Francisko Viljono:


Aleksandro kaj Diomedo

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Alixandre et Diomedes (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [17] T 129
En temp' de Reĝo Aleksandro
Kaptiton, Diomed', al li
Oni alportis, laŭ komando;
Fingroj en fer', por garanti',
Kvazaŭ ŝtelisto laŭ meti',
Ĉar estis li pirat' sur maro;
Nun kondukita al kadi'
Kaj mortpunota pro la faro.

. . . . . . . . . . . . . . [18] T 137
De l' Reĝo la demando sonis:
"Kial piratas vi sur mar'?"
La viro tuj respondon donis:
"Kial akuzo pri misfar'?
Ĉu tio estas sole, ĉar
Sen deca flago ŝipis mi?
Ja kun armiloj, sen erar',
Mi estus reĝo kiel vi!

. . . . . . . . . . . . . . [19] T 145
Kion vi volas? De la fato
Reganta min ĝis fundamento,
Amendament' al mia stato,
Devenas ĉi temperamento.
Pardonu vi per sentimento
Kaj sciu ke tro da povreco
(Laŭ tre konata argumento)
Stimulas ne al lojaleco."

. . . . . . . . . . . . . . [20] T 153
La reĝo, pripensinta pli
Kion ĵus Diomed' eldiris,
"Vian fortunon ŝanĝos mi
De fuŝ' al bono" al li diris.
Kaj faris. Nu, li ne misdiris:
Pirat' fariĝis virta homo.
Valero tion ĉi ver-diris,
Li, kiun Granda nomis Romo.

. . . . . . . . . . . . . . [21] T 161
Se donus Di' ke mi renkontus
Aleksandrecan kompatemon,
El kiu bonfortuno fontus,
Se tiam vidus vi ŝtelemon,
Do mi al ĵeto en brulemon
Kun mia voĉ' estus juĝata.
Neceso kaŭzas eraremon;
Al kamp' ja venas lup' malsata.


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[17]
Aleksandro : reĝo de Makedonio (356-323 a.K.). Li konkeris Greklandon, Egiption, Malgrand-Azion, Sirion.
Diomedo : La rakonto pri Dionido (ne Diomedo) kaj Aleksandro troviĝas ĉe Cicerono (ne ĉe Valero Granda).
kadio : juĝisto.
[19]
amendamento : (ĉi tie:) ŝanĝo-faktoro.
[20]
Valer(i)o Granda: Valerius Maximus, Latina historiisto en tempo de imperiestro Tiberio (42 a.K. - 37 p.K.).


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La paĝo de Vulpo-Libroj

La paĝo de Francois Gaulthier