Disauxdiga Unio Euxropa


(European Broadcasting Union/Union Européenne de Radio-Télévision)

Publik-servaj disauxdigistoj (radio kaj televido) en Euxropo havas komunajn interesojn; tial ili fondis la Disauxdigan Union Euxropan. Cxi tiu Unio negocas disauxdigajn rajtojn de la grandaj sportaj eventoj nome de siaj anoj, organizas iliajn program-intersxangxojn, kaj agas kiel instigilo al kunproduktajxoj.

Pli gxenerale, DUE provizas cxiujn funkciajn, teknikajn, kaj jurajn servojn, bezonatajn por kunlabori. Gxi ankaux multe atentas al lobiagado aparte en la euxropaj institucioj - nome de publik-serva sektoro de la auxdvida industrio. Gxiaj prognoz-studoj pri auxdvida medio ebligas al gxi helpi siajn anojn difini iliajn proprajn naciajn stragegiojn.

Fondita en 1950 kun sidejo en Gxenevo, DUE estas la plej granda de la mondo profesia organizo de naciaj disauxdigistoj. Post la unuigo de DUE kaj OIRT - la antauxa disauxdiga asocio en orienta Euxropo - la nova, grandigita unio havas nun 68 anojn aktivajn en 49 landoj (Euxropo de oriento al okcidento, inkluzive Nordafriko kaj Mezoriento). Kune ceteraj 50 anoj asociaj tutmonde, DUE cxeestas entute en 79 landoj.

Konstanta reto EUROVISION (20 kanaloj en satelito Eutelsat krom 5.500 kilometroj da teraj cirkvitoj) servas kiel perilo por la cxiutagaj intersxangxoj. Ek de la unua internacia televida dissendajxo en 1954, plejparto el la novajxaj kaj sportaj bildoj, kiujn euxropaj televidspektantoj vidas cxiutage sur siaj televidekranoj, trairas la DUE:n. Cxiun tagon je difinitaj horoj, dekduo da intersxangxoj provizas materialon por naciaj TV-novajxbultenoj. Cxiujare, 25.000 novajxeroj kaj 6.500 horoj da sportaj kaj kulturaj programoj estas dissendataj. Ankaux kovrajxo de individuaj TV-kanaloj (anoj kaj neanoj) trairas la reton EUROVISION, tio estas entute 70.000 dissendoj direktataj de DUE funkciadaj stabanoj.

Intra-DUE:a kunlaboro en la radio-mondo havas multajn dimensiojn: muziko, novajxoj, sporto, pedagogiaj programoj, loka kaj regiona radio, mallongonda internacia dissendo, dissendajxoj por auxtomobilistoj. Cxiujare, reto EURORADIO enhavas cxirkaux 2.000 koncertojn kaj operojn, kaj Radia Departemento kunordigas dissendon de 400 sporteventoj kaj 200 grandaj novajxeventoj.