaj ĵargono kaj slango en Esperanto. Do, tradukanto, por doni similan impreson, devas imagi mem fakvortojn kaj slangaĵojn, laŭ meĥanismoj similaj. Aldone, la Franca ŝtelista lingvaĵo de ĉ. 1450 estas nur parte dokumentita. Fakuloj pri la mezepoka Franca ne sukcesas interpreti ĉion, kion skribis Viljono. Kaj ne ĉio, kion ili ja malkovris (feliĉe iuj tiutempaj juĝejaj protokolantoj faris iujn klarigajn notojn!), estis uzebla aŭ slangigebla en la traduko. Konsekvence, la koncernaj versioj estas tre proksimumaj kaj en multaj lokoj tute konjektaj.
      Mi supozas, ke la tiutempa publiko ne ĉion komprenis de la Viljonaj slangaj baladoj, sed sufiĉe konjektis por povi ĝui ilin. Mi supozas eĉ, ke ili havis plezuron en la ``deĉifrado''. Mi esperas, ke miaj versioj de kvar el la ses pecoj (mi tamen nomas ilin ``tradukoj'', ĉar temas pri honesta provo translingvigi la originalon) donos similan plezuron.
FG


ĴARGONO KAJ SLANGO

Por ne forpreni la plezuron de ``deĉifrado'', mi ne ĉion prinotis. (WFP)

[J 1]
En siaj slangaj poemoj, Viljono ŝajne sentis malpli da bezono pri strikta observo de poemfaraj teĥnikaĵoj. Ĉi tie ni trovas diverslongajn versojn, foje kun ekstra silabo post la cezuro. (FG)

Paruard' : Parouart, Parizo.
Ĝojmonto : la mont(et)o sur kiu staras pendumiloj.
bursisto : Fortranĉi orelon estis kutima puno por ``burso-tranĉistoj''.
du-po-duo : ligo-aparato por manoj kaj piedoj.
[Kaj i.a. jenaj signifoj: anĝelo : policisto. anso : orelo. hisisto : pendumisto. geedziĝo : pendumo (``ligo ĝis morto''). kuŝi surplanke : (en malliberejo). Ĥano : provosto(?).]

[J 2]
Ĉi tiu versio estas supozeble pli ``travidebla'' ol la originalo siatempe estis, ĉar mi deviis de la kutima lingvaĵo preskaŭ nur per ``ŝovitaj signifoj''. (FG)

Konkulo : Coquillar(d), membro de certa ŝtelista grupo. Oni supozas, ke Viljono dum iom da tempo membris en ĝi.
Monkastel' : Monchateau, loknomo prenenda laŭvorte.
Nikola' Grimpilo : Nicolas/Colin de Cayeux/Cailleux (nomludo: l'Escailler). Pendumita 1460. Vidu Testamenton [156].
danci kvadrilon : deturni atenton, mistifiki - doni dum pridemandado informojn, kiuj ĉiufoje gvidas al alia direkto. (Viljono uzis ``senŝeligi cepon'': kiel eble plej malrapide veni ĝis la kerno de la esplorata afero.)
l'amant'... : Amanto brakumas ĉirkaŭ kolo; pendumisto (lamanta?) simile, metante la maŝon.
Montenjo : Regnier de Montigny, karto-fraŭdisto kaj ŝtelisto. Pendumita en 1457. Vidu Legacojn [17].
senpolvigi : poŝ-ŝtelista teĥniko: kvazaŭ forigi polvaĵon aŭ pluŝeton de ies vesto per unu mano kaj ŝteli per la alia.
gorĝo-plombo : eble la tortura ``piro'' (vidu Testamenton [73]).
[Kaj i.a. jenaj signifoj: kanti : paroli, konfesi, perfidi. templo : preĝejo (kie la polico, almenaŭ teorie, ne rajtis aresti iun). suko-trempo : sango-verŝado. kontemplo : sidado en malliberejo (kie oni ``havas tempon por kontemplado''). odoroj, ŝvitoj : postsignoj. splisi : dividi (kaj rekombini). vaporoj : rimarkeblaĵoj suspektigantaj. obolo : subaĉeto.]

[J 3]
Ĉi tiu poemo havas (por Viljono) nekutiman formon kun iom neregulaj versoj. Ĝi estas kanto (mi aŭdas la turno-liron). Traduko pli laŭ la etoso, ol laŭ la vortoj, iom malpli slanga (ĉu?) ol la originalo. (FG)

spelunko : malhela, malfacile penetrebla, (kaj tial timiga) groto aŭ kaverno - aŭ io simila en urbo.
retikulo : (man)sak(et)o, ne necese reta.
konko-ludo : rapidfingra mistifika ludo: ``sub kiu konko (aŭ kuveto) troviĝas la monero (aŭ ŝtoneto, pilketo)?''; tiu kiu vetis sian monon, praktike neniam divenas.

[J 5]
En ĉi tiu versio troviĝas apud ``ŝovitaj signifoj'' iom multe da vortoj kun ``duobla elvoko''. (FG)

Ostak' : Ostac, eble la sama persono kiel Tusko en Testamento [120].
edzigisto : svatisto; ĉi tie: ekzekutisto (``geedziĝo'' = ``ligo ĝis morto'').
ĉirkaŭstari : poŝ-ŝtelista teĥniko: dense stari ĉirkaŭ iu.
[Kaj i.a. jenaj signifoj: herezantoj : posteuloj. avaro : antaŭuloj. loza : ne kunligita. serpento : serĝento. enkotisto : pridemandisto. prafantoj : (ark)pafistoj. gargaro : tortura trinkigo de multe da akvo. en disto : je distanco, fore. maŝi : pendumi.]

WFP


Diversaj komentoj


Ĉe iuj nomoj, ĉefe klasikaj, mi menciis (interkrampe aŭ en la teksto de la noto) alternativan - ekzemple pli sciencecan - formon. Iuj nomoj en la traduko jam havas formon nun pli kutiman ol tiu, kiun Viljono uzis.

Citaĵoj el la Biblio estas bazitaj je la ''Londona'' eldono (''La Sankta Biblio'', Londono / Edinburgo / Glasgovo, 1927, Brita kaj Alilanda Biblia Societo / Nacia Biblia Societo de Skotlando).

Citaĵoj el la ''apokrifaj'' aŭ ''duakanonaj'' Biblio-libroj estas bazitaj je la tradukoj de Gerrit Berveling (....., 199?, ....).
WFP


Religiaj nocioj kaj terminoj

En la dek-kvina jarcento en Francio, religio (katolika kristanismo) estis parto de la ĉiutaga vivo. (Sed ne konkludu, ke oni estis tre religiema aŭ ke oni vivis laŭ la instruoj de Biblio aŭ eklezio!) Jen, skize, kelkaj klarigendaj religiaj nomoj kaj terminoj, kiujn vi povas renkonti en la Viljona teksto, kaj pri kiuj simpla vortaro eble ne sufiĉe klarigus:

La Sankta Triunuo konsistas el:
- Dio-Patro, Di-Patro (t.e. Dio la Patro), ankaŭ: la Patro, Nia Patro, la Eternulo.
- Dio-Filo, Di-Filo (t.e. Dio la Filo aŭ/kaj Filo de Dio), ankaŭ: la Filo, (la) Kristo, la Savanto, la Sakramento; propranome: Jesuo.
- la Sankta Spirito, ankaŭ: la Spirito.
Kune aŭ aparte: Dio, la Sinjoro, Nia Sinjoro.

Por Maria, patrino de Jesuo, oni uzas: Di-Patrino (t.e. Patrino de Dio), ankaŭ: la Virgulino (ĉar laŭ la katolika instruo, ŝi estis virgulino antaŭ, dum kaj post la nasko de Jesuo), Madono, Nia Sinjorino.

La vortoj ĉielo kaj paradizo estas uzataj, preskaŭ sinonime, por la restadejo de Dio kaj de la savitaj animoj, kie ankaŭ troviĝas la anĝeloj.

La infero estas la restadejo de la Diablo (Satano) (kaj la diabloj) kaj de la ne-savitaj animoj.

La ''senpekaj infanoj'' (infanoj kiuj mortis antaŭ bapto) [160, noto] kaj virtaj homoj kiuj ne povis esti savitaj de Kristo, ĉar ili vivis antaŭ Kristo, troviĝas en iu inter-zono ''Limbo''. Iujn el tiuj (profetoj kaj patriarkoj [81] k.a.) oni konsideras transigitaj al la ĉielo per speciala aranĝo.

Eklezio kaj Ŝtato

La eklezio estas la Rom-Katolika eklezio, kies estro estas la Papo en Romo, kiu estas konsiderata la posteulo de la apostoloj (la unua grupo de disĉiploj de Jesuo). Regione, la eklezion estras episkopoj (alparolo: monsinjoro), dum monaĥaj kaj monaĥinaj ordenoj aktivas inter-regione kaj parte ne subiĝante al la episkopoj. (Ekzistis konfliktoj pri la rajto de monaĥoj, prediki en paroĥaj preĝejoj sen la permeso de ties pastro aŭ de la koncerna episkopo.) Pro la alparolo frat(in)o oni uzas por monaĥ(in)oj ankaŭ fratul(in)o.

La vorto pastro estas uzata por ĉiu rajtigita predikanto aŭ sacerdoto de la eklezio, ne nur por la loka, paroĥa, dum kleriko estas uzata por pli granda grupo de religie instruitaj homoj (ankaŭ ne-sacerdotoj) de la eklezio. Praktike, en la tempo de Viljono (ankaŭ ĉar la universitatoj estis ekleziaj instancoj, kaj do ĉiuj studentoj iel apartenis al la eklezio), la vorto kleriko signifis: instruitulo.

Kelkaj feŭdaj titoloj:
La plej alta estis imperiestro. La reĝo, teorie, estis subigita al li, sed praktike regis memstare. Sub la reĝo estis dukoj, grafoj kaj aliaj nobeloj. Pri ĉiuj tiuj oni uzis la vorton sinjoro. Oni konsciu, ke tiu vorto, aŭ la mallonga, alparola, formo Siro, estis neniam uzata kiel simple ĝentila alparolo. Ĉiam temis pri feŭda reganto, nobela sinjoro (aŭ pri Dio). Tial mi ne sentis bezonon, utiligi la vorton senjoro de PIV. Simile, la vortoj sinjorino kaj Damo ĉiam rilatis al nobelulino (aŭ Maria). Kiam oni uzis tiujn vortojn por ne-nobelaj personoj, ekster religia kunteksto, do temas pri ŝerco. Escepto estas nur la uzo de Damo por ''la'' Amatino.

Oni konsciu, ke en tiu tempo kaj loko, la strukturo de ''ŝtato'' kaj eklezio estis pli-malpli apartaj, sed samtempaj, kvankam ankaŭ la reĝo teorie konsideris sin subulo de la Papo. La feŭda strukturo de reĝo, nobeloj, vasaloj samtempe kaj samloke ekzistis kiel la eklezia kun episkopoj, pastroj kaj monaĥoj. Tiel ankaŭ samtempe kaj samloke ekzistis ekleziaj kaj ''profanaj'' juraj strukturoj kun siaj kortumoj (tribunaloj), juĝistoj, advokatoj. Ĉiu juĝis, principe, ''siajn'' subulojn, kun neeviteblaj konfliktoj pri jurisdikcio. Por prezenti la aferon simple: se universitata studento (aŭ eĉ studinto) havis tonsuron (parte razitan kapon), li estis, principe, juĝota de eklezia tribunalo, se ne, li subiĝis al la reĝa, duka, grafa, ktp., do al la profana jura sistemo.

Cetere

Ankoraŭ kelkaj aliaj vortoj kaj vorto-grupoj, indaj je ĝenerala komento:

Mastro/majstro:
En la Franca, la vorto por: magistro, mastro kaj majstro estas unu. Mi uzis principe mastro por iu kiu rajtas ordoni kaj majstro por iu kiu rajtas aŭ kapablus instrui, same pri scienco kiel pri metio, por tiel diri. Krome majstro estas la pli-malpli ĝenerala ĝentila alparolo. Kompreneble ekzistas cirkonstancoj, en kiuj majstro kaj mastro estas la sama persono. La mastro de metiejo kutime estis majstro en sia fako. La instruisto en lernejo estas samtempe majstro kaj mastro. La vorton magistro mi uzas por indiki certan universitatan diplomiton, sed en la versoj de Viljono mi ne uzis ĝin.

Vestaĵoj: Dekkvina-jarcentaj vestaĵoj en Francio ne plene similis al la nunaj Eŭropaj. Tamen ŝajnis al mi ne tre utile, enkonduki specifajn vortojn por indiki, ke, ekzemple, tiutempa pantalono, bluzojako estis alimaniere kudrita ol nuntempa. Ja estas utile scii, ke ankaŭ viroj ofte vestis robojn.

Mono: Esperantistoj kutime konscias, ke ''ne eblas traduki monon''. La relativa valoro de mono en landoj kun malsimila ekonomio apenaŭ esprimiĝas per la kurzo de la valutoj. Estas simile malfacile, kompari valoron nunan kun tiu de antaŭ kvindek jaroj en la sama lando. Des pli probleme estas, doni iom akuratan ideon pri la valoro de mono antaŭ pli ol kvin jarcentoj. Eblas kompari nek enspezojn nek prezojn. La laborkondiĉoj, la aĉeteblaj varoj kaj entute la rolo de mono estis malsamaj. Eble helpas scii, ke en la mezo de la dekkvina jarcento certajn semajnajn salajrojn oni esprimis per (dekoj da) soldoj. Ankaŭ je bazo de iuj prezoj, ni pensu eble, nur por havi iun senton pri la valoro, por unu soldo pri pli-ol-kelkaj nunaj (1995!) dolaroj (en USA) aŭ guldenoj (ĉe UEA), kaj por unu ŝildo pri kelkcent nunaj dolaroj aŭ guldenoj. (1 ŝildo = 3 pundoj = 60 soldoj = 900 Parizaj denaroj.) Ekzistis multaj diversdevenaj, diversnomaj moneroj, kun valoro de duona denaro ĝis duobla ŝildo. La Franca ora ŝildo (ĉ. 29 mm, ĉ. 3,5 gramoj) restis preskaŭ senŝanĝa laŭ formo kaj enhavo de la 14a ĝis la 17a jarcento kaj estis ankaŭ alilande uzata kaj imitata, ankaŭ sub nomo ''krono'' pro la kronita blazono. Post 1500, la valoro de oro, kaj do ankaŭ ĝia valoro, forte malpliiĝis pro la ''importoj'' el la Amerikoj.

Esperantigo de nomoj

Traduko de la Viljonaj versoj fariĝus komplete nelegebla, se la multaj nomoj menciitaj konservus la formon, kiun ili havis en la originalo. (Estus eraro, pensi, ke la nom-formoj, kiujn Viljono uzis, ĉiam estis la ''originalaj''. Eĉ pri Parizanoj tio ne validas.) Viljono ĉiam ''malfremdigis'' nomojn: nenie li uzis Latinajn aŭ fremdlingvajn nomojn en ne-francigita formo, kvankam almenaŭ la Latinajn li certe konis. Se li estus verkinta en Latino por internacia publiko, li sendube estus adaptinta la nomojn al Latino...

Do, kial mi ne ''malfremdigu''? Ĉiuokaze mi deziras, ke ne nur legantoj spertaj pri malnovfranca prononco povu senstumble legi la tradukon. Do mi adaptis ĉiujn nomojn al la Esperanta ĉirkaŭaĵo. Sen eĉ provo pri konsekvenceco. Laŭ skribo, laŭ (tiama) prononco aŭ foje tradukante. Foje kun apostrofo aŭ o, foje sen. Laŭ tiama, laŭ Latina, aŭ foje laŭ pli moderna modelo. Simile kiel oni tiutempe adaptis nomojn al la ĉirkaŭa teksto, ĉu en nacia lingvo, ĉu en la internacia Latino.

Mi menciu ankaŭ, kiel niaj nomoj estu traktataj ''malfremdige''. Jen:
Wouter Pilger - Votero (aŭ Valtero) Pilger'
Fran,cois Gaulthier - Francisko Gaŭtjer'.
Tiujn formojn ni preferas al la kvazaŭ-fidela prononco per Eo-fonemoj: /vaŭ!ter pil!ĥer/ kaj /fransva! gotje!/. Laŭ ni, oni aŭ ĝuste prononcu, aŭ Esperantigu.

Kuraĝe skribu kaj parolu do ne nur pri la ''Viljonaj baladoj'', sed ankaŭ pri la ''Gaŭtjera traduko'' kaj la ''Pilgeraj notoj''!


Nun vidas lumon ĉi traduko-ĉeno:
Legantoj juĝu pri sukces' aŭ malo.
Okazis eble ie miskompreno,
Dum certe ankaŭ restas en detalo
Dubaĵoj pri profundo aŭ banalo.
Tributon al kolegoj mi ja ŝuldas:
Zorgeme mi esploris, ĉu rezultas,
Sen devojiĝo de Viljon', plibono,
Dum mi atendis post pretig' (ĉu multas?)
Ses jarojn pli ĝis tiu ĉi eldono.
FG


pri la tradukinto

Fran,cois Gaulthier estas posteulo de Hugenota (Francia protestanta) familio de la Bastidede Labastide, kiu fuĝis pro religia persekuto sub Luiso la 14-a post 1685 el Francio al la Respubliko de la Nederlandoj, kie ekzistis pli da religia libereco. La Hugenotoj en Nederlando dum la jarcentoj subtenis sian lingvon en preĝejoj kaj lernejoj. Lerninte Esperanton en mezlerneja aĝo, la tradukinto, pro privataj cirkonstancoj, rigardas la Esperanto-movadon de ioma distanco.
WFP



(C) 1997 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, Lelystad, NL

(Por tiuj landoj, kie tio necesas: ekzistas papera versio kun la sama mencio. / Voor die landen, waarvoor dat nodig is: er bestaat een papieren versie met dezelfde vermelding.)


Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Nenion el ĉi tiu eldono oni rajtas multobligi, kopii, enigi en serĉdokumenton aŭ rikordaron por (tele)konsultado, aŭ publikigi, en ajna formo aŭ per ajna rimedo, sen anticipa skriba permeso de la tradukinto kaj la eldoninto.*


Alle rechten voorbehouden. Niets uit deze uitgave mag worden verveelvoudigd, gekopieerd, opgeslagen in een zoekdocument of (elektronisch) bestand voor raadpleging (op afstand), of gepubliceerd, in welke vorm dan ook of door welk middel dan ook, zonder voorafgaande schriftelijke toestemming van de vertaler en de uitgever.*


* En la loko(j), al kiu(j) transsendas la TTT-hejmpaĝo de la tradukinto / editoro / eldoninto, ĉi tiu teksto troviĝas kun ties permeso.
* Hiperligoj al ĉi tiu teksto estas bonvenaj! Prefere ne al la nuna loko (kiu povas ŝanĝiĝi), sed al la paĝo de Vulpo-Libroj aŭ de la tradukinto.
* Por propra privata uzo oni rajtas kopii ekzempleron al sia privata komputilo.


* Op de plaats(en), waar de WWW-thuispagina van de vertaler / redacteur / uitgever naar verwijst, bevindt deze tekst zich met hun toestemming.
* Hyperlinks naar deze tekst zijn welkom! Liever niet naar de huidige plek (die kan veranderen), maar naar de pagina van Vulpo-Libroj of van de vertaler.
* Voor eigen prive-gebruik mag men een exemplaar kopieren naar zijn particuliere computer.


Francisko Viljono (Francois Villon):
La Testamento, Diversaj Poemoj, La Legacoj, Poemoj en Slango
Tradukis: Francois Gaulthier
http://www.oocities.org/Paris/8059/
Editoris: Wouter F. Pilger
Eldonis: Vulpo-Libroj, NL-8223-ZS-26
http://www.oocities.org/Paris/9231/vulpo.htm
Versio por elektronika disponigo
La papera eldono enhavas ampleksajn notojn, vivoskizon pri Viljono kaj lia tempo, kaj komentojn pri la teĥnika flanko de lia poezio
Dato de lasta modifo: 1997-12-19

W3C Wilbur HTML kontrolita!