Bujdosó Iván

 

La Esperanto-fako de ELTE  kaj kelkaj kromrikoltoj

 

Enhavtabelo

 

0          Portempa fina venko en Hungario

0.1       La monbilanco de instruado de Esperanto en Hungario

1          Kiel elformiĝis en Hungario la instruistaro de Esperanto?

1.1       Post 50 jaroj reaperas esperantisto

1.2       La paŝoj al fondiĝo

1.3       La unuaj du jardekoj

1.4       La fako inter 1987…2001

1.4.1    Prosperaj jaroj inter 1987…1995

1.4.2    Ekonomia krizeto en Hungario en 1995

1.4.3    Reakiro de malnova elano 1996…2001

1.4.4    Perditaj iluzioj

1.5       Post 2001

1.5.1    Altlernejnivela formado

1.5.2        Ideoj de Dro Prof. Haszpra Ottó

1.5.3    La Bologna Procezo

1.5.4    La stato fine de 2008

2          Kromrikoltoj

2.1              Konferencoj de la Fako

2.1.1    Memorlibro

2.1.2    Naturaj lingvoj – artefaritaj lingvoj

2.2       Konferencoj de la katedro Aplikata Lingvistiko

2.3       Kongresoj de MANYE (Asocio de Hungaraj Apliklingvistoj)

2.4       Porokazaj konferencoj

2.4.1        Konferenco de doktoriĝontoj

2.4.2        Konferenco honore al Jónás Frigyes 2004

2.4.3        Gratullibro honore al Horváth Katalin 2006

2.4.4        Konferenco de MSZNY (Hungara Komputlingvistiko) 2006

3          Kursoj kaj ekzamenoj

3.1       Devigaj kursoj por apliklingvistikaj gestudentoj

3.2       Kursoj por ajnfakaj ELTE-studentoj

3.3       Ekzamenado de gestudentoj de ajna fako kaj de doktorigaj kursoj

3.3.1    Rekta atako kontraŭ Esperanto

3.4       ELTE-ITK (Lingvoekzamenejo de ELTE)

3.4.1    Kia lingvo estas Esperanto?

3.5       Abiturienta ekzameno

4          Aliaj aktivadoj

 

Resumo

Hazarda bonŝanco kaj persista laboro de Szerdahelyi István ebligis, ke en Hungario dum 40 jaroj povis funkcii supernivela formado de esperantologoj, Esperanto-instruistoj.intruistoj. Kvankam nun la estonteco de tia aktivado estas tre duba, dumtempe elformiĝis la lingvoinstrua kaj lingvoekzamena aktiveco, kio enplektiĝis en la ĉiutagan vivon de la hungara socio. Por ĝi estas reala bezono, ĝi estas finance establita. Tiel la senĉesaj atakoj kontraŭ Esperanto ne povis sukcesi. Daŭre estas akreditigita Esperanto-specialiĝo, Esperanto estas sur la tria loko inter la ekzamenataj lingvoj ĉe la plej granda ekzemenejo en Hungario, ĉiujare lernantoj povas fari abiturientan ekzamenon en mezlernejo, esperantistoj daŭre partoprenas en diversaj konferencoj. Mi revuas la aktivadojn ligeblajn al Esperanto-fako, sed apud tiaj aktivadoj estas same gravaj movadaj eventoj en Hungario.

0          Portempa fina venko en Hungario

En Hungario okupiĝo pri Esperanto fariĝis vivtena profesio. Ĉiujare 3000…7000 enpagoj pro Esperanto (averaĝe 5000) alvenas al la ekzamenejo ELTE-ITK.  (Eötvös Loránd Tudományegyetem Idegennyelvi Továbbképző Központja / Centro por Perfektiĝo pri Fremdaj Lingvoj de Sciencuniversitato Eötvös Loránd. HU-1085 Budapest, Rigó u. 16.; www.itk.hu).

0.1       La monbilanco de instruado de Esperanto en Hungario

Se ni kalkulas 100 horojn por prepari unu ekzamenotan studenton (kaj aliajn 100 horojn por memlernado), tiam ekestas la bezono por 100*5000 instruistaj horoj. Ni faru la kalkulon de kostoj, se ĉiu studento aparte lernas ĉe lingvoinstruisto. Se ni kalkulas 2000 forintojn por unu instruista horo, tiam la instrua merkato de Esperanto estas 100*5000*2000 = 1000 milionoj da forintoj, 4 milionoj da eŭroj ĉiujare. Se la studentoj lernas en grupo, la plej malgranda elspezo povas esti dekono de la montrita sumo. La lingvoekzamenejo ĉiujare enspezas 5000*10000 = 50 milionoj da forintoj. Ĉirkaŭ dekono de tiu ĉi sumo sin trovas ĉe la ekzamenistoj pri Esperanto de la lingvoekzamenejo.

Se tiu ĉi afero povus daŭri longe, tiam ĉ. 5% de la hungara loĝantaro eklernus Esperanton (la jara naskiĝokvanto estas 100 mil beboj).

1          Kiel elformiĝis en Hungario la instruistaro de Esperanto?

1.1       Post 50 jaroj reaperas esperantisto

Tiu neordinara afero komenciĝis en la 10-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tiam entuziasma junulo Bárczi Géza (1884-1975) eklernis Esperanton kaj eĉ komencis traduki Esperanten la verkon de Madách: Tragedio de l’ homo. La plena traduko el lia plumo neniam pretiĝis, intervenis la Unua Mondmilito. En la mezo de la 60-aj jaroj evidentiĝis, ke la iama junulo estas la plej eminenta lingvisto pri la hungara lingvo, se temas pri historia lingvistiko. Lia ĉefverko estas "La biografio de la hungara lingvo" (Bárczi 1963). Li fariĝis ŝtata laŭreato, membro de la Hungara Scienca Akademio. Li estis la rektoro de la Somera Universitato de la Universala Kongreso en Budapeŝto en 1966 kaj en la lastaj jaroj honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio. Li estis membro de la redakta komitato de La Monda Lingvo-Problemo ekde ĝia fondo. Sed lia plej grava agado por Esperanto estis lia ekstermovada pledado por la lingvo el lia influriĉa pozicio de eminenta lingvisto (Bárczi 1966). Li decide kontribuis en establado de  Esperanto-fako en ELTE, la plej granda universitato de Hungario.

1.2       La paŝoj al fondiĝo

Pri tio mi transprenas tekston el diplomlaboraĵo (Tötösné Gados Zsuzsa, 1998)

„La antaŭaĵoj de la fondiĝo de la Esperanto-fako estis la jenaj. En 1963 oni oficiale permesis la instruadon de la lingvo Esperanto en la lernejoj: en la 5–8 klasoj de bazlernejoj en kursaj kadroj laŭ la direktivo 145/1961/M.K. 16/M.M. kaj en mezlernejoj kiel eksterordinara lernobjekto laŭ la direktivo 69/1957/M.K. 12/M.M. Szerdahelyi ekkonis, ke la konvena argumento por la enkonduko de la universitata instruado de Esperanto estas tio, ke la lerneja instruado de la internacia lingvo nepre bezonas kvalifikitajn instruistojn. La 2-an de decembro en 1963 li jam proponis ĉe HEA la iniciaton de la oficiala enkonduko de la universitata kaj altlerneja instruado de Esperanto. Tiam HEA rifuzis la proponon per tio, ke la afero ne estas sufiĉe matura. Duafoje li urĝigis la aferon la 2-an de decembro en 1964. Ankaŭ la detalan programon li ellaboris, tamen HEA ne apogis la proponon.

Malgraŭ ĉio ĉi li komencis la prepariĝon. En la studjaro 1964/1965 en la organizo de 'KISZ' (Komunista Junulara Asocio) de la Jura Fako de la Universitato li organizis Esperanto-rondon, kiu aperigis la revuojn Studento kaj Universo.

Samtempe Szerdahelyi kun Koós Antal (prezidanto de HEA) skribis leteron al la Ministerio pri Instruado kaj Klerigado, en kiu ili petas la enkondukon de la lingvo Esperanto ĉe la literatura fako. Kiel jam estis menciita, Géza Bárczi apogis la enkondukon kaj laŭ lia opinio la ministerio donis permeson por estigi la fakon, samtempe ĝi petis la Esperantan asocion ke ĝi  sendu konvenan personon fari la praktikajn laborojn. HEA sendis doktoron Szerdahelyi.”

1.3       La unuaj du jardekoj

Szerdahelyi estas bone konata inter esperantistoj. El lia vastskala laboro nun ni citu tion, kio koncernas la instruadon (Tötösné Gados Zsuzsa, 1998)

„Instruante profesie Esperanton en universitato kaj preparante fakulojn pri Esperanto kaj interlingvistiko, mi ofte renkontas problemojn. Dum naŭ jaro de nia funkciado (ekde 1966) mi gvidis ĉ. 1450 horojn (prelegojn kaj seminariojn) se mi kalkulas nur la studhorojn pri gramatiko kaj lingvistiko. Instruante talentajn gejunulojn, kies interesiĝo pri lingvistikaj temoj estas multe pli alta ol la ĝenerala nivelo, diskutante kun la kolegoj – lingvistoj inter kiuj mi laboras ĉiutage, pri lingvistikaj temoj, koncernantaj rekte aŭ ne Esperanton, ni devis kaj devos solvi multajn, ĝis nun preteratentitajn problemojn, respondi multajn, ĝis nun ne kontentige responditajn demandojn.”

La direktojn de la esplorado li tiel imagis (Tötösné Gados Zsuzsa, 1998):

„...en E-o mankas ankoraŭ la bazaj dokumentoj de la scienca esplorado kaj supera instruado. Ni ne havas modernan kaj science konstruitan gramatikon – ke mi menciu nur la plej doloran mankon. Por solvi tiun problemon ni ege bezonas kolektivon, konsistante el junaj, kompetentaj fortoj, kiuj jam kapablas alimaniere pensi kaj aktivi ol la tradiciaj esperantistoj. Ĝuste pro tio mi tuj akceptas vian proponon kaj el viaj vortoj mi komprenis ke plej multe vi povus helpi en la verkado de tiu novtipa sistema gramatiko.

Laŭ mia koncepto unue ni devas krei la lingvistikan terminologio[n] – ĉar tiu ankoraŭ tute mankas en E-o. Sen konsekvenca terminologio ni ne povas komenci la sciencan priskribon de la lingvo. Unue ni devas krei la metalingvon, por poste priskribi E-on.

Tute konkrete: ni komencas per la ellaborado de la plej novaj diverslingvaj terminaroj kaj samtempe ni ekstraktas ankaŭ el PIV kaj el la Enciklopedia vortaro de WÜSTER kaj aliaj seriozaj vortaroj la lingvistikajn terminojn. (...) ...mi povas konsili al vi, ekz-e la kritikan analizon de la -ATA / -ITA diskuto, kiu havas striktan rilaton al la aspektologio, same: la faktitivo kaj kaŭzativo en E-o (la uzado de sufiksoj -IG kaj -IĜ). Ne parolante pri la metodologio – kie abundas la »blankaj kaj virgaj kampoj«.”

Szerdahelyi komencis ekverki sian kandidatigan verkon. Li neniam povis fini ĝin, ĉar intertempe oni forte bezonis lian laborforton por la meza hungara-esperanto vortaro. Lia vortaro aperis nur post la morto en 1995, Koutny Ilona finfaris ĝin.

En la epoko de Szerdahelyi ekestis grandnombragrandnomra disĉiplinaro, kiuj en la postaj jardekoj tre signife kontribuas al Esperanto-movado sur diversaj terenoj.

1.4       La fako inter 1987…2001

1.4.1    Prosperaj jaroj inter 1987…1995

Post la morto de Szerdahelyi la instruadon de Esperanto Koutny Ilona kaj Varga-Haszonits Zsuzsa daŭrigis. Intertempe la fako fariĝis „B”, nome apud nur unu ĉeffako studentoj povis alpreni ĝin. La kaŭzo de la ŝanĝiĝo estis tio, ke tiutempe la instrupolitiko volis, ke grandnombre altiĝu la nombro de la studentoj en la supera instruado. Tial oni ebligis, ke studento povu fini universitaton nur kun unu fako. Inter tiuj facilaj cirkonstancoj dekoj da studentoj ĉiujare alprenis la preparajn kursojn de Esperanto. Alia kaŭzo estis tio, ke la studentoj akceptitaj al Esperanto-fako aŭtomate ricevis atestilon pri la plenumo de mezgrada lingvoekzameno. Plejparto de la tiaj studentoj tamen finstudis esperantologion. La studentoj povis ricevi instruistanintruistan diplomon, se ili plenumis 6-horan provinstruadon. La aliaj ricevis diplomon kiel lektoro aŭ referento de Esperanto.

1.4.2    Ekonomia krizeto en Hungario en 1995

En 1995 pro ekonomiaj malfacilaĵoj ELTE reduktis la nombron de la lekciistoj. Estis katedroj, kie el 11 lekciistoj restis nur 2. Tio influis ankaŭ la katedron de Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko. Unu el la lekciistinoj de Esperanto devis forlasi la katedron. Dum unu jaro la semajnaj studhoroj de la restinta lekciistino atingis 30 horojn.

1.4.3    Reakiro de malnova elano 1996…2001

En la sekva jaro ELTE dungis aliajn du laŭhore pagatajn lekciistojn (Dr. Máthé Árpád, Bujdosó Iván). La afero ŝajnis normaliĝi, tiel la Katedro entreprenis konferencon soleni la 30-jariĝon de la fako.

Intertempe la nombro de ekzamenitoj ĉe ELTE-ITK komencis altiĝi. Ĉio antaŭdiris prosperon kaj harmonion inter la plenumendaj taskoj kaj la socia ekspekto. En 1999 ELTE  ebligis, ke dua lekciisto havu postenon en la katedro. La katedrestro donis pozitivan pritakson pri Esperanto, tiel li helpis venki kontraŭ malfacilaĵoj.

(http://www.esperanto.hu/viva-kep1.htm)

1.4.4    Perditaj iluzioj

Estis granda surprizo, kiam en 2001-07-13 aperis registara dekreto (129/2001. (VII. 13.) Korm. r. „A felsőoktatásban a bölcsészettudományi és egyes társadalomtudományi alapképzési szakok képesítési követelményeiről” / Pri la formadaj postuloj de filologiaj kaj de iuj socisciencaj fakoj de la supera instruado), kiu ĉesigis la ĝistiaman formon de universitatnivela formado de Esperanto kaj anstataŭ ĝi la dekreto establis altlernejnivelan lingvoinstruistan formadon de Esperanto. Samtempe oni ĉesigis la instruadon de –  laŭvorte oni skribis – „ĝenerala (kaj) aplikata lingvistiko”. Ekestis duboj pri la vera intenco de registara dekreto rilate nian katedron pro la enmetitaj citiloj inter la vorto kaj. En la sekvaj jaroj la katedro daŭrigis sian agadon kiel Katedro de Aplikata Lingvistiko. La ĉesigo estis tial neatendita, ĉar en marto en 1999 oni ordonis al katedro, ke ĝi faru materialon por akreditiĝo. Eĉ aperis iu renoma apliklingvisto, kiu persone pridemandis ĉiujn lekciistojn. Montriĝis, ke li lernis Esperanton en 1947 en mia naskiĝurbo Nagykőrös ĉe socialdemokrata partiejo. La enketado montriĝis tiel sukcesa, ke tiu eminentulo invitis la katedrestronkatedresron inter la gvidantaron de MANYE, kaj eĉ li mem akceptis honorprofesorecon ĉe la katedro. La koncerna oficiala forumo akceptisakcepis nian materialon kaj ambaŭ fakoj sukcese akreditiĝis.

1.5       Post 2001

1.5.1    Altlernejnivela formado

Dum unu jaro ni povis lekcii nur al la jam akceptitaj studentoj, ĉar ELTE ne anoncis la akceptajn kriteriojn, kiel fariĝi studento en altlernejnivela formado. Post unujara forta lobiado fine ELTE enmetis ankaŭ la Esperantan formadon en la liston de fakoj al kiuj la mezlernejaj lernantoj povas anonci sin je priakcepta ekzameno post sukcesa abiturienta ekzameno. En la antaŭa sistemo la jamaj studentoj povis elekti Esperanton kiel duan fakon. La postuloj de niaj studentoj rilate pedagogion draste altiĝis. Ili devas partopreni plurcenthoran studadon de pedagogio, kaj plenumi 90-horan pedagogian praktikon. Kontraste al la altigita postulo, la diplomoj kapabligas ilin instrui nur en la elementaj lernejoj kaj ne en la mezlernejoj. Koncize: oni altigis la postulojn, malaltigis la prestiĝon de esperantologoj. Ni ellaboris novan studprogramon. Vidu la 1an aldonon.

Doniĝas la demando, ĉu esti instruisto de Esperanto, studentoj vere devas studi tiom multe da pedagogiaj sciencoj. Mi ŝatus konigi kun plena konsento la opinion de Haszpra Ottó.

1.5.2    Ideoj de Dro Prof. Haszpra Ottó

Haszpra Ottó fariĝis ordinara membro de la MTA (Hungara Scienca Akademio). Li tenis sian seĝokupan prelegon la 14-an de aprilo 2004. Ĝia titolo estis: „Egyenjogúság és gazdaságosság a nemzetközi kommunikációban” (Egalrajteco kaj ekonomieco en la internacia komunikado). La prelego estis dediĉita al la akademianoj-esperantistoj, ĉekomence al Giesswein Sándor ĉelaste al Simonyi Károly (la patro de la miliardulo ĉe Microsoft: Charles Simonyi).

Mi konigas nur etan parton el la prelego, en kiu Haszpra proponas procedon, kiel kaj kiupreze la registaroj povus enkonduki Esperanton. La prelego estas legebla en la hejmpaĝo de MTA.

http://www.mta.hu/fileadmin/szekfoglalok/000283.pdf

Jen la rezonado de Haszpra:

Nombro de la loĝantaro de Eŭropa Unio kaj nombro de la unujara generacio, kondiĉe, ke la vivdaŭro estas 75 jaroj kaj la nombro de la loĝantaro estas stabila

 

 

nombro

unujara generacio

Eŭropa Unio

450 000 000

6 000 000

En anglalingvaj landoj

60 000 000

800 000

En neanglalingvaj landoj

390 000 000

5 200 000

 

La instruado de Esperanto estas disvastigebla tre rapide al la ĉiujara sesmiliona lernantaro.

Bona esperanto-instruisto instruas 5 grupojn po 20 personoj, kiuj havas instruistan diplomon en aliaj lingvoj. Ili multe pli facile povas lerni lingvon ol la averaĝo. La instruado por la Esperanto-instruanto signifas 2 horojn po grupo, do 10 horojn ĉiusemajne.

Dum unu studjaro, t.e. 40 semajnoj ĉiu grupo partoprenas en 80 studhoroj, kion la studentoj aldone pliampleksigas per 3 horoj da studado ĉiusemajne, entute 120 horoj da studado kiel individua aŭ grupa lernado, praktikado, literaturlegado, rigardado de televida programo, aŭskultadoaŭkultado de disaŭdigoj.

Tio rezultus 100 novajn instruistojn. Tiuj instruistoj specialiĝos por formi novajn instruistojn. Ili povas en la sekvaj 5 jaroj formi ĉiujare 10000 lingvoinstruistojn  de Esperanto, tiel en la sepa jaro jam 60000 lingvoinstruisto de Esperanto povas instrui al 6 milionoj da lernantoj. La ĉiujare formitaj 10000 novaj instruistoj havos duoblan taskon: instrui la dum 10 horoj ĉiusemajne iliajn pli frue instruitajn lingvojn kaj dum 10 horoj ĉiusemajne instrui Esperanton.

1.5.3    La Bologna Procezo

En 2003 en Hungario ekis la planado por la Bologna Procezo. Dum du jaroj la katedro ellaboris la studprogramon por la fakoj aplikata lingvistiko kaj por EsperantoVidu la 2an aldonon.

La supera instruado fariĝas duŝtupa. Dum 3 jaroj studento povas studi iun fakon dum 1500 studhoroj por 180 kreditpoentoj. Ene de tiuj 180 kreditpoentoj estas 50 kreditpoentoj, tio egalas al 420 studhoroj, tio nomiĝas specialiĝo. 

La ellaborita studprogramo de Esperanto-specialiĝo sukcese akreditiĝis, pri tio atestas la registara dekreto Nro 289/2005 (XII.22), legebla ankaŭ sur interreto.

http://net.jogtar.hu/jr/gen/hjegy_doc.cgi?docid=A0500289.KOR

kaj

http://www.okm.gov.hu/letolt/felsoo/289_kormrend_bologna.pdf

1.5.4    La stato fine de 2008

En 2006 la dekano ĉesigis la laborpostenon de unu el la du lekciistoj en Esperanto-fako. Dank’ al la financa kontribuo de ESF Bujdosó povis dum pluaj du jaroj instrui por la esperantologiaj studentoj kaj por la apliklingvistaj studentoj. Tiel aspektis la semajna horaro de Bujdosó Iván en la dua semestro 2007/8, kopiite el la oficiala hejmpaĝo de ELTE:

Órarendi kód

Cím

Sablon

Oktató

Ó.

Jel.

ALN-129

Számítógépes nyelvészet 1. ea.

Kollokvium

Bujdosó;

1/h

1

ALN-130

Számítógépes nyelvészet 1. sz.

Gyakorlat

Bujdosó;

2/h

1

ALN-136

Számítógépes nyelvészet 2. ea.

Kollokvium

Bujdosó;

1/h

8

ALN-137

Számítógépes nyelvészet 2. sz.

Gyakorlat

Bujdosó;

2/h

9

ALN-139

Nyelvi tantervek és tananyagok

Kollokvium

Bujdosó;

1/h

8

ALN-140

A nyelvoktatás technológiája

Kollokvium

Bujdosó;

1/h

8

ALN-141

A nyelvi teljesítmény mérése és értékelése

Gyakorlat

Bujdosó;

1/h

9

EPN-234

Eszperantó nyelvgyakorlat 4.

Gyakorlat

Bujdosó;

2/h

1

EPN-236

Eszperantó nyelvgyakorlat 6.

Gyakorlat

Bujdosó;

2/h

2

EPN-351

Nyelvpolitika

Kollokvium

Bujdosó;

1/h

2

VKN-002.2.5

"Edzperanto- - eszperantó szövegek számítógépes fordítása"

Gyakorlat

Bujdosó;

2/h

2

11 diversaj studobjektoj 1 aŭ 2 studhoraj por duona posteno ne estas kutima afero.

La studobjektoj laŭ la sinsekvo estas:

ALN-129 komputa lingvistiko 1. prelego 1 horo/semajno 1 studento

ALN-130 komputa lingvistiko 1. praktiko 1 horo/semajno 8 studentojprektiko 2horoj/semajno 1 studento

ALN-129 komputa lingvistiko 2. praktiko 2 prelego 1horo/semajno 8 studentoj

ALN-129 komputa lingvistiko 2. praktik 2horoj/semajno 9 studento

ALN-139 lingvaj studplanoj kaj studmaterialoj prelego 1 horo/semajno 8 studentoj

ALN-140 teknologio de la lingvoinstruado prelego 1 horo/semajno 8 studentoj

ALN-141 mezuro kaj taksado de la lingva plenumo praktiko 1 horo/semajno 9 studentoj

EPN-234 lingvopraktiko de Esperanto 4. praktiko 2 horoj/semajno 1 studento

EPN-236 lingvopraktiko de Esperanto 6. praktiko 2 horoj/semajno 2 studentoj

EPN-351 lingvopolotiko prelego 1horo/semajno 2 studentoj

VKN-002.2.5 Edzperanto – perkomputila tradukado de Esperantaj tekstoj 2 horoj/semajno 2 studentoj

La instrua horaro de Varga-Haszonits Zsuzsa en 2007/8 dua semestro

Órarendi kód

Cím

Oktató

Jel.

ALN-111

Interlingvisztika

Varga;

19

ALN-127

Fordítástudomány

Varga;

20

ALN-128

Tolmácsolás

Varga;

21

ALN-138

Nyelvi jogok

Varga;

8

BBN-NYM-212

Interkulturális tanulmányok

Varga;

11

BBN-NYM-262

Természetes nyelvek-mesterséges nyelvek

Varga;

6

EPN-254

Stilisztika 4.

Varga;

1

EPN-256

Stilisztika 6.

Varga;

2

EPN-312

Eszperantó irodalomtörténet 2.

Varga;

2

EPN-314

Eszperantó irodalomtörténet 4.

Varga;

1

EPN-322

Irodalmi szeminárium 2.

Varga;

2

EPN-324

Irodalmi szeminárium 4.

Varga;

1

EPN-361

Eszperantó kultúra

Varga;

3

EPN-371

Interlingvisztika 1. ea.

Varga;

3

EPN-381

Interlingvisztika 1. sz.

Varga;

3

VKN-002.2.1

A világ nyelvei

Varga;

8

VKN-002.2.2

Az eszperantó dióhéjban

Varga;

4

VKN-002.2.3

A mesterséges nyelvek logikája és filozófiája

Varga;

6

La tabelo laŭvice en Esperanto:

Kodo de studhoro

Titolo

Lekciisto

Nombro

ALN-111

Interlingvistiko

Varga;

19

ALN-127

Tradukscienco

Varga;

20

ALN-128

Interpretado

Varga;

21

ALN-138

Lingvaj rajtoj

Varga;

8

BBN-NYM-212

Interkulturaj studoj

Varga;

11

BBN-NYM-262

Naturaj lingvoj-artefaritaj lingvoj

Varga;

6

EPN-254

Stilistiko 4.

Varga;

1

EPN-256

Stilistiko 6.

Varga;

2

EPN-312

Literaturhistorio de Esperanto 2.

Varga;

2

EPN-314

Literaturhistorio de Esperanto 4.

Varga;

1

EPN-322

Literatura seminario 2.

Varga;

2

EPN-324

Literatura seminario 4.

Varga;

1

EPN-361

Esperanta kulturo

Varga;

3

EPN-371

Interlingvistiko 1. prelego.

Varga;

3

EPN-381

Interlingvistiko 1. praktiko.

Varga;

3

VKN-002.2.1

La lingvoj de la mondo

Varga;

8

VKN-002.2.2

Esperanto en nuksŝelo

Varga;

4

VKN-002.2.3

La logiko kaj la filozofio de la artefaritaj lingvoj

Varga;

6

18 diversaj studobjektoj 1 aŭ 2 horaj. (Tro multe eĉ se temus pri bombonojbonbonoj)

ALN-kodoj montras la studhorojn por apliklingvistoj, BBN-kodoj por apliklingvistoj laŭ Bologna Procezo, EPN-kodoj por esperantologoj, VKN-kodoj estas por ajna studento de ELTE. La pozitivan flankon montras la studobjektoj apud la kodo BBN-NYM. Tio montras, ke apliklingvistoj ricevis instruon pri interlingvistiko. La altlernejnivela formado finiĝos, kiam la lasta studento finos sian studadon. Ĉimomente estas ankoraŭ 3 gestudentoj. Teorie oni povus studi Esperanton, sed la dekano de ELTE ĝis nun ne anoncis ĝin, tial la studentoj ne povas enskribiĝi al ĝi.

Krom la strikte komprenita instruado de Esperanto en ELTE estis ĉiam signifoplenaj kromlaboroj.

2          Kromrikoltoj

2.1       Konferencoj de la Fako

2.1.1    Memorlibro

En 1997 ni festis la 30-jariĝon de la fako. Esperantistoj-sciencistoj per amasa partopreno apogis nin. Mi devas mencii la efikan helpon (kiel ĉiam) fare de Kultura Esperanto Asocio gvidata de Szilvási László. Pri la konferenco aperis impona volumo, 506 paĝa, daŭre aĉeteblaaĉtebla en libroservo. (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6391).

Ĝi ricevis plurajn menciojn.meciojn. (esperantic.org/ced/ipi27.htm)

Mi ne konas, ĉu aperis recenzo pri ĝi, en la interreto mi ne trovis indikon pri tio.

En la libro la respondeca redaktisto kaj faka kontrolisto Varga-Haszonits Zsuzsa

detale konigas la ĝistiaman historion de Esperanto-fako kaj detale skribas pri Szerdahelyi (Varga-Haszonits 1998a, 1998b) .

2.1.2    Naturaj lingvoj – artefaritaj lingvoj

En 2003 ĉiam pli sentiĝis la malamika sinteno de altlernejaj lektorejoj kontraŭ la vasta apliko de Esperanto en la lingvoekzamenejo. Nia katedro decidis okazigi konferencon, kiu demonstros la vivantecon de Esperanto. En la konferenco estis 12 hungarlingvaj prelegoj, el kiuj 6 rekte koncernis Esperanton. La aliaj ses temis pri la norvega, ivrita, svahila, latina, cigana kaj hungara lingvoj. Jen la priskribo

 

Segédkönyvek a Nyelvészet tanulmányozásához XXIV. (helplibroj por studi lingvistikon 24.)

Természetes nyelvek – Mesterséges nyelvek (Naturaj lingvoj – artefaritaj lingvoj)

Szerkesztette (redaktis) Gecső Tamás

Tinta Könyvkiadó (Libroeldonejo), Budapest, 2003

ISSN 1419-6603

ISBN 963 9372 70 6

p.101.

2.2       Konferencoj de la katedro Aplikata Lingvistiko

Ĉiujare en oktobro estas dutaga konferenco kun ĉirkaŭĉirkaǔ 50 partoprenantoj. Pri Esperanto prelegas ĉiujare Bujdosó kaj Varga-Haszonits, sed plurfoje prelegis ankaŭankaǔ dr. Máthé Árpád, Salomonné Csíszár Pálma kaj Wacha Balázs. La konferencmaterialoj ĉiam aperas en zorge redaktitaj, tipografie imponaj volumoj, aĉeteblaj en pli grandaj librovendejoj.

Specimene ni rigardu la volumon, kie la prelegoj de 2005 aperis en 2006. Jen la priskribo:

 

Segédkönyvek a nyelvészet tanulmányozásához 58. (helplibroj por studi lingvistikon 58.)

Nyelvi kompetencia — kommunikatív kompetencia (Lingva kompetento – komunika kompetento)

Szerkesztette (redaktis) Gecső Tamás

Kodolányi János Főiskola (Altlernejo), Székesfehérvár

Tinta Könyvkiadó (Libroeldonejo), Budapest

ISSN 1419-6603

ISBN 963 7094 58 X

p.431.

 

La volumo enhavas 50 prelegojn

Prelegoj kun enhavo pri Esperanto aŭ interlingvistiko:

Bujdosó Iván: Az eszperantó helye a világ nyelvei között – korpusznyelvészeti vizsgálatok alapján (Loko de Esperanto inter la lingvoj de la mondo – laŭ korpuslingvistikaj esploroj)

Ternyák Henriett: Nyelvi és kommunikatív kompetencia a multikulturális világban (Lingva kaj komunika kompetento en la plurkultura mondo) [La neesperantista aŭtoro mencias pri André Martinet, Gados László, Claude Hagège, Maria Majerczak]

Varga-Haszonits Zsuzsa: Nyelvtervezés, nyelvi lelemény, kompetencia (Lingvoplanado, lingva trovemo, kompetento)

Wacha Balázs: Korpusz – státusz nélkül (Korpuso – sen statuso)

2.3       Kongresoj de MANYE (Asocio de Hungaraj Apliklingvistoj)

Ekde 1991 ĉiujare en aprilo okazas en iu universitata urbo de Hungario kun ĉirkaŭĉirkaǔ 300 partoprenantoj. Jam de la unuaj jaroj esperantistoj prelegas: Benczik Vilmos, Bujdosó Iván, Koutny Ilona, Kováts Katalin, Varga-Haszonits Zsuzsa, Wacha Balázs. Foje iu neesperantisto mencias pozitive Esperanton.

Specimene jen la volumo pri la konferenco en 2005.

 

MANYE XV.

A világ nyelvei és a nyelvek világa (La lingvoj de la mondo kaj la mondo de la lingvoj)

Soknyelvűség a gazdaságban, a tudományban és az oktatásban (Multlingveco en la ekonomio, la scienco kaj la instruado)

A XV. Magyar Alkalmazott Nyelvészeti Kongresszus előadasai (prelegoj de la 15-a kongreso de la Hungara Aplika Lingvistiko)

Miskolc, 2005. április 7-9.

Szerkesztők (Redaktantoj): Klaudy Kinga és Dobos Csilla

MANYE Vol. 2/1

A MANYE kongresszusok előadásai (prelegoj de la kongresoj de MANYE)

Proceedings the HAALLT Congresses

ISSN 1786-545X

ISBN 963 661 697 3 ö

ISBN 963 661 698 1

 

La du volumoj enhavas 98 prelegojn de 7 la sekcioj kaj 2 prelegojn de la plena kunsido.

Prelegoj kun enhavo pri Esperanto aŭ interlingvistiko:

Benczik Vilmos: Néhány gondolat a nyelvek természetességéről és mesterségességéről (Kelke da pensoj pri la natureco kaj artefariteco de la lingvoj)

Bujdosó Iván: Nyelvtanulás honlapszerkesztés tanulása közben (Lingvolernado dum lernado de hejmpaĝredaktado. Resumo en la hungara kaj en Esperanto http://www.oocities.org/bujdosoivan/bujdosoivanosszefoglalo.htm)

Varga-Haszonits Zsuzsa: Az eszperantó helye a világ nyelvei között (Loko de Esperanto inter la lingvoj de la mondo)

2.4       Porokazaj konferencoj

2.4.1    Konferenco de doktoriĝontoj

En la kontribuo de Bujdosó mezlernejano rakontas, kiel li sukcesis dum 7 monatoj ellerni Esperanton ĝis supera grado per la helpo de interreta babilado. La artikolo enhavas en paralelaj tekstoj la 8-minutan intervjuon farita en Esperanto (Bujdosó 2001). Poste mi trovis citadon de tiu artikolo en iu doktoriga faklaboraĵo (Eszenyi 2006:2-3 p.)

2.4.2    Konferenco honore al Jónás Frigyes 2004

Nia samkatedrano, Jónás Frigyes elektis Esperanton dua lingvo en sia PhD-ekzameno. Bujdosó parolis pri la niveloj kaj strukturoj de la lingvoscio laŭ la ekzamenaj kriterioj de sistemoj Eŭropa Referenckadro, de ECL kaj de mezlerneja ekzameno (Bujdosó 2004)

Varga-Haszonits parolis pri gepatra lingvo, fremda lingvo kaj interkultureco (Varga-Haszonits 2004)

2.4.3        Gratullibro honore al Horváth Katalin 2006

Horváth Katalin havas superan ekzamenon pri Esperanto kaj lekciis en Esperanto en la formado al eksterlandaj studentoj.

En la gratullibro Koutny Ilona skribis pri la vojo de la koncepto ĝis la lingva esprimiĝo (Koutny 2004)

En la gratullibro Wacha Balázs skribis pri la doktoriga verko de Horváth kaj trovis paralelojn kun Esperanto.

http://mek.niif.hu/04800/04844/04844.pdf

2.4.2        Konferenco de MSZNY (Hungara Komputlingvistiko) 2006

Ĝi estas konferenco de la komputlingvistika elito, ili malfacile akceptas kontribuojn.

Bujdosó Iván kontribuis per skriba materialo pri sia ŝatata temo, Zipfa-leĝo (Bujdosó 2006:351-353). En Esperanto vi povas legi en IKU 2006 .

3          Kursoj kaj ekzamenoj

3.1       Devigaj kursoj por apliklingvistikaj gestudentoj

Rekte aǔ nerekte ni prelegas pri esperantecaj temoj, ekzemple en la duonjara studobjekto „Lingvopolitiko” la literaturo estas el la libroj de T. Skutnab-Kangas, M. Fettes, R.Selten kaj J.Pool, Gados L., Oese kaj Galinski (pri Wüster), H. Frank

3.2       Kursoj por ajnfakaj ELTE-studentoj

Tiujn kursojn ĉiusemestre vizitas 2-10 studentoj.

Varga-Haszonits Zsuzsa: 1. Esperanto en nuksoŝelo. 2. La lingvoj de la mondo. 3. La logiko kaj la filozofio de la artefaritaj lingvoj. Estas bazaj kursoj por ajna studento de ELTE, kiu interesiĝas pri Esperanto, sed kiu ne volas pri detale studi ĝin.

Bujdosó Iván: 1. Hejmpaĝredaktado kaj lingvolernado. Ajna studento de ELTE povas alproprigi la redaktadon de hejmpaĝo pere de la Esperantlingva kurso de Franko Luin. Mi uzis la interretan komputilan vortaran. La studentoj „ludis” deĉifradon de teksto en nekonata lingvo per la helpo de komputila programo. Ĝi donas la signifon de ĉiuj Esperantaj vortoj, la eblajn disdividon je morfemoj. 2. Edzperanto. La sama, perkomputila tradukado de humuraj tekstoj.

3.3       Ekzamenado de gestudentoj de ajna fako kaj de doktorigaj kursoj

Laǔ la regularo gestudentoj povas ricevi diplomon, se ili havas t.n. lektorejan skriban ekzamenon. En la „Studa kaj ekzamena regularo” de Filologia Fakultato de ELTE sub paragrafo 10.10 oni povas legi: „La antaŭkondiĉo de la absolvo estas en ĉiu fako, ke la studento havu en iu vivanta lingvo mezgradan lingvoekzamenon kaj en alia vivanta lingvo bazan lingvoekzamenon”. Dekoj da gestudentoj rimarkis tion, iliaj fakoj estas inter aliaj: bibliotekscienco, komputa lingvistiko, historio, religioscienco, ktp.

La 20-an de januaro 2004 PhD-aspiranto pri komputa  lingvistiko prezentis al mi hungarlingvan tradukon de ĉ. 40 paĝa faka Esperanta teksto trovita en interreto. Mi subskribis la protokolon, ke li sukcesis en la ekzameno.

3.3.1    Rekta atako kontraŭ Esperanto

En la sama tago estis kunveno de lektoroj de lektorejoj de superaj lernejoj, laŭnombre proksimume 200 homoj. La kunvenon iniciatis nia katedro en la nomo de MANYE. Ĉeestis ĉiuj korifeoj de la lingvopedagogio de Hungario kaj la vicŝtatsekretario Medgyes Péter, taskita pri instruaj problemoj. Dum la kunveno oni plendis pri la situacio, baldaŭ ĉesos la laborposteno de la neanglalingvajneanglalinvaj fakuloj. Eble la germanistoj pluvivos. Inter la plendantoj 4 homoj atakis Esperanton. La kvara atakintino per tre stranga argumento, nome ĝi estas ridinda lingvo, ĉar la hungara vorto ’szomszéd’ sonas en Esperanto: „najbaro”. Tio montriĝis „blinkenbergeca” eraro. Post tio mi prezentis la seriozan laboron de niaj kandidatoj, menciante la tiutagan ekzamenon. Fine la vicŝtatsekretario deklaris, ke ne ŝanĝiĝos la statuso de Esperanto.

3.4       ELTE-ITK (Lingvoekzamenejo de ELTE)

Severaj estas la postuloj, kiel ni ekzamenas laǔ la niveloj: B1, B2, C1 de la Eŭropa Referenckadro. Ĝi estas konata pli frue kiel baza, meza kaj supera lingvoekzamenoj.

Ĉiujare estas kelkmil ekzamenatoj pri Esperanto. La ekzamenistoj, laŭ la vicordo de kontribua graveco estas Princz Oszkár (ĝis lia morto en 2004). Fakte li firmigis la pozicion de Esperanto ĉe ELTE-ITK. Li povis flegi kontaktojn kun politikistoj, eĉ kun la ĉefministro. Post la morto de Princz gvidan rolon havis Szabó Imre dum 3 jaroj. Nun la ĉefa respondeculino estas Salomonné Csíszár Pálma (cetere denaska esperantistino). Tre grave kontribuis dum jardekoj la honora membro de UEA,  Jáki Ferenc. Li kiel 85-jarulo tuj pretis en krizaj matenaj momentoj atingi la ekzamenejon ene de 20 minutoj. Kovács Márta kontribuas en la kunmetado de la skribaj ekzamenoj. Ofte ekzamenis/as Barcsay Zsuzsa, Kóródy Zsófia, Tötösné Gados Zsuzsa, Berényi Csilla, Mikola Klára, Sereghyné Zengő Enikő, Tímár Gábor, Rados Mária, Bujdosó Iván. La ekzamenistoj ricevas seriozajn instruojn, estas severe kontrolataj (eĉ per statistikaj metodoj). Estas sendependaj faktoroj en la ekzamenado: aŭskultadoaŭkultado de magnetonona voĉo, buŝa ekzameno, skribaj taskoj, respondado al kvaralternativaj gramatikaj demandoj. La rezultoj de tiuj taskoj ne povas tre signife diferenci ĉe la sama persono.

3.4.1    Kia lingvo estas Esperanto?

La kontraŭuloj de Esperanto emis trovi nian malfortan flankon en la demando: ĉu Esperanto estas vivanta lingvo? Per la preteksto, ke Esperanto ne estas tia, lektorejoj komencis ne akcepti la lingvoekzamenejan atestilon. Tiam Székely Csaba skribis leteron al la vicŝtatsekretario, postulante unuecan traktadon. TiuLi turnis sin al la scienca vicdirektoro de la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio. Tie laboras Wacha Balázs (Blazio Vaha). La respondo estis pli ol pozitiva. (http://www.esperanto.hu/hu-lernejo.htm)

"laŭ la komuna opinio de gvidaj fakuloj de la Instituo, Esperanto apartenas al la kategorio de vivaj lingvoj. Pli detale traktante la temon, konsiderante la historion kaj la nunan staton de Esperanto, a.) ĝi estas grandmezure normigita, b.) amplekse sociiĝinta, c.) ne-etna viva lingvo, kiu en sekundara lingva komunumo plenumas ĉiujn eblajn lingvajn funkciojn, kaj samtempe ĝi funkcias kiel pera lingvo. - Ĉi supre diritaj respegulas la sciencan starpunkton de nia Instituto."

Pri ĉiaj aspektoj de la lingvoekzamenejo estas vi trovas abunde (16 artikoloj) en interreto.

http://edukado.net/pagina/Landaj+Ekzamenoj/17132//

3.5       Abiturienta ekzameno

La gelernantoj devas partopreni abiturientajn ekzamenojn en kvin studobjektoj. La devigaj studobjektoj estas: hungara lingvo, historio, matematiko, fremda lingvo. La kvina studobjekto estas libere elektebla el kemio, fiziko, biologio, dua fremda lingvo, ktp. Tiu dua fremda lingvo povas esti Esperanto. Ĉiujare nur kelkaj gelernantoj uzas tiun ĉi eblecon. La lingvoekzamena materialo estas tute simila al tiu de aliaj lingvoj. En la preparado de materialoj kaj en la efektivigado ĉefrolas Kovács Márta. Ŝi gvidas la 6-membran teamon, kiu ĉiujare kunmetas grandkvantan materialon por la abiturienta ekzameno en Esperanto. Cetere ŝi sukcesis akceptigi, ke en sia mezlernejo Esperanto estas en la instruprogramo. Sen tio oni ne povas instrui Esperanton. La esperantologiaj studentoj faras la devigajn provinstruadon en ŝia lernejo.

http://www.ilei.info/hungario/abiturienta.php

kaj

www.ilei.info/hungario/Abiturienta_ekz_el_E-o.ppt

4          Aliaj aktivadoj

Varga-Haszonits Zsuzsa daŭredaǔre kontribuas al diversaj enciklopedioj pri Esperanto, artefarita lingvo, Zamenhof, ktp. (Varga-Haszonits 1999)

 

Literaturo

 

Bárczi Géza (1966): „Világnyelvvé válhatik-e az eszperantó?” Magyar Nemzet (ĵurnalo). La 27-an de marto. En Esperanto (Ĉu Esperanto povus fariĝi mondlingvo?). En: Soós Éva kaj Ehmann Beáta (1977, red): Esperantologiaj Kajeroj 3. ELTE. p. 265-272. Tiu ĉi volumo estas memorlibro por Bárczi.

Bárczi Géza (1963): A magyar nyelv életrajza. Gondolat Kiadó. Budapest.

 

Bujdosó Iván (2001): „Csevegő csatorna az Interneten. A nyelvtanítás, -tanulás új, ígéretes technikája”. En: Bábossik I. – Barkó E. – Széchy É (red.): Doktoranduszok bemutatkozása, A neveléstudományi doktoranduszok első országos konferenciája II. Kötet. ELTE BTK Neveléstudományi Intézet, Budapest.

Bujdosó Iván (2004): „A nyelvtudás szintjei, szerkezete” (La nivelo kaj strukturo de la lingvoscio). En: Balázs Géza kaj Gecső Tamás (red.): Emlékkönyv Jónás Frigyes nyelvész 60. születésnapjára. p. 31-39. Sen eldonanto.

Bujdosó Iván (2006): „Néhány nyelvstatisztikai módszerrel végzett elemzés összehasonlítása” (Komparo de kelkaj analizoj de lingvostatistikaj metodoj). En: Alexin Z. kaj Csendes D. (red): IV. Magyar Számítógépes Nyelvészeti Konferencia. Szeged, 2006. december 7-8.  p. 351-353.

Eszenyi Réka Zsuzsanna (2006): Online chat. Doktori disszertació. p. 2-3.

Koutny Ilona (2004): „A fogalomtól a nyelvi kifejezésig”. En Ladányi M., Dér Cs., Hattyár H (red.) „…még onnét is eljutni túlra…” Nyelvészeti és irodalmi tanulmányok Horváth Katalin tiszteletére. Tinta Könyvkiadó, Budapest. p. 361-368.

Tötösné Gados Zsuzsa (1998): D-ro István Szerdahelyi, diplomlaboraĵo. ELTE. Budapest. 

Varga-Haszonits Zsuzsa (1998a): „Antaŭparolo” En: Gecső Tamás (1998, Ĉefred.): Memorlibro. Kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997), Budapeŝto:Universitato ELTE. p. 7-9.

Varga-Haszonits Zsuzsa (1998b1998a): „István Szerdahelyi, la pedagogo” En: Gecső Tamás (1998, Ĉefred.): Memorlibro. Kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997), Budapeŝto:Universitato ELTE. p. 116-121.

Varga-Haszonits Zsuzsa (1999b): „Eszperantó”. En: Fodor István (red.): A világ nyelvei (La lingvoj de la mondo). Akadémiai Kiadó. Budapest. 353-361.

Varga-Haszonits Zsuzsa (2004): „Anyanyelv, idegen nyelv, interkulturalitás”. En: Balázs Géza kaj Gecső Tamás (red): Emlékkönyv Jónás Frigyes nyelvész 60. születésnapjára. Sen eldonanto. p. 141-149.

Wacha Balázs 2004. „Partes pro toto”. En: Ladányi M., Dér Cs., Hattyár H (red): „…még onnét is eljutni túlra…” Nyelvészeti és irodalmi tanulmányok Horváth Katalin tiszteletére. Tinta Könyvkiadó, Budapest. p. 385-398.

 

Bujdosó Iván (1944) elektroinĝeniero (1968), mezlerneja instruisto pri lingvo kaj literaturo de Esperanto (1993), PhD de edukscienco (2004).

Lekciisto de Esperanto-fako de Universitato ELTE (1999-2006), emerita lekciisto samloke (2006-2008).

bujdosxo@yahoo.com; +3613327666; +36209867000

 

1a aldono: Studprogramo de altlernejnivela formado

ELTE Filozofia Fakultato

 Katedro pri  Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko

Lingvoinstruisto de Esperanto

Altlernejnivela formado

La tabelo montras la nomon de la studobjekto, indikon: praktiko (G) / prelego (E), nombron de studhoroj semajne, duonjare kaj la riceveblajn kreditpoentojn.

 Prepara formado

1a duonjaro

Baza lingvokurso

praktiko (G)

3

45

3

Enkonduko en la lingvosciencon

prelego (E)

1

15

2

Enkonduko en la esperantologion

E

1

15

2

2a duonjaro

Baza lingvokurso

G

3

45

3

Interkulturaj studoj

E

1

15

3

Enkonduko en la aplikatan lingvistikon

E

1

15

2

Lingva bazekzameno

Sumo de studhoroj en la prepara formado: 135, suma kreditnombro: 15

 

Ĉefa kaj faka formado

3a duonjaro

Teorio de la lingva priskribo

E

2

30

2

Priskriba lingvistiko de Esperanto

E

2

30

2

Lingvopraktiko de Esperanto

G

2

30

2

Komputa lingvistiko

E

2

30

2

Stilistiko

G

1

15

1

La lingvoj de la mondo

E

1

15

1

Semiotiko

E

1

15

1

4a duonjaro

Teorio de la lingva priskribo

E

2

30

2

Priskriba lingvistiko de Esperanto

E

2

30

2

Lingvopraktiko de Esperanto

G

2

30

2

Komputa lingvistiko

E

2

30

2

Stilistiko

G

1

15

1

La historio de la lingvoscienco

E

1

15

1

Tradukado

G

2

30

1

Interpretado

G

1

15

1

Unua rigora ekzameno (Lingvistiko: teorio de la lingva priskribo, priskriba lingvistiko de Esperanto — 3 kreditoj)

 

5a duonjaro

Literaturhistorio de Esperanto

E

4

60

3

Literatura seminario

G

2

30

2

Lingvopraktiko de Esperanto

G

2

30

2

Stilistiko

G

1

15

1

Esperantaj periodaĵoj

E

1

15

1

La perantaj lingvoj de la mondo

E

1

15

1

6a duonjaro

Literaturhistorio de Esperanto

E

4

60

3

Literatura seminario

G

2

30

2

Lingvopraktiko de Esperanto

G

2

30

2

Stilistiko

G

1

15

1

Lingvopolitiko

E

1

15

1

Esperanta kulturo

E

1

15

1

Dua rigora ekzameno(Literaturo: historio de la literaturo de Esperanto — 3 kreditoj)

 

7a duonjaro

Literatura seminario

G

2

30

2

Lingvopraktiko de Esperanto

G

2

30

2

Stilistiko

G

1

15

1

Interlingvistiko

E

2

30

2

Interlingvistika seminario

G

2

30

1

Lingvaj instruplanoj kaj instrumaterialoj (Faka metodologio)

G

2

30

2

8a duonjaro

Literatura seminario

G

2

30

2

Lingvopraktiko de Esperanto

G

2

30

2

Stilistiko

G

1

15

1

Interlingvistiko

E

2

30

2

Interlingvistika seminario

G

2

30

1

La teknologio de la lingvoinstruado (Faka metodologio)

G

2

30

2

Lingvopedagogio (Faka metodologio)

G

2

30

3

 

Sumo de studhoroj en la ĉefa kaj faka formado: 1065, suma kreditnombro: 59

Suma kreditnombro de la metodologiaj studunuoj: 7 (krom la 59 kreditoj en la ĉefa kaj faka formado)

Faklaboraĵo (15 kreditoj)

Suma studhoro de la formado: 1200, suma kreditnombro: 95

Ferma ekzameno

 

 

 

2a aldono: Studprogreamo de la 420 studhora specialiĝo laŭ Bologna-procezo

 

La sukcesa akreditiĝo aperis en la oficialaj komunikaĵoj de la registaraj dekretoj en la jena formo (post la hungara teksto mi aldonis la esperantan tradukon).

 

Ismeretkörök és kreditarányaik / Sciterenoj kaj kreditproporcioj

Ismeretkör / Scitereno; Szakirány kreditszáma és kreditaránya / Kreditnombro kaj kreditproporcio de la specialiĝo

Bevezetés az eszperantológiába / Enkonduko en esperantologion

2 (1%)

Alapfokú nyelvtanfolyam / Baza lingvokurso

4 (2%)

Interkulturális tanulmányok / Interkulturaj studoj

2 (1%)

Bevezetés az alkalmazott nyelvészetbe / Enkonduko en la aplikatan lingvistikon

2 (1%)

Eszperantó leíró nyelvészet / Priskriba lingvistiko de Esperanto

4 (2%)

Eszperantó nyelvgyakorlat / Lingvopraktiko de Esperanto

8 (4%)

A világ nyelvei / La lingvoj de la mondo

2 (1%)

Eszperantó irodalom /Literaturo de Esperanto

4 (2%)

Interlingvisztika / Interlingvistiko

4 (2%)

Eszperantó kultúra /Kulturo de Esperanto

4 (2%)

Az eszperantó mozgalom története / Historio de la Esperanto-movado

4 (2%)

Nemzeti témák a nemzetközi kultúrákban / Naciaj temoj en la internaciaj kulturoj

2 (1%)

Az Internet és a multimédia az eszperantó nyelv terjesztésében / Interreto kaj plurmedio serve por la disvastigo de Esperanto

4 (2%)

Szabadon választható tárgyak / Libere elekteblaj studobjektoj

4 (2%)

 Összesen / Sume

50 (28%)

 

 


 [Bujdosó J1]Mi uzas la nomojn laŭ la hungara kutimo: familia nomo poste persona nomo

 [Bujdosó J2]Mi uzas la nomojn laux la hungara kutimo: familia nomo poste persona nomo