Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger
Francois Villon: Ballade (au nom de la Fortune) (en Esperanto)
. . . . . . . . . . . . . . [PD 12]
Fortun', laŭ saĝaj, estas mia nomo
Kaj vi, Francisk', fi-nomas min murdisto,
Vi, ulo sen plej eta eĉ renomo.
Pli bonajn sendis mi por gipso-pisto
Aŭ, pro povrec', al ŝtonmineja tristo.
Dum pekas vi, ĉu plendu vi pri l' sorto?
Ne solas vi, ĉu do de mi komforto?
Vi vidu, kion mi ĝis nun inventis:
Bravulojn mi mortigis kaj turmentis;
Ĉe tiuj, vi ja estas nur ĉifono.
Trankvilu nun! Sufiĉe vi jam plendis.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!
Mi frapis grandajn reĝojn, je la fono
De tempoj antaŭ via ek-ekzisto:
Mortis Priam' pro mi, kun ĉiu homo,
Estis nek turo nek donĵon' rezisto.
Ĉu Hanibalo mankus sur la listo?
Ja en Kartago lin atendis Morto.
Skipi' Afrika mortis pro perforto,
Julon Cezaron al Senat' mi vendis,
Pompeon mi en Egiption sendis,
Jazonon trafis akvokirla drono,
En Romo, ĉiuj en la fajr' lamentis.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!
Reĝ' Aleksandro, ĉies ĉampiono,
Kiu Sepstelon serĉis kun persisto:
Li mortis pro mia veneno-dono;
Kaj reĝon Arfaksado, nur por distro,
Sur lia flag' mortigis mi, preciz', do.
Tiel faradis mi kaj mi daŭrigos,
Kialon aŭ motivon ne klarigos.
Kaj Holofernon (Dion li ofendis)
Murdis Judit' (pro dorm' li ne atentis)
Per lia glav', en lia pavilono.
Kaj Abŝalom'? Pro mi, post fuĝ' li pendis.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!
Prefere nun, Francisk', vi min atentus:
Se Di' de l' Paradizo ne preventus,
Por vi, aŭ ajna, mankus jam pardono.
Pro unu fuŝo, mi dekoblon sendus.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!
[PD 12] Problemo, nome de Fortuno
Priamo : (en Helenaj legendoj) lasta reĝo de Trojo,
mortigita de Pirho (Pirro) kiam tiu konkeris Trojon.
donĵono : defendo-turo ĉe kastelo.
Hanibalo : Kartaga armeestro (246-183 a.K.) kiu,
veninta trans Pireneoj kaj Alpoj, venkis la Romianojn en
Italio. Post revokiĝo al Kartago, kiam minacis livero al
la Romianoj, li sin mortigis.
Skipi(on)o : Publius Cornelius Scipio Africanus
Maior, Romia armeestro (236-183 a.K.) kiu venkis
Hanibalon kiam tiu retiriĝis. Mortis ekzilita.
Jul(i)o Cezaro : Gaius Julius Caesar, (laŭfakte)
la unua Romia imperiestro (100-44 a.K.), murdita dum
Senata kunsido.
Pompe(j)o : Gnaeus Pompeius Magnus, unu el la
Romiaj triumviroj (106-48 a.K.). Cezaro lin eksigis. Li
fuĝis al Egiptio, kie reĝo Ptolemeo igis mortigi lin.
Jazono : (en Helena mitologio) la gvidanto de la
Argonaŭtoj. Post kiam li revenis de siaj aventuroj, lia
edzino fariĝis malfidela kaj li retiriĝis al sia ŝipo.
Sed ĝi estis putrinta; Jazono trafalis kaj dronis.
Romo : Oni akuzas imperiestron Ner(on)o (37-68) pri
bruligo de la urbo.
Aleksandro : (vidu ankaŭ [17]) mortis i.a. pro
trouzo de alkoholo. Tiun venenon do Fortuno donis al
li.
Sepstelo : la Plejado(j), bone videbla stelo-grupo en
stelaro Taŭro (en Franca: ''la Kokidejo''). Aleksandro
dum siaj ekspedicioj do serĉis ĝin, kiam ĝi malaperis
''malantaŭ'' la horizonto.
Arfaksado : reĝo de la Medoj. Nebukadnecar (laŭ la
apokrifa Biblio-libro Judit) ''kaptis Arfaksadon en la
montoj de Ragaŭ, trapikis lin per siaj ĉas-lancoj kaj por
ĉiam pereigis lian potencon.'' (Jud. 1:12-15). La
''flago'' ĉe Viljono baziĝas supozeble je mistraduko.
Holoferno, Judit : Judit (laŭ la samnoma Biblio-libro)
profitis de la fakto, ke la Babilonia armeestro
Holofernes ''jam de la tago, en kiu unuafoje li vidis
ŝin, serĉis okazon por delogi ŝin'', por detranĉi lian
kapon (en lia tendo, sur lia lito, per lia mallonga
glavo), kiam li estis komplete ebria. (Jud. 12:10-
13:10).
Abŝalomo : (Biblio) ''Kaj Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj
la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn de granda
kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis al la kverko, kaj li
ekpendis inter la ĉielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu
estis sub li, forkuris.'' (2-Sam. 18:9).