Francisko Viljono:


Nun scias mi pri la danĝero...

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Si apercoy le grant dangier... (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [58] T 569
Nun scias mi pri la danĝero
Por viro en la am-konkur'...
Sed iuj certe kun kolero
Kulpigos min: "Aŭskultu nur!
Se perfid-vorte, kun terur'
Tiuj forpuŝas vin de amo,
Tio ja estas laŭ natur':
Temas pri inoj de misfamo!

. . . . . . . . . . . . . . [59] T 577
Ili ja amas nur pro mono
(Vi ilin amas nur po horo),
Al ĉiu servas per sindono
Kaj ridas ĉe monujo-ploro;
Neniu estas sen rumoro.
Sed, deca viro, Dio mia!,
En dam' renoma, kun honoro,
Vi profundiĝu; ne en tia!"

. . . . . . . . . . . . . . [60] T 585
Se iu vere diras tion,
Min tio tute ne konsolas.
Li fakte tiel vidas ĉion!
(Ĉar pri kompren' mi ne petolas.)
Amon en deca lok' li volas.
Sed, diru nur, ĉu la knabinoj
Kun kiuj daŭre mi parolas,
Ne estis decaj, do, virinoj?

. . . . . . . . . . . . . . [61] T 593
Honestaj, decaj estis tiuj,
Kaj sen riproĉ' aŭ malbonfamo,
Ĉar en komenco ili ĉiuj,
Ja ĉiu unuopa damo,
Prenis (do antaŭ la misfamo)
Ĉu pastron, ĉu laikon, bona
Por estingad' de l' amo-flamo
Pli fajra ol la Sankt-Antona.

. . . . . . . . . . . . . . [62] T 601
Kaj agis laŭ ordon' Dekreta
Tiuj amantoj, en kongru':
Amadis nur en lok' sekreta,
Ĉar estis am' nur inter du.
Nur poste venis distribu',
Ĉar kiu havas unu, tiun
Forlasas baldaŭ pro enu'
Kaj amas pli, amadi ĉiun.

. . . . . . . . . . . . . . [63] T 609
Pro kia kaŭz'? Mi pensas, pure,
Ĉar min ja nur respekto movas,
Ke la virino laŭnature
Ĉiam pri pli da amo provas.
(Alie rimi mi ne povas,
Krom nur: en Lilo, Sankt-Omar'
Kaj Remso ni diraĵon trovas:
"Ok viroj fosas pli ol kvar".)

. . . . . . . . . . . . . . [64] T 617
Jen la rilato estas eksa -
Kaj la virino flugas for.
Restas amanto, tutperpleksa.
Fidel' ŝanĝiĝas al dolor',
Malgraŭ kisetoj kaj ador'.
"De hundo, bird', armil' kaj amoj",
Laŭ mult-uzata metafor',
"Venas pro unu ĝoj' cent dramoj."


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[59]
rumoro : (ĉi tie:) onidiroj, klaĉaĵoj.
[61]
pastro : (iuj) pastroj tiutempe rajtis edziĝi.
Sankt-Anton(i)a fajro : veneniĝo pro ergoto (greno- fungo), kaŭzanta ardajn dolorojn.
[62]
Dekreta : En iu studlibro pri eklezia juro menciiĝis, ke kaŝita peko estas pli facile pardonebla ol publika, ĉar tiu lasta povas esti malbona ekzemplo.
[63]
Lilo, Sankt-Omar' : L'Isle/Lille/Rijssel, Saint- Omer/Sint-Omaars (Sankt-Aŭdemaro), en (nun Franca) Flandrio.
Remso : Rains/Reims.


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La paĝo de Vulpo-Libroj

La paĝo de Francois Gaulthier