Enkomputiligis Darold Booton

STUDO EN SKARLATO

de Arturo Konano Dojlo

Desegnaĵo de Richard Gutschmidt

elangliĝis W. D. B. (Dez) Hackett, iama ĉef-delegito en Kanado de UEA

Aperis en la somera numero 1983 (volumo 6, numero 4, p. 23-25) de la “Canadian Holmes” la revuo de la “Bootmakers of Toronto”


Traduko kaj klarigo en Esperano aperas ĉefine.

     Sherlock Holmes stories have been translated into French, German, Icelandic, Japanese, you name it — but never, as far as the editors can tell, into Esperanto, the international language created in 1887 (the year of Beeton’s Christmas Annual) by Dr. L. L. Zamenhof. (Doyle’s son Adrian once listed Esperanto among the translations for which the Doyle estate was receiving royalties, but the bibliographies don’t list it.)
     The following passage, then is the first ever in esperanto. Taken from Chapter II of A Study in Scarlet, it was done by a member of the Bootmakers, W. D. B. (Dez) Hackett, among whose other activites is the work of Ĉef-delegito in Canada of the Universala Esperanto-Asocio.

     The editors of “Canadian Holmes” were not aware of the translation of “ The Creeping Man ” by A. K. Beck, which appeared in Monda Kulturo, summer 1965.


     (La fina parto de ĉapitro 2 , kiam d-ro Vatsono renkontis s-ron Homz la unuan fojon.)

     Estis la 4-a de marto, kiel mi havas bonan kaŭzon memori, kiam mi ellitiĝis iom pli frue ol kutime kaj rimarkis, ke Ŝerlok Homz ankoraŭ ne finis sian matenmanĝon. La mastrino jam alkutimiĝis al mia malfruado kaj tial preparis nek lokon ĉe tablo, nek kafon por mi. Kun la senracia ekkolero de la homo mi sonorigis la alvokilon kaj indikis per mia maniero, ke mi estas preta. Tiam mi provis trarigardi la enhavon de la gazeto por pasigi la temon, dume mia kunulo kviete maĉis sian rostpanon. Unu artikolo havis krajonmarkon ĉe la komenco, kaj mi nature rigardis ĝin.

     La iom ambicia titolo de la artikolo estis “La Libro de la Vivo” kiu provis montri kiom oni povus lerni per ĝusta kaj sistema ekzamenado de ĉiuj tieaj faktoroj. Ŝajnis al mi rimarkinda miksaĵo de saĝo kaj absurdo. La racieco estis efika kaj profunda; sed la dedkutoj ŝajnis al mi senraciaj kaj troigitaj. La aŭtoro insistis, ke per efemera grimaco, ekspasmo de muskolo, aŭ ekrigardo de okulo oni povus ekkoni la plej profundajn pensojn de homo. Trompiĝo, laŭ li, estas neebla por trejnito en observado kaj analizo. La konkludoj estis seneraraj kiel estas tiuj de la proponoj de Eŭklido. Tiel surprizaj aperus liaj rezultoj al la esoteruloj, ke ĝis kiam ili lernus la procedojn uzitajn de li, oni povus nomi lin nekromancianto.

     “El guto da akvo,” diris la aŭtoro, “logikisto povus indukti la eblecon de Atlantiko aŭ Niagaro sen la neceso vidi aŭ aŭdi la unuan aŭ la alian. Do, la tuto de la vivo estas granda ĉeno, kies naturo estas konata kiam ajn oni montras al ni unuopan ĉeneron. Simile al ĉiuj aliaj artoj la Scienco de Deduktado kaj Analizo estas akirebla nur per longa kaj pacienca studado; nek estas la vivo sufiĉe longa por permesi iun mortemulon atingi la plej altan perfektecon. Antaŭ ol turni sin al tiuj moralaj kaj mensaj plej malfacilaj aspektoj de la afero la demandanto komencu majstri la pli elementajn problemojn. Renkontante alian mortemulon, permesu al li tuj lerni kiel diferencigi la historion de la viro kaj la metion aŭ profesion kiun li havas. Infaneca kiel tia ekzerco eble ŝajnus ĝi akrigas la sentumojn de observado kaj samtempe instruas kien rigardi, kion serĉi. Per la ungoj, per la maniko, per boto, per la pantalono ĉe genuo, per kala kondiĉo inter la montrofingro kaj dikfingro, per la mieno, per la manumoj ... per ĉiuj tiaj aferoj la metio aŭ profesio de homo malkaŝiĝas. Ke ĉiuj punktoj kune ne informus kompetentan serĉanton estas preskaŭ nekomprenebla.”

     “Kia neesprimebla sensencaĵo!” mi ekkriis, ĵetante la gazeton sur la tablon. “Neniam mi legis tian rubaĵon!”

     “Kion?” demandis Ŝerlok Homz.

     “Ĉi tiun artikolon,” diris mi, indkante ĝin per mia ovkulero kiam mi ŝidiĝis antaŭ la matenmanĝo. “Vi jam ĝin legis; tion mi komprenas per diversaj markoj en ĝi. Mi ne kontraŭdiras, ke ĝi estas bone skribita, tamen ĝi incitas min, ĉar evidente estas skribita de ia brakseĝa nenifarulo, kiu evoluigas ĉiujn ĉiajn etajn paradoksojn en la aparteco de lia propra kabineto. Ne estas praktika. Mi ŝatus vidi lin sekurigita en triaklasa vagono de subtera vojo kie oni demandus al li nomi la metiojn de ĉiuj liaj vojaĝantaj kunuloj. Mi vetus mil kontraŭ unu, ke li ne kapablus eĉ unu nomi.”

     “Vi perdus vian monon,” Ŝerlok Homz kviete diris. “Rilate la artikolon, mi mem ĝin skribis.”

     “Vi!”

     “Jes; mi havas inklinon kaj al observokapablo kaj al deduktokapablo. La tieaj teorioj de mi esprimitaj kaj kiuj al vi ŝajnas tiel ĥimeraj estas reale treege praktikaj — tiel praktikaj ke mi dependas de ili por mia pano kaj fromaĝo.”

     “Kaj kiel?” mi nevole demandis.

     “Do, mi havas mian propran metion. Mi supozas, ke mi estas la sola tia en la mondo. Mi estas konsultanta detektivo, se vi povas kompreni tion. Ĉi tie en Londono estas multaj registaraj detektivoj kaj multaj privataj detektivoj. Kiam tiaj personoj deflankiĝas de celo, ili venas al mi, kaj mi direktas ilin laŭ la ĝusta vojo. Ili elmetas antaŭ mi la tutan evidencon kaj mi plej ofte povas, per la helpo de mia scio de la historio de la krimaro, klarigi la problemon por ili. Ekzistas forta familia simileco pri ĉiuj misagoj, kaj se vi havas ĉiujn detalojn pri mil el ili ĉe la finfingroj, estas ja strange se vi ne povas solvi la mil unuan. Lestrado estas bone konata detektivo. Li ennebuligis sin antaŭnelonge, rilate al falsado-proceso, kaj estis pro tio, ke li venis al mi.

     “Kaj la aliuloj?”

     “Ili estas ĉefe elsenditaj de la privataj enketaj agentejoj. Ĉiuj estas personoj kiuj havas ĝenojn pri io, kaj deziras helpon. Mi aŭskultas iliajn rakontojn; ili aŭskultas miajn komentojn; kaj tiam mi enpoŝigas mian honorarion.”

     “Sed ĉu vi ja volas diri, ke sen lasante vian ĉambron, vi povas malimpliki ian nodon kion aliaj homoj ne povas tute kompreni eĉ kvankam ili jam mem konas ĉiujn detalojs?”

     “Absolute. Mi posedas pecon de intuicio tiurilate. De tempo al tempo frontas min kazo iom pli malsimpla. Tiam mi devas vigligi min mem kaj persone vidi ĉion. Mi havas multon da speciala scio kiun mi aplikas al problemo kaj kiu bonege faciligas la aferon. Tiuj reguloj de la dedukta procedo kiel traktitoj en tiu artikolo kaj kiuj incitis vian malestimon estas netakseblaj al mi por praktika laboro. Observado al mi estas preskaŭ instinkta. Ŝajnis al mi, ke vi surpriziĝis, kiam, dum nia unua renkontiĝo, mi asertis al vi ke vi jam venis el Afganujo.”

     “Sendube, oni informis vin...”

     “Absolute ne. Mi atingis la ĝustan konkludon senkonscie de la mezaj agoj aŭtomate kaj kutime uzataj. Estis paŝoj do; la rezonado okazis laŭe: Jen estas sinjoro, medicina speco sed kun la aŭro de militisto—do, sendube armea kuracisto. Li ĵus venis el la tropikoj, ĉar la vizaĝo estas bruna kaj tio ne estas natura nuanco de la haŭto, ĉar la manradikoj estas blondaj. Li jam travivis suferaĵojn kaj malsanon, al kiuj lia marasma vizaĝo atestas. Lia maldekstra brako vundiĝis kaj li portas ĝin nenature. Kie en la tropikoj povus angla armea kuracisto sperti tiom da suferado kaj ricevi vundon en la brako? Sendube en Afganujo. La pensaro okupis nur sekundon. Tiam mi sugestis al vi, ke vi venis el Afganujo, kaj vi surpriziĝis.”

     “Ŝajnas sufiĉe simpla kiam vi klarigas la aferon,diris mi kun rideto. Vi memorigas min pri Dupin de Edgaro Alano Po. Mi neniam pensis, ke tiaj personoj ekzistas ekster fikciaj rakontoj.”

     Ŝerlok Homz staris kaj ekbruligis sian pipon.

     “Sendube vi opinias, ke vi komplimentas min kiam kamparante min al Dupin,” li diris. “Nu, laŭ mia opinio, Dupin estis subrangulo. Tiu artifiko kiam li interrompus la pensojn de liaj amikoj per trafa rimarko post kvaronhora silento estas tre parada kaj supraĵa. Sendube li havas iom da analiza genio sed li ja ne estis la fenomeno antaŭvidita de Po.”

     “Ĉu vi legis la verkojn de Gaboriau?” mi demandis. “Ĉu Lecoq alproksimiĝas al via ideo de detektivo?”

     Ŝerlok Holmos snufis mokmalice.

     “Lecoq estis mizera fuŝanto,” li diris kolere, “li havis nurunu kvaliton por lin rekomendi... kaj tio estis lia energio. Tiu libro vere malsanigis min. La demando estis; kiel identigi nekonatan malliberulon. Mi povus ĝin plenumi dum dudek kvar horoj. Lecoq bezonis ses monatojn aŭ pli. Oni povus uzi kiel lernolibro por detektivoj por informi ilin kion eviti.”

     Mi sentis iom indigna, ke du individuoj de mi admiritaj estu tiel abrupte traktataj. Mi iris al la fenestro kaj rigardis la aferoplenan straton. “Ĉi tiu individuo eble estas tre lerta, sed li ja estas tre malmodesta,” mi diris al mi mem.

     “Hodiaŭ ne ekzistas krimoj kaj krimuloj,” li diris plendeme. “Kiel utilas esti intelekta en nia profesio? Mi bone scias, ke mi mem povas famigi mian nomon. Neniu homo vivas, aŭ iam ajn vivis kiu kontribuis la kvanton de studado kaj de natura talento al la trovigo de la krimo kiel mi jam kontribuis. Kaj la rezulto? Ne ekzistas krimo eltrovi; aŭ eble nur ia fuŝanta kanajleco kun motivo tiele evidenta ke eĉ oficisto de Skotlanda Jardo povas ĝin diveni.”

     La malmodesteco de lia konversacio ankoraŭ kolerigis min, kaj mi decidis ŝanĝi la temon.

     “Mi scivolas kion serĉadas tiu individuo?” mi demandis, indikante fortegan, simple vestitan viron, kiu marŝadis sur la alia flanko de la strato maltrankvile rigardante la numerojn. Li portis en la mano grandan bluan koverton kaj evidente portis mesaĝon.”

     “Vi aludas al la eksiĝinta sarĝento de la marsoldataro,” diris Ŝerlok Homz.

     “Fanfaronego!” mi pensis. “Li scias, ke mi ne povas konfirmi lian divenon.”

     Mi jam ĵus pensis tion, kiam la viro subite vidis la numeron sur nia pordo kaj rapide kuris trans la vojo. Ni aŭdis laŭtan frapon, profundan voĉon malsupre, kaj pezajn paŝojn suprenirante la ŝtuparon.

     “Por Sinjoro Ŝerlok Homz,” li diris, enirante la ĉambron kaj transdonante la leteron al mia amiko. Jen estas oportunaĵo malŝveligi la malmodestecon; li ja ne pensis pri ĉio ĉi kiam li faris tiun hazardan divenon.

“POR SINJORO ŜERLOK HOMZ,” LI DIRIS

     “Permesu al mi demandi, mia bonulo,” mi milde demandis. “Kio estas via metio?”

     “Komisiisto, sinjoro,” li raŭke respondis. “Uniformo riparonta.”

     “Kaj vi estis?” mi demandis, kun maliceta ekrigardo al mia kunulo.

     “Serĝento, sinjoro; Reĝa Malpeza Marinfanterio, sinjoro. Neniu respondo? Bone, sinjoro.”

     Li klaketis la kalkanojn, salutis, kaj foriris.

Fino


     Rakontoj pri Ŝerlok Homz oni jam tradukas en la francan, la germanan, la islandan, la japanan, ktp — sed neniam laŭ la scio de la redakcio en Esperanto — la internacian lingvon, kiun d-ro L. L. Zamenhof kreis en 1887 (samjare kiel “Beeton’s Christmas Annual” [Kristnaska jarlibro de Beeton — kiu enhavis la romanon “Studo en Skarlato” en kiu unue aperis Ŝerlok Homz]. (La filo de Doyle, Adrian, iam listigis Esperanton inter la tradukaĵoj de kiuj la heredaĵo de Doyle ricevis tantiemon, sed oni ne listigis ĝin en la bibliografioj.)

     La sekvanta ekstrakto, do, estas la unua en Esperanto. Eltirita el ĉapitro 2 de “Studo en Skarlato”, ĝi estis tradukita de ano de la “Bootmakers”, W. D. B. (Dez) Hackett, inter kies aliaj agadoj estas la ofico kiel ĉef-delegito en Kanada de la Universala Esperanto-Asocio.

     [Kompreneble, la radakcio de “Canadian Holmes” ne sciis pri la de A.K. Beck tradukaĵo, La Kriplulo, kiu aperis en la somera numero de Monda Kulturo en 1965.

     La “Bootmakers” de Toronto estas asocio de interesiĝantoj pri Ŝerlok Homz kaj la verkaĵoj de kavaliro Arthur Conan Doyle. [The Bootmakers of Toronto is an association of persons interested in Sherlock Holmes and the writings of Sir Arthur Conan Doyle.]


Ĉi tiun artikolon afable provizis Peter E. Blau.