La lamo, la guanako,la alpaka kaj la vikuno el Peruo
Kiam la hispanaj konkeroj alvenis al la inkaa imperio trovis bestojn ne konataj antawe. Ili pensis ke tiuj bestoj povus esti kiel la amerikaj sxafoj cxar la karno kaj la lano estis uzita en la nutro kaj la vesto de 12 milionoj de logxantoj. Poste oni komprenis ke la simileco ne estis kun la sxafoj sed kun la kameloj pro tio ankaw estas konataj kiel la amerikaj kameloj.
Tiuj bestoj estis la lamo, la guanako, la alpako kaj la vikuno. La vikuno havas gxis nun la plej fina lano de la mondo kio estis uzita sole por fari la vestojn de la inkaa regxo kaj de la cxefnobeluloj. Pro tio la vikuno aperas en la nacia perua blazono. La lamo, multe pli konata, estis uzita en la porto de sxargxoj tra la largxa territorio. La lano de la alpako, nun, estas tre uzata en la vestindustrio
La bredo de cxi tiuj bestoj estis en manoj de specialistoj kiuj direktis la krucigojn por plibonigi la specon kaj tiel havi pli bonan karnon kaj surtuto pli bonan lanon.
La hispanaj kronikoj de tiuj tempoj rakontas pri grandegaj kvantoj de la amerikaj kameloj en la montaro kaj en la marbordo. Bedawrinde kun la alveno de la hispanuloj ankaw alvenis diversajn ewropajn malsanon, tute ne konatajn en sudameriko trovinte al  la inkaa logxantaro sen naturajn defendojn. La morto disvastigxis en la inkaa popolo kaj la kvanto de personoj malkreskis el 12 al 1.5 milionoj en kelkaj jaroj.
Kompreneble ankaw malaperis la specialistoj en la bredo de cxi tiuj bestoj kaj tiel, kun la tempo, la rezulto de la liberaj krucigoj ne cxiam favoris la kvalito atingita kaj fine la amerikaj kameloj pasis al la kondicxo de liberaj por ne diri sovagxaj. Sole parto de la Lamoj restis kun la homoj pro sia utileco en la porto de sxargxojn. La alveno de la ewropaj  bestoj (bovinoj, sxafoj, sxafinoj, ktp.) kontribuis al la malapero de la amerikaj kameloj en la marbordo kaj parto de la montaro. En la pasinta jarcento la registaro decidis protekti al la vikunoj en specialaj rezervoj kie ili povas obligxi sen problemoj kaj la lano esti uzata en profito de la kampanaraj komunumoj de la zono
Julio E. Zevallos Gómez
FD el Lima
En Español
Cxefpagxo
Caratula