La arbo de la kino
En la nacia blazonsxildo el Peruo oni povas vidi tri figuroj: la ricxeckorno (reprezentanto al la grandega minerala ricxeco de la lando), la vikuno, tipa besto de la Andoj kiu posedas la lano plej valora de la mondo (reprezentanto al la besta ricxeco) kaj la arbo de la kino (reprezentanto al la vegetala ricxeco). La arbo de la kino ne estas tre konata por la plimulto en la nunaj tagoj sed ludis tre grava rolo en la milito de la homo por venki al la malario. La malario estas malsano kiu progrese malfortigas la homa organismo kaj oni karakteras, inter aliaj aferoj, por periodaj febroj. La moskito Anopheles, kiu logxas en varmaj kaj marcxaj lokoj, estas la transmisiilo de la protozoario el kiu devenas cxi tiu malsano.

Kiam la hispanuloj alvenis al Peruo, inter kiuj logxis en la varmaj teroj, multaj suferis cxi tiu malsano. Ankaw, multaj indigxenoj kiu malsupreniris el la montaro al la marbordo ankaw estis viktimoj de cxi tiu malsano. Rakontas la historio ke cxi tio sekvis gxis kiam la edzino de la Vicregxo de Peruo, Grafo de Cxicxon, malfartis gravege pro la amlario. Sxi estus mortinta de ne esti okazita la interveno de pastro al kiu iu indigxeno malkovris la sekreto por resanigi sxin. La sekreto estis la pulvoro de la sxelo de la arbo de la kino, kiu havas la fama kinino. La grafino, Ana Ossorio, savis la vivon kaj sxi enkondukis en Ewropo, en 1632, kiel resanigo por la malario la uzo de la kinino kiu en sxia honoro ankaw estis nomita cximcxona.
En la republika epoko (j.XIX) Peruo havis preskaw la monda monopolo de cxi tiu valora produkto kaj gxia komerco estis tre kontrolita. Tamen la britulo Markham sukcesis en eliri el Peruo kun la nexesa semo por la reproduktado de cxi tiu arbo en alia lando. Tiel estas ke kelkaj jaroj poste oni trovis platajxegoj  de la arbo de la kino en la britaj kolonioj en AsioF. Kelkaj dekjaroj poste oni povis produkti en la laboratorioj la artefarita kinino kun kosto de komerco tre malgranda kompare kun la natura kinino kaj la plantajxegoj estis forgesitaj.
Tamen al la alveno de la dua mondmilito, la origxinala protozoario estis mutacita kaj la artefarita kinino jam ne estis utila.Oni necesis denove naturan kininon.La trupoj de la alianco en la Pacifiko devus venki al la malario. Usono sendis mision por sercxi cxi tiu produkto en Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo. Rilate al Peruo, oni alportis cxi tiun rimedon en granda kvanto malgraw la ebleco de fini kun cxiuj la konataj arbaroj de la arbo de la kino. La materialo estis sxipsendita al Usono kaj tie la laboratorioj tranformis gxin en pasteloj por la batalistuloj.

La arbo de la kino postvivis al la milito sed nun havas fortan batalon kontraw la disvolvo; la ekspansio de la civilizacio metis gxin en dangxero de estingo kaj nunu oni batalas por defendi kaj reprodukti gxin sukcese por ke la venontaj generacioj ankaw havos gxin.
Español
Cxefpagxo Carátula
Jorge Eduardo Zevallos Gómez
Kuracisto