|
Por komenci tiu vojagxo mi antawe skribis al Addano, amiko el Fortaleza, kiu gxentile respondis min dirinte ke li helpos min kun la gastigo en lia domo dum la semajno de la kongreso. Do, post sxpari suficxan monon, mi decidis vojagxi per aviadilo la 28 de julio de 2002 ekde Lima (Peruo) al Sao Paulo (Brazilo), kie mi renkontis post 16 jaroj kun familio de esperanta amikino. Mi restis du tagoj kaj sekve mi flugis al Fortaleza. Mi estis priokupita cxar mi ne konis neniun en tiu urbo kaj mia esperanta amiko el Fortaleza vojagxis al Usono kaj se ne okazas nenion revenus la sama tago de mia alveno. Pro tio mi ne estis certa se li povus atendi min en la flughaveno. Sed kiam mi fine alvenis jam estis mia amiko kaj lia familio kiuj ricevis al mi kun granda gxojo. En la sekva tago mia amiko Addano invitis min al la sidejo de la U.K., li havis laboron tie kiel responda de la junularaj aktivajxoj de la kongreso. Okaza de tiu vizito mi povis koni al miaj unuaj esperantaj U.K. geamikoj, brazilanoj kaj kubanoj.
|
|