Francisko Viljono:


En Paruard', sur granda gaja monto...

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: A Parouart, la grant mathe gaudie... (en Esperanto)


(...) Pri la baladoj en ŝtelista ĵargono kaj slango mi origine rezignis. La uzita lingvaĵo estas nur parte plu konata, kaj la koncerna faka terminaro en Esperanto ne jam stabiliĝis... Tamen decas prezenti iel ankaŭ tiun flankon de lia aŭtoreco. Vi do trovos kelkajn Esperanto-versiojn - en tute hipoteza ĵargonaĵo. (...)
Francois Gaulthier.


. . . . . . . . . . . . . . [J 1]
En Paruard', sur granda gaja monto,
Stultuloj pendas, nigraj pro sekec';
Ilin anĝeloj, predantaj mem sen honto,
Ĉe kolo prenis - kvin aŭ ses;
Kaj altlevita en la vent-kares'
Ŝtelulo tronas, sune ardigita.
Vi restu for de kofro masonita:
Se tratranĉiĝis anso de bursisto,
Tre baldaŭ ostos li finita.
Do fuĝu, fuĝu de l' hisisto!

Saltu al grasa vojpasanto
Kaj tuj certigu lian spezon,
Tiam piedu sur plej fora kampo:
Dum geedziĝo ne okupu mezon,
Ne ĉiam kalko al sako donas pezon...
Se pro patrolo falus vi en truo
Vi cerbu sole pri evakuo,
Montru vostaĵon al spuristo
Ke vin ne ligu la du-po-duo.
Kaj fuĝu, fuĝu de l' hisisto!

De ĉiaj maŝoj restu flanke,
Ĉar nordaj ventoj estas pikaj,
Evitu kuŝi nur surplanke
Enmasonita per muroj dikaj;
Fortenu vin de lokoj tro kritikaj,
Ke l' granda Ĥano ne sekigu vin.
Vi ĉirkaŭvindu kun rabfin'
Kaj konvinkadu kun persisto -
La burson manu vi en fin'.
Sed fuĝu, fuĝu de l' hisisto!

Princo, dum vi monkeston tornas,
Disspektu: eble la Sir' ne dormas.
Ĉar la anĝeloj havas vin sur listo,
Prizorgu, ke li ne informas.
Ja fuĝu, fuĝu de l' hisisto.


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

Por ne forpreni la plezuron de ``deĉifrado'', mi ne ĉion prinotis. (WFP)

[J 1]
En siaj slangaj poemoj, Viljono ŝajne sentis malpli da bezono pri strikta observo de poemfaraj teĥnikaĵoj. Ĉi tie ni trovas diverslongajn versojn, foje kun ekstra silabo post la cezuro. (FG)

Paruard' : Parouart, Parizo.
Ĝojmonto : la mont(et)o sur kiu staras pendumiloj.
bursisto : Fortranĉi orelon estis kutima puno por ``burso-tranĉistoj''.
du-po-duo : ligo-aparato por manoj kaj piedoj.
[Kaj i.a. jenaj signifoj: anĝelo : policisto. anso : orelo. hisisto : pendumisto. geedziĝo : pendumo (``ligo ĝis morto''). kuŝi surplanke : (en malliberejo). Ĥano : provosto(?).]


...............................................
(C)1997 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La paĝo de Vulpo-Libroj

La paĝo de Francois Gaulthier