Pagxo 2
La 22.7 ni prenis boaton ironta gxis la fino de la riverego. La boato estis plimalpli 50 metroj longa kaj cxiu vojagxanto, antaw eniri en gxi, devis acxeti hamakon por dormi aw ripozi; la unuan nokton sur la rivero estis tempesto kun granda bruo de la ondoj kaj la vento kiu, malgraw la protektiloj, movigis la hamakojn kiuj tusxetis kaj tusxegis inter ili pro gxia forto. La vojagxo mem estis suficxa komforta; la vojagxantoj, kiu plenigis la boaton, ricevis cxiutage bonan matenmangxon kaj vespermangxon.
Rilate la logxado je la bordoj de la rivero Amazonas, estas granda diferenco inter la perua parto akj la brazila parto; la perua parto montras malricxecon de la logxantoj; kontrawe, je la brazila parto oni vidas agrablajn urbojn kaj urbetojn kaj ankaw agrablajn kamparajn domojn. Inter la cxefaj havenaj urboj de ambaw landoj, Iquitos kaj Manaos, estas ankaw grandega diferenco: Iquitos montras malricxecon, dum Manaos estas tre moderna kaj granda cxiurilate. Ni vizitis tian urbon kiu havas ricxan historion el la tempo de la Imperio. Estas belaj muzeoj, teatroj, cxielskrapuloj, ktp; siaj problemoj estas tiuj de la grandaj urboj.
Post pli ol dek tagoj de navigado ni lasis la boaton en Belem do Para, haveno apud la enfluo de la rivero Amazonas en la Atlantika Oceano. Tie, sinjorino de nia grupo suferis atakon de banditoj, kiuj rabis al sxi la suvenirojn acxetitajn dum la vojagxo. Cxie estas tiaj aferoj¡.

Rilate la lingvoj, hispana kaj portugala, ni observis ke la brazilanoj facile komprenas al la hispane parolantoj kaj, kontrawe, la peruanoj iomete malfacile komprenas al la brazilanoj.
Sed kio meritas la plej grava komentario estas la Rivero Amazonas mem. kiel oni scias, tiu riverego formigxas je la konfluigxo de la peruaj riveroj Marañon kaj Ucayali, kaj gxis gxia fino en Brazilo ricevas la akvojn de multaj aliaj grandaj riveroj. Estus tre interesa havi suficxe da tempo kaj mono por bone kompreni gxian finon, kiam gxi eniras la maron. Cxar mi ne estas ofta naviganto sur gxi, mi volus trovi libron kiu klarigu min la grandan komplekson kiu konstituas la Amazonian Delton kaj gxiaj cxirkawajxoj.
Ulpiano Villanueva B.
Prezidanto  de la
Perua Esperanto Asocio
Cxefpagxo Pagxo 1
En Español