Kiuj ni estas???

Hejmo | Kursoj | Humoro | Novaĵoj | Ludoj | Asocioj | Eventoj | Kontaktu nin



Kio estas ABEJA?
en español




ABEJA estas grupo da junuloj kiuj kunvenas por amuzigi kaj malstreĉiĝi per Esperanto. La kunvenoj estas ĝenerale sabate, eble unu fojon ĉiu monate eble ĉiusemajne, kaj en la kunvenoj ni pruvprezentas teatraĵojn, faras marionetaĵojn, kelkajn dancas, kelkfoje ni iras kinen, por komentarii la filmon esperante, kelkajn rakontas spritaĵojn, aŭskultas muzikon, opinias pri la mondo kaj parolas rubon.

Aktuale ni ne havas nenia regularo nek statuto laŭleĝa, ĉar ne estas granda ligo sed amikaro. Tio ne signifas ke la laboro por E-o estus malserioza, kontraŭe, ni pensas sufiĉe serioze sed ne enue.

La diverseco estas unu el la plej gravaj kolonoj de nia grupo; tial ĉi-tie oni povas trovi doganejanojn, elektronikstudentojn, dancantinojn, taoistojn, kristanojn, rakontistojn, instruistojn, medicinstudentojn, matamatikstudentojn...ktp.

La unika regulo por aparteni estas loĝi en Bogoto, (la alia regulo estus paroli esperanton, sed se vi legis ĉi-tion...). Kaj laŭ mia kredo la ununura estatuto de ABEJA ŝajnas esti:

"Esperanto estas privilegio, ne sklaviga ĉeno; ¡ĝuu ĝin!"



Se vi parolas E-on, loĝas en Bogoto, kaj deziras aparteni a ABEJA, vi jam scias kion fari:

kontakti



Paĝo farita de
Mauricio Cruz