Francisko Viljono:


BALADO
(pri Sinjoroj de iamaj tempoj)

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Ballade des seigneurs du temps jadis (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [41b] T 357
Nun: Kie estas do Kaliksto,
La tria, lasta kun ĉi nom',
Kvar jarojn sur la papo-listo?
Alfonso, reĝ' de Aragon',
Plengraca duko de Burbon',
Arturo, duko Bretonlanda,
Kaj Karlo sepa, vir' de bon'?
Nu, kie estas Karlo Granda?

Simile, Skota reĝo trista,
Kies vizaĝ', laŭ ĉies kon'
Duone ruĝis, ametista,
De lia frunt' ĝis la menton'?
La reĝ' de Cipro, kun renom',
La bona reĝo Hispanlanda
(Al mi perdiĝis lia nom')?
Nu, kie estas Karlo Granda?

Mi plu paroli ne persistas,
La mondo estas fanfaron'.
Neniu al la mort' rezistas,
Por kiu estus ja pardon'?
Ankoraŭ unu, laŭ bezon':
Reĝ' Lanceloto Bohemlanda,
Ĉar kie li? Sub kiu ŝton'?
Nu, kie estas Karlo Granda?

Kie Klakeno, la Breton'?
Aŭ graf' Daŭfeno, Aŭvernlanda,
Kaj l' bona duk' de Alencon'?
Nu, kie estas Karlo Granda?


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[41b] Balado pri Sinjoroj de iamaj tempoj
Temas ĝenerale pri antaŭ nelonge mortintaj personoj:
Kaliksto : papo Calixtus III = Alfonso Borgia, mortis 1458.
Alfonso de Aragono : Alfonso 5a, la Grandanima, reĝo de Aragono, Neapolo, Sicilio (1385-1458).
duko de Burbon' : Karolo 1a, mortis 1456.
Arturo : Arturo 3a, duko de Bretonio, mortis 1458.
Karlo sepa : Karolo la Bona, reĝo de Francio (1403- 1461).
Karlo Granda : Karolo Granda (vidu [9]).
Skota reĝo : Jakobo 2a, ''La Ruĝvizaĝa Reĝo'', mortis 1460 pro kanon-eksplodo.
reĝo de Cipro : Johano 3a, mortis 1458.
reĝo Hispanlanda : se Viljono ne klopodas rememori, kial ni provu?
Lanceloto Bohemlanda : Vaclavo, Ladislao, Lasloo la Postmorta de Aŭstrio, reĝo de Hungario, Pollando (?) kaj Bohemio (mortis 1457, 17-jara).
La personoj menciitaj en la Alvoko mortis antaŭ pli da tempo:
Klakeno : Bertrand du Guesclin, marŝalo de Francio (1320-1380), Bretono laŭ naskiĝo.
graf' Daŭfeno : B'eraud 2a, grafo de Clermont, daŭfeno de Aŭvernio, mortis 1401. Aŭ B'eraud 3a, mortis 1426.
duko de Alencon' : Johano 1a, duko de Alen,con, mortis en la batalo kontraŭ la Angloj ĉe Azincourt en 1415.
Pri ĉiuj nomitaj personoj ekzistas heroaj kaj aliaj rakontoj.


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La paĝo de Vulpo-Libroj

La paĝo de Francois Gaulthier