Geoffrey Chaucer (1340?-1400)

Chaucer plendas al sia malplena monujo

The complaint of Chaucer to his purse (in Esperanto)

tradukis: William Auld

el: Angla Antologio 1000-1800
Rotterdam, UEA, 1957


Al vi, monujo, ne al hom' alia,
mi plendas, ĉar vi estas mia amato!
Mi tre malĝojas pro malpezo via,
ĉar se vi ne regalos min ĝis sato,
prefere kuŝu mi sur mortoplato;
pro tio jen indulgopeta vorto:
reestu peza, aŭ min trafos morto!

Antaŭ la nokto donu jam hodiaŭ,
ke reaŭdiĝu de vi mon-tintado,
vidiĝu tiu brilo sunradia,
kies flavec' ne estas surogato.
Vi estas mia vivo kaj korbato,
reĝin' de bona festo kaj komforto:
reestu peza, aŭ min trafos morto!

Monujo, kara vivo-lumo nia,
mia savanto en la monda stato,
se mankas al vi povo subvencia,
min helpu fuĝi el la urbokrado,
ĉar mi tonditas kvazaŭ pia frato.
Tamen mi petas pri mizerikordo:
reestu peza, aŭ min trafos morto!

Dediĉo
Al vi, venkinto de la regno brita,
laŭ rajt' devena kaj elekt' civita
la vera reĝ', mi sendas ĉi poemon;
kaj vi, povante solvi la problemon,
ĝin ne pritraktu per sinten' evita!


Geoffrey Chaucer (1360?-1400)

el: La Antaŭparolo de la Virino el Bado

el La Rakontoj de Kantelburgo

from: The Wife of Bath's Prologue from the Canterbury Tales (in Esperanto)

tradukis William Auld

el: Angla Antologio 1000-1800
Rotterdam, UEA, 1957


[...]

''La saĝa reĝo Salomon' senpune
edzinon havis pli ol unu, ĉu ne;
ho dio! estu al mi permesate,
eĉ duontiom refreŝiĝi sate!
Pro dia ben' li edzinspecialis!
Neniu en la mondo lin rivalis.
Tre certe tiu nobla reĝ' multfoje
en la unua nokt' per viglo ĝoje
regalis ĉiujn, ĉar li tre voluptis!
Dankon al dio, ke mi kvinon nuptis! [...]
Bonvenon siatempe al la sesa:
ĉar nepre mi ne restos senkaresa;
kiam la mondon lasas edzo mia,
tuj edzinigas min kristan' alia;
ĉar, dia nom'! la apostolo diras:
mi rajtas nupti, kie mi deziras.
Laŭ li senpeka estas edza amo -
Pli bone nupto ol infera flamo!

''Ĉu tuŝas min popola malaprobo
pri damna Lameĥ pro edziĝduopo?
Mi scias, ke Abraham estis pia,
kaj ankaŭ Jakob, laŭ konstato mia,
kaj ili havis pli ol po edzino:
sanktulojn ofte trafis ĉi destino.
Ĉu iam ajn, laŭ via tuta scio,
la nuptostaton malpermesis Dio
per vort' preciza? Diru, mi vin petas:
kie al ni virgecon li dekretas?
Dirojn de l' apostol' mi bone regas,
kiam pri virgulinoj li prelegas -
laŭ propra dir', ne volis li instrui.
Oni konsilu al virin' unui,
sed ja konsili estas ne ordoni.

''Pri la afer' ni rajtas mem disponi,
ĉar se laŭ Dio la virgec' necesus,
li krom la agon nupton malpermesus.
Cetere, se la semon ni ne semus,
de kie poste virgulinoj venus?
Nu, kompreneble Paŭlo ne altrudis
ion, pri kio lia mastro mutis.
Virgeco premiiĝos; ek! konkuro:
ni vidu, kiu venkos en vetkuro!

''Ne ĉiu, tamen, ĉi devizon prenas -
nur tiuj, kiujn Di' per povo benas.
Mi scias ja, ke virgis l'apostolo,
sed malgraŭ ke per verko kaj parolo
li celis nin persvadi al similo,
ĝi estas pri virgeco nur konsilo.
Pri edziniĝo: li al mi indulge
permesis ĝin; ne estas, sekve, kulpe
min nupti, se jam mortis edzo mia:
tia pariĝ' ne estas bigamia.
Kvankam ne tuŝi inojn estas bone -
tuŝi sur lito aŭ kanapo, nome -
ĉar fajro apud stupo tre danĝeras
(vi scias, kion ĉi figuro celas),
tamen li diris sume, ke virgecon
li altetaksas pli ol havi edzon
cede al karnmalforto, krom se l' paro
pretas kunvivi sen malĉasta faro.

''Mi ĝin agnoskas, kaj mi ne protestas,
kvankam virgeco pli ŝatata estas;
kelkaj ĉastemas korpe kaj anime.
Pri mia stato fanfaronas mi ne.
Vi bone scias, ke en dom' sinjora
ne ĉiu manĝilaro estas ora;
ankaŭ lignaĵoj servas tre fidele.
Di' vokas homojn diversmaniere,
kaj ĉiun dotas per propreca povo -
jen tio, jen alio, laŭ bontrovo.

''Virgeco estas tre perfekta stato,
kaj seksa abstinenc' pro pietato.
Sed tiu puto de perfekto, Kristo,
ne ĉiujn homojn urĝis kun persisto,
vendi kaj almozdoni la havaĵon,
kaj tiel sekvi lin kaj lian paŝon.
Perfektemulojn celis saĝo lia,
kaj, pardonpete, mi ne estas tia.
Mi vivofloron donos en dediĉo
al geedziĝaj ago kaj fruktiĝo.

''Kaj diru plue, do: laŭ kiu plano,
por kia cel', kreiĝis seksorgano?
Kian profiton donas ĉi etulo?
Tre certe la util' ne estas nulo.
Glosu laŭvole; diru kun emfazo,
ke oni kreis tiun por trapaso
urina, kaj ke niaj etaj iloj
distingas nur la inojn de la viroj,
sen kroma kaŭz'; ĉu iu jam protestas? -
pri l' malo ĉies sperto ja atestas.
Eĉ se kleruloj negus ĝin kolere,
laŭ mi kreiĝis ili ambaŭcele,
nome, por reprodukto kaj pasio
genera, se ne peke kontraŭ Dio.
Kiel alie skribi kun difino,
ke ''edzo pagu ŝuldon al edzino''?
Kion li uzus, page tiun renton,
se ne la propran stultan instrumenton?
Donita do ĝi estas al kreito
por urinado, ankaŭ por koito.

[...]


La paĝo de Francois Gaulthier